*hom/o PV

*homo, *homoj

1.
ZOO Genro el familio homedoj (Homo), el kiu plu nur vivas la specio Homo sapiens, plej evoluinta vivaĵo de la tero, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo: la lingvo [grave rolis] en la formiĝo de la homo Ret ; la homo […] produktas kaj kriojn kaj ĝemojn kaj singultojn per si mem [1]; la praulo de la homo kaj poste la prahomo havis, tamen, kapablon eligi ankaŭ diversajn sonojn [2]; la lingvo, […] la ĉefa instrumento de komunikado kaj pensado […] akompanas la homon de la lulilo ĝis la tombo Ret ; anatomie la homo, kune kun la prasimioj kaj simioj, apartenas al la grupo de primatoj [3]; sur la kranioj de la java homo estas rimarkeblaj komencaj strukturoj de la tempiaj kaj fruntaj loboj [4]; la drampoema ĉefverko de Imre Madach La Tragedio de l’ Homo [5]; la instruriĉa, popularscienca revuo Homo kaj Kosmo [6]; hundo bojas, homo vojas PrV . VD:viroVD:antropologio, arto, historio, medicino, menso, religio, scienco 2, socio 1, teĥniko
2.
Ĉiu reprezentanto de tiu genro, precipe de la moderna homo, Homo sapiens: infano ne estas matura homo [7]; du homoj povas pli multe fari ol unu [8]; honesta homo agas honeste [9]; malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin [10]; la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia [11]; je tiu ĉi nobla homo mi tuj amikiĝis [12]; homo kun mola kaj varma koro [13]; miloj da homoj antaŭe falis en la granda batalo [14]; kion homo povas fari pli bonan, ol esti gaja [15]? por kia homo vi fosas la tombon [16]? [li] estas diplomato kaj monda homo [17]; homoj ne ĉiam racie agas; la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia[18]; la pronomon „li“ ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam la sekso estas por ni indiferantaLR . en infano vidiĝas, kia homo fariĝos PrV ; homo senpeka neniam ekzistis PrV ; homo lernas la tutan vivon PrV .
3.
(plurale) Akompanantaro, servistaro de iu estro: David kaj liaj homoj estis en la dezerto [19]; ĉiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel estrigis Gedaljan [20]; li ekblovis sian kornon, sed […] liaj homoj ne povis ĝin aŭdi [21]; mi ekfajfas, kaj miaj homoj tie ekstere komencas ataki [22]; la satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston [23]; mi konas miajn homojn PrV .
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
11. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
12. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
13. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
14. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
15. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
16. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
17. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo
18. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:24
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:23
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
23. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
afrikanse:
menslike
albane:
njerëz
amhare:
ሰዎች
angle:
human ~oj: people, humans.
arabe:
الناس
armene:
մարդ
azerbajĝane:
insan
beloruse:
чалавек
bengale:
মানুষ
birme:
လူ့
bosne:
ljudskih
bretone:
den, mab-den ~oj: tud.
ĉeĥe:
člověk
ĉine:
[rén]
dane:
mennesker
estone:
inimesed
eŭske:
jende
filipine:
lalaki, tao
france:
être humain, homme (être humain), humain (subst.) ~oj: gens.
galege:
persoas
germane:
Mensch ~oj: Leute. 3. Gesinde, Leute, Gefolgsleute, Mannen
greke:
άνθρωπος
guĝarate:
લોકો
haitie:
moun
haŭse:
mutum
hebree:
אדם, בן אדם, בן אנוש
hinde:
मानव
hispane:
hombre (ser humano), humano ~oj: gente.
hungare:
ember ~oj: az emberek.
ide:
homo ~oj: homi.
igbe:
ndị mmadụ
indonezie:
manusia, insan, orang
internaci-signolingve:
irlande:
daoine
islande:
fólk
itale:
uomo ~oj: gente.
japane:
[ひと]
jave:
manungsa
jide:
מענטשלעך
jorube:
eda eniyan
kanare:
ಜನರು
kartvele:
ადამიანის
kazaĥe:
адамдар
kimre:
pobl
kirgize:
эл
kmere:
មនុស្ស
koree:
사람들
korsike:
umanu
kose:
umntu
kroate:
ljudsko
kurde:
mirov
latine:
populus
latinece:
1. Homo 1. Homo sapiens 2. Homo sapiens
latve:
cilvēki
laŭe:
ມະນຸດ
litove:
žmogaus
makedone:
човечки
malagase:
ny olona
malaje:
manusia
malajalame:
ജനം
malte:
nies
maorie:
tangata
marate:
लोक
monge:
tib neeg
mongole:
хүний
nederlande:
mens ~oj: mensen.
nepale:
मान्छे
njanĝe:
anthu
okcidentfrise:
minske ~oj: minsken.
panĝabe:
ਲੋਕ
paŝtue:
د بشري
pole:
człowiek ~oj: ludzie.
portugale:
homem (ser humando)
ruande:
muntu
ruse:
человек
samoe:
tagata
signune:
D@15*
sinde:
ماڻهو
sinhale:
මානව
skotgaele:
daonna
slovake:
človek, nehnevaj sa (hra), človeče ~oj: ľudia.
slovene:
ljudje
somale:
dadka
ŝone:
munhu
sote:
batho ba
sunde:
jelema
svahile:
watu
taĝike:
инсон
taje:
1. คน, มนุษย์
tamile:
மக்கள்
tatare:
кешеләр
telugue:
మానవ
tibete:
མི་
tokipone:
jan ~oj: jan.
ukraine:
людина
urdue:
لوگ
uzbeke:
odamlar
vjetname:
nhân dân
volapuke:
men ~oj: mens.
zulue:
womuntu

