*anim/o PV

*animo

1.
FILREL Spirita, viviga principo de homo kaj aliaj bestoj, laŭ iuj doktrinoj eterna: la korpo estas morta, la animo estas senmorta [1]; Dio diris: jen Mi donis al […] ĉiuj bestoj de la tero […], kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon [2]; la Eternulo […] enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo [3]; dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni [4]; la nombro de ĉiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri [5]; vi vidis tiun mizerulon, Amalio, kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris sian animon [6]; tiel mi fordonas mian animon al la diablo [7]; lia animo forkuris en la pinton de la piedo (li timegiĝis) PrV ; animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras PrV ; ili vivas per unu animo en du korpoj (vd intima, fido) PrV .
2.
Senta kaj pasia parto de homo, tuto de liaj moralaj ecoj, bonaj aŭ malbonaj, kontraste al la intelekto: ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo (humoro) FK ; per ĉiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun ĉi teruran momenton FK ! io ekmoviĝis en la malmola animo de Doroteo FK ; de tiu ĉi momento ĉesiĝis la interna batalo en lia animo, li subite eksentis […], ke li nun por nenio en la mondo revenus en la drinkejon FK ; Amo […] por la mizeruloj / Sentis la nobla animo flame kaj varme ĉe li FK ; tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, — tiu ĉi moleco de la sentoj [8]; sonoj […] ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema VivZam ; inspiro el animo pura VivZam ; fremda animo estas abismo sen limo PrV . SIN:koro 2
3.
(figure) Precipa instiganto: mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj [9]; Grace […] senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj BdV ; silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn demandojn [10]! SIN:kerno3, motoro2
4.
(figure) Spirito2 de io: la societo tiam konos la tutan animon de l' lingvo […] kaj povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj DL ; krei propran poezian artformon, venintan el la animo de la strukturo de nia lingvo mem [11].
VD:menso, psiko, spirito.
angle:
soul 2. spirit 3. spirit
beloruse:
душа, дух
bulgare:
душа
ĉeĥe:
anima, duše
france:
âme
germane:
Seele
hebree:
נשמה 2. רוח 3. רוח
hispane:
alma
hungare:
lélek
itale:
1. anima 2. animo 3. anima (fig.)
katalune:
ànima
nederlande:
ziel
pole:
dusza 1. dusza 2. dusza 3. dusza
portugale:
alma
rumane:
duhul 1. duhul 2. duhul 3. duhul
ruse:
душа
slovake:
duša
tokipone:
kon

animi

(tr)
1.
Vivigi: animita estaĵo; la animita spaco de lia vojaĝo – birdoj kaj bestoj – kapablas foje je tute homaj malnoblaĵoj [12]. VD:animalo
2.
Vigligi: animita balo FK ; Georgo kaj Stella sidis ankoraŭ en animita interparolado FK ; la spirito de Rotterdam animu nian laboron EeP ; okazis esperiga evento [kiun] animis Jerzy Owsiak kun sia Granda Festa Orkestro de Helpo: dume estis kolektataj 20 milionoj da zlotoj por mildigi la suferon de infanoj [13].
3.
Inspiri: animitaj de ĉi tiu spirito ni proponis... deliktoj, animitaj de malama sento kontraŭ Israelo [14].
angle:
animate, enliven, vitalize 3. inspire
beloruse:
1. адушаўляць 2. ажыўляць 3. натхняць, адухатвараць
ĉeĥe:
animovat, oživit
france:
animer
germane:
1. beseelen 2. beleben, anregen, animieren 3. inspirieren
hebree:
לעורר (לחיים), להחיות, להנפיש
hispane:
animar
hungare:
inspirál 1. lelket lehel bele 2. lelkesít
itale:
animare
katalune:
1. animar
nederlande:
1. bezielen 2. animeren 3. inspireren
pole:
animować, ożywić 1. animować 2. ożywić 3. inspirować
rumane:
anima, revigora 1. anima 2. anima 3. inspira
ruse:
1. одушевлять 2. оживлять 3. воодушевлять
slovake:
oživiť

