tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu id nl pl ro ru sk vo

1bild/o PV

bildoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Videbla aspekto de la objektoj: tiu montara pejzaĝo prezentos plej plaĉan bildon.
a)
Vidaĵo resendata de akvo aŭ spegulo: rigardi sian bildon en spegulo; la rivero spegulas la bildon de la luno.
b)
Vidaĵo prezentita per desegno, pentraĵo, skulptaĵo, fotaĵo: libro kun belaj bildoj.
c)
Tio, kio similas, imitas, simbolas: al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco [1]; li estas la vivanta bildo de sia patroB; tiuj mildaj kamparaj ludoj estas la bildo mem de la paco; rakonti ion klarbilde [2] (plastike).
d)TEZ
Prezentaĵo de objekto aŭ okazaĵo en la imago: mi ĉiam revidas en spirito la bildon de tiu terura tago; mi bildigis al mi lian plezuron.
VD:figuro1, figuro2,
2.TEZ
=metaforo bildoplena stilo.
3.TEZ
MAT
a)TEZ
(de subaro AE per rilato RE×F) La subaro de ĉiuj tiaj elemento de F, ke ekzistas almenaŭ unu paro en R, kies dua termo ĝi estas kaj kies unua termo apartenas al A: la bildon de A per R oni signas per R(A).
Rim.: Kvankam estas ĝuste paroli pri bildo de subaro per rilato, oni pli ofte renkontas bildojn per bildigo, kiu nocio aperas ekz-e en [3][4].
b)TEZ
[5] (de elemento aE per bildigo f de E al F) La elemento f(a) en F.
Rim.: Laŭ la difina eco de bildigoj la bildo de a estas ankaŭ la nura elemento de la bildo de subaro {a}.

bildaro

1.
Aro da bildoj.
2.TEZ
MAT[6] (de bildigo f) La bildo de ĝia fonto-aro.

bildigiTEZ

(tr)
1.
(komune) Prezenti en indikita formo: Konstantinoplo povas ja spitinviti ĉiun ajn verkiston, ke li priskribu ĝin fidele, ĉiun ajn pentriston, ke li bildigu ĝian veran figuron [7]; piktogramoj estas bildetoj de konkretaj objektoj, ideogramoj estas pli abstraktaj kaj bildigas ankaŭ certajn nociojn [8]; mi tiel vivece bildigis mian teneron, miajn maltrankvilojn, admirojn TermKurs; ofte oni bildigas al si tempon kvazaŭ spacon, kaj uzas la prepozicion „en“ PMEG; la grafikaĵo kiu bildigas la elspezojn de UEA [9].
2.TEZ
KOMP Datumprilabora procedo celanta surpaperigi, surekranigi aŭ alimaniere vidigadi komputile traktatajn datumojn, ekzemple signokodojn per signobildoj .

bildigo Vikipedio

1.
Ago bildigi.
2.TEZ
MATMatVort (de aro E al aro F) Tia rilato f de E al F, ke por ĉiu elemento a en E ekzistas en f nur unu paro, kies unua termo estas a: se ĉiuj paroj en f havas la saman duan termon, oni kvalifikas la bildigon konstanta; la aron de ĉiuj bildigoj de E al F oni foje signas per FE. SIN:ĵeto, familio; SUB: Specifaj bildigoj: formo, funkcio, funkcionalo, operacio, operatoro, transformo, subbildigo, vico; bildigoj kun specifaj ecoj: enjekcio, surjekcio, bijekcio; VD: Atributoj de bildigo: fonto-aro, celo-aro, bildaro; specifaj ecoj de iuj bildigoj: konstanta, simetria.
Rim.: Anstataŭ diri, ke (a,b) apartenas al bildigo f , oni preferas diri, ke f ĵetas (aŭ transformas, aŭ bildigas) a al b , ke f asocias b kun a , ke f alprenas valoron b ĉe a , ke b estas la valoro de f ĉe a , ke b estas la bildo de a per f ... kaj oni signas b per f(a) (legu: fo de a, aŭ fo ĉe a). La nocio bildigo estas formaligo de la pli komuna nocio funkcio, ankaŭ por kiu valoras similaj dirmanieroj.

malbildoTEZ

MAT[10]
=inversa bildo

lumbildoTEZ Vikipedio

FOT Bildo sur diafana folio, kiun oni povas rigardi pere de tralumo aŭ grandige projekcii sur ekranon: la monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj ... montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro ... iras laŭ la dorna vojo de la honoro [11]; mi bezonos projekciilon por lumbildoj [12]. VD:projekciaĵo 2

mokbildoTEZ

Bildo de iu aŭ io kun mokigaj troigoj kaj malbeligoj; karikaturo, parodio: oni prezentas veran mokbildon de la kontraŭa ideologio [13]; post publikigo de mokbildoj pri azerioj en grava irana gazeto „Iran“, azerioj ... komencis protesti [14].

movbildoTEZ Vikipedio

KIN=animaciaĵo nun okazas foiro de bildrakontoj kaj movbildoj en Japanio [15]; ilia movbilda rakonto „Demandoj de Blua Kato al Petoleto“ estas ŝatata de ĉinaj geknaboj [16].

