tradukoj: ar be br ca cs de en es fr hu id it ku nl oc pl pt ru sk sv zh

*nom/o PV

*nomo Vikipedio

1.TEZ
GEN Vorto per kiu oni aparte signas kaj distingigas iun aŭ ion: pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn[1]; nun ne eblas rekomendi unu solan ĉiam uzindan manieron trakti diversajn proprajn nomojn en EsperantoAdE; nomoj de la literoj [2]; li havas nomon Petro; Lazaro kaj Zamenhof estas propraj nomoj; landnomoj; tiu reĝo meritis la nomon granda. VD:esprimo, termino, titoloVD:esperantigo
Rim.: La sufikso -in/ servas ankaŭ por inigi virajn antaŭnomojn: Johano → Johanino; Stefano → Stefanino; Francisko → Franciskino; Paŭlo → Paŭlino.
2.TEZ
LIN En la skolastika tradicio, supernocio por substantivo, adjektivo, numeralo; la gramatikaj klasoj, kiuj en la klasikaj lingvoj posedas kazojn, kontraste al la verboj kaj adverboj.

*nomi Vikipedio

(tr)
1.TEZ
Enkonduki apartan distingigan nomon por iu aŭ io: li nomis sian filon Petro. VD:bapti
2.TEZ
Indiki aŭ karakterizi iun aŭ ion per nomo: estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino [3]; kiel oni nomas tiun ilon? la arbo sur kiu kreskas pomoj estas nomata pomujoZ; ne sufiĉas nomi lingvon internacia por ke ĝi estu tiaZ; nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povasZ; citi ĉiujn estas nun afero neebla, mi nomos nur kelkajn el iliZ. VD:citi

nomeTEZ

1.TEZ
Laŭ la nomo: nun nia lingvo estas konata de la plejmulto de la publiko almenaŭ nomeZ. VD:neefektiva, nominala, ŝajna
2.TEZ
Pli precize difinante tion, kio estas antaŭe dirita sub ĝenerala formo: al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojnZ; notu la konkludon al kiu ni venis, nome: pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukitaZ VD:tio estas, tio signifas
3.TEZ
Adverbo servanta por anonci, ke tio, kio sekvas, estas pruvo, klarigo aŭ motivigo de tio, kio estas ĵus dirita: mi bedaŭrinde ne revidos vin, nome mi devas forveturi morgaŭ; ni neniel povis kompreni, en kio nome (efektive) konsistus la malfeliĉo por la homaro, se montriĝus, ke ne ekzistas jam plu naciojZ; oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena certeco, kia nome lingvo estos iam internaciaZ VD:ĉar, efektive, konfirme, pruve

nome de, en la nomo de, je la nomo deZTEZ

(prepoziciaĵo)
Agante laŭ komisio de, kiel reprezentanto de: salutu lin en mia nomo; paroli je la nomo de iu; en nomo de la logikoZ. la ambasadoro salutis la kongreson nome de sia registaro.
VD:komisie de

nomiĝiTEZ

Havi kiel nomon, esti nomata: kiel ŝi nomiĝas? Ŝi nomiĝas Johanino (=ŝi estas nomata Johanino).
Rim.: Vidu ĉe predikativo.

nomadoTEZ Vikipedio

Ago aŭ maniero nomi: la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando [4]. HOM:nomado

nomaroTEZ

Tabelo, listo da nomoj.

nomumiTEZ

(tr)
POL Difini iun por iu posteno, ofico, rango: la ministro nomumis lin juĝisto. VD:elekti, enoficigi, fari

alnomo, kromnomoTEZ

GEN Nomo aldonita al la nomo de iu por pli bone diferencigi lin: venigu Simonon, kies alnomo estas Petro [5].

alinomo

Alia nomo ol jam konata, kiu celas la saman homon aŭ aferon: Zalmuna, sub alinomo Zir-Nana, okupas tre altan kaj honoratan lokon en la pastrinaro [6]; mi aŭguras, ke longe oni aŭdos (sen)intencan (mis)uzadon de tiuj alinomoj inter esperantistoj (des pli, ĉar oni emas pli facile memori ilin ol la verajn nomojn) [7]; KOMP se vi ofte bezonas jen vian nacian, jen Latin-3an kodon, estas rekomendinde difini alinomon en .bashrc: „>alias eterm='xterm -fn fixed-l3'“ [8].