animismo

REL Religia kredo2, kiu atribuas animon ankaŭ al nevivaĵoj: ni tibetanoj kredas je animismo kaj lokaj monto, akvo kaj arboj estas donacitaj de dio [15]; la esenco de ŝintoo estas animismo, kiu trovas ĉie animon kaj adoras ĝin kiel dion [16]; animismo, vuduo (Voduismo) estas tradicia afrika religio [17]. VD:panteismo
ĉeĥe:
animizmus
france:
animisme
germane:
Animismus
itale:
animismo
pole:
animizm
rumane:
animism
slovake:
animizmus

egalanima

Trankvila, ne tuŝata de emocioj: penante aspekti egalanima, ŝi aldiris: – Vere, vi igas min dezirema, renkonti tiun mirindaĵon [18]; li respondis kun sia kutima egalanima tono CKv ; mi provis resti egalanima kaj supraĵe sukcesis, sed fundfunde ŝi vekis miajn plej sovaĝajn venĝ-instinktojn ChV ; ŝi, ĝenerale tiel stabila, fortika, egalanima, ne kapablis subpremi la larmojn ChR . SIN:konstanta2, serena2VD:indiferenta2, seninteresa, senzorga
angle:
equanimous
ĉeĥe:
duševně vyrovnaný
france:
d'humeur égale, serein (sans émotions)
germane:
ausgeglichen, im seelischen Gleichgewicht, seelenruhig
hebree:
שלו נפש
itale:
equanime
pole:
wyważony
rumane:
echilibrat
ruse:
невозмутимый, хладнокровный, равнодушный
slovake:
duševne vyrovnaný

egalanimeco

Trankvilo pro konstanta humoro: tamen li ne perdis sian kutiman egalanimecon [19]; „mi admiras vian egalanimecon,“ ŝi diris, „por mi estus ege maltrankvilige[…] CKv .
angle:
equanimity
beloruse:
спакойнасьць, абыякавасьць, непарушнасьць, ураўнаважанасьць, раўнадушша
ĉeĥe:
klid (duše), vyrovnanost
france:
égalité de caractère, équanimité
germane:
Ausgeglichenheit, Gleichgewicht (seelisch)
hebree:
שלוות נפש
hispane:
ecuanimidad
hungare:
egykedvűség
itale:
equanimità
katalune:
equànimement
pole:
spokój
rumane:
pace
ruse:
невозмутимость, спокойствие, уравновешенность, хладнокровие, равнодушие
slovake:
vyrovnanie mysle, vyrovnanosť
tibete:
བཏང་སྙོམས་

etanima

Netolerema, pedanta en sia pensado kaj agado, fermita al fremdaj kaj novaj ideoj ktp: havante plu nenion por timi de Vaŝingtono […], s-ino Brundtland povas nun ludi pli aktivan rolon en sektoro kie ŝi montriĝis etanima [20]; demarŝo tiom aŭdaca ke ĝi malkaŝis, per kontrasto, la etaniman sintenon de certaj eŭropaj landoj [21]. ANT:favora1, grandanima, indulgemaVD:avara, bagatelema, napokapa
angle:
small-minded, petty
ĉeĥe:
bez duševní síly, malomyslný
germane:
kleingeistig, engstirnig, borniert, beschränkt (engstirnig)
hebree:
קטנוני
itale:
meschino
pole:
małostkowy, małoduszny
rumane:
mărunte, minore
ruse:
мелочный
slovake:
malomyseľný

etanimeco

Karaktero, sinteno etanima: [la] deklaracio valorigis islamon kiel religion de la „centro“, kiu rifuzas “la troigojn, la ekstremismon kaj la pensomalvastecon (etanimecon) [22]; li sankciis ekonomian politikon de hezitado kaj de etanimeco kiam oni devis relanĉi la aktivecon [23]. VD:paroĥismo
angle:
small-mindedness, pettiness
ĉeĥe:
malost
hebree:
קטנוניות
itale:
meschinità
pole:
małostkowość, małoduszność
rumane:
mângâi, mangaiere
ruse:
мелочность
slovake:
malosť

