tradukoj: be ca cs de es fr hu pl pt ru sk sv

*ekster

I.

*eksterTEZ

Prepozicio montranta:
1.TEZ
Objekton, malinterne de kiu staras alia objekto: mi staras ekster la domo kaj li estas interne [1]; barakti kiel fiŝo ekster la akvoPrV ; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio,PrV; (figure) la estonteco de nia afero estas absolute ekster danĝeroZ; (figure) tio estas ekster dubo. ANT:en 1.a.
Rim.: Pri uzo de ekster kun akuzativo, vd al ekster, ekster ...-n.
2.TEZ
(arkaismo) =krom Objekton, kiun oni apartigas de tiuj, pri kiuj oni asertas ion: [...] "ekster" [...] tute bone esprimas ankaŭ la sencon de "krom"LR; ekster tio, el la diritaj vortoj, ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn [2]; ni ĉiuj estas kulpaj, ekster (= sed ne) Aleksandro; ekster li, ĉiuj mortis; ekster tiaj okazoj li vivis solaB; la princo ne vidis ekster la milito alian rimedon [3].

al ekster, ekster ...-nTEZ

Al loko situanta ekster: sendokosto al ekster Eŭropo: 3 eŭroj [4]; mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron [5]; aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron [6]; kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon [7]; tamen iomete, tre malmulte, ekster la dunojn, iomete en la erikejon li devis iri [8]; sed kiam mi eliris ekster la muron, ĉio ĉesis [9]. ANT:al en, en ...-n 1
Rim. 1: Akuzativo post ekster estas komprenebla el tio, ke la celo de la movo estas ne la devena loko sed la ekstera spaco. Kp: ni veturis ekster la urbo (ni jam estis inter la kampoj kaj arbaroj); ni veturis {ekster la urbo}n (tra la urbo ni veturis eksteren). Do, en „ekster la urbon“ la urbo ne estas la celo, sed la celo ja estas la spaco „ekster la urbo “. [ĵv, MB, Sergio]
Rim. 2: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
II.
Vortero kun la senco de ekster 1.

ekstera

1.
Estanta ekster objekto, en la parto de la spaco, kiu komenciĝas tie, kie finiĝas la objekto: la ekstera mondo (kiu estas ekster la homo); ekstera korto de domo; ekstera (nur ŝajna) pieco.
2.
Estanta en la parto de objekto, kiu direktiĝas al la supredirita parto de la spaco: li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo [10].

ekstere

1.
En ekstera loko, en la parto de la spaco ekstera al iu objekto: oni konstruis ekstere remparon; Laban kuris al la viro eksteren [11]; la reĝidino flugis super la urbo eksteren [12]; ni iris eksteren el la urbo (aŭ prefere: ni iris ekster la urbon).
2.
En la parto de objekto, kiu direktiĝas al la ĉirkaŭanta spaco: tiu objekto estas bela, sed nur ekstere.

eksterenTEZ

Al la ekstero: La granda pordo malfermiĝis, la kandeloj radiis de la altaro tra la preĝejo eksteren sur la dezertan placon [13]; la internan flankon oni turnis eksteren, ĝi aspektis ruĝa kaj verda [14].

ekstero, eksteraĵoTEZ

Ekstera parto: li ne imponas per eksteraĵo, sed estas ja granda scienculoZ; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero PrV; esti seneksteraĵaZ (ne imponi per sia eksteraĵo) VD:ŝajno.

eksteriĝiTEZ

Eliri: eksteriĝi el veturiloZ.

eksterulo

1.TEZ
Ulo kiu ne rilatas al koncerna afero, fremdulo: ĉu vi ne juĝas la internulojn, dum la eksterulojn juĝas Dio? [15]; nu, same kiel la civito spertis revolucion, kiam unu parto alvokis helpon de eksteruloj por ke kamaradoj helpu kamaradojn, tiel ŝanĝiĝas junulo kiam el ekstere haveblas satigo por iu responda deziro en li [16].
2.
Lernanto loĝanta ekster la lernejo.
III.
Prefikso havanta la sencon de ekster 1:
eksterurba gastejo [17]; ministro por eksterlandaj aferoj Z; eksterleĝa ; eksterordinara [18]; eksterdanĝera [19]; eksterduba Z.

tradukoj

belorusaj

~: за, па-за, звонку; ~a: зьнешні, знадворны, вонкавы; ~e: звонку, знадворку; ~en: вонкі, надвор; ~o, ~aĵo: зьнешнасьць , зьнешні выгляд ; ~iĝi: выйсьці, пакінуць; ~ulo 1.: чужы (нехта); ~ulo 2.: экстэрн. ~urba: загарадны; ministro por ~landaj aferoj: міністар замежных справаў ; ~leĝa: незаконны; ~ordinara: незвычайны, экстраардынарн ы ; ~duba: несумнеўны.

