tradukoj: be cs de en es fr he hu nl pt ru sk

1kultur/o PV

kulturi  

(tr)
1.
Flegi la naturajn rimedojn kaj kondiĉojn por homa utilo.
a)  
AGR Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona, plugi, sterki kaj tiel plu: kulturi kampon, sian ĝardenon.
b)  
Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon: kulturi rozojn; sovaĝaj kaj kulturitaj vegetaĵoj; kulturi abelojn, kuniklojn, kokinojn, kolombojn; kulturi la muskolojn de infano; (figure) ni kulturu la Zamenhofan spiriton.
Rim.: En la moderna lingvo, ol „kulturi bestojn“ oni pliofte diras bredi bestojn. VD:eduki, nutri, zorgi
2.  
Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado: kulturi la memoron, intelekton de infano; la Grekoj estis frue kulturataj de reĝoj kaj kolonianoj venintaj el Egiptujo; kultur(it)a popolo; alte kulturita menso, klasike kulturita homo. VD:civilizi, klerigi

1kulturo  

1.
Flego, bonteno de la naturaj kondiĉoj.
a)  
AGR=terkulturo
b)
Flegado de vegetaĵoj, bestoj aŭ homoj por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon: kulturo de legomoj, floroj.
2.
Prizorgo de homaj artoj, de ilia progreso, komunigo kaj transdono.
a)
Prizorgado kaj perfektigado en spirita evoluo de homo: la naturaj kapabloj disvolviĝas per kulturo.
Rim.: Kulturo estas ĉefe spirita, civilizo estas ankaŭ materia; kulturo postulas komprenon kaj senton pri belartoj, sed civilizo postulas krome la mildiĝon de sociaj rilatoj kaj la teĥnikan progreson de vivrimedoj.
b)  
HIS Tuto de transgeneraciaj moroj, artoj, ideoj kaj vivmanieroj flegataj de iu popolo: la azteka kulturo [1]; oni diris al mi: dank' al tradukado, la plej malproksimaj kulturoj nun alireblas al ĉiu [2]. VD:tradicio

kulturaZ

Kulturita: kultura urboZ; li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo [3].

brulkulturo  

AGR Kulturmetodo, en kiu oni preparas novajn kampojn per bruligo de la natura vegeta kovraĵo: por multaj brulkulturoj ĉirkaŭ ĉi tiu monto li faligis kaj bruligis arbojn [4]. VD:brulsarki

fizika kulturo

SPO Korpa ekzercado, gimnastika aŭ alia: neniuj ekstraktoj, glandoj, injekcioj, kiel ajn efikaj, faros el homo superhomon; tion oni ne povas atingi sole per la fizika kulturo [5].

ĝardenkulturo  

HOR Intensa kulturo de vegetaĵoj en ĝardenoj: estas belaj la floroj de la kampoj kaj arbaroj ... tamen la ĝardenkulturo povas perfektigi ilian belecon [6].

kontraŭkulturo  

POL Kulturo, arta movado, modo, rigardata kiel kontraŭa al la kutimoj de la ĉirkaŭa socio: granda procento de Idistoj estas eks-Esperantistoj. Ĉiu kulturo havas sian kontraŭkulturon, ĉu ne? [7]. VD:subkulturoANT:konformismo

plurkultureco  

POL Kunekzisto de pluraj kulturoj en sama socio, socia diverseco, bunteco2: Itala Esperantista Junularo invitas ... al evento kiu celas prezenti plurkulturecon en lernejoj [8].

senkultura

1.  
(pri vegetaĵo, besto) Nekulturita, kruda, sovaĝa.
2.  
(pri homo) Nekulturita, bruta, malklera, kruda: senkulturaj ekscentraj esperantistoj [9].

senkulturejo  

AGR=senkultivejo li longpaŝe supreniris laŭ la senkulturejo [10].

subkulturo  

POL Kulturo aŭ moroj de eta homgrupo, parte similantaj, parte malsimilantaj la kulturon de la ĉirkaŭa socio: junularaj subkulturoj [11].

terkulturo  

AGR Prilaborado pri tero, por igi ĝin fruktodona; kulturo, agrikulturo.

