*inspir/i UV

*inspiri

(tr)
1.
Estigi en aliulo scion pri tio, kio estas direnda, farenda, verkenda ks:
a)
(p.p. iu): Joab inspiris al ŝi, kion ŝi devas diri [1]; inspiri heroaĵon, bonan ideon, planon, projekton al iu; ŝiaj mistikaj eldiroj en la templo de Merodaĥ estis inspiritaj de la reĝino, pli ol de la dio [2].
b)
(p.p. supernatura estaĵo): ĉu la diablo inspiris al vi hodiaŭ la demandojn? [3]; min io el supre inspiris [4]; ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj? [5]; ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo [6]; Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon [7]; ĉu mia amo estas vera amo kaj sekve dioinspirita (diinspirita, inspirita de Dio)? [8]; la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, [kaj Bileam] komencis sian inspiritaĵon (inspiritan paroladon), kaj diris: [...] [9]; admirinda serio da sonetoj, kiuj [...] prezentas la kulminon, en la franca poezio, de la katolika inspiriteco [10]; rigardo, mieno inspirita (montranta inspiritecon).
c)
(verkiston, artiston,...): la ĉiutaga vivo inspiras tiun poeton (estas fonto de liaj verkoj); tio estis verko simpla [...], sed farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto Marta ; tiu neelĉerpebla, realisme verkita fonto por romanoj fariĝis ankaŭ inspirilo por la […] dramverkisto Valdemar Vinař, verkinta la novelon La skandalo pri Jozefo [11].
d)
(p.p. sento, scio, observo...): Zamenhof estis ĉiam inspirita de la plej pura homamo; mia opinio ne estas inspirata de blinda simpatio; ideoj inspiritaj de aktualaj cirkonstancoj; okazo inspiris al li la respondon [12]; tiun esprimon inspiris al li lia patra lingvo.
2.
Estigi en aliulo senton: inspiri amon, respekton, timon, kuraĝon, ĝojon, bedaŭron al iu; Ramzes ankaŭ nun sentis tiun malamon kaj timon, kiun inspiris al li iam la severaj pastroj [13]; ĉiu vizito inspiradis al li internan ĝojon, ĉar li povis paroli kun li [14]; Vilfrido neniam antaŭe aŭdis tian ludadon, kaj ĝi venis al lia animo kiel nova inspiraĵo [15]; via nobla mieno inspiris min per pli altanima deziro, nome, gajni vian koron per amo [16]; rigardante [...] ŝian suprenlevitan vizaĝon, ardantan de emocioj, parte veraj, parte meminspiritaj, Omar ankoraŭ pli konfuziĝis [17]; [li] devis uzi ĉiujn fortojn por ne kaptiĝi de la inspira entuziasmo de ĉi aktoro [18].
3.
Gvidi aliajn per la ekzemplo, kiun oni al ili prezentas: eĉ el malliberejo li inspiras siajn fidelulojn; tiuj principoj inspiris la kongreson; la komitato laboris sub la konstanta kontrolado kaj inspirado de Zamenhof.
VD:dikti, influi, inokuli, instigi, konsili, komuniki, sugesti, sugestii, suflori
angle:
inspire
beloruse:
натхняць ~ita: натхнёны.
bulgare:
инспирирам
ĉeĥe:
vdechnout, vdechovat
ĉine:
振奋 [zhènfèn], 授意 [shòuyì], 感召 [gǎnzhào]
france:
inspirer (une action, un sentiment), faire naître (un sentiment), animer (inspirer), communiquer (un sentiment), insuffler (un sentiment), provoquer (un sentiment), susciter (un sentiment) ~ita: inspiré (adj..). ~iteco: inspiration (état de l'inspiré). ~a: inspirant, communicatif (ex. enthousiasme). ~ado: inspiration (acte d'inspirer).
germane:
inspirieren, eingeben 1. eingeben, einflößen, inspirieren 2. anregen, auslösen, erwecken 3. anregen, Vorbild sein, inspirieren
hispane:
inspirar
hungare:
sugall, megihlet, inspirál, ösztönöz, késztet
japane:
吹き込む [ふきこむ], 鼓吹する [つづみふする], 抱かせる [いだかせる], 霊感を与える [れいかんをあたえる]
nederlande:
inboezemen, bezielen, inspireren
pole:
inspirować, dawać natchnienie, natchnąć
portugale:
inspirar
ruse:
вдохновлять, вдохновить, воодушевлять, воодушевить ~ita: вдохновлённый, вдохновенный, воодушевлённый.
slovake:
inšpirovať, vnuknúť
ukraine:
надихати, запалювати, давати натхнення, вселяти

inspiro

Ago de io aŭ iu inspiranta, la inspiritaĵo mem: agi laŭ ies inspiro; la dia inspiro; eble virino tion faris? - demandis Pilato obeante subitan inspiron [19]; la popolaj kantoj estas la ĉefa fonto de lia inspiro (inspiriteco); eble tie li trovos, senpere de la dio mem, inspiron kaj gvidon [20]; aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro (inspirita bildo) de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu estis plena de ostoj [21]; el la talento certe naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado Marta ; sub dia inspiro Ŝem konstruis tie la grandan piramidon [22]; botelvic' da eliksiroj el la plej nobela sango donas spriton al la lango kaj inspiron al la liroj [23]; la seninspiraj pensoj de la homa koro estas malĝustaj, kaj ĝiaj deziroj vagadas tra malvirtaj lokoj [24]. VD:heŭreka!, ideo, penso1
angle:
inspiration
beloruse:
натхненьне
bulgare:
вдъхновение
ĉeĥe:
inspirace, vnuknutí
ĉine:
灵感 [línggǎn]
france:
inspiration (acte d'inspirer, souffle créateur), avis (instigation), impulsion (instigation), instigation, souffle créateur
germane:
Eingebung
hispane:
inspiración
hungare:
sugallat, ihlet, inspiráció, ösztönzés, késztetés
japane:
鼓舞 [こぶ], 激励 [げきれい], 霊感 [れいかん], インスピレーション, 着想 [ちゃくそう], 思いつき [おもいつき]
nederlande:
inspiratie
pole:
inspiracja, natchnienie
portugale:
inspiração
ruse:
вдохновение
slovake:
inšpirácia, vnuknutie
ukraine:
натхнення, запал, вселяння

inspiriĝi

Iĝi inspirita de iu aŭ io, preni kiel modelon: pri la fonetika flanko de sia kreaĵo li inspiriĝis ĉefe de la itala lingvo [25]; la tradiciaj formoj de humanismo estas […] inspiriĝis per historiaj spertoj kiuj ne plu apartenas al ni [26]; la barok-stila konstruaĵo inspiriĝas de la fasado de preĝejo Agnesa de Romo [27]. VD:imiti
angle:
to become inspired
beloruse:
натхняцца
france:
s'inspirer, imiter
hungare:
ihletet kap, inspirálódik
japane:
着想を得る [ちゃくそうをえる], 霊感を受ける [れいかんをうける]
pole:
inspirować się
portugale:
inspirar-se
ukraine:
надихатися, діставати натхнення, запалюватися

administraj notoj

pri ~i:
    Kontroli la tradukojn nederlandajn, kiujn mi devis kunfandi..
    [MB]