tradukoj: be ca cs de en es fr he hu id it nl pl pt ro ru sk sv

*form/o PV

*formoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Ekstera aspekto: la formo de meblo, vazo, membro, placo; en formoZ, sub la formo de trianguloZ, de piramido, de sonorilo; doni al io la formon de sfero; ricevi, akceptiZ, preni la formon de... VD:aranĝo, fasono, figuro, liniaro
2.TEZ
Maniero de la ekstera montriĝo: la formo de regado ŝanĝiĝis post la milito en multaj landoj; la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longeZ; la gramatikaj formoj. VD:speco.
3.TEZ
Maniero de la ekstera montriĝo konsiderata kontraŭe al la enhavo, al la esenco: tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro [1]; kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj [2]; entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj [3]; mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj [4]; la poeto donis al tiu banala temo originalan formon; la formo de tiu parolado estas agrabla, sed la enhavo estas bagatela; la riproĉo estas prava, sed ĝia formo estas tro akra. VD:formulo, redakto, stilo,
4.
Konformeco al la bonedukaj manieroj, al dececo, konveneco, aŭ al la leĝaj formalaĵoj: akurate observi la formojn; mi protestas nur pro formo.
5.TEZ
MAT[5] Bildigo de vektora spaco E super korpo K (aŭ kartezia produto de E kun si mem) al K. VD: Atributoj de formo: lineara, n-lineara, simetria.
Rim.: Ĉar K estas evidenta vektora spaco super si mem, formo povas havi la samajn atributojn, kiel havas la bildigoj inter vektoraj spacoj.

forma

Nur laŭ la formo 3 kaj 4.

-formaTEZ

(en kunmetaĵo)
En formo de, en formo ...a, havanta formon de ...o, aŭ formon ...an: fadenforma, arkoforma, pirforma, longforma, belformaZ; la ordo de paseroformaj birdoj.

formiTEZ

(tr)
1.
Krei, fari, estigi ion, donante al ĝi difinitan formon, aranĝi laŭ difinita formo: formi puton el argila teroB; formi rondon per cirkelo; formi societon; la fluo formis profundan kavon; pro la multeco de la pasaĝeroj oni devis formi duan vagonaron; ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajnZ; formi al si juĝon pri ioZ.
2.TEZ
Konsistigi, estigi ion, alprenante al si ian difinitan formon, sin prezenti sub ia difinita formo: la vaporoj formas nubojnB; la popolamaso formis longan vicon antaŭ la teatro; ĉe tiu loko la strato formas angulon; la bordoj de Nilo formis bulvardojnB; la limon formis kanuloB; la egipta popolo formis kvazaŭ unu personon [6]; la virinoj formis pli ol du trionojn de la ĉeestantoj; ĉenaĵo da moneroj formis belan kolringon; la dekstraj partioj formas tri grupojn en la Parlamento; la infanoj formis rondon ĉirkaŭ la patrino; la bazon por tiu riĉeco formas la abundo de karbo; MIL formi kvadraton (sin ordigi kvadrate). VD:prezenti.
3.TEZ
(malofte) Havigi per edukado kaj instruado iajn kvalitojn kaj kutimojn, prepari al ia profesio aŭ metio: tiu instituto formas bonajn inĝenierojn; homo formita per libroj. VD:eduki, kulturi, prepari

formiĝi

(ntr)
Estiĝi laŭ difinita formo; aperi; ricevi formon: granda kavaĵo formiĝis sub la domo; la societo formiĝis en la jaro 19...; el tiuj oficistoj formiĝis iom post iom la hereda aristokrataro [7].

formado

Ago formi: formado de societo; vortformado (vortfarado).

formaĵaZ

(arkaismo) Formala, laŭforma

formitaĵo

Produkto.

formilo, formujoTEZ

Kava modelilo, en kiun oni verŝas molan materion, kiu malmoliĝante konservas la formon de la modelilo: formilo por kuko, statuo, fromaĝo, glaso, papero. VD:matrico, muldilo.

alformiĝiTEZ

(ntr)
Modifi sian formon laŭ io alia; konformiĝi: la vortoj ... alformiĝu al absolute regula gramatiko [8].