ĉeĥaj

~: mimo, vně; ~a: externí, venkovní, vnější, zevní; ~e: mimo, venku, vně, zevně; ~en: ven; ~ulo: externista.

francaj

~: à l'extérieur de, au dehors de, hors de; al ~, : hors de, au dehors de, à l'extérieur de; ~a: apparent, extérieur, externe, superficiel; ~e: à l'extérieur, en apparence; ~o, ~aĵo: apparence, aspect, dehors, extérieur, façade; ~ulo 2.: externe. ministro por ~landaj aferoj: ministre des affaires étrangères; ~leĝa: illégal.

germanaj

~ 1.: außerhalb; ~ 2.: außer; ~a: äußerer; ~e: außen, außerhalb, draußen; ~o, ~aĵo: Äußere, Aussehen; ~iĝi: aussteigen; ~ulo 2.: Heimschläfer.

hispanaj

~: afuera de; ~a: externo; ~e: externamente.

hungaraj

~: kívül; ~a: külső, kinti; ~e: kívül, kint; ~o, ~aĵo: külső, külső rész; ~iĝi: kimegy, kiszáll; ~ulo: kintlakó, externista. ~urba: városon kívüli; ~leĝa: törvényen kívüli.

katalunaj

~ 1.: fora, fora de, defora; ~ 2.: llevat de, a l'enfora de; al ~, : enfora, a fora; ~a: extern, exterior; ~e 1.: fora (adv.), a fora, per fora; ~e 2.: externament; ~en: cap a fora; ~o, ~aĵo: aparença, aspecte, exterior; ~iĝi: eixir, sortir; ~ulo 1.: estrany (subst.); ~ulo 2.: extern (alumne); ekster III: extra- (fora).

polaj

~ 1.: poza; ~ 2.: oprócz; al ~, : na zewnątrz, poza; ~a: wierzchni, zewnętrzny; ~e 1.: na zewnątrz; ~e 2.: na wierzchu; ~en: za zewnątrz; ~o, ~aĵo: zewnętrze, strona zewnętrzna, powierzchowność; ~iĝi: wychodzić, wysiadać, wypadać, wylatywać, wydostawać się na zewnątrz; ~ulo 1.: ktoś postronny, ktoś obcy; ~ulo 2.: ekstern, eksternista. ~urba: zajazd, gospoda (dawn.), karczma (dawn.), oberża (dawn.), austeria (dawn.); ministro por ~landaj aferoj: ministerstwo spraw zagranicznych; ~leĝa: bezprawny, poza prawem, nielegalny; ~ordinara: nadzwyczajny, niebywały; ~duba: niewątpliwy, pewny.

portugalaj

~: afora, fora de.

rusaj

~ 1.: вне, за (+ тв. пад.); ~ 2.: вне; al ~, : вовне, за (+ вин. пад.); ~a: внешний, наружный; ~e: снаружи; ~en: наружу; ~o, ~aĵo: внешность, наружность; ~iĝi: выйти наружу; ~ulo 1.: посторонний; ~ulo 2.: экстерн. ~urba: загородный; ministro por ~landaj aferoj: министр иностранных дел ; ~leĝa: незаконный; ~ordinara: экстраординарн ый , необычайный; ~danĝera: находящийся вне опасности; ~duba: несомненный.

slovakaj

~: mimo; ~a: vonkajší; ~e: vonku; ~en: von; ~ulo: externista.

svedaj

~ 1.: utanför; ~ 2.: utan; ~a: yttre; ~e: ute, på utsidan; ~en: utåt.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 3
4. K. Kováts: Informoj pri la Edu-KoDo, http://www.edukado.net/KDMendilo.htm
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 10:4.
7. La Nova Testamento, La agoj 21:30.
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9.
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:29
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
15. La Nova Testamento, I. Korintanoj 5:12–13
16. Platono, tr. Donald Broadribb: La Respubliko
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:11
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 8:11

~: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o, ~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~iĝi:
      Ĉu uzata? Ĉe "eksplodo" troviĝas 
      "eksteriĝo" kun figura senco (eksteriĝo de pasio),
      inda por registri.
      [MB]
    
pri ~ulo:
       Supozeble la senco estas pli vasta: personoj eksteraj al iu
       afero,
       studentoj pri medicino ks. Vidu ankaŭ radikon "ekstern".
       [MB]
   
pri ekster III:
    Multaj tradukoj ŝajnas al mi senutilaj, ĉar tiuj vortoj
    jam ekzistas aliloke: ~duba, ~danĝera, ~ordinara, ~lando (sub
    dub, ktp). Tiuj, kiuj ne aperas aliloke devus esti enkondukitaj tie:
    ~leĝa (sub leĝ), ministro pri ~landaj aferoj (sub
    ministr). Laŭ mi, se ekzemploj estas entute bezonataj en
    ĉi tiu subart, ili servu nur por ilustri, kiamaniere la senco
    de la kunmetaĵo deriviĝas el la partoj.
    [MB]
  

[^Revo] [ekster.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.35 2017/07/08 16:10:15 ]