2formal/a JED

formala

Akurate konforma al konataj reguloj.
a)
Laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa; konforma al konveneco, al dececo: li plenumis ĉiujn formalajn detalojn de la edziĝa ceremonio. VD:konvencia, regula1
b)
Farita laŭ ceremonia, oficiala formo: La tagordo de la Inaŭgura Kunsido konsistas el formala malfermo de la kongreso EeP ; li sin turnis ne al popoloj, sed al la formalaj reprezentantoj de tiuj popoloj — al diplomatoj Zam ; administraj komplikaĵoj, formalaj kunsidoj kaj kunvenoj […] nur ĝenus la efikecon EeP .
c)
Plenprecize esprimita, plenforma, en preciza formo jura aŭ matematika: eble, se vi eligus formalan akuzon, mi konfesus ChB ; [li] ĵus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni ŝtelis ĉe li kofron ChV .
d)
Rilata al la formo, sed ne al la esenco de la afero, laŭforma, priforma: la rilatoj inter ili [estas] nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj Ret ; tia formala koncepto […] neniel kontentigas la postulojn de retoriko Ret ; oni instruis […] dialektikon (fakte formalan logikon) kaj retorikon Ret ; el formala vidpunkto tiu ĉefkonkludo prefere apartenas al la fino Ret ; la stilo de liaj verkoj elstaras per la atingita formala fajneco dank’ al pacienca laboro de fajlado EeP ; la Ĝenevanoj plu persistis kaj serĉis formalajn erarojn en la proceduro EeP ; Post nur formala marĉando ŝi aĉetis min por rajdigi sian sepjaran filon [1]; la tempo, kiam la nacio iel povis esti reale sendependa kaj ne nur formale kiel hodiaŭ [2]; formala logiko. VD:malviva litero
Rim.: La difino de PV supozeble estas paŭsita el iu franca vortaro, kaj atribuas al formala1.c la specife francan kromsencon nepra, kategoria. Tiu kromsenco ne estas internacia (ĝi malestas en la lingvoj lingvoj angla, germana, rusa), tial la (neatribuitajn) ekzemplojn el PV kaj PIV: formala ordono, devo, volo“; „oni deziras formale vian opinion“ ordinaraj esperantistoj ne komprenas (kio estas „formala volo“?) aŭ miskomprenas laŭ formala1.d. Realaj uzoj tiusencaj maloftegas kaj evitindas; jen ekzemplo el la plumo de L. Beaufront: Lia (de Ido) formala volo (t.e. nepra klare esprimita volo), konita de la sekretarioj de la Delegitaro, estis, ke tiun laboron oni prezentu kiel projekton pri reformoj por Esperanto [3]. [Sergio Pokrovskij]
1. Jean RIBILLARD: Preĝo de M’saud, La nica literatura revuo, 1:6
2. Lanti: Naciismo, SAT: Lepsiko, 1930. Ĉap. III.
3. Deklaro de Ido, En: Leteroj de L.-L. Zamenhof — aliulaj partoj. Letero № 392.
angle:
formal
beloruse:
фармальны
ĉeĥe:
formalitní, formalitový
ĉine:
形式上 [xíngshìshàng]
france:
catégorique, conventionnel (formel), explicite, exprès, formel (exprès, conventionnel)
germane:
1.a gewöhnlich, vorgeschrieben, konventionell 1.b formell, förmlich 1.c förmlich, offiziell 1.d formal, offiziell, nach Vorschrift, vorschriftsmäßig, vorschriftsgemäß
hispane:
formal
hungare:
formális, rendes, szokásos, hivatalos
japane:
外形的な [がいけいてきな], 形式上の [けいしきじょうの], 正式の [せいしきの], 正規の [せいきの], 儀礼的な [ぎれいてきな], 明確な [めいかくな], 明言された [めいげんされた]
nederlande:
formeel
pole:
formalny
portugale:
formal
ruse:
формальный
slovake:
formálny
tibete:
ལུགས་སྲོལ་ལྟར་
tokipone:
sewi
ukraine:
формальний, формений, зроблений за формою

formalaĵo

Precize difinita maniero, formo, laŭ kiu oni devas agi por obei la kutimon, regulon, leĝon: mia samlandano plenumis ĉiujn formalaĵojn, kaj mi kun la doktoro eniris FdO ; la elekto estis nur tute senvalora formalaĵo [4]; pagpromeson ni skribu, – tiaj formalaĵoj ne estas bezonataj HsT ; la glora ĉefpastro de ĉi tiu templo, Herhor, alvokis vin, por ke vi […] rifuzu aŭ donu al li la rajton de l' enterigo... tio estis nur formalaĵo, tiel antikva, kiel la egiptaj dinastioj [5]; la kanceliero traserĉis la meblojn nur por formalaĵo, ĉar li bone sciis, ke ne tie la reĝino kaŝis la gravan leteron IKr .
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
angle:
formality
beloruse:
фармальнасьць
ĉine:
正式流程 [zhèngshìliúchéng], 礼仪 [lǐyí], 技术细节 [jìshùxìjié], 专门的事项 [zhuānméndeshìxiàng], 专门性 [zhuānménxìng], 礼节 [lǐjié], 手續 [shǒuxù]
france:
formalité
germane:
Formalität, Formsache
hispane:
formalidad
hungare:
formalitás, külsőség, formaság
japane:
様式 [ようしき], 正式な手続き [せいしきなてつづき], 形式的行為 [けいしきてきこうい], 儀礼 [ぎれい]
nederlande:
formaliteit
pole:
formalność, formy obyczajowe, savoir vivre, dobre maniery dobre maniery
portugale:
formalidade
ruse:
формальность
ukraine:
формальність

