1pedant/o JED
pedanto
- (komune) Homo skrupule, tre precize plenumanta taskojn, eventuale tro zorganta pri bagateloj: lingva pedanto emas malfidi la ĝeneralajn helpojn al komuniko, kiuj estas la kunteksto, la situacio, eventuale la gestoj [1]; ni do ne estu pedantoj kaj akceptu la naturfontojn, kiuj impulsas nian vivantan lingvon [2]. magistro2
1.
Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
- angle:
- pedant
- beloruse:
- пэдант
- ĉeĥe:
- pedant, puntičkář, školomet
- ĉine:
- 学究 [xuéjiū], 學究 [xuéjiū], 书呆子 [shūdāizi], 書呆子 [shūdāizi], 书蠹 [shūdù], 書蠹 [shūdù], 迂夫子 [yūfūzǐ]
- france:
- pédant (subst.), cuistre
- germane:
- Pedant
- hispane:
- pedante
- japane:
- 学者ぶる人 [がくしゃぶるじん], 衒学者 [げんがくしゃ], 枝葉末節にこだわる人 [しようまっせつにこだわるじん]
- katalune:
- pedant (individu)
- nederlande:
- betweter
- pole:
- pedant
- slovake:
- pedant, puntičkár
- ukraine:
- педант
pedanta
- 1.
- (iu) Precize, detale kaj iom rutine zorganta precipe pri malgravaĵoj: ŝi fariĝis pedanta (diligentega, senmanka) vizitantino de la kunvenoj; ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj [3]; se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam […] ekzemple ni devus diri: „riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi“ (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj) [4]; oni ne estu tro pedanta, kritikante la esperantan „memstara“ kiel (fi)germanaĵon, ĉar „ne ĉio memstara ĉiam staras“ [5]; Van Elshout estis dudek-kvinjara pedanta dando, […] kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo [6]. asidua, bagatelema, etanima, sagaca, skolastika2, skrupula, zorgema
- 2.
- (io) Pedante farita, perfekta: ĉio estis en preskaŭ pedanta ordo [7]; pedanta pakaĵo de la panpecoj [8]. bonorda1, senmanka2
3.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
5. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
8. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
5. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
8. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
- angle:
- pedantic
- beloruse:
- пэдантычны
- ĉeĥe:
- malicherný, pedantský, puntičkářský
- ĉine:
- 烦琐 [fánsuǒ], 煩瑣 [fánsuǒ], 迂腐 [yūfǔ], 迂執 [yūzhí], 迂执 [yūzhí], 迂儒 [yūrú]
- france:
- 1. pointilleux
- germane:
- 1. pedantisch 2. tadellos
- hungare:
- 1. pedáns, precíz, akkurátus
- japane:
- 学者ぶった [がくしゃぶった], 些事に拘泥する [さじにこうでいする]
- katalune:
- 1. primmirat, minuciós
- nederlande:
- verwaand, pedant
- pole:
- 1. pedantyczny, akuratny (pot.)
- portugale:
- pedante
- ruse:
- педантичный
- slovake:
- malicherný, pedantný, puntičkársky
- svede:
- 1. pedantisk
- ukraine:
- педантичний
pedanti
(ntr)
- (komune) Agi pedante, tro precize zorgante pri bagateloj: se oni krome pedantas pri „la ĝusta vorto“, oni emas pezigi la lingvon per ampleksa balasto el senutilaĵoj [9]; nenio malpermesas, ke vi rigore pedantu […] kaj neniam elipsu la vorton „lingvo“ [10]. ĉikani2, harfendi
9.
Claude Piron: La bona lingvo, 5. La Arto De Vortfarado
10. M. M. Campagna: Re: Kiam esperanto ne estas „esperanto“, soc.culture.esperanto, 1996-12-28
10. M. M. Campagna: Re: Kiam esperanto ne estas „esperanto“, soc.culture.esperanto, 1996-12-28
- angle:
- be pedantic
- beloruse:
- быць пэдантычным, быць дробязным
- france:
- faire dans la dentelle, vétiller
- hispane:
- pedantear
- katalune:
- ser pedant, insistir en nimietats
- nederlande:
- verwaand zijn, pedant zijn
- pole:
- być pedantycznym
- ruse:
- быть педантом, придираться к мелочам
pedantulo
- (komune) Homo pedanta: en la libro troviĝas – ĉu por kontentigi pedantulojn? – gramatika vortareto [11].
11.
Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a
jarcento: dika Pomego!
- angle:
- pedant
- beloruse:
- пэдант
- ĉeĥe:
- pedant, puntičkář, školomet
- ĉine:
- 学究 [xuéjiū], 學究 [xuéjiū], 书呆子 [shūdāizi], 書呆子 [shūdāizi], 书蠹 [shūdù], 書蠹 [shūdù], 迂夫子 [yūfūzǐ]
- france:
- pédant (subst.), cuistre
- germane:
- Pedant
- hispane:
- pedante
- japane:
- 学者ぶる人 [がくしゃぶるじん], 衒学者 [げんがくしゃ], 枝葉末節にこだわる人 [しようまっせつにこだわるじん]
- katalune:
- pedant (individu)
- nederlande:
- betweter
- pole:
- pedant
- slovake:
- pedant, puntičkár
- ukraine:
- педант
pedanteco
-
Animstato, agmaniero de pedanto;
akribio:
oni devis nur alrigardi ŝin: la korpa kaj vesta pure, kiu limiĝis jam al la
pedanteco, la zorge flegita frizuro de la ondanta hararo, la akcentado de la
ordo
[12];
kvankam estas rilato inter la francaj ideoj pri „la ĝusta vorto“ kaj tiuj pri
malriĉeco, la pedanteco, kiun stimulas tia maniero kompreni lingvon, fakte
efikas al ĝi malriĉige
[13];
ĉiu detalo estas plenumita kun plej laŭdinda
diligenteco kaj pedanteco
PV
;
Rim.: Oni ofte perceptas pedantecon kiel nekonvena en situacioj postulantaj pragmatismon, dum akribion oni perceptas kiel konvena ekz-e en scienca laboro.
12.
Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
13. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
13. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
- beloruse:
- пэдантычнасьць
- ĉeĥe:
- lpění na maličkostech, pedantství, puntičkářství
- ĉine:
- 迂气 [yūqì], 迂氣 [yūqì], 书呆子 [shūdāizi], 書呆子 [shūdāizi]
- france:
- pédanterie
- germane:
- Pedanterie, Kleinlichkeit
- hispane:
- pedantería, pedantismo
- japane:
- 学者気取り [がくしゃきどり], 衒学的態度 [げんがくてきたいど], 杓子定規な態度 [しゃくしじょうぎなたいど]
- slovake:
- pedantstvo, ľpenie na maličkostiach
- ukraine:
- педантичність, педантизм