terkulturisto  

AGR Persono profesie laboranta en la kulturado de tero, kreskigo de vegetaĵoj, bredado de bestoj; agrikulturisto, kampisto: ĉu vi aŭdis pri terkulturisto, kiu printempe semas siajn kampojn, sed aŭtune, kiam la greno maturiĝis, ne rikoltas ĝin? [12].

tradukoj

anglaj

~i: culture; brul~o: slash-and-burn cultivation, shifting cultivation, swiddening; ĝarden~o: horticulture.

belorusaj

~i a: культываваць, апрацоўваць (зямлю), урабляць (зямлю); ~i b: культываваць; ~i 2.: адукоўваць; ~o: культура; ~a: культурны; sen~a 1.: дзікі, няўроблены; sen~a 2.: некультурны, бескультурны, неадукаваны.

ĉeĥaj

~i: chovat, kultivovat, obdělat, obdělávat, pěstovat, vypěstovat, vzdělávat; ~o: chov, kultura, pěstování, vzdělanost; sen~ejo: neobdělané pole, úhor.

francaj

~i: cultiver; ~o: culture; ~a: cultivé, culturel; brul~o: agriculture sur brulis; fizika ~o: culture physique; ĝarden~o: horticulture; kontraŭ~o: contre-culture; plur~eco: multiculturalisme; sen~a: inculte; sen~ejo : friche; sub~o: sous-culture; ter~o: travail de la terre; ter~isto: cultivateur, agriculteur.

germanaj

~i a: anbauen, bebauen, kultivieren; ~i b: züchten, hegen; ~i 2.: heranbilden, veredeln, kultivieren; ~o a: Anbau, Kultivierung; ~o b: Züchtung, Zucht, Hege; ~o a: Heranbildung, Veredelung, Kultivierung; ~a: kulturell, kultiviert; sen~a 1.: ungepflegt, roh; sen~a 2.: kulturlos, unkultiviert.

hebreaj

ĝarden~o: גננות.

hispanaj

~i: cultivar; ~o: cultivo.

hungaraj

~i a: művel; ~i b: nevel, gondoz, termeszt, tenyészt; ~i 2.: kulturál, nevel, kiművel; ~o a: földművelés; ~o b: nevel, gondoz, tenyészt, termeszt; ~o a: kiművelés, művelődés, kultúra; ~a: művelési, művelődési, kulturális; fizika ~o: testkultúra; ĝarden~o: kertművelés; sen~a 2.: műveletlen, kulturálatlan.

nederlandaj

~i a: bebouwen; ~i b: kweken; ~i 2.: beschaven; ~o a: bebouwen; ~o b: teelt; ~o a: beschaving; ~a: beschaafd; sen~a 1.: wild; sen~a 2.: onbeschaafd.

portugalaj

ĝarden~o: horticultura.

rusaj

~i a: культивировать, обрабатывать (землю), возделывать; ~i b: культивировать; ~i 2.: просвещать; ~o a: культивация, возделывание; ~o b: культивация, уход; ~o a: культура; ~a: культурный; fizika ~o: физическая культура; sen~a 1.: дикий, невозделанный; sen~a 2.: некультурный, бескультурный.

slovakaj

~i: obrábať, pestovať, vypestovať, vzdelávať; ~o: chov, kultúra, pestovanie, vzdelanosť; sen~ejo: neobrobené pole, úhor.

fontoj

1. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
2. C. Piron: Kie la mitoj? Kie la realeco?, 1979
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, antaŭparolo
4. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
5. Lidia Zamenhof: La vojo al superhomo, La Praktiko, 1936:12 (60)
6. A. Giesswein: Esperanto kaj mondliteraturo, Literatura Mondo, 1922, p. 21a-22a
7. K. Lendon: Pretendoj martenaj, soc.culture.esperanto, 1998-10-12
8. Tejo: Semajno de Kulturo Internacia, 2008-05-14
9. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kie komencu komencanto?
10. V. Català, trad. J. Ventura i Freixas: Soleco, 1967
11. [G. Mickle?]: Lingvodefendado = lingvonaciismo!, 2004-03-07
12. H. Seppik: La tuta Esperanto, [1938?]

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
ter~o: Mankas dua fontindiko.
ter~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | kultur.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.33 2018/03/15 15:10:15