*homa [24]

De homo, rilata al homo: homa koro [25]; homaj ostoj [26]; faritaĵo de homaj manoj [27]; homan prudenton mi ne posedas [28]; mia konfido je la homa naturo estis detruita [29]; [pri tio] laboras ĉiuj sferoj de l' homa societo [30]; la nehomaj krioj de lia edzino [31]; diino sen homaj bezonaĵoj [32]; ŝi kantis pri la ĉagrenoj, kiuj persekutas la homan genton de la lulilo ĝis la morto [33]; ne ĉiam daŭras homa sufero PrV .
beloruse:
чалавечы, людзкі
bretone:
-den, denel
ĉeĥe:
lidský
ĉine:
用人力 [yòngrénlì], 从人的角度看 [cōngréndejiǎodùkàn], 通人情 [tōngrénqíng]
france:
humain (relatif à l'être humain) ne~aj: inhumain.
germane:
menschlich
greke:
ανθρώπινος
hebree:
אנושי
hispane:
humano
hungare:
emberi
ide:
homala
itale:
umano
japane:
人間の [にんげんの], 人間的な [にんげんてきな]
kurde:
mirov
nederlande:
menselijk
okcidentfrise:
minsklik
pole:
człowieczy, ludzki
portugale:
humano
ruse:
человеческий ne~aj: нечеловеческий.
slovake:
ľudský
tokipone:
jan
turke:
insan, insan oğlu
ukraine:
людський
volapuke:
menik

homaro

La tuta homa gento: grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo [34]; ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton [35]; ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l' homaro [36]; al niaj multaj malsanoj akompaniĝis nova epidemio por turmenti la homaron [37]; la tuta historio de la homaro estas, esence, historio de transirado al pli altaj produktometodoj [38]; peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro PrV . PRT:socioVD:mondo1.b
angle:
humanity
beloruse:
чалавецтва
bretone:
denelezh
ĉeĥe:
lidstvo
ĉine:
人类 (tr. 人類) [rénlèi]
france:
genre humain, humanité (genre humain)
germane:
Menschheit
greke:
ανθρωπότητα
hebree:
האנושות
hispane:
humanidad
hungare:
emberiség
ide:
homaro
indonezie:
umat manusia
itale:
genere umano, umanità (genere umano)
japane:
人類 [じんるい]
nederlande:
mensheid
pole:
ludzkość
portugale:
humanidade
ruse:
человечество
slovake:
ľudstvo
taje:
มนุษยชาติ
tibete:
མི་དམངས་
turke:
insanlık
ukraine:
людство
volapuke:
menät

