*perfekt/a

*perfekta

1.
Havanta ĉiujn kvalitojn kaj neniun mankon: via ĉiela Patro estas perfekta [1]; la plej perfekta esto estas la neesto VaK .
2.
Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco, ne plibonigebla: tiel perfekta simileco ne estas akceptebla ChL ; la perfekta feliĉeco regas en la hejmo de tiuj duoblaj geedzoj, kiuj faras unu kaj solan familion ChL ; perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo Hamlet ; perfekta kanajlo MkM ; (protokanajlo), akiri perfektan stilon Ifigenio ; tio, kion li verkis, estas efektive perfekta QuV ; plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj Kandid ; alfabeto, perfekta kaj plena [2]; vere perfekta oratoro devas samtempe esti perfekta homo Ret ; laŭ mia opinio tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto Tor ; tian perfektan solecon li ne trovis eĉ en la arbaroj Tor ; mi primiris la perfektan plastikecon de la figuroj kaj la odoron VaK ; la pli perfekta maŝino devas pli produkti per la sama hejtmaterialo VaK . VD:definitiva, ideala, modela, optimuma, senmanka, sendifekta, senpeka, senmakula, senerara
3.
MATMatVort (p.p. natura entjero) Tia, ke ĝi egalas al la sumo de ĉiuj ĝiaj divizoroj (krom ĝi): `28=2^2*7=1+2+4+7+14`.
1. La Nova Testamento, Mateo 5:48
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
angle:
perfect 3. perfect (number)
beloruse:
дасканалы, бездакорны, беззаганны
bretone:
peurvat 3. (niver) parfet
ĉeĥe:
dokonalý, mistrný, perfektní
ĉine:
十全十美 [shíquánshíměi], 完備 [wánbèi], 完备 [wánbèi], 完美 [wánměi], 理想 [lǐxiǎng], 十全 [shíquán], 完善 [wánshàn], 完美无缺 [wánměiwúquē], 完美無缺 [wánměiwúquē], 大備 [dàbèi], 大备 [dàbèi]
france:
parfait 3. (nombre) parfait
germane:
vollkommen 2. perfekt 3. vollkommen (-e Zahl)
hispane:
perfecto
hungare:
tökéletes, hiánytalan, perfekt
japane:
完全な [かんぜんな], 完璧な [かんぺきな], 申し分のない [もうしぶんのない]
nederlande:
volmaakt, perfect
pole:
doskonały, perfekcyjny 3. (liczba) doskonała
portugale:
perfeito
rumane:
perfect
ruse:
совершенный, безупречный 3. совершенное (число)
slovake:
dokonalý
tibete:
སྐྱོན་རྩ་ནས་མེད་པ་
ukraine:
досконалий, бездоганний, доконаний

perfektigi

Peni por igi perfekta: Li perfektigas mian vojon [3]; la leĝo nenion perfektigis [4]; ili deziras perfektigi la morojn kaj purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita [5]; ŝanĝi kaj perfektigi siajn dogmojn [6]; mi volus utiligi miajn konojn en ĥemio […] por perfektigi la nunajn procedojn KPr ; [la] teksto estas nur provizora kaj poste perfektigota KZG ; Petro […] kiel moderna perfektigita servisto anstataŭ veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime PatrojFiloj . VD:optimumigi, plibonigi
angle:
to perfect
beloruse:
удасканаліць
bretone:
peurwellaat
ĉeĥe:
zdokonalit
france:
perfectionner
germane:
vervollkommnen, perfektionieren
hungare:
tökéletesít
japane:
完全にする [かんぜんにする], 完成する [かんせいする]
nederlande:
vervolmaken
pole:
udoskonalać, doskonalić
rumane:
îmbunătăți
ruse:
совершенствовать, усовершенствовать
slovake:
cibriť, zdokonaľovať
ukraine:
удосконалювати, робити бездоганним

administraj notoj