*liber/a PV

*libera

1.
Ne ĝenata de baro, de fremda volo, de ekstera trudo: vi estas libera decidi, akcepti, rifuzi; libera decido; havi liberan elekton [1] [2]; libera volo; libervola.
a)
Ne submetita al iu materia aŭ morala baro: tute libera kiel birdo aera PrV ; lasi la hundon libera en la korto; post dutaga aresto li estis libera; gardi la liberajn movojn de siaj membroj; libera je katenoj; ŝia mano estas ankoraŭ libera (ŝi estas nek edzinigita nek fianĉinigita); mi purigis mian koron, mi estas libera de mia peko [3]; esti libera de maltrankvileco, de zorgoj, pasioj; libera de ŝuldoj, de ĉiu devo, de sia promeso; vi estos tute liberaj de partoprenado en la deficito; Esperanto estas libera je ĉiuj esceptoj; la libro ne estas libera je tiu malbonaĵo; kapabli liberan (facilan kaj fluan) paroladon de Esperanto. VD:facila, kvita, ne malhelpata, senĝena1
b)
Ne submetita al politika dependeco: libera civitano; en la suda Afriko, en la libera regno Oranĝo [4]. VD:aŭtonoma
c)
Ne submetita al iaj specialaj kondiĉoj: la eniro en la ekspozicion estas libera (al ĉiuj permesata, senpaga); libera trafiko (plene permesita, sen doganoj kaj formalaĵoj); libera industrio; Esperanto estas libera apartenaĵo al la tuta mondoZ ; libera verso (ne observantaj la samecon de la verspiedoj). VD:senbara, senceremonia, senembarasa, senĝena, senregula
d)
(pri spaco, tempo, homo) Neokupita, disponebla: ĉu la seĝo estas libera? la vojoj fariĝu liberaj [5]; lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia [6]; la vespero restos libera por la vizito de la urbo; li ... ne havis eĉ unu minuton liberan [7]; havi neniun liberan tempon; mi ne povos ĉeesti la morgaŭan kunvenon ĉar mi ne estos libera. VD:vakanta
VD:arbitra, laŭplaĉe, nedevigita, libervola, spontanea
2.
MAT (p.p. subaro de modulovektora spaco) Kies elementoj estas lineare nedependaj: subaro, al kiu apartenas la nula vektoro, ne estas libera. VD:bazo
angle:
free 2. linearly independent
beloruse:
свабодны, вольны 1. незалежны 1.b незалежны 1.d незаняты, вакантны, пусты
ĉeĥe:
neobsazený, svobodný, volný
france:
libre 2. linéairement indépendant, libre (linéairement indépendant)
germane:
frei 1. frei 2. linear unabhängig (-e Teilmenge), frei (-e Untermenge) 2. linear unabhängig 1.a frei, ungebremst 1.b frei, unabhängig 1.c frei zugänglich, allgemein verfügbar 1.d frei, verfügbar
greke:
ελεύθερος
hispane:
libre 2. linealmente independiente
hungare:
szabad, mentes ~a verso: szabadvers
itale:
libero ~a verso: verso libero
katalune:
lliure 2. linealment independent
kurde:
azad
nederlande:
vrij
nepale:
निःशुल्क
pole:
wolny, swobodny 2. liniowo niezależny
portugale:
livre 2. linearmente independente
rumane:
liberă 2. liniar independent
ruse:
свободный 2. линейно независимый
slovake:
slobodný, voľný
tibete:
སྟོང་པ་
volapuke:
libik

libere

En maniero libera: libere agi, decidi; nian lingvon ĉiu povas libere uzi por iu ajn celo; pripensu tion memstare, libere de ĉia fremda influo; pri propra afero neniu juĝas libere (senpartie) PrV ; libere sur ŝiaj ŝultroj falis la haroj; tiam mi spiris pli libere; mi petas ke vi libere (senĝene) diru vian opinion; lasi libere flui la kritikojn; ĉiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere (sen malhelpo, facile) povas, kun vortaro en la mano, legi ĉiu [8]; en tiu lernejo oni povas libere instrui Esperanton; ĉiu povas libere eldoni verkojn en Esperanto; vivu mizere, sed vivu libere PrV .
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto, 2
angle:
freely
beloruse:
свабодна, вольна
ĉeĥe:
svobodně
france:
librement
germane:
frei
greke:
ελεύθερα
hispane:
libremente
hungare:
szabadon
itale:
liberamente
katalune:
lliurement, sense traves
nederlande:
vrijuit
pole:
wolno, nieskrępowanie, swobodnie
portugale:
livremente
rumane:
lent, încet, libertate, gratuit, în mod liber
ruse:
свободно
slovake:
slobodne
volapuke:
libiko