homarano

1.
Homo, konsiderata kiel ano de la tuta homaro: bonintencaj homaranoj devas konservi, flegi kaj estigi fortan kapablon por defendi energie vivon kaj bonfarton de tiuj, kiuj volas vivi pace [39]. VD:mondcivitano, homido, homfrato
2.
ESPREL Adepto de homaranismo: En la komenco de Aprilo la Unua grupo Homarana dissendis al ĉiuj homaranoj la sekvantan cirkuleran leteron: […] [40].
39. Werner Schad: Memmortiga senperforto, Monato, 2000/09, p. 4
40. Zamenhof: El la mondo homarana (hilelista), Ruslanda Esperantisto, 1906, №4, p.76
japane:
人類人 [じんるいじん]
ruse:
1. член человеческого рода 2. последователь гомаранизма

homaranismo

ESPREL Projekto de neŭtrala religio prezentita de Zamenhofo, daŭrigo de Hilelismo, kun doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn: la homaranismo, kiu varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj [41].
41. L. L. Zamenhof: Respondo al P-ro Dombrovski, Ruslanda Esperantisto, 1906:5
beloruse:
гамаранізм
ĉeĥe:
kosmopolitizmus, světoobčanství
france:
homaranisme
germane:
Homaranismus
hungare:
homaranizmus
indonezie:
humanisme
itale:
homanarismo
japane:
人類人主義 [じんるいじんしゅぎ], ホマラニスモ
pole:
hilelism
ruse:
гомаранизм, хомаранизм, гиллелизм
slovake:
humanizmus, svetoobčianstvo
ukraine:
гомаранізм

homeco

1.
La eco esti homo, aparteni al la homa gento, uleco: depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis Marta ; en sia demando la legantino mencias (ne)homecon de la aganto [42]; KRI la homeco kaj la dieco de Jesuo Kristo.
2.
La supozataj trajtoj de „nedifektita“ homa naturo (kompatemo, helpemo, bonfaremo): Vi pensas, ke la skito la barbara Aŭskultos tiun voĉon de la vero Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis La grek' Atreo? [43]; kiel migranta, senhejma apostolo de libero kaj homeco mi montrus al ili la gvidstelon [44].
42. S. Pokrovskij: Ĉu «de» aŭ «per»?, La Ondo de Esperanto, 1999:5 (55)
43. Goeto, trad. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, 5:3
44. Stellan Engholm: Vivo vokas
beloruse:
чалавечнасьць, людзкасьць
ĉeĥe:
lidskost, lidství
ĉine:
2. 人道 [réndào], 为人 [wéirén], 为人的资格 [wéiréndezīge]
germane:
1. Menschsein 2. Menschlichkeit
indonezie:
2. kemanusiaan
japane:
人間性 [にんげんせい]
ruse:
1. человечность, человечество (как качество), одушевлённость (грам.) 2. человечность
slovake:
ľudskosť
ukraine:
людськість, людяність

homeca

1.
Rilata al homeco1: la malĝojiga, la lamentinda, sed tute homeca afero estas, ke tiuj, kiuj ĵus hieraŭ mem estis la persekutatoj, nun estas la plej kruelaj persekutantoj [45]
2.
Rilata al homeco2: ni volas kulturi ĉe niaj membroj „fortikan senton de homeca solidaro“ [46]; tiuj, kiuj laboras, estas tre helpopretaj kaj homecaj [47]
45. B. Traven, trad. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 17a
46. Lanti: Neŭtralismo — Neŭtraluloj
47. Björn Erik Höijer: Ankoraŭ iom da hela temp, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko Tyresö, 2001
beloruse:
чалавечны, людзкі
ĉine:
2. 用人力 [yòngrénlì], 具有人类特点 [jùyǒurénlèitèdiǎn], 从人的角度看 [cōngréndejiǎodùkàn], 通人情 [tōngrénqíng], 人一样 [rényīyàng]
germane:
2. menschlich
indonezie:
2. manusiawi
japane:
人間的な [にんげんてきな]
ruse:
1. человеческий 2. человечный

