psik/o JED , psiĥ/o
psiko, psiĥo
Menso, precipe kiel
studobjekto de psiĥologio, kiu rigardas ĝin loko de
ĉiuj konsciaj kaj nekonsciaj inklinoj, komprenoj,
emocioj, voloj...:
tiuj kutimoj enradikiĝas profunde en nia psiko;
psikaj fenomenoj;
mizero kaj angoro […] kreas katastrofajn tajdojn […] en la
homa psiko
[1];
[ili] pli bone konas la infanan psikon
[2];
la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo
[3].
Psiĥo (mita figuro)
animo,
spirito,
psiĥologio, psikologio,
psikopatio
1.
Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
2. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
3. La metodo Cseh: mitoj, fortoj kaj malfortoj
2. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
3. La metodo Cseh: mitoj, fortoj kaj malfortoj
- angle:
- mind, psyche
- beloruse:
- псыхіка
- ĉeĥe:
- duše, duševno, psyché
- ĉine:
- 心理 [xīnlǐ]
- france:
- psyché, psychisme
- germane:
- Psyche, Geist
- hispane:
- psique
- hungare:
- psziché, lélek
- japane:
- 精神 [せいしん], 心理 [しんり]
- nederlande:
- geest, psyche
- pole:
- psychika
- portugale:
- psique, psiquê (evi.)
- ruse:
- психика
- slovake:
- duša, duševno, psyché
- ukraine:
- психіка
psikanalizo, psiĥanalizo

Psiĥologia klinika metodo, ellaborita de
Freŭdo, celanta
malkovri per diversaj procedoj konsciigi la subkonsciajn
ide-sistemojn, kies neperceptita ĉeesto kaŭzas mensajn aŭ
eĉ korpajn perturbojn, kaj kies origino estas la libido:
psikanalizo elmontris, kiom estas utile, esplori la plej sekretajn refaldojn
de nia subkonscio, por ke ni liberiĝu de la malklaraj fortoj, kiuj nin katenas
[4];
Sigmund Freud,
aŭstra psikologo kaj fondinto de psikanalizo, enkondukis
sonĝojn en modernan psikologion kaj donis gravan atenton al ĝi
[5];
[la teksto] denuncis la personismon kaj la familiismon de psiĥanalizo
[6].
4.
C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
5. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
6. T. Garcia-Fons: Psiĥiatrio ― Flegi aŭ disciplini, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2013-01-01
5. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
6. T. Garcia-Fons: Psiĥiatrio ― Flegi aŭ disciplini, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2013-01-01
- angle:
- psychoanalysis
- beloruse:
- псыхааналіз
- ĉeĥe:
- psychoanalýza
- ĉine:
- 心理分析 [xīnlǐfēnxī], 精神分析 [jīngshénfēnxī], 精神分析学 [jīngshénfēnxīxué], 精神分析學 [jīngshénfēnxīxué]
- france:
- psychanalyse
- germane:
- Psychoanalyse
- hispane:
- psicoanálisis
- hungare:
- pszichoanalízis, lélekelemzés
- japane:
- 精神分析 [せいしんぶんせき]
- nederlande:
- psychoanalyse
- pole:
- psychoanaliza
- ruse:
- психоанализ
- slovake:
- psychoanalýza
- ukraine:
- психоаналіз
psikanalizisto, psiĥanalizisto
Ano de la psiĥanaliza skolo, kuracanto per la psiĥanaliza metodo:
antaŭ 90 jaroj naskiĝis Claude Piron (1931-2008),
belga, poste svisa tradukisto, psikanalizisto
[7].
7.
-: Claude Piron naskiĝis antaŭ 90
jaroj, La Ondo de Esperanto, 2021-02-26
- beloruse:
- псыхааналітык
- ĉine:
- 心理分析师 [xīnlǐfēnxīshī], 心理分析師 [xīnlǐfēnxīshī]
- france:
- psychanalyste
- pole:
- psychoanalityk