8animal/o PV
animalo
↝
- 1.
↝
Vivulo, t.e.
vivaĵo sin nutranta
per organika materialo kaj kies
ĉeloj ne estas fortikigitaj per celulozo. Plejparte
animaloj kapablas senti kaj sin movi:
majstro […], kial tiom stranga animalo, kia estas la homo, estis
kreata
[1];
eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam
la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo socia
kaj vivis izole en sia kaverno
[2];
nun imagu ke malantaŭ la muro homoj portadas ĉiajn
objektojn kaj figurojn de homoj kaj aliaj animaloj,
faritajn el ŝtono kaj ligno kaj ĉia materialo
[3];
la nomaro de animaloj kaj
vegetaĵoj
[4].
besto1,
homo
- 2.
↝
- (evitinde)
Besto,
bruto:
ŝi rapide respondis al ĵurnalistoj, ke ŝi amas la
animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn,
la ĉinĉilojn, la mustelojn aŭ vizonojn cetere
breditajn de la homoj
[5].
- angle:
- animal
- beloruse:
- жывёліна
- ĉeĥe:
- animal, zvíře, živočich
- france:
- animal (subst.)
- germane:
- Tier
- hebree:
- בעל חיים
- hispane:
- animal
- hungare:
- állat (ember is)
- indonezie:
- binatang, hewan
- itale:
- animale
- malaje:
- binatang, haiwan
- nederlande:
- dier (incl.mens)
- ruse:
- 1. животное
- slovake:
- živočích, zviera
- turke:
- hayvan
animala
-
Rilata al la animaloj, plej ofte kontraste al
„vegetaĵa“:
animala regno;
animalaj fosilioj;
animala graso (ekz-e butero), kontraste al vegetaĵa graso
(ekz-e oleo).
- ĉeĥe:
- animální, živočišný
- france:
- animal (adj.)
- indonezie:
- hewani
- ruse:
- животный
- slovake:
- živočíšny
animaloj
↝

-
Unu el la regnoj
de la vivaĵoj (Animalia).
- angle:
- Animal kingdom
- france:
- règne animal
- hungare:
- állatvilág
- latinece:
- Animalia
- nederlande:
- dierenrijk
- ruse:
- животныe, животный мир
administraj notoj
~a:
Mankas dua fontindiko.
~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oj:
Mankas dua fontindiko.
~oj:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.