tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*plen/a

*plena

1.
Enhavanta la tutan enhaveblan kvanton: glaso plena je vino [1]; plenblovi ion; da puntoj, rubandoj, tuloj, atlasoj plene estis en la ŝrankojB ; ni fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojoZ ; (figure) koro tro plena, buŝo parolas PrV .
Rim.: La radiko plen estas ofte uzata kiel prefikso kun la signifo, ke la montrata entenantaĵo estas konsiderata kiel mezurunuo: plenbuŝoZ , plenmano da ioZ ; li prenu plenmanon el la farunoZ ; plenkulero; plenbrako; plengorĝo, plenbuŝo da lakto; 24 horoj faras unu plentagonZ .
2.  
Kompleta; al kiu mankas nenia necesa parto aŭ eco: la pli juna filino ... estis la plena portreto de sia patro [2]; plena vortaro; lumo leviĝanta, kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝoZ ; malvera pesilo estas abomenaĵo por Dio, sed plena pezo plaĉas al liZ ; plena mallumeco, malriĉecoZ ; perfekta, en la plena senco de l' vorto; plenkuiri viandonZ ; plenaĝa; plenkreska knabinoZ ; mastreco en tuta plenecoZ .
3.  
Enhavanta grandan kvanton: la haveno estas plena de ŝipoj; teksto plena de eraroj; (figure) kapo plena je ideoj, projektoj; (figure) inter plene da kadavrojZ VD:sata, saturita, sufiĉa.
4.  
MATMatVort (p.p. angulo) Situanta ekster du egalaj lateroj, do ampleksanta la tutan ebenon; kies mezuro egalas al 360˚.

pleno

1.
La tuta, kompleta enhavo de io: mi ne povas postuli de unu eldonaĵo, ke ĝi prezentu la plenon de la vivo [3]; antaŭ ducent-tricent jaroj oni flate nomis la popolon fonto de potenco, la demagogoj modestmiene petis ĝin delegi al ili peceton el la pleno de siaj rajtoj [4].
2.
JURPOL Speciale, kunsido aŭ alia aranĝo kiun partoprenas ĉiuj anoj de organizaĵo aŭ ties supera instanco: specialaj raportoj de la Komisiono informas la Plenon pri ĝia agado [5].

plenigi  

(tr)
Fari ion plena:
1.  
plenigi sakon je sablo; plenigi trezorejonZ ; nubo plenigis la kortonZ ; provi plenigi la barelon de la Danaidinoj (vane klopodi, kvazaŭ iu, kiu provas plenigi senfundan barelon); viaj grenejoj pleniĝosZ ; mi pleniĝis de mirego VD:saturi, trasorbigi, penetri. VD:spiri.
2.  
plenigi kontingenton; plenigi malplenon, breĉon; (figure) plenigi mankon VD:manko, neniigi.
3.
plenigi sian domon per rabaĵoZ ; la hospitaloj superpleniĝas je malsanuloj.

*plenumi  

(tr)
1.  
Plene efektivigi, kion oni devas: multe komencite, malmulte plenumite PrV ; plenumi sian taskon, oficon; plenumi ordonon, promeson, komision, devon, ŝuldonZ ; plenumi (obei, observi) leĝonZ , instruon, konsilon; plenumi la peton, la dezironZ , ian bezonon, la mendon de iuZ ; tio perfekte plenumas ĉiujn miajn revojnB , tiujn postulojn; lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se tiuj uzas ĝin severe egaleZ ; dum la milito esp., malgraŭ tre malfavoraj kondiĉoj, plenumis sian grandegan destinon rilate la homaron.
2.
Fari: mi volonte plenumis lian deziron [6]; plenumi laboron, batalon, rolon, kantonZ , dancon; sekretario plenumas la korespondadonZ ; la plenumado de plej diversaj gestojZ .

plenumiĝi  

(ntr)
Realiĝi konforme al plano, intenco, antaŭdiro: tio okazas, por ke plenumiĝu la vorto skribita en ilia leĝo [7].

malplena  

Enhavanta nenion: malplena kesto, ĉambro, stomako, monujo; ŝi neniam foriras kun malplenaj manoj; malplenkapuloZ .

malpleno

Manko de enhavo, manko de ĉiaj atendeblaj aĵoj: vi timas la malplenon, kiu ĉirkaŭprenos vin, kiam la karaj rememoraĵoj estingiĝos B .

malplenigi

Igi malplena, senigi je ĝia enhavo: malplenigi sian sakonZ .

malplenumi  

(tr)
Ne fari tion, kion oni devus: malplenumi sian promeson, devon; Miajn decidojn ili malplenumos kaj Miajn ordonojn ili ne observos [8].

antaŭplenumi  

(tr)
Plenumi ies deziron, antaŭ ol ĝi estas esprimita.

plenplena  

Tro plenigita, ŝtopita: li ... eliris ... portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena [9].

tradukoj

anglaj

~a 4.: perigon, full; ~a: full; ~igi: fill; ~umi: accomplish, fulfil; mal~a: empty; ~~a: crammed, full.

belorusaj

~a: поўны; ~igi: напоўніць, запоўніць; ~umi: выконваць, выканаць, зьдзяйсьняць, зьдзейсьніць; mal~a: пусты; mal~umi: ня выканаць. ~aĝa: паўналетні, дарослы, сталы.