homido

1.
BIB(figure) Hebredevena ĉirkaŭfrazo por homo: Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj [48]; Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. [49]; „Ha, mi malfeliĉa homido!“ ĝemis la reĝidino; „kial mi ne prenis la belan reĝidon! Ha, kiel malfeliĉa mi estas!“ [50]. VD:homfrato
2.
(malofte) Infano: Željko, la 5-jara filo de partizanaj gepatroj, […] amikiĝas tute nature al Pirgo, la kelktaga kapreolido […] La unuan paŝon de tiu rilato faras la tremanta kaj nenion komprenanta bestido, kiu dum la bombardo fidas sian instinkton kaj proksimiĝas al la tremanta kaj preskaŭ nenion komprenanta homido [51].
angle:
1. son of man
beloruse:
2. дзіця
bretone:
2. bugel
ĉeĥe:
2. descendent, dítě, potomek
ĉine:
2. [jiǎn], 孩 [hái], 少儿 [shàoér]
france:
1. fils d'homme 2. enfant
germane:
1. Menschenkind 2. Kind
hebree:
1. בן–אדם
hungare:
2. emberfia
indonezie:
2. anak-anak, anak manusia
itale:
2. bambino (zool.)
japane:
[こう], 人の子 [ひとのこ]
nederlande:
1. mensenkind
pole:
2. dziecko
ruse:
1. сын человеческий 2. дитя, ребёнок
slovake:
2. dieťa, mláďa, potomok
turke:
1. insan oğlu
ukraine:
1. син людський

homino

Inseksa homo: juna financisto […] atakita kaj sieĝita de ĉiuj homoj, aŭ prefere hominoj, kiuj […] kun li rilatis ChL ; la sola homino, kiu neniam dubis pri mi, kiam ĉiuj homoj min kulpigis KPr ; Por kia homo vi fosas la tombon? ― Ne por homo. ― Nu, do, por kia homino? ― Ankaŭ ne por homino Hamlet . SIN:virino
Rim.: La ekzemplo el la Zamenhofa traduko de „Hamleto“ (5:1) demonstras, ke tiu dubinda vorto aperis en malsukcesa provo traduki anglan kalemburon bazitan sur la anglalingva konfuzo de la signifoj ‹homo› kaj ‹viro›. Provo malsukcesa, ĉar en Esperanto la konkludo „ne homo — do, ino“ ne validas, ĝi estas kruda eraro. L.N.M. Newell tion komprenis, kaj en sia traduko de „Hamleto“ li tradukis: „Por kiu viro vi fosas ĝin? — Por neniu viro, sinjoro. — Do, por kiu virino?“ ktp. Tio estas tute ĝusta gramatike, tamen la kalemburo perdiĝas, kaj la demando estas nenatura: kial Hamleto unue supozas, ke temas pri viro? Taŭga solvo estas anstataŭigi ‹homo›n per alia situacie konvena vorto, kies genraj signifoj similas tiujn de la angla ‚man‘; ekz-e M.L. Lozinskij anstataŭigis ĝin per ‚kristano‘ (komence de la sceno la tombistoj diskutas pri tiu „kristana entombigo“): „Por kiu kristano vi fosas ĝin? — Por neniu kristano, sinjoro. — Do, por kiu kristanino?“ ktp. [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
жанчына
bretone:
maouez
ĉeĥe:
žena, ženská
ĉine:
女人 [nǚrén], 女子 [nǚzǐ], 女性 [nǚxìng], 妇女 [fùnǚ]
filipine:
babae, dalaga
france:
femme (femelle de l'homme)
germane:
Frau
greke:
γυναίκα
hebree:
בת אנוש
hungare:
asszony
ide:
homino
indonezie:
perempuan, wanita
itale:
donna (zool.)
japane:
[め]
nederlande:
vrouw
pole:
kobieta
portugale:
mulher
ruse:
женщина
slovake:
žena, ženská
turke:
kadın
ukraine:
жінка
volapuke:
jimen

