*eduk/i

*eduki  

(tr)
PED
1.  
Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo: oni edukis lin kiel idealiston; el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano [1]. VD:disciplini, guverni, instrui, kulturi, varti, zorgi.
2.  
Instrui iun kadre de ĉiuspecaj lernejoj kc pri aferoj bezonataj por sukcese vivi en la socio, t.e. pri profesiaj kapabloj, scienco, socia konduto ktp: li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo [2]; ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn [3]; ŝi estis edukata […] en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn [4]; edukito de la plej altaj pastraj lernejoj [5]. SUB:klerigi
3.  
Dresi beston: eduki tigron, hundon, papagon. VD:instrui, malsovaĝigi.
4.  
Flegi2, kreskigi3 vegetaĵon: vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis [6].
angle:
educate
beloruse:
1. выхоўваць, адукоўваць 2. выхоўваць 3. прыручаць, дрэсіраваць 4. гадаваць, вырошчваць
ĉeĥe:
chovat, pěstovat, vychovávat, vychovat, vzdělávat, šlechtit
france:
1. éduquer (un enfant) 2. élever (un enfant) 3. dresser (un animal) 4. faire pousser (une plante)
germane:
erziehen, aufziehen 1. lehren, ausbilden 3. dresieren 4. ziehen (Pflanze)
hispane:
educar
hungare:
nevel (növényt is), képez, idomít
nederlande:
1. opvoeden 2. opvoeden 3. africhten 4. kweken
pole:
1. edukować, kształcić, uczyć 2. wychowywać, uczyć dobrych manier
portugale:
1. educar 2. educar 3. domar 4. aclimar
ruse:
1. воспитать, воспитывать 2. воспитать, воспитывать 3. приручать 4. растить, выращивать, вырастить
slovake:
vychovávať, vzdelávať

eduko  

PED
Ago eduki kaj ties rezulto: li mortos pro manko de eduko [7]; donadi manĝon kaj edukon Marta ; vi ne ricevis la saman edukon, kiel li [8]; mia avino […] ricevis bonan lernejan edukon [9]; ili, sendube, estas homoj instruitaj kaj ricevis edukon en diversaj kolegioj [10]; tiuj apartenoj dependas de eduko [11]; oni montru bonedukon [12]. SIN:edukado
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:23
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto unua
11. Z. Tišljar: Nepras lingva identeco, Monato, 1999:9, p. 12a
12. R. Schwartz: Ĉastemulino, en: La Stranga Butiko
angle:
education
beloruse:
выхаваньне
ĉeĥe:
vzdělání, výchova
france:
éducation
germane:
Erziehung
hungare:
nevelés
nederlande:
opvoeding
pole:
edukacja, wychowanie
ruse:
воспитание
slovake:
vzdelávanie, výchova

edukado  

Ago eduki; eduko: sin dediĉi al edukado de junuloj; edukado de bestoj kaj kreskaĵoj [13]; li povos faciligi la edukadon de ĉi tiu juna knabo kaj zorgi pri lia estonteco IK ; vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj Marta ; per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato VivZam .
angle:
education
beloruse:
выхаваньне
ĉeĥe:
vzdělání, výchova
france:
éducation
germane:
Erziehung
nederlande:
opvoeding
pole:
edukacja, wychowywanie, nauczanie
ruse:
воспитание
slovake:
vzdelávanie, výchova

edukisto  

PED
Homo, kiu profesie edukas infanojn aŭ junulojn aŭ bestojn: filedukisto [14]; brutedukisto [15]; mankis edukistoj por prizorgi la knabon [16]; edukistoj argumentas, ke la antikva [metodo] ne plu taŭgas por instrui matematikon en komputila epoko [17]. VD:dresisto, instruisto, mentoro, pedagogo.
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:1
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 46:34
16. G. Van Damme: Puno ne sen peno, Monato, 2002:4, p. 15a
17. Monato, Matematiko, 1993:11
angle:
educator
beloruse:
выхавацель, выхавальнік, настаўнік, дрэсіроўчшык
ĉeĥe:
vychovatel (z povolání)
france:
éducateur, dresseur
germane:
Erzieher, Ausbilder
hispane:
educador
hungare:
nevelő
nederlande:
opvoeder
pole:
wychowawca, nauczyciel
ruse:
воспитатель, наставник, дрессировщик
slovake:
vychovávateľ

edukita

Kiun oni edukis kaj kiu per sia aspekto, per sia sinteno konformas al tiu eduko: ŝia parolado montris bone edukitan knabinon, al kiu ne mankas spiritĉeesto IK ; sovaĝa kaj malbone edukita filino [18]; timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan PrV ; vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj Marta .
france:
éduqué, instruit

needukita

Kiu ne ricevis edukon, restis en spontanea, sovaĝa, kruda stato: neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio [19].
france:
inéduqué, rustre

bonedukiteco

Kvalito de tiu, kiu ricevis bonan edukon: konfuceanismo donas atenton al bonedukiteco de homoj kaj emfazas la gravecon de harmoniaj rilatoj inter homoj [20]; la filino diplomitiĝis kaj pro ŝia bonedukiteco kaj saĝeco facile trovis kontentigan laboron ĉe granda kompanio [21].
angle:
good breeding, well-bred conduct
beloruse:
добрае выхаваньне
ĉeĥe:
dobrá výchova
france:
éducation (bonne éducation)
germane:
gute Erziehung, gute Kinderstube, Wohlerzogenheit
hispane:
buena educación
hungare:
jóneveltség
nederlande:
goede opvoeding
pole:
dobre wykształcenie
ruse:
благовоспитанность
slovake:
dobrá výchova

administraj notoj

ne~ita : Mankas dua fontindiko.