9rotaci/i Z PV

9rotacii

(ntr)
TEKAST
Turniĝi ĉirkaŭ interna akso: turboj staras kaj tamen moviĝas kiam ili rotacias dum la pintoj restas fiksitaj ĉe unu punkto [1]; tamburo rotaciis rapidege [2]; la ŝraŭblinio rotaciis jen supren, jen malsupren [3]; impulsa sudlandano rotacias en la lito dum la tuta nokto kaj sekve la linaĵoj kaj lanaĵoj parte kuntordiĝas laŭ tute komplika maniero [4]; moveblaj motoroj povas rotacii je 360 gradoj kaj tiel la ŝipo povas surloke turniĝi [5]. VD:rivolui, rondiri, ruliĝi, turniĝi
angle:
rotate
beloruse:
круціцца, вярцецца, абарачацца (на восі)
france:
être en rotation, tourner (sur soi-même)
germane:
rotieren
hispane:
rotar
hungare:
forog, pörög
japane:
回転する [かいてんする], 自転する [じてんする]
nederlande:
roteren, draaien
pole:
obracać się (dookoła osi)
portugale:
rodar, rotar
ruse:
вращаться
ukraine:
обертатися, вертітися, крутитися

rotacio

1.
TEKAST Ago rotacii; movo de io, kio rotacias: la rotacio de la Tero estas ne tute konstanta [6]; la pilko do kutime faras proksimume 20 rotaciojn dum sia vojo [7]; rotacirapido.
2.
PIV1 Regula ŝanĝo, sinsekvo: la novico okupas ĉiujn postenojn en rotacio; politika rotacio: jen la rezulto de ĝeneralaj balotoj okazintaj en Albanio [8]; AGR rotacio de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon).
3.
MATFIZ(kinematiko) (de solido) Tia movo, ke almenaŭ du punktoj de la solido restas senmovaj: ĉiuj punktoj senmovaj dum rotacio apartenas al unu sama rekto (la akso de la rotacio); dum rotacio la trajektorio de ĉiu punkto ekster la akso estas cirklo aŭ parto de cirklo.
4.
MAT
a)
[9] (en finidimensia eŭklida vektora spaco) Izometria aŭtomorfio kun determinanto egala al 1. SIN:vektora rotacio.
b)
PIV2 (en finidimensia eŭklida afina spaco) Afina bildigo, asociita al rotacio 4.a: en ebeno, rotacio estas kunligaĵo de du ortaj simetrioj rilate al rektoj, kies intersekco estas la centro de la rotacio; se `O` estas la centro de rotacio kaj `M′` estas la bildo per ĝi de punkto `M`, la mezuro de la angulo randata de duonrektoj `OM` kaj `OM′` ne dependas de `M` kaj estas nomata la angulo de la rotacio; en tridimensia spaco, rotacio estas kunligaĵo de du ortaj simetrioj rilate al ebenoj, kies intersekco estas la akso de la rotacio. SIN:afina rotacio.
angle:
~o de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon): crop rotation. 4. rotation
beloruse:
1. кручэньне, вярчэньне, варочаньне 2. ратацыя 3. вярчэньне 4. вярчэньне
ĉeĥe:
kroužení, obíhání, oběh, otáčení, rotace, stáčení
france:
giration (mouvement de rotation), rotation (mouvement, alternance, math.) ~rapido: vitesse de rotation. 4. rotation
germane:
1. Rotation ~rapido: Drehgeschwindigkeit, Umlaufgeschwindigkeit, Drehzahl. ~o de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon): Fruchtfolge. 4. Drehung, Rotation
hungare:
1. forgás 2. rotáció ~o de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon): vetésforgó. 3. körforgás
japane:
回転運動 [かいてんうんどう], 自転 [じてん], 回転 [かいてん]
nederlande:
rotatie
pole:
rotacja, obrót 4. obrót
ruse:
1. вращение ~rapido: скорость вращения. 2. ротация 3. вращение 4. вращение
slovake:
obeh, obiehanie, otáčanie, rotácia
ukraine:
обертання, обертальний рух, змінність, ротація

rotacia

1.
TEK Rotacianta; rilata al rotacio: rotacia presiloPIV1 ; bonvolu skribi la formulon de la rotacia parasfero [10]; rotacia akso de rado.
2.
TEK(p.p. maŝino) Kies turniĝa movo estas senpere produktata: rotacia maŝino.
3.
MAT
a)
[11] (p.p. solidosurfaco) Rivolua: rotacia konuso.
b)
VD:rotacia akso, rotacia centro.
angle:
3.a (body, surface) of revolution
beloruse:
вярчальны, вярцельны, ратацыйны
ĉeĥe:
otáčivý, rotační
france:
1. giratoire (adj.), rotatif, de rotation, rotatoire ~a presilo: rotative (machine à imprimer). 3.a (solide) de révolution, (surface) de révolution
germane:
~a presilo: Rotationsdruckmaschine. 2. rotierend, drehbar 3.a Dreh-(körper, fläche)
japane:
回転の [かいてんの], 自転の [じてんの]
nederlande:
2. roterend, draaiend 3.a omwentelings-
pole:
1. rotacyjny ~a presilo: rotacyjna drukarka. 2. wirowy, obrotowy 3.a (bryła) obrotowa, (powierzchnia) obrotowa
ruse:
вращательный ~a presilo: ротационная печатная машина. 3.a (тело, поверхность) вращения
slovake:
otáčavý, rotačný
ukraine:
ротаційний

afina rotacio

france:
rotation affine
pole:
rotacja afiniczna

vektora rotacio

france:
rotation vectorielle
pole:
rotacja wektora

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mi enkondukis, ĉi tiun PIVan sencon, sed ne certas, ĉu
      ĝi estas internacie uzata. Se tiel ne estas, indus
      precizigi EVI kaj proponi alternativon. [MB]
    
pri ~a 2.:
      Indus precizigi la difinon kaj trovi malpli taŭtologian
      ekzemplon. Eble ~a motoro taŭgus? [MB]