ĉiuhoma

Tia, ke ĝi koncernas ĉiun homon; universala: ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco [52]; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco [53]? en unu bela tago montriĝus, ke […] ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo [54].
52. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
53. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
54. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II
beloruse:
агульначалавечы, агульналюдзкі
ĉine:
普遍 [pǔbiàn]
france:
universel
germane:
gemein
greke:
παγκόσμιος
hungare:
emberi (egyetemes)
indonezie:
universal
itale:
universale (per tutti)
japane:
万人共通の [まんりきょうつうの]
pole:
ogólnoludzki
portugale:
universal
ruse:
общечеловеческий
turke:
evrensel
ukraine:
загальнолюдський, універсальний

kunhomo

Homo vivanta komune kun aliaj; proksimulo: [ili] respektas la ordonojn de Dio kaj amas siajn kunhomojn [55]; kiel homoj povas adori siajn kompatindajn kunhomojn, kiel diojn, ankoraŭ regatajn de la samaj malvirtoj [56]; spertinte tion […], mi nun rigardas miajn kunhomojn kiel terure supraĵajn [57]. VD:homarano1, homfrato, kunulo
angle:
fellow man
beloruse:
блізкі чалавек, сужыцель
ĉine:
同胞 [tóngbāo]
france:
prochain
germane:
Mitmench

malhoma, nehoma

Ne homaspekta, ne inda je homo: tro kruela, tro mizera, tro terura...: li komencis ripeti per raŭka, nehoma voĉo: mi kredas, mi kredas [58]; la komunumo […] malhome supervivis meze de la polucio kaj de la mizero [59].
58. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
59. S. Larbar: Karuseloj, 1987
beloruse:
бесчалавечны
ĉine:
残忍 [cánrěn], 非人 [fēirén]
france:
inhumain
germane:
unmenschlich
japane:
非人間的な [ひにんげんてきな]
ukraine:
нелюдський

multhoma, multehoma, homplena

Enhavanta multajn homojn; loĝata de multaj homoj: la stratoj estis tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis [60]; li sursaltis ŝtupareton de tramo, laŭkutime homplena Metrop ; kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma [61]! eĉ en multhoma Hindujo ne eble estas por iu ajn sidi senmove [62]; li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton Marta .
beloruse:
людны, шматлюдны
bretone:
poblek
ĉine:
人口稠密 [rénkǒuchóumì]
france:
animé (populeux), populeux
germane:
voller Menschen, überfüllt (mit Menschen)
hungare:
népes, zsúfolt
indonezie:
padat
itale:
popolato (popoloso), popoloso
japane:
人の多い [じんのおおい], 多人数の [たにんずうの]
nederlande:
dichtbevolkt
pole:
ludny, pełen ludzi
ruse:
многолюдный
ukraine:
багатолюдний

kavernhomo

PRA Prahomo, kiu loĝis en kavernoj: ni iam scios, kiel kavernhomoj nomis mamuton, nur se estos inventita la tempomaŝino [63].
Rim.: Prahistorio unue imagis, ke iuj prahomoj loĝis en kavernoj, ĉar ili tie lasis pentraĵojn. Tiu nocio ne plu validas. [ĵv, 2005-08-26]
63. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj, 2011
beloruse:
пячорны чалавек, траглядыт
ĉeĥe:
troglodyt, člověk jeskynní
france:
homme des cavernes
germane:
Höhlenmensch
hispane:
cavernícola
hungare:
barlanglakó
indonezie:
manusia gua
itale:
uomo delle caverne, cavernicolo
japane:
穴居人 [けっきょじん]
nederlande:
holbewoner
pole:
jaskiniowiec
portugale:
homem das cavernas
ruse:
троглодит, пещерный человек
slovake:
pračlovek jaskynný človek
turke:
mağara adamı
ukraine:
печерна людина, троглодит

