tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*manier/o PV

*maniero  

1.
Aparta speco de agado inter pluraj eblaj.
a)  
Rimedo, procedo, metodo uzata por fari: agmaniero, reagmaniero, vojaĝmaniero; tia maniero de agado estas la sola, kiu [...] alkondukos nin al nia celo [1]; ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero [2]; faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: „Sankta al la Eternulo“ [3]; kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona maniero [4]? laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn [5]; instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo [6]; tutan straton […] li povus plenpavimi sole per grandaj arĝentaj moneroj, tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero, kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne [7]; li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la falakvoj, kiuj saŭmante falegas malsupren kun bruo [8]. VD:kielo
b)  
Karaktero laŭ kiu aspektas ago: ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron PrV ; sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero [9]; li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de ĉiuj homoj sur la tuta strato [10]; ĉiuj rigardis lin en stranga maniero [11]; ni dancu laŭ rusa maniero [12]; la maniero de donado pli valoras ol la donaĵo mem; iu tipo de vualo plene kovras la figuron ekde la kap-pinto ĝis la pied-fingroj, alia nur la figuron sen vizaĝo kaj manoj, tria nur la kapon kaj la hararon – […] laŭ pluraj diversaj naciaj vestmanieroj [13]. VD:stilo, fasono
2.  
(ofte plurnombre) Eksteraj formoj de konduto, sintenado en sociaj interrilatoj: teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [14]; elegantaj, ĝentilaj manieroj; montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn [15].

manierismo  

BELA Pentrarta stilo italdevena, influa en Eŭropo en la 16a jarcento, favoranta precizajn bildojn, nekutimajn kolor-akordojn kaj perspektivojn, simbolajn temojn: maniero karakteriziĝas per strebado al distinga maniero kaj al simetrio laŭ dukurbaj linioj, ĝin oni ofte nomas ankaŭ malfrua renesanco [16].

agmaniero  

Maniero, kiel iu agas, ĝenerale aŭ en aparta cirkonstanco: se ili lernos la agmanieron de Mia popolo […] tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo, sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin [17]; tial ke vi estas sciigitaj pri la cerba stato de sinjorino Herbeno ... ŝiaj agmanieroj ne vin mirigos plu [18]; [li] pravigis sian agmanieron komentante: mi ne parolas kun tiaj homoj [19]; en la fikcia ŝtato venkis ne la rajtoj de honestaj homoj, sed la […] koruptaj agmanieroj, nome de demokratio Monato ; la registaro fundamente ŝanĝis sian agmanieron rilate al tiu aro da etnaj lingvoj [20]; se vaska popolo vere apogas ETAn, laŭ radikale sendependentisma mesaĝo, kial ETA bezonas tiajn perfortajn agmanierojn [21]? VD:proceduro

alimaniere

En alia maniero, per aliaj rimedoj, per malsama metodo: ĉar lia sankteco ne konsentis cedi Fenicion al Asirianoj, vi volas malfortigi la ŝtaton alimaniere: dispelante la dungitojn kaj kaŭzante militon ĉe nia okcidenta limo [22]; vi do ne scias, Sara, kiom valoras ĉi tiu pokalo […] ‐ mi ne povas akcepti... ‐ […] sensencaĵo!... vi, Sara, pagos al mi por ĉi tiu pokalo alimaniere […] virino tiel bela kiel vi […] ‐ mi ne povas!... ‐ murmuretis Sara, ne kaŝante abomenon [23]; vi parolus alimaniere, se vi estus iom pli rigardinta ĉirkaŭ vi en ĉi tiu mondo [24]; kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la registaro alimaniere agis [25].

