tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ro ru sk sv

2evolu/i PV

evoluiTEZ

(ntr)
1.
Iompostiome disvolviĝi; regule kaj laŭnature kreskadi aliformiĝante: Esperanto evoluas laŭ natura kaj rekta vojoZ..
2.
Pasi tra diversaj iompostiomaj ŝanĝoj: kun la tempo, lia karaktero evoluadis ĝis ekstrema mildeco.

evoluigiTEZ

(tr)
Igi ion evoluanta.

evoluoTEZ Vikipedio

1.
Iompostioma laŭnatura disvolviĝo kaj aliformiĝo: evoluo de la bestoj, plantoj, lingvoj.
2.TEZ
Iompostioma ŝanĝiĝo: la evoluo de la lingvaj teorioj, de la militaj metodoj. VD:proceso 2.

evoluismo, teorio de evoluoTEZ Vikipedio

BIOSCI Doktrino klariganta per evoluo laŭtempajn ŝanĝojn, precipe la ŝanĝojn en vivulaj specoj: „La nuna stato de l' evoluismo“ [1]; Karlo Darvino ... estis angla sciencisto kiu eltrovis la teorion de evoluo per natura elekto [2].

tradukoj

anglaj

~i: evolve; ~igi : develop, direct; ~o: evolution; ~ismo, : evolutionism, theory of evolution.

belorusaj

~i: разьвівацца, эвалюцыянаваць; ~igi : разьвіваць; ~o: разьвіцьцё, эвалюцыя; ~ismo, : эвалюцыйная тэорыя.

ĉeĥaj

~i: vyvíjet se; ~igi: rozvinout, vyvinout, vyvíjet, vést k vývoji a novému stavu; ~o: evoluce, rozvoj, vývoj; ~ismo, : evoluce, rozvoj, vývoj.

francaj

~i: évoluer; ~o: évolution; ~ismo, : évolutionnisme, théorie de l'évolution.

germanaj

~i 1.: sich entwickeln; ~i 2.: sich verändern; ~igi : entwickeln; ~o 1.: Entwicklung, Evolution [vivogenezo]; ~o 2.: Veränderung, Sichentwickeln, Evolution [fak].

hispanaj

~i: evolucionar; ~o: evolución.

hungaraj

~i: fejlődik; ~igi : fejleszt; ~o: fejlődés.

nederlandaj

~i: evolueren; ~igi : ontwikkelen, doen evolueren; ~o: evolutie; ~ismo, : evolutieleer, evolutietheorie.

polaj

~i: ewoluować, rozwijać się; ~igi : rozwijać; ~o: ewolucja, rozwój.

portugalaj

~i: evolucionar, evoluir, evolver; ~o: evolução.

rumanaj

~i: a evolua; ~o: dezvoltare.

rusaj

~i: развиваться, эволюционировать; ~igi : развивать; ~o: эволюция, развитие.

slovakaj

~i: vyvíjať sa; ~igi: rozvinúť, rozviť; ~o: evolúcia, rozvoj, vývoj; ~ismo, : evolúcia, rozvoj, vývoj.

svedaj

~i: utvecklas; ~o: utveckling.

fontoj

1. J. Rostand, trad. J. kaj M. Delacourt: La nuna stato de l' evoluismo, Scienca Revuo, 1951, numero 2a
2. S. Kalb: Darvino, 1996-01

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [evolu.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.23 2015/07/04 08:37:33 ]