komunhoma, komunehoma

Interesanta ĉiujn homojn: ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo EE .
beloruse:
агульначалавечы, агульналюдзкі
ĉeĥe:
společný všem lidem, všelidský
france:
d'intérêt général
germane:
allgemein menschlich
hungare:
közös emberi, általános emberi
japane:
人間共通の [にんげんきょうつうの]
pole:
wspólny wszystkim ludziom, ogólnoludzki
ruse:
общечеловеческий
slovake:
všeľudský
ukraine:
спільнолюдський

naturhomo

Homo vivanta en natura kondiĉo, sen luksaĵoj de civilizo, kun nur elementaj rimedoj: Rembrandt […] faris akvaforton pri Adamo kaj Eva, kaj li prezentas ilin kiel bestecajn, simisimilajn naturhomojn [64].
64. S. Aarse: Spinoza, la filozofo de la homa feliĉo, Sennacieca Revuo, 1970 (98), p. 28a-44a
beloruse:
прымітыўны чалавек
france:
homme primitif
germane:
Naturmensch

neĝhomo

Skulptita figuro simila al homo, farita el neĝo: Nia neĝhomo diskutis parole ⫽ Kun admirantoj [65].
65. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto De Iu Neĝhomo
angle:
snowman
beloruse:
сьнегавік
bulgare:
снежен човек
ĉine:
雪人 [xuěrén], 堆雪人 [duīxuěrén]
france:
bonhomme de neige
germane:
Schneemann
indonezie:
manusia salju
itale:
pupazzo di neve
japane:
雪だるま [ゆきだるま]

pajlohomo

(frazaĵo) Homo, kiu nur ŝajne funkcias, malantaŭ kiu reale decidas aliaj homoj kaŝataj: hodiaŭaj studoj tamen pruvas, ke li estis nura pajlohomo: la vera ‚Ido‘ estis unu el la sekretarioj mem de la Komitato, nome Louis Couturat [66]. temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, […] surscenigantaj simplan farson [67].
66. T. Carlevaro: Mondlingvaj akademioj, [vidita je 2006-06-08]
67. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999-03
beloruse:
марыянетка (перан.), лялька (перан.)
ĉeĥe:
loutka, nastrčený funkcionář, slaměný panák
filipine:
palaboy
france:
homme de paille
germane:
Strohmann
indonezie:
kaki tangan
itale:
uomo di paglia
japane:
わら人形 [わらにんぎょう], 名義人 [めいぎにん], ダミー [だみー], でくの坊 [でくのぼう]
pole:
pozorant, przykrywka
slovake:
panák, strašiak
ukraine:
тюхтій, маріонетка, підставна особа

prahomo

PRA Iu el la diversaj prahistoriaj homoj, de la genro homo1: [tio] montras ĝis kiu grado la prahomo ligis sian menson al la mano [68]; li sukcesis subakviĝi kaj trovi nigraŝtonan fendilon, tre similan al tiu uzata de prahomoj [69]; laŭ via logiko, vortoj ne estas utilaj, ĉar prahomoj fartis bone sene [70].
68. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
69. Monato, Laimius Stražnickas: Kolekti antikvaĵojn, 2004
70. J. Cook: Re: Demando por ĉiuj..., soc.culture.esperanto, 1997-05-27
beloruse:
прачалавек
ĉeĥe:
pračlověk
ĉine:
原始人 [yuánshǐrén]
france:
homme préhistorique
germane:
Vormensch, Urmensch
indonezie:
manusia purba
itale:
uomo preistorico
japane:
原人 [げんじん]
pole:
praczłowiek, człowiek pierwotny
ruse:
древний человек, доисторический человек
slovake:
pračlovek
turke:
tarihöncesi insanı
ukraine:
первісна людина