antaŭnomoTEZ Vikipedio

GEN Nomo de unuopa homo, metita antaŭ la familia nomo por distingi ĉiun familianon.
TUT:persona nomo

baptonomo Vikipedio

1.TEZ
GENHISKRI Persona nomo donita ĉe bapto.
2.TEZ
=antaŭnomo

Rim.: Eĉ inter kristanoj ne ĉiam kaj ne ĉie baptonomo koincidas kun antaŭnomo. Ekzemple la Kieva ĉefprinco Vladimiro Monomaĥo havis la laikan „princan antaŭnomon“ Vladimiro kaj la baptonomon Bazilo. Kutime oni ŝanĝas la antaŭnomon ĉe monaĥiĝo aŭ papiĝo ktp.

familinomoTEZ Vikipedio

GEN Komuna nomo de samfamilianoj: sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj Marta.

fornomiTEZ

(tr)
Malkonfesi; rifuzi iun nomon al iu: se vi tion faros, mi fornomos vin mia amiko.

karesnomoTEZ

GEN Nomo intima, karesa, uzata por iu ŝatata: per rusaj sufiksoj mi povas krei multajn karesnomojn de ĉiu virina nomo ... ekzemple Rita, Ritoĉka, Ritusja, Ritusjka, Rituŝa [9]. VD:ĉj, nj

kaŝnomoTEZ Vikipedio

Memelektita nomo de iu, malsama disde la kutima, oficiala nomo; pseŭdonimo.

loknomoTEZ Vikipedio

GEOG Nomo de geografia loko; toponimo: la fraŭlinoj kiuj ilin (la informbultenojn) voĉlegas malklare prononcas loknomojn [10].

moknomoTEZ

GEN Alnomo donita al iu kun moka intenco.

persona nomoTEZ Vikipedio

GEN Nomo de unuopa homo, aldonita al la familia nomo por distingi ĉiun familianon: verŝajne la sola inversa konstruo estas la ... orda numeralo post persona nomo, ekzemple Reĝo Luizo la Dekkvara [11].
PRT:antaŭnomo

plumnomoTEZ Vikipedio

BELE Kaŝnomo de verkisto aŭ artisto, kiu deziras ne konigi sian oficialan nomon: ... konatan per la plumnomo Laŭlum. [12].

samnomulo

Havanto de samforma nomo: samnomulo kun sia patro estis baptata la knabeto [13].

tradukoj

anglaj

~o 1.: name; ~o 2.: noun; ~iĝi: be called; ~ado: nomenclature, denomination; ~umi: nominate; al~o, : nickname, alias; antaŭ~o: first name; bapto~o 1.: baptismal name; bapto~o 2.: first name; for~i: disown; kaŝ~o: pseudonym; lok~o: place name, toponym; persona ~o: first name.

arabaj

~o 1.: إِسْمٌ ج أَسْمَاءٌ.

belorusaj

~o: імя, назва; ~i: называць, зваць; ~e 1.: па імені, пайменна; ~e 2.: менавіта; ~e 3.: менавіта; ~iĝi: называцца, звацца; ~aro: намэнклятура; ~umi: прызначыць; al~o, : мянушка; antaŭ~o: імя (асабістае); famili~o: прозьвішча; for~i: не называць болей (кімсьці), не ўважаць болей (за кагосьці), не лічыць болей (кімсьці); kaŝ~o: псэўданім; mok~o: мянушка; persona ~o: імя (асабістае).

bretonaj

~o: anv; ~i: envel; ~e de, , : en anv, a-berzh; ~iĝi: bezañ graet anezhañ; ~ado: anvadur; ~aro: anvadurezh; ~umi: envel da; al~o, : lesanv, moranv; al~o, : lesanv, moranv; antaŭ~o: anv bihan, kentanv; bapto~o: anv-badez; famili~o: anv familh, anv-tiegezh; for~i: dizanzav; kaŝ~o: anv-pluenn; persona ~o: anv bihan, kentanv.

ĉeĥaj

~o: identifikační znak nebo soubor znaků, identifikátor, jméno; ~i: jmenovat do funkce, nominovat, určit do funkce, ustanovit do funkce; ~e: a to, jmenovitě, jmenovitě, totiž; ~ado: jmenování (podle jména); ~aro: jmenný seznam; ~umi: jmenovat do funkce, nominovat, určit do funkce, ustanovit do funkce; al~o, : přízvisko; bapto~o: křestní jméno, rodné jméno; famili~o: příjmení, rodové jméno; for~i: odmítat jmenovat; kares~o: zdrobnělina; lok~o: místní jméno; mok~o: posměšná přezdívka; persona ~o: křestní jméno, rodné jméno; plum~o: pseudonym; sam~ulo: jmenovec.