libero

Libereco: la bienhavanto ... promesis doni al li plenan liberon kaj dudek orajn monerojn [9]. prefere tuj mortigu min […] se mi devas perdi la liberon [10]; pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero PrV .
angle:
freedom, liberty
beloruse:
свабода, воля
ĉeĥe:
svoboda
france:
liberté
germane:
Freiheit
greke:
ελευθερία
hispane:
libertad
hungare:
szabadság
itale:
libertà
katalune:
llibertat
kurde:
azadî
nederlande:
vrijheid
pole:
wolność, swoboda
portugale:
liberdade
rumane:
libertate (filozofie)
ruse:
свобода
slovake:
sloboda, voľnosť
volapuke:
lib

libereco

Stato de iu aŭ io, kiu estas libera: akiri Marta , gajni VivZam , lasi [11], ĝui Marta liberecon; la politika, komerca, gazetara libereco; mi salutas vin, lando de la libereco [12]; batali por la libereco, por la homaj rajtoj [13]; lasi al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan kredon, kiu ŝajnas al li plej bona VivZam .
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
angle:
freedom, liberty
beloruse:
свабода, воля
ĉeĥe:
. volnost, svoboda
france:
liberté
germane:
Freiheit
greke:
ελευθερία
hispane:
libertad
hungare:
szabadság
itale:
libertà
katalune:
Llibertat
nederlande:
vrijheid
pole:
wolność, swoboda
portugale:
liberdade
rumane:
libertate (filozofie)
ruse:
свобода
slovake:
sloboda, voľnosť
volapuke:
lib

liberigi

(tr)
Meti en liberan staton: liberigi malliberulon, sklavon; li retenis ŝin per la brako [sed] ŝi liberigis sin BdV ; la ŝipanaro kun estimego liberigis al li vojon [14]; liberigi la vojon de ŝtonoj [15]; liberigi iun el sklaveco [16] [17], de timo, de lia promeso, de mensoga akuzo, de siaj ŝuldoj; liberigita de sia respondeco BdV ; liberigita de duboj; klera homo liberigita de ĉia antaŭjuĝo; liberigi la lingvon de senutila balasto; ellerninte unu [sufikson] ni estas liberigitaj de la lernado de granda serio da vortoj FK ; tiu diplomo liberigas de militista servado; sin liberigi de (aŭ el sub) fremda jugo; la naciliberiga movado disvolviĝas. VD:emancipi, forliberigi, forskui, malsklavigi
angle:
liberate
beloruse:
вызваліць, вызваляць, збавіць
ĉeĥe:
uvolňovat, vylučovat, vyvíjet
france:
libérer, décharger (d'une tâche), délivrer (libérer), dispenser (d'une tâche)
germane:
befreien
greke:
ελευθερώνω
hispane:
liberar
hungare:
kiszabadít, felszabadít, megszabadít, mentesít
itale:
liberare
katalune:
alliberar, lliurar
nederlande:
bevrijden
pole:
oswobodzić, uwolnić, wyzwolić
portugale:
libertar
rumane:
elibera, declanşa, dezlănțui
ruse:
освободить
slovake:
oslobodiť, prepustiť na slobodu, vyprostiť, vyslobodiť

liberiĝi

(ntr)
Seniĝi je baroj, malhelpoj, trudoj: la ... infanoj liberiĝis de la lernejo kaj de mateno ĝis vespero vivas laŭ propra plaĉo [18].
angle:
get free
beloruse:
вызваляцца
france:
se délivrer, se libérer, se décharger (d'une tâche), se débarasser (d'une tâche), se dégager (d'une tâche), se dispenser (d'une tâche), se soustraire (à une obligation)
germane:
befreien
hispane:
liberarse, emanciparse, soltarse
itale:
liberarsi
katalune:
alliberar-se, emancipar-se, lliurar-se, soltar-se
pole:
uwolnić się, wyrwać się, uporać się
rumane:
descărca, evada, iesi din, învinge

forliberigi

Liberigi de la devo resti ie, ĉe iu okupo, en iu stato: la juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn Marta ; se li elbatos denton de sia sklavo, li forliberigu tiun kompense pro la dento [19]; se oni forliberigus ŝin por tiu lernohoro [de Kristana religio], tio ĉe la aliaj infanoj eble povus veki malkontentecon [20]. VD:eksigi, maldungi
beloruse:
вызваляць, адпускаць (зь няволі, на волю)
ĉeĥe:
osvobodit vyřazením
france:
laisser partir, affranchir (un esclave), émanciper (un esclave), relâcher (laisser partir)
germane:
entlassen
hispane:
libertar, emancipar
itale:
affrancare (uno schiavo), congedare (da un'occupazione)
katalune:
deixar anar, llibertar, emancipar, soltar
pole:
puszczać, puścić wolno
rumane:
lăsa, sa mergem
slovake:
oslobodiť