diversmaniere  

Laŭ malsama maniero: diversaj homoj parolos diversmaniere [26]; la skribisto kolektis ŝtonetojn, metis ilin diversmaniere [27]; ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere (vd perspektivo1, aspekto) Marta ; alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo [28]. ANT:sammaniere

iamaniere, en ia maniero  

En ia maniero, per ia aŭ alia rimedo; iel: nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis [29]; neniu vin trompu iamaniere, ĉar nepre antaŭe okazos […] [30]; [ili] tion ne permesus, tamen ne ploru, vi iamaniere jam venos tien, mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon [31]; fantazio kreis tiun mondon ... tamen li sentas, ke ĝi en ia maniero estas tute vera [32].

kiamaniere  

(demanda adverbo)
Kiel1; per kiu procedo, per kiu rimedo aŭ agado: jen kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin [33]; diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo [34]? kiamaniere ni resendu ĝin sur ĝian lokon [35]? kiamaniere helpos nin ĉi tiu [36]? se mi scius, kiamaniere mi povas lin trovi [37]; kiamaniere vi venis en nian domon [38]? la homo ne plu volis memori, kiamaniere li akiris ilin, ne revoki la eventojn, kiuj kostis preskaŭ lian vivon [39].

sammaniere  

Laŭ sama maniero: mi ne volas taksi ĉi tiun dramon, ĉar mi scias, ke neniuj du homoj sammaniere konceptos ĝin [40]; mi tuj konsciiĝis, ke multaj kristanoj sammanier parolas pri Jesuo, kvazaŭ simple Dio li estus [41]; Poška tranĉis sufiĉe grandan pecon de la trunko, forigis ĝian internaĵon, metis sur ĝin fojnan tegmenton, ellaboris fenestretojn, pordon kaj ene aranĝis etan ejon […], post dek du jaroj Poška decidis sammaniere ellabori la duan kverkan ejon nur iom pli etan [42].

dirmaniero, esprimmaniero  

Aparta vorta esprimo de iaspeca penso; parolturno: tia dirmaniero tute ne estas tre ofta, sed male escepta [43]; eĉ grandvaloraj verkistoj falis en la kaptilon, ellasante senpripense la erarajn dirmmanierojn [44]; tia dirmaniero estas tute neebla en la franca lingvo [45]; plenumiĝas la franca dirmaniero „ekstremoj tuŝas unu la alian” [46]; [li] kriis kaj pro zorgo li forgesis ĉian respektoplenan esprimmanieron [47]; laŭ la pensmaniero de la plimulto de la lingvistoj la lingvo estas esprimmanieroj, kiuj ebligas interkompreniĝon, post iom da adaptiĝa tempo [48].

estmaniero

Maniero kiel iu aŭ io estas, aperas, sin (viv)tenas: natura estmaniero [49]; la baza nocio de „geja fiero“ diras ke neniu homo devas honti pro lia / ŝia estmaniero, senkonsidere de la sekso aŭ seksa orientiĝo [50].

pagmaniero  

Metodo aŭ rimedo, formo per kiu oni pagas: ĉirkaŭ 20% de la salajroj estas pagataj „en kovertoj” […], la metodo estas tre favora por entreprenoj, […] dungitoj ne protestas kontraŭ tia pagmaniero [51]; ĉionfaraj poŝtelefonoj, kiuj estas io ajn (poŝlampo, agendo, termometro, skanilo, eĉ sekura pagmaniero) krom simplaj telefonoj [52] SUB:kontanta, ĉeko, ĝiro1, kambio

pensmaniero  

Kutima opinio, rezono, vidpunkto de homo aŭ homgrupo pri iu temo: konservu ĝin por ĉiam, ĉi tiun pensmanieron de la koro [53]; la pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi [54]; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto [55]; sed al lia kantado mankis la alta pensmaniero, ĉar la poeta naturo malaperis [56]; kelkaj vivis tute solece […] kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn kutimojn [57]; sukcesa organizanto povas esti nur [...], kiu enkalkulas la homan sintenon, la homan pensmanieron, la homan animstaton [58].