senhoma

Kie homoj ne estas, nevizitata, neloĝata: dezerto senhoma [71]; la vojo inter la ĝardenoj estas senhoma [72]; la vagonaro pasis kvazaŭfulme antaŭ senhoma trotuaro [73].
beloruse:
бязьлюдны
bretone:
didud
ĉeĥe:
liduprázdný
ĉine:
无人 [wúrén]
france:
désert (inoccupé), désertique (inoccupé), inhabité, inoccupé, vide (inhabité)
germane:
menschenleer
hispane:
deshabitado
hungare:
néptelen, kihalt, lakatlan
itale:
deserto (agg. - disabitato), disabitato
japane:
無人の [むじんの], 人けの絶えた [じんけのたえた]
nederlande:
onbewoond, onbemand
pole:
bezludny
ruse:
безлюдный
slovake:
neobývaný, pustý, ľudoprázdny
ukraine:
безлюдний, спустошений

senhomejo

GEOG Loko, regiono, kie neniu homo vivas konstante: la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko [74]; li alvenis la regionon de la kristanoj trans la senhomejo, tra kiu laŭ homa memoro neniu andaluza armeo pasis [75].
74. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
75. F. G. Bengtsson, trad. B. Nilsson: Orm la Ruĝa, 1989
beloruse:
бязьлюдзьдзе
ĉine:
废地 [fèidì], 荒野 [huāngyě], 废墟 [fèixū], 荒漠 [huāngmò], 荒地 [huāngdì]
france:
désert (lieu inhabité)
germane:
Einöde
itale:
deserto (sost. - luogo disabitato), desolazione (sost. - luogo disabitato)
pole:
bezludzie, odludzie

senhomigi

(tr)
Senigi je loĝantoj: dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj [76]; Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta [77]. VD:dezertigi
beloruse:
абязьлюдзіць
bretone:
didudañ (v.k.)
ĉeĥe:
uprázdnit, zbavit obyvatel
ĉine:
减少人口 [jiǎnshǎorénkǒu]
france:
dépeupler, vider (de sa population)
germane:
entvölkern
hispane:
deshabitar
hungare:
elnéptelenít
itale:
spopolare
japane:
住民を絶やす [じゅうみんをたやす], 人けをなくさせる [じんけをなくさせる]
nederlande:
uitroeien, ontvolken
pole:
eksterminować, wyludnić
ruse:
обезлюдить
slovake:
evakuovať, vyprázdniť (od ľudí), vyľudniť
ukraine:
обезлюдити, обезлюднити, робити безлюдним, спустошувати

superhomo

FIL Imago de nova homtipo, havanta eksterordinare superajn kvalitojn: La uloj, kiuj faras la koncernan laboron, ne estas superhomoj, ili jen kaj jen misrezonas, ili cedas al siaj deziroj neoportune [78]; vi rebatis nin al tempo kiam superhomoj pravis kaj la tuta monda sufero estis ŝoko al homaro [79]; plumeto […] trovis la vojon [al la] nazo, kiun ĝi sadisme ektiklis, nur superhomo povus rezisti [ternon] [80].
Rim.: La nocio venas de Henricus Müller kaj estis uzata poste de Herder, Goethe kaj Nietzsche. La nazioj misuzis la nocion por sia ideologio.
angle:
super-human
beloruse:
звышчалавек
bretone:
dreistden
ĉeĥe:
nadčlověk
ĉine:
超人 [chāorén], 超人說 [chāorénshuǒ]
france:
surhomme
germane:
Übermensch
hungare:
übermensch, felsőbbrendű ember, superman
indonezie:
manusia super
itale:
superuomo
japane:
超人 [ちょうじん], スーパーマン
nederlande:
übermensch, superman
pole:
nadczłowiek, superman
ruse:
сверхчеловек, супермен
slovake:
nadčlovek
ukraine:
надлюдина