aliformiZ, transformi, aliformigiZTEZ

(tr)
Doni alian formon; transformi: aliformi la frazon, sian veston; ĉirkaŭis ŝin nokta mallumo, kiu maltrankvilecon aliformigas en timegonZ. VD:aliigi, metamorfozi, ŝanĝi

aliformiĝi, transformiĝi

(ntr)
Ricevi alian formon: ĉio iom post iom aliformiĝas en la mondo; la malharmonio aliformiĝas en harmonionZ; senĉesaj aliformiĝoj prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj [9].

misformi, deformi, fuŝformi, formodifektiTEZ

(tr)
Difekti, doni malbonan formon, defaligi de la bona formo.

plenformaZTEZ

Plena, kompleta, klare esprimita,, formala 4: havi plenforman kapdoloronZ; plenforma vojo tie trakondukas [10]; pri tio mi havis kun la reĝo plenforman disputon [11].

reformiTEZ

(tr)
Doni alian pli bonan formon: reformi la socion, la lingvonZ, la regularon; fari reformojn; reformistoZ; reformemuloZ.

transformo Vikipedio

1.
Aliformado.
2.TEZ
MATMatVort(fakula ĵargono) Bildigo, plejofte de afina spaco al ĝi mem. SUB:delokigo, homotetio, inversigo, projekcio, simetrio, simileco, translacio, rotacio.

transformiloTEZ Vikipedio

ELE Aparato por transformi la proprecojn de elektra kurento, transformatoro: Potencajn reflektoregojn, transformilojn je kvindek mil kilovatoj, volframon kaj molibdenon, gutaperkajn tubetojn, malgrandajn motorojn kaj elektrajn varmigilojn Metrop.

transformismo

FIL Doktrino, kiu klarigas la diferenciĝon de la vegetaĵaj kaj bestaj specoj per transformiĝo de primitiva tipo, kiu dum jarmiloj evoluadis adaptiĝante al la medio.

unuformaZTEZ

Prezentanta ĉie la saman aspekton, nevaria, maldiversa: ke Ĥinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon, estas tamen tre kredeble [12]. VD:monotona, unutona

vivoformoTEZ

BIO Grupo da vegetaĵoj aŭ bestoj, parencaj aŭ ne, prezentanta similajn eksterajn trajtojn, estiĝintajn per konverĝo kaŭzita de adaptiĝo al unu sama vivmedio: la diversspecaj herboj estas vegetala vivoformo; la vespertoj kaj birdoj apartenas al unu animala vivoformo.

diferenciala formoTEZ

MATPIV2
(super topologia vektora spaco, kun skalaraj valoroj) Bildigo de tiu spaco al ĝia topologia dualo : diferencialo de bildigo de vektora spaco E al ĝia baza korpo K estas diferenciala formo; la diferencialan formon f(x,y).dx+g (x,y).dy oni nomas ekzakta, se ĝi estas diferencialo de iu duvariabla reela funkcio.
Rim.: La ĉi-supra difino limiĝas al unuagradaj diferencialaj formoj kun skalaraj valoroj. Ekzistas pli ĝenerala difino por p-gradaj diferencialaj formoj kun vektoraj valoroj.

hermita formoTEZ Vikipedio

MAT
(super kompleksa vektora spaco E) Tia seskvilineara formo φ, ke φ(x,y) = κ(φ(y,x)), kie κ signas la operacion konjugo. VD:Hermito.

tradukoj

anglaj

~o: form; trans~o 2.: transformation; trans~ilo: transformer; vivo~o : life form; diferenciala ~o: differential form; hermita ~o: Hermitian form.

belorusaj

~o: форма; ~a: фармальны; -~a: -падобны, у форме ...; ~i: фармаваць, рабіць, утвараць; ~iĝi: фармавацца, утварацца; ~ado: фармаваньне, стварэньне, утварэньне; ~aĵa: фармальны; ~ilo, : форма, шаблон; ali~i, , : пераўтвараць, трансфармаваць; ali~iĝi, : пераўтварацца, трансфармавацца, зьмяняцца; mis~i, , , : дэфармаваць; plen~a: форменны; re~i: рэфармаваць; trans~o: трансфармацыя, пераўтварэньне; trans~ilo: трансфарматар; unu~a: аднаабразны, аднастайны; diferenciala ~o: дыфэрэнцыяльная форма.

