*humor/o

*humoro

1.
Okaza mensostato emocia; animstato: li estas hodiaŭ en kolera humoro [1]; mi estas en la plej brilanta humoro FK ; gaja humoro [2]; malgaja humoro Marta ; petola humoro BdV ; vigla humoro BdV ; furioza humoro [3]; li estas en acida humoro PrV ; kontraŭ doloro helpas bona humoro PrV ; la infano terure kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj, videble ĝi tute ne estis en bona humoro [4]; „mi havas nun atakon de malgaja humoro“, diris ŝi, „sed vi ne atentu tion kaj vizitu min […][5]; grumblema klient', vi venis ĉi tien kun nigra humoro [6]; lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro [7]; la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo [8]; regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo [9]; la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn BdV ; (figure) la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento BdV .
Rim.: Nur ĉi tiu senco estas fundamenta, kiel atestas la tradukoj germana, rusa kaj pola en la Universala Vortaro (la tradukoj angla kaj franca uzas la etimologie parencan vorton malpli precizan). [Sergio Pokrovskij]
2.
(malofte) Trajto de karaktero1, parto de temperamento, emo al iu humoro1: de mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron (t.e. bonhumoremon) [10].
3.
(arkaismo) Humuro: humoraĵo; humorplena libro; tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze [11].
angle:
1. mood, humour 2. temper, humour
beloruse:
1. настрой, гумор 3. гумар
bretone:
1. imor
bulgare:
1. настроение
ĉeĥe:
 humor, rozmar 1. nálada
france:
1. humeur (état d'esprit) ~aĵo: trait d'humour. ~plena: humoristique.
germane:
1. Laune, Stimmung 2. Gemüt
hispane:
 humor sentimiento (buen humor)
itale:
1. umore 2. temperamento ~aĵo: battuta di spirito. ~plena: umoristico. 3. humor, spirito (humor), umorismo
nederlande:
1. humeur, gemoedstoestand, gemoedsgesteldheid, luim
norvege:
1. humør 3. humor
portugale:
 humor
ruse:
1. настроение 2. нрав 3. юмор
slovake:
 humor, nálada
svede:
1. humör 3. humor
ukraine:
 настрій

humora

1.
Rilata al humoro1: Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora [12]; li estis jen vigla, jen malbonhumora [13]; kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio [14]; lia deĵoro ne suferis plu pro liaj humoraj neegalecoj [15].
2.
(evitinde) Humura: humora parolo, rakonto.
ĉeĥe:
 náladový, veselý
germane:
1. gelaunt
itale:
1. umorale (stato d'animo), dell'umore
nederlande:
1. humeurig, gehumeurd
slovake:
 humoristický

humori

Esti en iu humoro1, emi al io laŭ koncerna humoro: nun li ne ŝerceme humoras; laŭdinde estas, ke vi ne humoras min bati, ĉar l' okazo oportunas [16].
16. Lord Byron, trad. W. Auld: El la I-a kanto de „Don Johano“, Norda Prismo, 1957:2
germane:
 geruhen, gelaunen
itale:
 essere d'umore, aver umore
ruse:
 быть в настроении, быть в настроенным
ukraine:
 бути в тому чи іншому настрої

humorigi

(tr)
Agordi al iu humoro, al iu animstato: li mem kreas sian humoron kaj scipovas humorigi aliulojn [17]; la malvarmega akvo […] bonhumorigas, donas psikan forton kaj feliĉigan senton de bonfarto [18].
17. -: Hugo, Bonvivulo, Socioniko, [vidita en 2015]
18. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
france:
 mettre dans une humeur..., communiquer un sentiment
germane:
 in Stimmung bringen, stimmen (Laune)

bonhumora

En bona, feliĉa, gaja, agrabla humoro: lordo Nelson pasigis la plej grandan parton de la vivo sur la maro, batalante furioze kontraŭ la malamikoj de la lando, ĉiam gaja, ĉiam bonhumora, sed kiam lia razilo okazigis treege malgrandan tranĉeton sur la vango, li kriegis laŭte, kvazaŭ li suferis teruran vundon [19]. .
19. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
france:
 de bonne humeur
ukraine:
 у доброму настрої

malbonhumora

En malbona, malfeliĉa, malgaja, malagrabla humoro: Karlo ellitiĝas grumblante; malbonhumora li estas [20].
20. F. Szilágyi: La Granda Aventuro, 1945
france:
 de mauvaise humeur

administraj notoj

pri humor/o :
  Antaŭ la kreo de "humuro", estis intera lama solvo, nome
  la kunmetaĵo "bonhumoro" kun ĝuste tiu senco
  (do diferenca disde "bona humoro", kio ĝenas
  ĉe la kunmetaĵoj de ĉi-lasta).
  [MB]
~i: Mankas dua fontindiko.
bon~a : Mankas dua fontindiko.
malbon~a : Mankas dua fontindiko.