superhoma

Superanta la kapablojn de normala homo: la dioj donis al li superhoman memoron kaj la miraklan penetreman okulon [81]; post kiam ŝi estis sentinta superhoman ĝojon, la malfeliĉa virino subite refalis el la supro de sia revo [82]; per superhoma penado de mia volo mi ŝajne kontraŭagis [83].
beloruse:
звышчалавечы
bretone:
dreistdenel
ĉeĥe:
nadlidský
ĉine:
超乎常人的 [chāohūchángrénde]
france:
surhumain
germane:
übermenschlich
hebree:
על-אנושי
hungare:
emberfeletti
indonezie:
supernatural
itale:
sovrumano (agg.)
japane:
超人的な [ちょうじんてきな]
pole:
nadludzki
ruse:
сверхчеловеческий
slovake:
nadľudský
turke:
insanüstü

transhomismo

Doktrino kiu celas plifortigon de homoj per genteĥniko kaj aliaj artaj rimedoj: Jürgen Habermas resumas la dilemojn pri transhomismo jene: ĉu genetika memtransformo kaj memperfektigo de la speco pliampleksigus la aŭtonomecon de la homa estaĵo aŭ, kontraŭe, ĉu tio reduktus nian norman memkomprenon kiel homoj [84];
84. J. Alcalde: Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo, en: Belarta rikolto 2017
beloruse:
трансгуманізм
france:
transhumanisme
germane:
Transhumanismus
indonezie:
transhumanisme

virhomo

Virseksa homo: maturaĝa virhomo [85]. SIN:viro
85. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
beloruse:
мужчына
germane:
Menschenmann
ide:
homulo
indonezie:
laki-laki, pria
nederlande:
man
volapuke:
himen

homama

Zorganta pri la feliĉo de l' homoj: kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for [86]; domaĝe ke ilia tro homama instinkto direktis la bombon [87]; saĝa kaj homama sintenado de la venkinta generalo ebligas repaciĝon inter la batalintoj [88]; Universala Homama Asocio (UHA) [89]. VD:filantropia, humana, humanitara
beloruse:
чалавекалюбны
bretone:
dengarour
ĉeĥe:
lidumilný, milující lidi, přátelský
ĉine:
仁慈 [réncí], 慈善 [císhàn]
france:
philanthrope (adj.)
germane:
menschenliebend, philanthropisch
hebree:
אוהב בריות
hispane:
filántropo
hungare:
emberszerető
indonezie:
filantropis
itale:
filantropico
japane:
人間愛の [にんげんあいの], 人付き合いのよい [ひとづきあいのよい]
nederlande:
menslievend
ruse:
человеколюбивый
slovake:
milujúci ľudí
turke:
insansever
ukraine:
людський, людяний, людинолюбний, гуманний

homevitulo

Homo, kiu malŝatas kaj evitas aliajn homojn: li iĝis pli kaj pli homevitulo kaj neniam edziĝis [90]. SIN:mizantropoVD:ermito, kontraŭsociulo
beloruse:
мізантроп, мармоль
bretone:
dengasaour
ĉeĥe:
mizantrop, samotář
france:
misanthrope (subst.)
germane:
Misanthrop
greke:
μισάνθρωπος
hebree:
שונא אדם
hispane:
misántropo
hungare:
emberkerülő
indonezie:
misantrop
itale:
misantropo
japane:
人付き合いの悪い人 [ひとづきあいのわるいじん], 人間嫌いの人 [にんげんきらいのじん]
nederlande:
misantroop
pole:
mizantrop, odludek
portugale:
misantropo
ruse:
нелюдим, бирюк, мизантроп
slovake:
samotár
turke:
insandan kaçar, mizantrop
ukraine:
відлюдник, відлюдок

administraj notoj