*artifik/o

*artifiko  

Arta farmaniero, kiu ŝajnas simpla, sed en efektivo lertas, iluzias, eĉ trompas. artifiko de ĵonglisto; se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon kaj lernus la artifikojn de la mondo [1]. Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj [2]. multaj pastroj ... per lertaj artifikoj trompas la simplulojn [3]. VD:akrobataĵo, elturnaĵo, implikaĵo, intrigo
angle:
trick, artifice, con game
ĉeĥe:
lest, pleticha, trik, úskok
france:
artifice, astuce, truc
germane:
Trick, Kunstgriff, Kniff
hebree:
תַחְבּוּלָה, תעלול
hungare:
fogás, furfang, trükk, fortély, cselfogás
itale:
trucco, artificio, espediente
pole:
sztuczka, fortel, kruczek (sposób), wybieg
portugale:
artifício
ruse:
трюк, уловка, ухищрение, приём
slovake:
fígeľ, mazanosť, prefíkanosť, úskok
taje:
กลอุบาย, เล่ห์เหลี่ยม

artifika  

Imprese lerta, arta, eble tiom, ke ĝi erarigas: ĉiu parolas en artifika delikateco, preskaŭ tute kiel nobeloj [4]. VD:inĝenia
ĉeĥe:
lstivý, záludný
france:
artificiel, artificieux, astucieux, contourné, maniéré, sophistiqué
hungare:
furfangos, fortélyos, cseles, trükkös, agyafúrt
itale:
artefatto (agg.), artificioso, arzigogolato
pole:
sprytny
slovake:
ľstivý

artifiki  

(x)
Fari lertaĵojn impresajn kaj ne travideblajn por eksteruloj: ĝin ĉion la franco artifikas [5].. vi estas bona kamarado, ŝi diris ... Vi ne faras bruon, kaj vi ne artifikas [6]. VD:afekti
ĉeĥe:
oklamat, podvádět, přelstít
france:
confectionner astucieusement, manigancer
hebree:
לתחבל תַחְבּוּלָה
hungare:
mesterkedik, ügyeskedik, megjátszik (tettet), tettet, csellel elér, furfanggal elér
itale:
truccare, architettare (fig.)
pole:
robić sztuczkę, stosować fortel, używać fortelu, stosować kruczek, stosować wybieg
slovake:
alebo prefíkane, robiť niečo kúzelnícky

senartifika  

Honesta, ne uzanta malsimplajn aŭ kaŝajn rimedojn: maljunulo, gaja, simpla kaj senartifika [7]. Marta ... aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino Marta ; la senartifika mieno de la knabino [8].
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 17a, Adaha serĉas Omaron
ĉeĥe:
bezelstný, nelíčený, nezáludný, prostý, upřímný
france:
naturel, franc
hungare:
mesterkéletlen
itale:
genuino, semplice (naturale), schietto, naturale (genuino)
pole:
prosty
ruse:
бесхитростный
slovake:
nezáludný, úprimný, čestný

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.