tradukoj: be cs de el en es fr hu it nl pl pt ru tp vo zh

*hav/i

*haviTEZ

(tr)
1.
Porti: havi bastonon ĉe la mano kaj ĉapelon sur la kapo; arbo havanta foliojn, fruktojn.
2.
Posedi, disponi ion kiel propraĵon: havi domon, monon, liton, ĉambron, ĉevalon, riĉaĵojn; havi panon freŝan, plumon por skribi; ne rifuzu al via proksimulo, se vi havas (tion, kion li bezonas) ĉe viZ; vi ne havos per kio pagi [1]; havi (ricevi) ion de iu; (figure) havi ion dirotan, ion por diri; havi respondon tute pretan.
3.
Posedi, prezenti ian konkretan karakterizaĵon, ian propran aspekton: havi barbon, dikan korpon, ĉiujn dentojn; domo havanta tri etaĝojn; Parizo havas belajn monumentojn; tiu libro havas sesdek paĝojn [2]; la diamanto havas belan brilon [3]; havi rompitan brakon, la manojn malpuraj(n); havi fortan fundamenton; parko havanta muron.
4.
Posedi apartan abstraktan econ; esti ...a; esti en ia stato; sperti iun senton: ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron; havi afablecon, kapablon, indon, meriton, mankon, saĝan spiriton, bonan apetiton; havi ĝojon, ĉagrenon, esperon, malamon, febron, kapdoloronB, bonan intencon, timon, honton, la forton fari; havu fidon!; havi tridek jarojnB; havu ĝojon de la edzino [4]; tablo havanta unu metron da longo; tiu vorto havas signifon de mezuro [5]; nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj [6].
5.
Esti en interrilato, en kunestado kun: havi patron, du filojn, servistojn, gastojn, kamaradon, estron; havi iun kiel amikon.
6.
Ĝenerale interrilati kun io: (frazaĵo) kiun daton ni havas hodiaŭ?; (frazaĵo) kian veteron ni havas hodiaŭ?; havi proceson kun iu; havi plenumotajn devojn; havi multe da amikoj; havi sufiĉe por trinki.

hav(aĵ)o

EKON
Tio, kion oni posedas: li malŝparis grandan parton de sia hav(aĵ)o; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj [7]; pri havo najbara oni estas malavara[8].

bonhava

Posedanta sufiĉan havon; povanta vivi komforte.

bonhavo

1.
Eco de iu bonhava.
2.
EKON Disponebla havaĵo ĉe konto aŭ bilanco.

havigi

Helpi al iu, por ke li ricevu aŭ atingu ion, alporti, doni, liveri: havigi al infano belajn bildojn; havigi al iu situacion, konfidon; havigi al si monon, plezuron.

enhaviTEZ

(tr)
1.TEZ
Havi en si: tiu vortaro enhavas ĉiujn komune uzatajn vortojn; mia ĵurnalo enhavis artikolon pri Esperanto; la vilaĝo enhavas kvindek domojn; la palaco enhavas (entenas) trezorojn de arto; la praa hindeŭropa nacio kredeble enhavis rasojn diversajn. VD:enteni, enfermi, envolvi, enkalkuli, ampleksi.
2.TEZ
MAT[9] (p.p. aro) Havi en si kiel elementon : la malplena aro enhavas neniun elementon; la aro de naturaj entjeroj ne enhavas ĉiujn diferencojn de du ajnaj elementoj de ĝi. VD:aparteni, inkluzivi.

enhavoTEZ

Tio, kio estas enhavata: la enhavo ne povas esti pli ampleksa ol la enhavantaĵo; TIP tabelo de enhavo, enhavtabelo.

enhavecoZTEZ

Kvanto, kiun enhavas aŭ povas enhavi io: enhaveco de botelo, de ŝipo. SIN:kapacito.

forhavi

(malofte) [10]
Ne posedi kaj ne bezoni: oni povas forhavi linZ.

malhaviTEZ

(tr)
Ne posedi ion bezonatan, kies manko povas suferigi: tiun vortaron neniun praktika esperantisto povas malhavi; la franĝoj, kiujn malhavis la trosimpla, trosobra, purega, blanka bluzo, ŝajnis svingpendi ĉe la lango de la [lispanta] virino [11]; li restis ĉe la opinio, ke li povas perfekte malhavi virinon [12]; nemalhavebla.

nehavi

(tr)
Ne havi.
Rim.: Uzata en derivaĵoj: nehavo, nehavado, pro nehavado de (manke de), [13], nehavanto.