ĉinaj

~o: 名 [míng], 名字 [míngzi].

francaj

~o: nom; ~i: nommer; ~e: à savoir, en effet, nommément; ~e de, , : au nom de, de la part de; ~iĝi: s'appeler, se nommer; ~ado: appellation, dénomination, nommage; ~aro: liste de noms, nomenclature; ~umi: nommer (à une fonction); al~o, : surnom; ali~o: alias (subst.); antaŭ~o: prénom; bapto~o: prénom, nom de baptême; famili~o: nom de famille; for~i: désavouer; kares~o: diminutif (petit nom), petit nom; kaŝ~o: pseudonyme; lok~o: nom de lieu, toponyme; mok~o: sobriquet; persona ~o: prénom; plum~o: nom de plume; sam~ulo: homonyme (porteur du même nom).

germanaj

~o 1.: Name; ~o 2.: Nomen; ~i 1.: nennen, benennen; ~i: nennen; ~e 1.: dem Namen nach; ~e 2.: nämlich; ~e 3.: und zwar; ~e de, , : im Namen von; ~iĝi: heißen; ~ado: Nennung, Benennung, Benennen; ~aro: Namensliste, Namensregister, Namenstabelle; ~umi: ernennen, nominieren; al~o, : Beiname, Zuname, Nebenbezeichnung; antaŭ~o: Vorname; bapto~o: Taufname; famili~o: Familienname; for~i: verleugnen; kaŝ~o: Pseudonym, Deckname; lok~o: Ortsname, Toponym; mok~o: Spottname, Neckname; persona ~o: Vorname.

hispanaj

~o 1.: nombre; ~o 2.: nombre; ~i 1.: llamar, nombrar; ~i 2.: poner un nombre, nominar; ~e 1.: nominalmente; ~e 2.: específicamente; ~e 3.: a saber, efectivamente; ~e de, , : en nombre de; ~iĝi: llamarse; ~ado: nomenclatura, denominación; ~aro: lista de nombres, directorio; ~umi: nombrar (designar a alguien para un puesto), nominar (designar a alguien para un puesto); al~o, : apodo, alias; ali~o: alias; antaŭ~o: nombre; bapto~o 1.: nombre de pila; bapto~o 2.: nombre; bapto~o: nombre; famili~o: apellidos; for~i: renegar; kares~o: apelativo cariñoso, hipocorístico; kaŝ~o: seudónimo; lok~o: topónimo; mok~o: apodo; persona ~o: nombre; plum~o: seudónimo; sam~ulo: tocayo.

hungaraj

~o 1.: név; ~i 1.: elnevez, megnevez; ~i 2.: nevez, hív; ~e 1.: névleg, névről; ~e 2.: nevezetesen; ~e 3.: ugyanis; ~iĝi: hívják, nevezik; ~ado: megnevezés, elnevezés; ~aro: névjegyzék; ~umi: kinevez; al~o, : ragadványnév; antaŭ~o: utónév, keresztnév; bapto~o 1.: keresztnév; bapto~o 2.: utónév; for~i: megtagad; kaŝ~o: álnév, fedőnév; mok~o: gúnynév; persona ~o: utónév, keresztnév.

indoneziaj

~o: nama; ~i: [nama] menamai; ~e de, , : atas nama; ~iĝi: [nama] bernama; ~ado: [nama] penamaan; ~umi: [nama] menamai; al~o, : alias; ali~o: alias; antaŭ~o: nama depan; bapto~o: nama baptis; famili~o: nama keluarga; for~i: [ingkar] mengingkari, [mungkir] memungkiri, [sangkal] menyangkal; kares~o: julukan; kaŝ~o: nama samaran, pseudonim; lok~o: nama tempat, toponimi; mok~o: julukan; persona ~o: nama depan; plum~o: nama pena.

italaj

~o 1.: nome (appellativo); ~o 2.: nome (nella Scolastica); ~i 1.: chiamare (dare nome); ~i 2.: nominare, chiamare (nominare); ~e 1.: nominalmente; ~e 2.: cioè.

katalunaj

~iĝi: dir-se.

kurdaj

~o: nav.