ĉeĥaj

~o: forma (na těsto, odlévací a j.), tvar; ~a: formový, zformovaný; ~i: formovat, složit, tvořit, tvárnit, utvořit, zformovat; ~ado: formování, tvarování; ~ilo, : forma (na těsto| odlévací a j.); ali~i, , : proměňovat, přeměňovat, přetvářet; plen~a: plnotvarý, plnoštíhlý; re~i: reformovat; trans~o: transformace; trans~ilo: transformátor; trans~ismo: transformizmus; vivo~o: forma života; hermita ~o: hermitovský tvar.

francaj

~o: forme; ~a: formel; -~a: -forme, en forme de...; ~i: former, instruire, modeler; ~iĝi: se former, apparaitre; ~ado: formation ; ~aĵa: formel; ~ilo, : forme, moule; al~iĝi: se conformer (à), se couler (dans); ali~i, , : transformer, changer, métamorphoser, remanier; ali~iĝi, : se transformer, changer, se métamorphoser; mis~i, , , : déformer; plen~a: en bonne et due forme; re~i: réformer; trans~o 1.: transformation; trans~o 2.: transformation; trans~ilo: transformateur; trans~ismo: transformisme, évolutionnisme; unu~a: uniforme (adj.); diferenciala ~o: forme différentielle; hermita ~o: forme hermitienne.

germanaj

~o: Form; -~a: -förmig; ~i: formen, bilden, ausbilden; ~iĝi: sich bilden, sich formieren; ~ado: Bildung ; ~aĵa: formell, förmlich; ~ilo, : Form ; ali~i, , : umformen, umwandeln, verwandeln; ali~iĝi, : sich verwandeln; mis~i, , , : verformen; re~i: reformieren; trans~o 2.: Transformation; trans~ilo: Transformator, Umspanner; unu~a: einheitlich, einförmig, uniform; vivo~o : Lebensform; diferenciala ~o: Differentialform; hermita ~o: Hermitesche Form.

hebreaj

unu~a: אחיד.

hispanaj

~o: forma; ~i: formar; ~iĝi: formarse; ~ado: formación; ~ilo, : molde; al~iĝi: conformarse; ali~i, , : transformar; ali~iĝi, : transformarse; mis~i, , , : deformar; re~i: reformar; trans~o: transformación; trans~ilo: transformador; unu~a: uniforme; vivo~o: forma de vida.

hungaraj

~o 1.: forma, alak; ~o 2.: forma; ~o 3.: forma; ~o 4.: formalitás, formaság, forma; ~o 5.: forma; ~a: formai, alaki; -~a: -formájú, -alakú; ~i: formáz, formál, alakít, kialakít, kiképez; ~iĝi: alakul, formálódik, kialakul, képződik; ~ado: alakítás, formálás, képzés, kiképzés, kialakítás; ~aĵa: formális; ~itaĵo: kialakítás, termék, alkotás; ~ilo, : forma (pl. sütő-), öntőforma; ali~i, , : átalakít, megváltoztat; ali~iĝi, : átalakul, megváltozik; mis~i, , , : deformál, eltorzít; plen~a: igazi, rendes, valódi; re~i: reformál, megújít, újjáalakít; trans~o 2.: transzformáció; trans~o: átalakul, megváltozik, transzformálódik; trans~ilo: transzformátor; trans~ismo: transzformizmus, transzformista fejlődéselmélet ; unu~a: egyforma; diferenciala ~o: differenciálforma; hermita ~o: hermetikus forma.

indoneziaj

~o: bentuk; -~a: [bentuk] berbentuk...; ~i 1.: [bentuk] membentuk; ~iĝi: [bentuk] terbentuk; ~ado: [bentuk] pembentukan; ~aĵa: formal; ~ilo, : cetakan; ali~i, , : ubah mengubah; ali~iĝi, : [metamorfosis] bermetamorfosis, [transformasi] bertransformasi, [ubah] berubah; re~i: [reformasi] mereformasi; trans~o: transformasi; trans~ilo: transformator; trans~ismo: evolusionisme; unu~a: [ragam] seragam, monoton; vivo~o : bentuk kehidupan; diferenciala ~o: bentuk diferensial.