mallibera

Ne havanta liberon: ne insultu mizeran, ne moku malliberan PrV ; bela junulino estas kaptita de grafo kaj dorlotata, kvankam mallibera, en luksa ĉambro [21]; li verŝajne ne povas imagi al si vivon en mallibera lando, vivon en diktatoreca ŝtato [22]. VD:brido, ĉeno, jugo, kateno, sklavo, trudi
beloruse:
несвабодны, нявольны
ĉeĥe:
nesvobodný, uvězněný, zajatý
france:
prisonnier (adj.), captif, privé de liberté
germane:
unfrei, gefangen
hispane:
prisionero (adj.), cautivo, privado de libertad
hungare:
rab
itale:
prigioniero (aggettivo)
katalune:
esclau, empresonat, recluït, subjecte (adj.)
kurde:
darazxwar
nederlande:
gevangen
pole:
niewolny, zachowawczy, uwięziony
rumane:
obligațiune, conservator, prizonier
ruse:
несвободный
slovake:
uväznený, zajatý

malliberejo

Domo destinita por enŝlosi arestitojn aŭ kondamnitojn: la ŝteliston oni metis en malliberejon DL ; Arturon arestis la polico […] li estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien FK ; la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj [23]. SUB:kaĝo, karcero
angle:
prison, jail
beloruse:
месца пазбаўленьня волі, турма, вязьніца, астрог
ĉeĥe:
kriminál, nápravně výchovný ústav, věznice, ústav nápravného zařízení, ústav výkonu trestu, žalář
france:
prison, maison d'arrêt
germane:
Gefängnis
hispane:
cárcel, prisión
hungare:
börtön, foĝáz
itale:
carcere, penitenziario, prigione
katalune:
càrcer, presó
nederlande:
gevangenis
pole:
zakład karny, więzienie
rumane:
închisoare
ruse:
место лишения свободы, тюрьма, узилище
slovake:
trestnica, väznica, žalár
tibete:
བཙོན་ཁང་

malliberigi

(tr)
Senigi je laŭvola irado, agado: oni do lin arestis, liajn skribojn forbruligis, lin mem malliberigis [24]. oni ne povas malliberigi homojn pro tio, ke ili volis konvinkiĝi, ĉu la sankta Nilo leviĝas, aŭ pro tio, ke ili aŭskultis muzikon [25]; en tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi? [26]
24. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la falsa aŭguro
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
26. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo, 1. Vortfarado
angle:
imprison
beloruse:
зьнявольваць
ĉeĥe:
uvěznit, zatknout, zbavit svobody
france:
emprisonner, incarcérer
germane:
gefangen nehmen, festsetzen
hispane:
encarcelar, recluir
itale:
imprigionare, incarcerare, rinchiudere (in carcere)
katalune:
empresonar
pole:
więzić
rumane:
reține
slovake:
uväzniť, zatknúť

malliberulo

Iu, kiu estas tenata mallibera, kiu ne povas libere iri: ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon [27]; en la dezerton forkuradis homoj, kiuj povis perdi plu nenion: malliberuloj el la minejoj, krimuloj persekutataj [28]; la malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn, blanke sur nigre [29].
angle:
prisoner
beloruse:
вязень, зьняволены, астрожнік
ĉeĥe:
trestanec, vězeň, zajatec
france:
prisonnier
germane:
Gefangener
hispane:
preso, prisionero
itale:
prigioniero (sostantivo)
katalune:
presoner
pole:
niewolnik, więzień
rumane:
sclav, deținuți
slovake:
trestanec, väzeň, zajatec
tibete:
བཙོན་པ་

parollibereco, esprimlibereco

POL Libereco por publike esprimi opiniojn, inkluzive opiniojn kritikajn de aŭtoritatoj: esprimlibereco estas afero, kiun Jelcin neniam tuŝis dum sia tempo ĉe la potenco [30].
30. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
beloruse:
свабода слова, свабода выказваньня меркаваньняў
france:
liberté d'expression
hispane:
libertad de expresión
pole:
wolność słowa
rumane:
libertatea de exprimare

administraj notoj

pri ~a 2.:
      Mi ne trovis aŭtoritatan fonton por tiu termino.
      MatVort konas "libera", sed sen precizigo pri la
      senco. [MB]
    
~a: Mankas verkindiko en fonto.