Rim.: Movbildon iuj rigardas tro ĝenerala vorto por la celata senco kaj ĝin malrekomendas.

sonbildaTEZ

TEL=aŭdvida la interfaco de SPIP ebligas al vi prezenti en via retejo sonbildajn dosierojn [17]

spegulbildo

Bildo precize prezentanta la videblan aspekton de io, eventuale renverse kiel en spegulo: ĝi havas mian formon, miajn trajtojn ... ĝi estas mia spegulbildo [18].

bildolibroTEZ Vikipedio

TIP Libro kies grava parto estas bildoj: Kay kaj Gerda sidis kaj rigardis la bildolibron kun la multaj bestoj kaj birdoj [19].

idento-bildigoTEZ

MAT
(en aro E) Bildigo, kiu ĵetas ĉiun elementon al ĝi mem. SIN:idento, idento-rilato.
Rim.: Troveblas „identa funkcio“ en [20].

subbildigoTEZ

MAT
(de bildigo) Malvastigaĵo de la bildigo laŭ iu subaro de ĝia fonto-aro.

inversa bildigoTEZ Vikipedio

MAT[21]
(de bildigo f) Inversa rilato de f, se ankaŭ ĝi estas bildigo. VD: Oni diras ankaŭ: inverso de bildigo.
Rim.: Bricard [22] ĉi-sence uzas „reciproka funkcio“, kiel faras pluraj naciaj lingvoj, sed tiu uzo ŝajne ne disvastiĝis kaj MatVort ignoras ĝin.

inversa bildoTEZ

MAT
a)
(de subaro BF per rilato RE×F) Subaro de ĉiuj tiaj elementoj de E, ke ekzistas almenaŭ unu paro en R, kies unua termo ĝi estas kaj kies dua termo apartenas al B: la inversan bildon de B per R oni signas per R-1(B).
b)
(de elemento bF per bildigo f de E al F) La inversa bildo 1.a de subaro {b} per f.
c)
(de elemento bF per bijekcia bildigo f de E al F) La bildo 3.b de b per la inversa bildigo de f.
SIN:malbildo.
Rim.: Ni ne trovis fonton por ĉi tiu termino, sed konsideras ĝin sufiĉe internacia kaj logika sekvo de „inversa bildigo“.

rekta bildoTEZ

MAT
Bildo (kontraste al inversa bildo).

tradukoj

anglaj

~o 1.: image, picture; ~o 2.: image, picture; ~o 3.: image; ~aro 2.: image set; ~igi 2.: render, visualize; ~igo 2.: mapping; lum~o: slide, transparency; ~olibro: album, picture book; idento-~igo: identity mapping; sub~igo: restriction, partial mapping; inversa ~igo: inverse mapping; inversa ~o : inverse image.

belorusaj

sub~igo: звужэньне.

bulgaraj

~o: картина.

ĉeĥaj

~o: obraz; ~aro: souhrn obrazů, zobrazení; ~igi: zobrazit; ~igo: zobrazení, zobrazování; mal~o: inverzní obraz; lum~o: zobrazovaný diapozitiv; ~olibro: obrázková knížka; sub~igo: restrikce, zúžení; inversa ~igo: inverzní zobrazení.

francaj

~o 1.: image; ~o 3.: image (directe); ~aro 2.: image; ~igi: représenter, rendre, visualiser; ~igo 2.: application; lum~o: diapositive, transparent (subst.); mok~o: caricature; mov~o: dessin animé; son~a : audiovisuel (adj.); spegul~o: reflet; ~olibro: livre d'images; idento-~igo: identité, application identique; sub~igo: restriction, sous-application, trace; inversa ~igo: application réciproque; inversa ~o : image réciproque .

germanaj

~o a: Abbild, Spiegelbild; ~o b: Abbildung; ~o c: Abbild, Abziehbild, Nachbildung; ~o d: Bild, Abbild; ~o 1.: Abbild, Ansicht, Bild; ~o 3.: Bild; ~aro 2.: Bildmenge; ~igo 2.: Abbildung; idento-~igo: identische Abbildung; sub~igo: Einschränkung; inversa ~igo: inverse Abbildung; inversa ~o : Urbild, inverses Bild.

hispanaj

~o: imagen; ~igo 2.: función; lum~o: diapositiva; mok~o: caricatura; mov~o: animación; son~a: audiovisual; spegul~o: reflejo; ~olibro: álbum ilustrado, libro-álbum; idento-~igo: función identidad; inversa ~igo: función inversa.

