tradukoj: be de en es fr hu it ru tr

1aparat/o [1]

aparatoTEZ Vikipedio

1.TEZ
TEK Kunaĵo de objektoj aŭ instrumentoj servanta por plenumi ion: telegrafa aparato; aŭtomata disdona aparato; aparato por distili vinon.
a)
(figure) POL Aro da oficaj organizoj por plenumi socian aŭ societan funkcion: la ŝtataj administraj aparatoj; mi ankaŭ opinias, ke estus tute maltrafe apliki la taktikon de politika partio en SAT ... nia organizo devas esti aparato, kiun ĉiuj samcelanoj uzu por la profito de sia partio aŭ sindikato [2].
b)
(figure) ANABIO=organaro la digesta aparato; Ankaŭ bestoj, eĉ plantoj sentas tiujn bezonojn; ili tamen ne pensas kaj sekve ne havas animon. Pli precize: ilia pens- kaj sentaparato estas tiom elementa, ke ĝia funkciado ne povas produkti animon [3].
2.
TIPBIB Kromteksto (notoj, bibliografio ktp) en scienca libro: la kritika aparato de EneadoPIV.

aparataro Vikipedio

1.TEZ
Aro da aparatoj. SIN:ekipaĵo
2.TEZ
KOMP La tuta materia ekipaĵo de komputilo, inklude la datumportilojn, ofte kontraste al programaro.

flugaparatoTEZ Vikipedio

AVI Aparato por flugi, voji en aero, ekzemple balono, paraŝuto, avio.

tradukoj

anglaj

~o b: system; ~o: apparatus, machine; ~aro 2.: hardware; flug~o: flying machine.

belorusaj

~o: апарат; ~aro: апаратура; flug~o: лятальны апарат.

francaj

~o: appareil; ~aro: appareillage, matériel; flug~o: vaisseau aérien.

germanaj

~o b: Trakt, System; ~o: Apparat; ~aro 2.: Hardware, Ausrüstung; flug~o: Flugapparat, Fluggerät.

hispanaj

~o: aparato.

hungaraj

~o 1.: készülék, szerkezet, eszköz; ~o a: apparátus, hivatali gépezet; ~o b: szervrendszer; ~o 2.: apparátus; ~aro 2.: hardver; flug~o: repülőeszköz. : emésztőrendszer.

italaj

~o: apparato; ~aro: hardware; flug~o: aeromobile, macchina volante.

rusaj

~o: аппарат; ~aro: аппаратура.

turkaj

~aro 2.: donanım.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Venis anarkisto...
3. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas animo?

[^Revo] [aparat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/12/22 17:30:41 ]