skribmaniero

Uzata signaro, stilo, esprimaj konvencioj de skribado: li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo [59]; rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro „tradukita“ VivZam ; reguloj de nia lingvo permesas presi „h“ anstataŭ supersigno, […] sed se vi deziras anstataŭigi la supersignon en „ĉ“ kaj „ŝ“, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en „ĵ“, „ĥ“ kaj „ĝ“, ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso [60].

vivmaniero

Kutima aranĝo de ies vivado: vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis [61]; tio estis vivmmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo Marta ; ambaŭ sinjorinoj montris al spektantoj sanan, modestan sed feliĉan vivmanieron, kiu perdiĝas en la nuna socio Monato ; plej moda vivmaniero de la nuntempaj japanaj junuloj [62]; oni povas veturi ŝipe aŭ aviadile al la Aran-Insuloj, kie konserviĝis en plej pura formo la tradicia vivmaniero kaj la gaela lingvo [63].

tiamaniere  

Tiel1 agante, per tia faro aŭ aranĝo: li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro kaj forportis ĝin tiamaniere kun si [64]; en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn […], por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko [65]; tiamaniere ĉio tio solviĝos [66]; la apro tiamaniere akceptis ilin kelkfoje, ke ili tute ne deziris renkonti ĝin [67]; aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta [68]?

bonaj manieroj, elegantaj manieroj, ĝentilaj manieroj  

(komune) Bontono: amikoj nomis lin „barono“ pro lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj VivZam ; la lulilo de la konstruisto estis starinta nur en malgrava kabano, sed nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis [69]; ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda Marta ; tiam ĝi denove ekkantis per sia dolĉa, ensorĉanta voĉo, „ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron,“ diris la sinjorinoj ĉirkaŭe [70]; etiketo estas aro de reguloj, normoj, eksteraj manieroj en mondunumo, nomitaj ankaŭ bonaj manieroj. [71].
VD:etiketo

tradukoj

anglaj

~o: manner.

belorusaj

~o: спосаб, манэра; ~ismo: маньерызм.

ĉeĥaj

~o: způsob, způsob; ag~o: chování (vůči někomu), postup; ali~e: jinak, jiným způsobem; dir~o, esprim~o: způsob vyjadřování; pens~o: mentalita, způsob myšlení; viv~o: způsob života, životní styl, životospráva.

francaj

~o 1.: façon, manière; ~o 2.: manières (comportement); ~ismo: maniérisme; ag~o : façon de faire, style (façon d'agir); ali~e: d'une autre façon, d'une autre manière; ia~e, en ia ~o: d'une manière ou d'une autre, d'une certaine façon; kia~e : de quelle façon, de quelle manière; dir~o, esprim~o: façon de parler, tournure; est~o: manière d'être, style (de comportement); pens~o: mentalité; viv~o : mode de vie, style de vie; tia~e: de telle manière que, de telle sorte que; bonaj ~oj, elegantaj ~oj, ĝentilaj ~oj : bonnes manières.

germanaj

~o 1.: Art, Weise; ~o 2.: Manieren, Umgangsformen; ~ismo: Manierismus; ag~o: Handlungsweise; ali~e: auf andere Weise; divers~e : in unterschiedlicher Weise, verschieden; ia~e, en ia ~o: irgendwie; kia~e: wie, in welcher Weise; sam~e : genauso, in gleicher Weise; dir~o, esprim~o: Redensart, Redeweise; est~o: Seiensart, Lebensweise, Verhalten; pag~o : Zahlungsweise, Zahlungsmittel; pens~o: Denkweise, Ansicht; skrib~o : die Art zu Schreiben, Schreibweise; viv~o: Lebensart, Lebensweise; tia~e: in solcher Weise, solcherart; bonaj ~oj, elegantaj ~oj, ĝentilaj ~oj : gute Manieren, Anstand, Eleganz, Wohlverhalten.