nederlandaj

~o 1.: naam; ~o 2.: naamwoord; ~i: noemen; ~e: namelijk; ~e de, , : namens; ~iĝi: heten; ~ado: benaming; ~aro: naamlijst; ~umi: benoemen; al~o, : bijnaam; ali~o: bijnaam, alias; antaŭ~o: voornaam; bapto~o 1.: doopnaam; bapto~o 2.: voornaam; famili~o: familienaam; kares~o: koosnaam; kaŝ~o: schuilnaam, pseudoniem; mok~o: spotnaam; persona ~o: voornaam.

okcitanaj

~i 1.: apelar; ~iĝi: s'apelar.

polaj

~o 1.: nazwa, nazwisko; ~o 2.: rzeczownik; ~iĝi: nazywać się; antaŭ~o: imię; kaŝ~o: pseudonim; persona ~o: imię.

portugalaj

~o: nome; ~i: chamar, chamar-se; ~e 1.: de nome; ~e 2.: isto é; ~e 3.: a saber, isto é; ~iĝi: chamar-se; ~ado: denominação; ~aro: lista de nomes, diretório; ~umi: nomear; al~o, : alcunha, cognome, apelido; antaŭ~o: nome, prenome, nome de batismo; for~i: não chamar de; kaŝ~o: pseudônimo, pseudónimo; mok~o: apelido; persona ~o: nome, prenome, nome de batismo.

rusaj

~o: имя; ~i 1.: назвать, наречь; ~i 2.: назвать, называть; ~e 1.: по имени, поимённо, понаслышке; ~e 2.: именно; ~e 3.: именно; ~e de, , : от имени, во имя, именем; ~iĝi: называться, зваться; ~ado: именование; ~aro: именник, номенклатура; ~umi: назначить; al~o, : прозвище, прозвание; ali~o: другое имя, прозвище, кличка; antaŭ~o: имя (личное); bapto~o 1.: крёстное имя; bapto~o: личное имя; famili~o: фамилия; for~i: не считать больше (кого-л. кем-л.), не называть больше (кого-л. как-л.); kaŝ~o: псевдоним; lok~o: географическое название, топоним; mok~o: кличка; persona ~o: имя (личное).

slovakaj

~o: identifikačný znak, identifikátor; ~i: menovať, nominovať, ustanoviť do funkcie; ~e: a síce, a to; ~ado: menovanie (podľa mena); ~aro: menný zoznam, menoslov; ~umi: menovať, nominovať, ustanoviť do funkcie; al~o, : prímeno; bapto~o: krstné meno; famili~o: priezvisko, rodové meno; for~i: odmietať menovať; kares~o: zdrobnenina (mena); lok~o: miestne meno; mok~o: prezývka (výsmešná); persona ~o: krstné meno; plum~o: pseudonym; sam~ulo: menovec.

svedaj

~o 1.: namn; ~i 1.: döpa ; ~i 2.: kalla; ~e 1.: till namnet; ~e 2.: nämligen; ~iĝi: heta, kallas; ~umi: utnämna; antaŭ~o: förnamn; bapto~o: förnamn; persona ~o: förnamn.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingvo Internacia, 1904, p. 216
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
4. L. L. Zamenhof: Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5
5. La Nova Testamento, La agoj 11:13
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a
7. S. Johansson: Spegulo ridiga aŭ ĝustiga, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9
8. Linux-Esperanto-HOWTO
9. Terurĉjo: Romantikaĵoj, lernu.net, 2008-01-16
10. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22a
11. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
12. D. Keefe: -, Esperanto, 2010-04, p. 80a
13. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~e de, , : Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aro: Mankas dua fontindiko.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
antaŭ~o: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bapto~o: Mankas dua fontindiko.
bapto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
for~i: Mankas dua fontindiko.
for~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kaŝ~o: Mankas dua fontindiko.
kaŝ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mok~o: Mankas dua fontindiko.
mok~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 2.:
      PV havis ĉi tie "= substantivo"; tia uzo fakte ne ekzistas,
      kaj PIV ĝin ne registras.
      "Nomo" kiel supernocio por substantivo, pronomo
      kaj adjektivo ja ekzistas lingvistike, sed la ĉi-subaj
      tradukoj estas korektendaj (kaj kun la ref=dif ili estus
      simple forigendaj). Mi tamen korektis de, es.
      [Sergio]
    

[^Revo] [nom.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.58 2015/08/25 17:10:16 ]