*17princip/o

*principo

1.
La fonto, origino, prakaŭzo, fundamenta elemento el kiu io devenas: la laboro estas la principo de riĉiĝo; la atomoj estas la principo de la korpoj; la maniĥeanoj instruis la […] filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona Kandid .
2.
Fundamenta veraĵoregulo, sur kiu baziĝas rezonado, scienco, arto kc: [laŭ la] Lajbnica principo, […] nenio ekzistas aŭ okazas sen sufiĉa kialo Kandid ; mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la Fundamento gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo [1]; en Volapük, dank' al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple: vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro EE . VD:paradigmo1, teoremo
3.
Fundamenta regulo de konduto: starigo de moralaj principoj kaj vivreguloj inter la homoj Kandid ; tio estas ĝusta principo, ke oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia propra interna esenco [2]; [li] prenis de tie pastrinon, kio ofendas la principojn [3]; la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon (la neŝanĝeblon de la Fundamento), estus la komenco de nia morto [4]; en nia afero [neniam] regu la principo: kiu pli laŭte krias, tiu estas prava [5]; neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj [6]; sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco [7]; mi neniam havis la intencon paroli […] pri miaj privataj principoj kaj kredoj [8]; la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj [9]; sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj BdV . VD:devizo, konvencio1, maksimo, normo2, sentenco
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
angle:
principle
beloruse:
1. пачатак, першапрычына 2. прынцып 3. прынцып
ĉeĥe:
princip, zásada
ĉine:
原理 [yuánlǐ], 原则 [yuánzé], 原則 [yuánzé], 道理 [dàoli], 基本原理 [jīběnyuánlǐ], 理则 [lǐzé], 理則 [lǐzé]
france:
1. fondement 3. principe
germane:
Grundsatz, Prinzip
hispane:
1. principio (fuente) 3. principio (idea, ideal, regla)
japane:
原理 [げんり], 原則 [げんそく], 根源 [こんげん], 本源 [ほんげん], 主義 [しゅぎ], 行動指針 [こうどうししん], 方針 [ほうしん]
katalune:
principi
nederlande:
principe, grondbeginsel
perse:
اصل 1. اساس، مبدأ، منشأ
portugale:
princípio (regra, lei)
ruse:
1. начало, первопричина 3. принцип
slovake:
zásada
ukraine:
конституційний принцип

principe

1.
Laŭ teoriaj principoj (kontraste kun „efektive“): tio, kio antaŭe estos principe decidita de ili kiel dezirinda EE ; principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa [10]; [ili ja] ne iras ĝis la lastaj konsekvencoj de tiu principe korekta elirpunkto Ret ; en fermitaj ejoj principe oni povas paroli iom pli rapide ol sur placoj kaj aliaj malfermitaj lokoj Ret ; tiu regulo, kompreneble, havas esceptojn, sed principe ĝi validas Ret ; principe la plej alta leĝo por mi estas „unueco inter la esperantistoj“, kvankam mi konfesas, ke praktike tio ŝajnas al mi ebla nur sur la bazo de la Bulonja Deklaracio [11].
2.
Koncernante la principojn, funde, esence: esplori principe la demandon, kian lingvon oni devas elekti [12]; oni ofte konkludas, ke internacia lingvo estas principe neebla, ĉar, ja, ne ekzistas ia „internacia nacio“ EeP ; se ni malkonsentas principe, kial paroli pri detaloj?
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
beloruse:
прынцыпова
ĉeĥe:
principiálně, zásadně
ĉine:
原则性 [yuánzéxìng], 原則性 [yuánzéxìng], 原则上 [yuánzéshàng], 原則上 [yuánzéshàng], 原则上 [yuánzéshang], 原則上 [yuánzéshang], 据理 [jùlǐ], 據理 [jùlǐ], 按原则 [ànyuánzé], 按原則 [ànyuánzé]
france:
en principe
germane:
grundsätzlich, prinzipiell
japane:
原則的に [げんそくてきに], 原則として [げんそくとして]
katalune:
en principi
nederlande:
in principe, principieel
perse:
اصولاً، اساساً
ruse:
в принципе, принципиально
slovake:
principiálne, zásadne
ukraine:
принципово, у принципі

laŭprincipe

Laŭ siaj principoj: mia patro laŭprincipe traktis ilin fiere QuV .
beloruse:
прынцыпова, паводле прынцыпаў
ĉine:
原则上 [yuánzéshàng], 原則上 [yuánzéshàng], 按原则 [ànyuánzé], 按原則 [ànyuánzé]
germane:
prinzipiell

samprincipano

Tiu, kiu agnoskas kaj sekvas la samajn principojn: tiujn ĉi principojn mi nun prezentos al vi en formo de Deklaracio, kiun mi kaj miaj samprincipanoj akceptis por ni [13]. VD:samideano
13. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
beloruse:
той, хто вызнае тыя самыя прынцыпы
ĉine:
同調 [tóngdiào], 同调 [tóngdiào], 真情 [zhēnqíng], 同道 [tóngdào]
germane:
Gleichgesinnter

administraj notoj

laŭ~e : Mankas dua fontindiko.
sam~ano : Mankas dua fontindiko.