tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

*produkt/i

*produktiTEZ

(tr)
1.TEZ
Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evoluipovo: la ŝafinoj produktas ordinare nur unu ŝafidon; tiuj arboj produktas pomojn; Ameriko produktas multon da grenoB; tiu grundo produktas oron; la lando produktis grandajn homojn; marĉa tero, kiu produktas nur malmulte da beroj [1]; la pluvo ... malsoifigas la teron kaj ... produktigas ĝin [2]. SIN:naski, elkreskigi.
2.TEZ
Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homo: batado de lakto produktas buteronZ (oni ne devas miri pri la neeviteblaj konsekvencoj de siaj faroj); produkti komercaĵojn; la fabriko produktas bonan tolonB; produktejo de sukero. VD:eligi, eltiri, fabriki

produkto Vikipedio

1.TEZ
=produktado ĉu ... nur produkto de mia ekscitita fantazio [3]?
2.TEZ
=produktaĵo la porcelan-industrio, kies produktoj estas eksportataj; ĉiuj produktoj de la homa penso fariĝus akireblaj por ĉiu el niZ; la produktoj de unu literaturo [4]; malneta enlanda produkto (MEP) malneta nacia produkto (MNP)

produktadoTEZ

Natura aŭ arta estigo: stimuli la produktadon per doganimpostoj.

produktaĵoTEZ

Io produktita: terproduktaĵoj [5]; li ricevos la dekonon de ĉiuj multekostaj produktaĵoj, kiuj estos akiritaj en tiuj ĉi landoj [6]. VD:frukto 3

produktemaTEZ

Multe produktanta: produktema tero; li ... al iliaj insuloj lokigis aliajn, konfideblajn, produktemajn gentojn, kiuj ne malpliigis, sed pliigis la jaran imposton [7]. VD:fekunda, fruktoporta

reproduktiTEZ

(tr)
1.
Produkti novajn estaĵojn similajn al la antaŭaj: tiu vegetaĵo facile reproduktas sin; reprodukti rozujon per branĉplanto.
2.TEZ
Produkti objekton similan al alia: reprodukti pentraĵon per gravurado, per fotografado; reprodukti en sia revuo interesan artikolon; la pentristo reproduktas la naturon VD:imiti, kopii, reprezenti

subprodukto

Produkto farata el alia produkto per ia procedo, ekzemple per rafinado: la subproduktoj povas ebligi pli grandan profiton ol la esencaj produktoj [8].

tradukoj

anglaj

~i: produce; ~o 1.: production; ~o 2.: product; ~ado: production; ~aĵo: product; ~ema: productive; re~i: reproduce. malneta enlanda ~o: gross domestic product, GDP; malneta nacia ~o: gross national product, GNP.

belorusaj

~i: вырабляць, прадукаваць, ствараць; ~o 1.: прадукаваньне, вытворчасьць; ~o 2.: прадукт, выраб; ~ado: прадукаваньне, вытворчасьць; ~aĵo: прадукт, выраб; ~ema: прадукцыйны, прадуктыўны. malneta enlanda ~o: валавы ўнутраны прадукт, ВУП; malneta nacia ~o: валавы нацыянальны прадукт, ВНП.

francaj

~i: produire; ~o 1.: production; ~o 2.: produit; ~ado: production; ~aĵo: produit; ~ema: productif; re~i: reproduire; sub~o: produit dérivé, sous-produit. malneta enlanda ~o: produit intérieur brut, PIB; malneta nacia ~o: produit national brut, PNB.

germanaj

~i 1.: hervorbringen; ~i: produzieren; ~o 1.: Produktion; ~o 2.: Produkt; ~ado: Produktion; ~aĵo: Produkt; ~ema: produktiv; re~i 1.: reproduzieren; re~i 2.: reproduzieren, nachbilden, kopieren, abdrucken.

hispanaj

~i: producir; ~o 1.: producción; ~o 2.: producto; ~ado: producción; ~aĵo: producto; ~ema: productivo; re~i: reproducir; sub~o: subproducto. malneta enlanda ~o: producto; malneta nacia ~o: producto.

hungaraj

~i 1.: szül, terem ; ~i 2.: termel, gyárt; ~o 1.: termelés, gyártás; ~o 2.: termény, termék, gyártmány; ~ado: termelés, gyártás; ~aĵo: termény, termék, gyártmány; ~ema: termelékeny, termékeny, produktív; re~i 1.: szaporít; re~i 2.: reprodukál, újrateremt, újratermel. malneta enlanda ~o: bruttó hazai termék, GDP; malneta nacia ~o: bruttó nemzeti termék, GNP.

nederlandaj

~i: produceren; ~o 1.: productie; ~o 2.: product; ~ado: productie; ~aĵo: product; ~ema: productief; re~i: reproduceren; sub~o: bijproduct. malneta enlanda ~o: bruto binnenlands product, BBP; malneta nacia ~o: bruto nationaal product, BNP.

polaj

~i: produkować; ~o 1.: produkcja; ~o 2.: produkt; ~ado: produkcja; ~aĵo: produkt; ~ema: płodny, żyzny, produktywny; re~i 1.: reprodukować, rozmnażać; re~i 2.: reprodukować, odtwarzać. malneta enlanda ~o: produkt krajowy brutto, PKB; malneta nacia ~o: produkt narodowy brutto, PNB.

portugalaj

~i: produzir; ~o 1.: produção (atividade); ~o 2.: produção (coisa produzida); ~ado: produção (atividade); ~aĵo: produção (coisa produzida); ~ema: produtivo; re~i 1.: reproduzir; re~i 2.: reproduzir, copiar; sub~o: subproduto. malneta enlanda ~o: produto interno bruto, PIB; malneta nacia ~o: produto nacional bruto, PNB.

rusaj

~i: производить; ~o 1.: производство; ~o 2.: продукт; ~ado: производство; ~aĵo: продукт; ~ema: производительный, продуктивный; re~i: воспроизводить, воспроизвести, репродуцировать; sub~o: производный продукт, субпродукт. malneta enlanda ~o: валовой внутренний продукт, ВВП; malneta nacia ~o: валовой национальный продукт, ВНП.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 55:10
3. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:14
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
7. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras, 6
8. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, enkonduko 2, „mia romano – la mortula ŝipo”

[^Revo] [produk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/07/02 16:31:01 ]