*serioz/a

*serioza

Nerida, neŝerca:
a)
(iu) Neŝercema, nekaprica kaj nefantazia: Jadvinjo […] kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj Marta ; videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton Marta .
b)
(iu) Nefrivola, nedistriĝema, diligente kaj zorge atenta: diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon [1]; simpla infanaĵo, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si [2]; simpla logiko kaj prudento, kontraŭ kiu certe nenia serioza komitato volos peki [3]; [kuntiri] la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj [4]; li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza [5]. SIN:solida 3VD:asidua, disciplina, lojala
c)
(io) Nebagatela, grava, multsignifa: tre serioza atako [6]; ni venis pro serioza afero [7]; en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki […] seriozan korecon [8]; por edziĝo la plena manko de religio povas esti serioza malhelpo [9]; li ne scias […] ĉu la duelo estas ŝerca aŭ serioza [10]. VD:severa
1. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:8
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
5. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
8. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
10. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIV
angle:
serious
beloruse:
сур'ёзны
ĉeĥe:
seriózní, vážný
ĉine:
郑重 [zhèngzhòng], 鄭重 [zhèngzhòng], 严肃 [yánsù], 嚴肅 [yánsù], 認真 [rènzhēn], 认真 [rènzhēn], 严重 [yánzhòng], 嚴重 [yánzhòng], 冷面 [lěngmiàn], 郑重其事 [zhèngzhòngqíshì], 鄭重其事 [zhèngzhòngqíshì], 一本正經 [yīběnzhèngjīng], 一本正经 [yīběnzhèngjīng]
france:
sérieux
germane:
1.a ernst 1.b ernsthaft, seriös 1.c ernst (Angelegenheit), gravierend
hispane:
serio
hungare:
komoly
japane:
まじめな, 謹厳な [つつし厳な], 本気の [ほんきの], 真剣な [しんけんな], 重大な [じゅうだいな], 深刻な [しんこくな]
katalune:
seriós
nederlande:
ernstig, serieus
pole:
poważny
portugale:
sério, sisudo
ruse:
серьёзный
slovake:
rozvážny, seriózny
svede:
seriös
tibete:
ཚབས་ཆེ་
ukraine:
серйозний, поважний

serioziĝi

Iĝi serioza: subite ŝi serioziĝis, metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardis en liajn okulojn [11]; ŝi foje serioziĝis, tre serioziĝis, iom sulkante la frunton [12]; [tion] amikmoke komentis la nevo, sed tuj li serioziĝis [13]; sub la direkto de Drezen, baldaŭ serioziĝis la poresperanta agado en Soveta Unio [14].
11. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
12. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 33a
13. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
beloruse:
пасур’ёзьнець
france:
se rembrunir, devenir sérieux
germane:
ernst werden
katalune:
enseriosir-se
pole:
spoważnieć, statkować

malserioza

Frivola, ŝercema, nefidinda: malgraŭ la malserioza ŝajno, li havis noblan kaj energian karakteron [15]; liaj moviĝemaj okuloj estis nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran Marta ; jes estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato [16]. VD:facilanima, gaja, petolema
beloruse:
несур’ёзны
ĉeĥe:
frivolní, ležérní, nedbalý, nevážný, povrchní
ĉine:
輕浮 [qīngfú], 轻浮 [qīngfú], 大大咧咧 [dàdàliēliē], 跅 [tuò]
france:
frivole, léger (insouciant), superficiel (insouciant)
germane:
leichtfertig, unernst, scherzhaft, spaßig
japane:
不まじめな [ふまじめな], 軽薄な [けいはくな]
katalune:
lleuger, despreocupat, negligent, fluix, lax
pole:
niepoważny, lekkomyślny
slovake:
frivolný, neseriózny, nevážny
ukraine:
несерйозний, легкий, розважальний, жартівливий

administraj notoj