formalema

Emo agi formale1.a: la elektita socia, familia kaj intelekta medio, kie kontraŭ la eksmoda formalemo de la gepatroj militas la abrupta neformalo de la gejunuloj [6].
6. Katelina Halo: Novaj libroj — „Maigret hezitas“, La Brita Esperantisto, 1999:09/08.
ruse:
склонность к формальностям церемонность

formaligi

1.
Prezenti ion (planon, projekton, ideon, aranĝon ktp) formale1.a, laŭregule: Ĝentileco estas grava elemento de la ĉina kulturo, ofte ĝi estas formaligita Esperanto ; La ŝanĝo formaligos kaj pliefikigos tion, kion niaj estraranoj, CO-stabanoj kaj aliaj kunlaborantoj efektive faras jam de jardekoj Esperanto .
Rim.: Pro nalcilingva influo „formaligi“ ofte estas uzata en la senco, kiun pli konvene esprimus „oficialigi“. [Sergio Pokrovskij]
2.
MAT Esprimi ion (nocion, aserton, pruvon) en terminoj de formala sistemo: La ĵus aludita distribuo de /n/-alofonoj efektive ekzemplus la signaladon de morfemlimoj per specialaj alofonoj — kiun iuj volus formaligi en la teorio per rekono de „junto“ /+/ LAE ; „Metriko“ estas matematika formaligo de la nocio „distanco“ [7].
7. Marc Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono, Prago: Kava-Pech, 2003. № 767, p. 87.

formalismo

1.
Formalemo, tro pedanta atento kaj obeo al la formalaĵoj: [ŝi] per la lingvo de la societa formalismo esprimis sian bedaŭron KKr ; formalismo, burokratismo, senrimedismo, samgrupismo fermas horizontale la universalecon de UEA BonaLingvo ; Hans Kelsen, ĉefteoriulo de la jura formalismo […] suverene elblovetis: „mi estas juristo, ne moralisto“ [8].
2.
formala regularo: formalismo de voĉdono [9].
3.
MAT Skolo en la filozofio de matematiko, celanta solvi la problemojn de la fundamentoj de matematiko per studo de formalaj sistemoj: la evidentigo de multnombraj paradoksoj esence propraj al la aro-teorio, kondukis al la disvolviĝo de la formalismo (Hilbert, Bourbaki) ĉirkaŭ la 1930aj jaroj [10].
8. Monato, Filippo Franceschi: Mussolini, Hitler, Stalin kaj Bush, 2006
9. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
10. Christian Rivière: Matematika rezonado
angle:
formalism
beloruse:
фармалізм
ĉeĥe:
formalizmus
france:
formalisme
germane:
Formalismus
hispane:
formalismo
hungare:
formalizmus
japane:
形式主義 [けいしきしゅぎ]
nederlande:
formalisme
pole:
formalizm
portugale:
formalismo
ruse:
формализм
slovake:
formalizmus
ukraine:
формалізм

malformala

=neformala1 Lokuloj kreis malformalan renkontiĝcentron, por babili kaj piedpilkumi kun ili (kun la migrantoj), kaj protestis kontraŭ ilia forsendado Kon11 ; Aldone estis traktataj la roloj de la malformala kaj neformala edukado kiel ŝlosilaj por la lingvo-lernado kaj egalaj ebloj por lerni lingvojn samrajte por malavantaĝitaj personoj Kon11 .
beloruse:
нефармальны, вольны
ĉine:
沒有形狀 [méiyǒuxíngzhuàng], 无定形 [wúdìngxíng], 非正式 [fēizhèngshì]
france:
décontracté, informel, négligé
germane:
informell, formlos, unmittelbar
japane:
略式の [りゃくしきの], 形式張らない [けいしきはらない]
tibete:
ལུགས་བསྟུན་མི་དགོས་པ་

neformala

1.
Ne ĝenata de formalaj1.b reguloj, libera1.a: poste okazis neformala festo kaj balo; kunsidoj formalaj kaj neformalaj Kon11 ; mi povis uzi Esperanton kun aliaj homoj en neformala etoso Kon11 .
2.
Ne la kutima, oficiala, formalaj1.a: neformala edukado Kon11 .
beloruse:
нефармальны, вольны
ĉine:
沒有形狀 [méiyǒuxíngzhuàng], 无定形 [wúdìngxíng], 非正式 [fēizhèngshì]
france:
décontracté, informel, négligé
germane:
informell, formlos, unmittelbar
japane:
略式の [りゃくしきの], 形式張らない [けいしきはらない]
tibete:
ལུགས་བསྟུན་མི་དགོས་པ་

formala sistemo

MAT Sistemo el signoĉenoj (formala lingvo) kaj inferencaj reguloj, uzata en logiko, matematiko, komputado kaj lingvoscienco.
angle:
formal system
ruse:
формальная система

administraj notoj

pri ~a 1.d:
        Indus enkonduki „laŭ/forma“ kaj „pri/forma“ uzataj en la difino.
        [MB]
      
~a sistemo: Mankas dua fontindiko.
~a sistemo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.