facilanima

Senpripensa, senkonsidera, neserioza: Abimeleĥ dungis […] homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin [24]; la multo de mono, kiun ŝia edzo heredis de siaj gepatroj, faris lin malhumila kaj facilanima [25]; ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojn Marta ? kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva afero ― tute egale […], ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj […] ― li neniam sukcesos [26]. VD:frivola2, naiva, riskema
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:4
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
26. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
angle:
light-minded, frivolous, flippant facil~aĵo: frivolity
beloruse:
легкадумны
ĉeĥe:
lehkomyslný
france:
insouciant, léger (insouciant) facil~aĵo: bêtise (acte irréfléchi), folie (acte irréfléchi)
germane:
leichtfertig, leichtsinnig, unbedacht facil~aĵo: Leichtsinnigkeit, Unbedachtheit
hebree:
קל דעת, פזיז facil~aĵo: שטות
hungare:
könnyelmű
itale:
allegro (frivolo), leggero (frivolo), spensierato, avventato facil~aĵo: faciloneria (atto), spensieratezza (atto), avventatatezza (atto)
nederlande:
ondoordacht
pole:
roztargniony, frywolny, niepoważny facil~aĵo: lekkomyślność
rumane:
distras, frivol, frivole facil~aĵo: nepăsare
ruse:
легкомысленный facil~aĵo: легкомысленный поступок
slovake:
ľahkomyseľný

facilanimeco

Malserioza humoro aŭ karaktero, emo al agado sen kalkulo de sekvoj: mia […] koro malsaĝe puŝis min en ĉi tiun facilanimecon [27]; se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon […] – tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla! LR ; lia fizionomio prezentadis tian esprimon de […] sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante ĝin, oni povis ridi Marta .
angle:
light-mindedness, frivolity, flippancy
ĉeĥe:
lehkomyslnost
france:
légèreté (manque de sérieux)
germane:
Leichtsinn
hebree:
קלות דעת, פזיזות
itale:
faciloneria, spensieratezza, avventatatezza
pole:
lekkomyślność, beztroska, charakterek
rumane:
nepăsare, frivolitate
ruse:
легкомыслие, ветреность, несерьёзность
slovake:
ľahkomyseľnosť

* grandanima [28]

Nobla, donema, pardonema, senenvia: ĉu ne konvenas al la venkinto esti grandanima [29]? neniam ŝuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata BdV ; li revis gloran agon, kiu reliefigus lian malavarecon, lian kuraĝon, lian grandanimon, kiu lin metus sur piedestalon KPr .
angle:
magnanimous
beloruse:
велікадушны
ĉeĥe:
velkodušný, velkomyslný, velkorysý
france:
magnanime
germane:
großherzig, großzügig
hebree:
נדיב, אציל נפש
itale:
magnanimo
nederlande:
groothartig
pole:
wielkoduszny
rumane:
mărinimos
ruse:
великодушный
slovake:
veľkodušný

grandanimeco

Kapablo agi noble, pardoneme sen postkolero aŭ malfido: Asirianoj, malgraŭ la barbareco, ne estas malbonaj homoj, se ili ŝatas la grandanimecon [30]. sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency BdV ; puŝante la grandanimecon ĝis la plej plena memforgeso ChL .
angle:
magnanimity
ĉeĥe:
velkomyslnost
france:
largeur d'esprit, magnanimité
germane:
Großzügigkeit
hebree:
נדיבות, רוחב לב, אצילות נפש, גדלות נפש
itale:
magnanimità
pole:
wielkoduszność
rumane:
generozitate
ruse:
великодушие
slovake:
šľachetnosť

kotanimulo

Malnoblulo kun trivialaj pensoj, nekapabla de bonaj agoj: fi al la abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis [31]!
angle:
low-minded person
france:
ignoble individu
germane:
Verabscheuungswürdiger
hebree:
גס רוח
itale:
ignobile (individuo)
pole:
podły człowiek
ruse:
подлец, пошляк