senhavuloTEZ

Homo sen havo, mizerulo.

senenhavaTEZ

Malplena (plej ofte figursence), malgrava, sensenca, vanta: senenhava diskuto, argumento; ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava[14]; kial do vi parolas senenhavaĵon [15]?. VD:sensignifa, vanta, fantazia.

senhavigiTEZ

Senigi iun de lia havo. VD:senmonigi, malriĉigi, elsuĉi, ruinigi, perdigi.

senhaviĝiTEZ

Perdi sian havon: pro tiu terura brulego li tute senhaviĝis. VD:ruiniĝi

surhavi

(tr)
Porti sur si: surhavi ĉapelon, veston; la koverto surhavis multajn poŝtmarkojn; nia domo surhavas ardezan tegmenton.

Rim.: Hava estas ofte uzata kiel sufikso, kun la senco havanta, provizita per: flugilhava, monhava; ŝtonhava vojo; sablohava grundo. Vd: kun B) 1, plena, riĉa, -oz.

tradukoj

anglaj

~i 1.: wear, carry; ~i 2.: own; ~i: have; ~(aĵ)o: asset, possession, property; bon~a: well off, well to do; ~igi: provide with, get for, procure; en~i 1.: contain, comprise, hold; en~i 2.: contain; en~o: assets, contents, property; en~eco: capacity, tonnage; for~i: do without; mal~i: lack, miss, be wanting; ne~i: lack, miss, be wanting; sen~ulo: indigent, pauper, poor person; senen~a: empty, hollow, vacant; sen~igi: impoverish, deprive; sen~iĝi: become destitute, lose everything; sur~i: have on, wear.

belorusaj

~i: мець; ~(aĵ)o: маёмасьць; en~i: зьмяшчаць, трымаць, утрымліваць ; en~o: зьмест, зьмесьціва; en~eco: умяшчальнасьць , ёмістасьць; sen~ulo: незаможны (наз.); senen~a: безьзьмястоўны ; sen~igi: пазбавіць; sen~iĝi: пазбавіцца, страціць; sur~i: насіць (адзеньне). ~igi al si: займець.

ĉeĥaj

~i: mít.

ĉinaj

~i: 有 [yǒu]; ne~i: 没有, tr. 沒有 [méiyǒu] .

francaj

~i: avoir, avoir, posséder, contenir, porter; ~(aĵ)o: avoir, bien, fortune; bon~a: aisé; bon~o 1.: aisance; bon~o 2.: avoir; ~igi: fournir, faire obtenir, procurer, pourvoir (de); en~i 1.: contenir, renfermer, comporter, comprendre; en~i 2.: contenir; en~o: contenu, teneur; en~eco: capacité, contenance; for~i: se passer (de); mal~i: manquer (de), se passer (de), se dispenser (de); sen~ulo: indigent, nécessiteux, miséreux; senen~a: inconsistant, creux, vain, vide; sen~igi: dépouiller, déposséder; sen~iĝi: être ruiné, se retrouver sur la paille; sur~i: porter, avoir. kiun daton ni ~as: quelle date sommes-nous?; kian veteron ni ~as: quel temps fait-il?; ~igi al si: acquérir, obtenir, se procurer; en~antaĵo: contenant; en~tabelo: table des matières; nemal~ebla: indispensable; pro ne~ado de: faute de.

germanaj

~i: haben; ~(aĵ)o: Habe; bon~o 1.: Wohlstand; bon~o 2.: Guthaben; ~igi: verschaffen, geben, aushändigen; en~i 1.: enthalten; en~i 2.: enthalten; en~o: Inhalt; en~eco: Inhalt, Fassungsvermögen; for~i: entbehren; mal~i: entbehren, missen; sen~ulo: Habenichts, Besitzloser; senen~a: gehaltlos; sen~igi: berauben, beschlagnahmen; sur~i: anhaben, tragen.

grekaj

~i: έχω; en~i: περιέχω, περιλαμβάνω ; en~o: περιεχόμενο.

hispanaj

~i: tener; ~(aĵ)o: posesión; ~igi: proporcionar; en~i: contener (en sí); en~o: contenido; en~eco: capacidad; mal~i: carecer de; sen~ulo: desposeido; senen~a: sin contenido; sen~igi: desposeer; sen~iĝi: desposeerse; sur~i: llevar, portar, llevar puesto (algo). nemal~ebla: indispensable.