italaj

trans~ilo: trasformatore.

katalunaj

trans~ilo: transformador.

nederlandaj

trans~ilo: transformator; unu~a: eenvormig.

polaj

~o 1.: kształt; ~o 2.: postać, forma; ~o 3.: postać, forma; ~o 4.: forma, kondycja; ~o 5.: forma; ~a: formalny; -~a: -kształtny, -foremny; ~i 1.: tworzyć, formować, kształtować; ~i 2.: tworzyć, formować, kształtować; ~i 3.: wykształcać, formować; ~iĝi: formować się, kształtować się; ~ado: formowanie, kształtowanie; ~aĵa: formalny; ~ilo, : forma, matryca, szablon, sztanca; ali~i, , : przekształcać, megváltoztat, transformować; ali~iĝi, : przekształcać się, transformować się; mis~i, , , : zniekształcać, odkształcać, deformować; plen~a: ukształtowany, wykształcony (ukształtowany), uformowany; re~i: reformować, przekształcać; trans~o 1.: przekształcenie, transformacja; trans~o 2.: przekształcenie; unu~a: w jednej formie, w jednej postaci, niezmienny; diferenciala ~o: forma różniczkowa; hermita ~o: forma hermitowska.

portugalaj

~o: forma, feitio, jeito, talhe; trans~ilo: transformador; unu~a: uniforme.

rumanaj

~o: formă.

rusaj

~o: форма; ~a: формальный ; -~a: -видный, -образный; ~i: формировать; ~iĝi: формироваться, сформироваться; ~ado: формирование ; ~aĵa: формальный; ~itaĵo: формация; ~ilo, : форма, шаблон (для отливки и т.п.); ali~i, , : превращать, преобразовывать, трансформировать; ali~iĝi, : превратиться; mis~i, , , : деформировать; plen~a: форменный; re~i: реформировать ; trans~o 1.: трансформация, преобразование, превращение; trans~o 2.: преобразование; trans~ilo: трансформатор; trans~ismo: трансформизм; unu~a: однообразный, единообразный; vivo~o : биоморфа, жизненная форма; diferenciala ~o: дифференциальная форма; hermita ~o: эрмитова форма.

slovakaj

~o: formát, rozmer, tvar; ~a: sformovaný; ~i: formovať, stvárniť; ~ado: formovanie, tvarovanie; ~ilo, : forma; ali~i, , : pretvárať; plen~a: plnoštíhly; re~i: reformovať; trans~o: transformácia; trans~ilo: menič, transformátor; trans~ismo: transformizmus; vivo~o: forma života; hermita ~o: hermitovský tvar.

svedaj

unu~a: enhetlig, enformig.

fontoj

1. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
2. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p.23
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Antaŭparolo al la 5a eldono, junio 1907
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „bilineara formo“
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
8. L. L. Zamenhof: Unua etapo de Esperanto 1878-1895, en: Plena verkaro de L. L. Zamenhof, 1989
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la vivo kaj sciencoj, bagateloj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
-~a: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵa: Mankas verkindiko en fonto.
~itaĵo: Mankas dua fontindiko.
~itaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo, : Mankas dua fontindiko.
~ilo, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ali~i, , : Mankas verkindiko en fonto.
ali~iĝi, : Mankas verkindiko en fonto.
mis~i, , , : Mankas dua fontindiko.
mis~i, , , : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plen~a: Mankas verkindiko en fonto.
re~i: Mankas verkindiko en fonto.
trans~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
trans~ismo: Mankas dua fontindiko.
trans~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~a: Mankas verkindiko en fonto.
vivo~o: Mankas dua fontindiko.
vivo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diferenciala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hermita ~o: Mankas dua fontindiko.
hermita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri diferenciala ~o:
    Mi ne trovis aŭtoritatan fonton. [MB]
  
pri hermita ~o:
    Mi ne trovis aŭtoritatan fonton. [MB]
  

[^Revo] [form.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.53 2016/10/28 01:10:11 ]