larĝanima

Volonte toleranta diversajn opiniojn, akceptanta diversajn vidpunktojn: li estas larĝanima liberpensulo [32]; mi volis esti larĝanima, sed mi ne sciis ne malkontenti ĉar eĉ en plej etaj aferoj niaj gustoj tiom diferencas [33]; uloj-ulinoj trakuras la stratojn kaj ĵetas leterojn laŭ ofte tre larĝanima kompreno [34]. VD:liberala, tolerema
32. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3a, Lemuel daŭrigas sian esploron
33. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
34. Monato, Franz-Georg Rössler: Poŝto perdita, 2013
angle:
open-minded
france:
large d'esprit
germane:
freizügig
hebree:
רחב אופק
pole:
otwarty
rumane:
deschide
ruse:
широких взглядов, без предубеждений, непредвзятый

larĝanimeco

Akceptanta ĉiajn doktrinojn aŭ sintenojn ĉe aliaj homoj, pli volonte vidanta iliajn akordojn ol iliajn malakordojn: [li] trafe parolis pri la tutmonda reputacio de Auld, pri liaj mirindaj tradukaj kaj poeziaj kapabloj kaj pri lia larĝanimeco [35].
angle:
open-mindedness
france:
largeur d'esprit
germane:
Freizügigkeit
hebree:
רוחב אופק
pole:
otwartość
rumane:
deschidere
ruse:
широта взглядов, непредубеждённость, непредвзятость

puranima

Morale sendifekta, senartifika kaj bonvola: mi devas esti puranima eĉ en laika mondo kvazaŭ la lotusa floro estas pura eĉ en kota lago [36]; ĉiuj komencantoj, kiuj estas malfermaj je puranima rakonto […] povos lerni pere de la libro [37]. SIN:ĉasta1, senpeka
36. -, trad. Niŝi Jasuhiro: La 42 Ĉapitroj, La Japana Budhano, 1999 (304-306)
37. Monato, Katalin Kováts: Post Gerda ankaŭ Halina kaj Viktor (mal)aperis, 2004
france:
candide
germane:
unschuldig (rein), rein (Seele)

rektanima

Senartifika, ne devojiĝema, konservanta sian celon: mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman Ifigenio ; la rektanima vivmaniero de la tiamaj homoj vekas emocion en ni [38].
38. Vastalto: Akvosfero, 2006-03-11
angle:
straightforward (character)
france:
droit (moralement), probe
germane:
geradlinig (Charakter)

simplanima

Naiva, senartifike sincera: ŝi havis mienon tiel senkulpan, tiel simplaniman KPr ; la Eternulo gardas la simplanimulojn [39]; ĉiu servis sian najbaron kun komika ĝentileco, ŝajnis, ke ĉiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion PatrojFiloj ; Olnjo kaj la pastro longe ridis simplanime je tiu ĉi neatendita falo [40]; Don Kiĥoto de la Manĉo, kies frenezeco kaj simplanimeco kompatigas ĉiujn DKM .
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 116:6
40. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
ĉeĥe:
prostoduchý
france:
ingénu
germane:
schlicht (Seele)
slovake:
prostoduchý

unuanime

Ĉiukonsente: la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo [41]; ili kolektiĝis kune, por militi unuanime kontraŭ […] Izrael [42]; la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo [43]; unuanima konsento FK ; ŝajnis, kvazaŭ mil voĉoj krias tion unuanime [44]; li mem proponis al la kongreso deklaron, unuanime akceptitan VivZam ; ĉiuj laboras unuanime [45]. VD:ĉies, komune, kune, unuvoĉa
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 22:13
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:2
43. La Nova Testamento, La agoj 8:6
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
45. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
angle:
unanimously
beloruse:
аднадушна
france:
unanimement, à l'unanimité
germane:
einstimmig, übereinstimmend
hebree:
פה-אחד
hispane:
unánimemente
hungare:
egyhangúlag
itale:
all'unanimità
katalune:
unànimement
nederlande:
eensgezind
pole:
jednomyślnie
portugale:
unanimemente
rumane:
în unanimitate
ruse:
единодушно
slovake:
jednomyseľne

administraj notoj