hungaraj

~o: kép; ~aro 2.: képhalmaz; ~igi: ábrázol, megjelenít, vizualizál; ~igo 1.: ábrázolás, megjelenítés; ~igo 2.: ábrázolás, leképezés; ~olibro: képeskönyv; inversa ~igo: inverz leképezés.

indoneziaj

~o: gambar.

katalunaj

~o: imatge; ~aro 1.: conjunt d'imatges, banc d'imatges, fototeca; ~aro 2.: conjunt imatge; ~igi 1.: representar; ~igi 2.: visualitzar; ~igo 1.: representació; ~igo 2.: funció, aplicació; mal~o: antiimatge; lum~o: transparència, diapositiva, projecció; mov~o: animació (dibuixos animats, per ordinador, a intervals...); son~a : audiovisual; ~olibro: llibre infantil; idento-~igo: funció (aplicació, transformació) d'identitat; sub~igo: restricció (del domini d'una funció); inversa ~igo: funció inversa; inversa ~o : imatge inversa, antiimatge; rekta ~o: imatge (≠ antiimatge).

nederlandaj

~o a: speigelbeeld; ~o b: afbeelding; ~o c: beeltenis; ~o d: beeld; ~o 2.: beeld; ~aro 1.: album; ~igi 1.: uitbeelden; ~igi 2.: visualiseren; ~igo 1.: uitbeelding; lum~o: lichtbeeld; mov~o: tekenfilm; son~a : audiovisueel; ~olibro: prentboek, fotoboek.

polaj

~o 1.: obraz, wizerunek; ~o 2.: obraz, wizerunek; ~o a: obraz; ~o b: obraz , wartość funkcji; ~aro 1.: album; ~aro 2.: zbiór wartości; ~igi 1.: obrazować, kreować wizerunek, malować, przedstawiać; ~igi: obrazować, reprezentować, renderować; ~igo 1.: obrazowanie, kreowanie wizerunek, malowanie, przedstawianie; ~igo 2.: odwzorowanie, funkcja; lum~o: przezrocze, slajd, diapozytyw; mov~o: film rysunkowy, film animowany, kreskówka; son~a : audiowizualny; ~olibro: książka z obrazkami, książka ilustrowana, album; idento-~igo: funkcja identycznościowa, przekształcenie tożsamościowe, identyczność; sub~igo: funkcja częściowa; inversa ~igo: funkcja odwrotna; inversa ~o : przeciwobraz.

rumanaj

~o: imagine; lum~o: diafilm; mov~o: animație.

rusaj

~o 1.: картина, изображение , образ; ~o 3.: образ; ~aro 2.: множество образов; ~igi 1.: изобразить ; ~igi 2.: отобразить, визуализировать; ~igo 1.: отображение; ~igo 2.: отображение; lum~o: диапозитив, слайд; ~olibro: книга с картинками; idento-~igo: тождественное отображение ; sub~igo: сужение, ограничение ; inversa ~igo: обратное отображение; inversa ~o : прообраз.

slovakaj

~o: obraz; ~aro: súhrn zobrazení; ~igi: zobraziť; ~igo: zobrazenie; mal~o: inverzný obraz; lum~o: zobrazovaný diapozitív; ~olibro: obrázková kniha; sub~igo: reštrikcia, zúženie; inversa ~igo: inverzné zobrazenie.

volapukaj

~o 1.: mag.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 5:3
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova domo
3. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 33
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, kurbo
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §139
6. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §139
7. Lanti: leteroj el Turkio
8. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Klasifikado kaj konstukriterioj de planlingvoj
9. La Ondo de Esperanto, 1999, numero 6:56
10. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §263
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, dorna vojo de la honoro
12. V. Lutermano: Amikeca Konferenco en KUBO 24/12/1999 - 2/1/2000, soc.culture.esperanto, 1999-12-24
13. M. Rauhamaa: Ĉu seksismaj lingvoj?, soc.culture.esperanto, 2003-02-03
14. Vikipedio, Azerioj, 2011-11-21
15. Iriza: Japanaj vortoj en usona lingvo, 2008-04-05
16. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio disvolvas..., 2009-06-25
17. -: SPIP-helpo , 2004-04
18. C. Piron: Tien, 1997
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino
20. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §166
21. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 23, „inversa funkcio“
22. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
idento-~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~igo: Mankas dua fontindiko.
sub~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~o: Mankas dua fontindiko.
inversa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rekta ~o: Mankas dua fontindiko.
rekta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri idento-~igo:
    Fonto trovenda. [MB]
  
pri sub~igo:
    Fonto trovenda. [MB]
  

[^Revo] [bild.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.75 2016/11/23 18:10:13 ]