hungaraj

~i: van neki, bír; ~(aĵ)o: vagyon, jószág; bon~a: vagyonos, jómódú; bon~o 1.: jólét, jómód; bon~o 2.: követelés, betét, aktíva; ~igi: szerez, juttat, ad; en~i 1.: tartalmaz, van benne; en~i 2.: tartalmaz; en~o: tartalom; en~eco: befogadóképesség, kapacitás; for~i: nélkülöz; mal~i: nélkülöz , nincs neki; ne~i: nélkülöz , nincs neki; sen~ulo: nincstelen, vagyontalan; senen~a: tartalmatlan; sen~igi: megfoszt, kisemmiz; sen~iĝi: tönkremegy, elszegényedik; sur~i: visel, hord. kian veteron ni ~as: milyen az időjárás?; ~igi al si: szerez magának; en~tabelo: tartalomjegyzék; nemal~ebla: nélkülözhetetlen; pro ne~ado de: hiányában.

italaj

~i 1.: avere addosso, portare; ~i 2.: avere, possedere; ~i: avere; ~igi: fornire, procurare, far avere; en~i: contenere; en~o: contenuto; sen~ulo: nullatenente, indigente.

nederlandaj

~i 1.: dragen; ~i 2.: hebben; ~i 3.: hebben; ~i 4.: hebben; ~i 5.: hebben; ~i 6.: hebben; ~(aĵ)o: bezit; bon~o 1.: welstand; bon~o 2.: tegoed; ~igi: verschaffen, bezorgen, leveren; en~i: bevatten; en~o: inhoud; en~eco: inhoud; for~i: missen, ontberen; mal~i: missen; sen~ulo: armoedzaaier; senen~a: inhoudsloos; sen~igi: beroven; sen~iĝi: zijn bezit verliezen; sur~i: aan hebben, dragen.

polaj

~i: mieć; ~(aĵ)o: majątek, dobytek, mienie; bon~a: sytuowany, dostatni; bon~o 1.: dostatek; bon~o 2.: majątek; ~igi: dostarczać, udzielać, użyczać, dawać, pomagać w uzyskaniu; en~i: zawierać; en~o: zawartość, treść; en~eco: zawartość, pojemność; for~i: nie posiadać, nie potrzebować; mal~i: nie posiadać, być pozbawionym; ne~i: nie mieć; sen~ulo: biedak, nędzarz; senen~a: bez zawartości, pusty, próżny; sen~igi: pozbawiać; sen~iĝi: pozbywać się; sur~i: mieć na sobie, nosić, ubierać.

portugalaj

~i 1.: ter; ~i 2.: possuir; ~i: ter, haver, possuir; ~(aĵ)o: bem (propriedade); bon~a: próspero; ~igi: obter, arranjar; en~i: conter, encerrar em si; en~o: conteúdo; en~eco: capacidade; mal~i: não ter; ne~i: não possuir; sen~ulo: pobre, indigente; senen~a: vazio, vão; sen~igi: desapossar, privar.

rusaj

~i: иметь; ~(aĵ)o: имущество; bon~a: состоятельный, имущий; bon~o 1.: благосостояние, достаток; bon~o 2.: авуары; ~igi: предоставить; en~i 1.: содержать; en~i 2.: содержать ; en~o: содержание; en~eco: вместимость; mal~i: не иметь; ne~i: не иметь; sen~ulo: неимущий, нищий (сущ.) ; senen~a: бессодержательный; sen~igi: лишить имущества; sen~iĝi: лишиться имущества ; sur~i: носить (одежду).

tokiponaj

~i: jo; ~(aĵ)o: jo; en~i: jo.

volapukaj

~i: labön.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:18
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
6. Zamenhof: Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:14
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
10. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
11. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 11
12. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:8
14. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 27:12

administraj notoj

pri en~i 2.:
          Laŭ mi tiu senco ne diferencas de la antaŭa
          kaj do eble sufiĉus meti la ekzemplon kun fakindiko
          sub la antaŭa senco. [Wolfram Diestel]

          Gxi tamen estas baza faka senco. La identeco kun la laika
          senco estas nur sxajna. [MB]
        
pri for~i:
        Tiu vorto ne plu estas en PIV1. Indus precizigi la
        nuancon disde mal~i. [MB]
      
pri mal~i:
        La ekz-oj de mal~i ofte subkomprenigas, ke la manko fakte
        ne suferigas, cxar ili ofte kombinigxas kun la ideo
        "povi", "facile", "-ebla" ks. La trd fr "se passer",
        "se dispenser" validas nur cxi-kuntekste. [MB]
      

[^Revo] [hav.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2009/10/27 17:30:47 ]