ĉeĥaj

~a 4.: plný; ~a: celý, naplněný, plenární, plný, vrchovatý, úplný; ~o: všechno (v něčem obsažené); ~igi: naplnit, naplňovat, plnit, vyplnit, vyplňovat, zaplňovat; ~umi: provést, realizovat, splnit, vykonat, vyplnit; mal~a: prázdný; mal~umi: neplnit, porušit; ~~a: celý, naplněný, plenární, plný, vrchovatý, úplný.

francaj

~a 2.: complet, entier; ~a 4.: plein, total; ~a: plein; ~igi: emplir, remplir; ~umi: accomplir, effectuer; ~umiĝi: advenir, s'accomplir; mal~a: vide (adj.); mal~o: vide (subst.); mal~igi: vider; mal~umi: omettre (une chose à faire), négliger (une chose à faire); antaŭ~umi: devancer; ~~a: bondé, plein comme un œuf.

germanaj

~a 4.: Voll-(winkel), voll; ~a: voll; ~igi: füllen; ~umi: erfüllen; mal~a: leer; mal~umi: nicht erfüllen. ~aĝa: volljährig.

hispanaj

~a 1.: lleno; ~a 2.: completo, entero; ~a 3.: lleno; ~a 4.: lleno, perigonal; ~igi: llenar; ~umi: cumplir; ~umiĝi: cumplirse; mal~a: vacío; mal~umi: incumplir; ~~a: atestado, atiborrado.

hungaraj

~a 1.: teli; ~a 2.: teljes, egész; ~a 3.: tele; ~a 4.: teljes (szög); ~igi: tölt, megtölt, feltölt, kitölt, telít, telerak; ~umi: teljesít, megcsinál, végrehajt; ~umiĝi: teljesül, megvalósul; mal~a: üres; mal~umi: nem teljesít; antaŭ~umi: előre teljesít. ~blovi: felfúj; ~buŝo: teli száj; ~mano da: maroknyi; ~brako: ölnyi; multe komencite, malmulte ~umite: sokat akar a szarka, de nem bírja a farka.

katalunaj

~a 1.: ple; ~a 2.: complet, enter; ~a 4.: ple (angle); ~igi: emplenar, omplir; ~umi: complir, dur a terme; ~umiĝi: complir-se, dur-se a terme; mal~a: buit; mal~umi: incomplir.

nederlandaj

~a 1.: vol; ~a 2.: volledig; ~a 3.: vol; ~igi: vullen; ~umi: vervullen; mal~a: leeg.

polaj

~a 4.: pełny.

portugalaj

~a: pleno, cheio, completo, total, cabal, inteiro.

rusaj

~a 4.: полный; ~a: полный; ~o 1.: полнота; ~o 2.: пленум; ~igi: наполнить, пополнить, заполнить; ~umi: выполнить, исполнить, выполнять, исполнять; ~umiĝi: исполниться, выполниться; mal~a: пустой; mal~umi: не выполнить; antaŭ~umi: предупредить (желание). ~aĝa: взрослый, совершеннолетний.

slovakaj

~a: plný, ucelený, úplný; ~o: všetko; ~igi: naplniť, vyplniť, zaplňovať; ~umi: previesť, splniť, vykonať, vyplniť; mal~a: prázdny; mal~umi: neplniť, porušiť; ~~a: plný, ucelený, úplný.

svedaj

~a 1.: full; ~a 2.: fullständig; ~a 3.: full; ~igi: fylla; mal~a: tom.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
3. Alen Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2002:1
4. Alen Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2004:2
5. Statuto de la Akademio de Esperanto, Art. 17a: Komisionoj
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
7. La Nova Testamento, S. Johano 15:25
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:31
9. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 15a

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~umi: Mankas verkindiko en fonto.
~umiĝi: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~o: Mankas dua fontindiko.
mal~o: Mankas verkindiko en fonto.
mal~igi: Mankas dua fontindiko.
mal~igi: Mankas verkindiko en fonto.
mal~umi: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~umi: Mankas fontindiko.
antaŭ~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~~a: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | plen.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.34 2019/01/28 11:10:14