hispanaj

~o 1.: manera; ~o 2.: maneras (comportamiento), formas (comportamiento); ~ismo: manierismo; ag~o : manera de hacer, estilo (manera de hacer); ali~e: de una u otra forma, de alguna manera; ia~e, en ia ~o: de una manera o de otra, de una cierta forma; kia~e : de qué manera; dir~o, esprim~o: forma de hablar; pens~o: mentalidad; viv~o : modo de vida, estilo de vida; tia~e: de modo que, por lo que; bonaj ~oj, elegantaj ~oj, ĝentilaj ~oj : buenos modales.

hungaraj

~o 1.: mód; ~o: viselkedésmód, modor; ~ismo: manierizmus.

nederlandaj

~o: manier; ~ismo: manierisme; kia~e : op welke manier; dir~o, esprim~o: wijze van spreken; pens~o: denkwijze, mentaliteit; viv~o : levenswijze; tia~e: op die manier.

polaj

~o 1.: sposób, styl; ~o 2.: maniera; ~ismo: manieryzm; ag~o : sposób działania, styl działania, styl pracy; kia~e : jak, w jaki sposób; dir~o, esprim~o: wymowa; pens~o: sposób myślenia, mentalność; viv~o : styl życia, sposób życia, pomysł na życie; tia~e: w ten sposób, że, w taki sposób, że, tak, że; bonaj ~oj, elegantaj ~oj, ĝentilaj ~oj : dobre maniery.

portugalaj

~o 1.: maneira, modo; viv~o : modo de vida.

rusaj

~o: способ, манера; ~ismo: маньеризм.

slovakaj

~o: spôsob; ag~o: správanie sa (voči niekomu); ali~e: ináč, iným spôsobom; dir~o, esprim~o: spôsob reči; pens~o: spôsob myslenia, zmýšľanie; viv~o: životný štýl.

svedaj

~o 1.: sätt; ~o: manér.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:36
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. samuel 24:19
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 35:16
6. La Nova Testamento, La agoj 22:3
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:1
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 3a
12. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
13. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
16. Vikipedio, Manierismo
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:16
18. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
19. Monato, Guido Van Damme: Belgio: Malvuali nigran fantomon
20. Monato, Guido Van Damme: Atento por etaj kaj monda lingvoj
21. Monato, MADRIDANO: Vaskoj kaj ETA
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIII
24. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
25. Monato, Listo de ruzo kaj manipulado
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
28. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
29. La Nova Testamento, La agoj 25:8
30. La Nova Testamento, II. Tesalonikanoj 2:3
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
32. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:17
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:3
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:2
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 10:27
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 23:3
38. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
39. Monato, Franz-Georg RÖSSLER: Kuracbaneje
40. Monato, Donald Broadribb: Atentinda dramartaĵo
41. Monato, Gerrit Berveling: Honesta portreto pri granda homo
42. Monato, last: Muzeo en trunko
43. M. Bavant: komento de „La Esperanta imperfektiva aspekto“, Lingva Kritiko, 2007-01-28
44. Monato, Genroj En La Franca: Sinjorino „Le secrétaire“ (la sekretario)
45. Monato, La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto
46. Monato, Vinko Ošlak: Enlanda eksterlanda politiko
47. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
48. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
49. P. Silas: Malsameco, 2015-03-27
50. Vikipedio, Geja Fiero
51. Monato, last: Salajro en koverto
52. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia
53. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 29:18
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:16
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
58. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:2
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:22
60. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
61. La Nova Testamento, Galatoj 1:13
62. Monato, Igarasi Takeo: Junaj liberaj laboristoj
63. Monato, Garbhan MACAOIDH: Galway ‐ urbo de triboj
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Rozo de la tombo de Homero
65. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
66. La Nova Testamento, II. Petro 3:11
67. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
68. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a
69. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
70. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
71. Vikipedio, Etiketo, 2014-01-25


ℛevo | datumprotekto | manier.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.36 2018/07/03 09:10:15