*kern/o PV
*kerno
- 1.
- (komune)
La malmola interna parto de ekstere mola frukto
aŭ la mola parto de ekstere malmola frukto
aŭ fruktoparto:
li devas manĝi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj ĝis la ŝelo
[1];
la graso de la kernoj de tritiko
[2];
la nukso krakis kaj rompiĝis, sed en ĝi ne troviĝis plena kerno
[3];
ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin skuis kaj aŭskultis, kiel interne bruis la kernoj
[4];
kernoj de daktiloj
[5];
malgranda kerno, ĵetita en la teron, naskas la palmon
[6];
(figure)
li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda
malfeliĉo en la edzeco
[7].
nukso, grajno1
- 2.
La malmola interna parto de la perikarpo de drupo enhavanta la semgrajnon, ekz. kerno de pruno; juglando, migdalo: malsanulejen ŝi iris, manĝinte plurajn kernojn de abrikoto kaj persiko, aŭ pli precize ilian enan molan parton, same toksan por homo [8]; oni donis al ĝi persikon, kaj la kerno tiom dolorigis ĝian postaĵon, ke la simio nun kalibras ĉiun kernon [9].
- 3.
- (figure)
Centra, esenca parto de io:
ĉi tio estas la kerno de nia disputo konkludis Przyjemski kaj etendis al la
maljunulo sian blankan, longan manon
[10];
mi trovos la kernon de la vero
[11];
estis viglo kaj kerno en ĉiuj ŝiaj vortoj, kaj vole nevole ili aŭskultis
[12];
[tiu] paroksismo de frenezo […] plenigas per stranga
kerno de volupta maltrankvilo
FdO
;
li penis trovi la vojon penetrantan ĝis la mistera kerno de ĉiuj aferoj
[13];
vi, kamaradoj, konas la cirkonstancojn, […] manko de laborista
kerno, malnovaj specialistoj kaj tiel plu
Metrop
;
tio, fakte, estas la kerno de iliaj tiurilataj klopodoj
[14];
tiu malmulto eldirita estu tial suko kaj kerno de ĉio planita kaj de ĉio
trastudita
[15];
el tiu kerno internacia la ideoj disvastiĝos
[16];
la hind-eŭropa kerno de la lingvo oseta senteblas eĉ por nelingvistoj
[17];
la historia kerno de Prago
[18];
la arkitektura kerno de la urbo estas raraĵo el la 19a jarcento
[19];
post kelkaj sekundoj sekvis kroma eksplodo, kiu elĵetis fragmentojn de brulaĵo
el la kerno de la reaktoro
[20];
la profunde bluaj okuloj […] povus bori vin ĝis la kerno de la koro
[21].
bazo, esenco, fundo, fundamento, kvintesenco
- 4.
La parto de procesoro, kiu plenumas la kalkulojn: la kerno de la procesoro estas simpligita, konsekvence, ĝi uzas malpli da transistoroj kaj malpli da energio [22].
- 5.
atomkerno: atomo de oksigeno havas 8 protonojn en sia kerno, alinome nukleo [23].
- 6.
- a)
- [24] (de homomorfio `f`) Inversa bildo de la neŭtra elemento de la celo-aro; simb. `"kern" f`: la kerno de homomorfio `f` inter ringoj aŭ moduloj estas la aro de ĉiuj elementoj, kies bildo per `f` egalas al la nulo.
- b)
- MatVort
integrala ekvacio
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:14
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
8. Monato, Roberto Pigro: Amanda saporo, semo ne amenda, 2013
9. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Saĝo abunda, sed ne profunda
10. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
11. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
12. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
13. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
14. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
17. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, 2003
18. La Ondo de Esperanto, 2001, №11
19. Monato, Mireille Grosjean: Ĉarnira urbo, 2015
20. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste, 2015
21. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 5
22. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
23. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
24. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §194

- angle:
- 1. core, pit, stone (of fruit) 2. fruitstone, pyrena, pyrene 3. core, heart (of the matter), kernel 4. core (CPU) 5. nucleus 6.a kernel (of a homomorphism), null space 6.b integral kernel
- beloruse:
- ядро, костачка (плода), цэнтральная частка, сарцавіна, асяродкавіна
- ĉeĥe:
- jádro, meritum, pecka, podstata, těžiště, základ
- ĉine:
- 核心 [héxīn], 主要成分 [zhǔyàochéngfèn]
- france:
- noyau, centre (partie centrale), cœur (partie centrale), clou (d'un spectacle), pépin (bot.) 6.a noyau (d'un homomorphisme) 6.b noyau (d'une équation intégrale)
- germane:
- Kern 4. Rechenkern 6.a Nullraum 6.b Integralkern
- hispane:
- 3. núcleo
- hungare:
- 1. mag 2. csonthéjas mag, kőmag, putamen 3. mag, lényeg 6.a magtér 6.b magfüggvény
- ide:
- 1. kerno, nukleo 2. kerno, nukleo 3. kerno 5. nukleo
- japane:
- 核 [さね], 種 [くさ], 芯 [しん], 核心 [かくしん], 核 [かく]
- katalune:
- 3. nucli
- nederlande:
- 1. pit, kern 2. pit (v. steenvrucht), steen (v. steenvrucht) 3. kern 5. kern
- pole:
- 1. pestka 2. pestka, orzech (w przypadku pestkowców takich jak migdał czy orzech włoski, które są często błędnie postrzegane jako orzechy) 3. jądro 6.a jądro (homomorfizmu) 6.b jądro (równania całkowego)
- rumane:
- nucleu
- ruse:
- 1. ядро, косточка (плода) 2. ядро, косточка (плода) 3. ядро 6.a ядро (гомоморфизма) , нуль-простран ство 6.b ядро (керн-функция)
- slovake:
- jadro, kôstka, podstata, základ
- ukraine:
- ядро, зерно, кісточка (плоду), стрижень, сердечник, серцевина
kerna
(figure)
- Esenca, fundamenta: tia kerna diro [25]! kerna komuna enhavo de la vorto suno [26]; jen unu el la kernaj demandoj [27]; dum kalkulado li deprenis ĝenajn frakciojn, kaj poste aldonis iom kompense, kaj tiel […] tenis sin al la ĉefa kerna sumo [28]; verkisto, kiu vere influos la evoluon de la lingvo en la direkto de ĝia plejboneco, de ĝia kerna esenco, ankoraŭ ne vere montriĝis [29]; kerna propraĵo de ĉiuj frazeologismoj estas ilia fiksformuleco [30]; demokratio sur la ŝtata nivelo estas de kerna graveco [31]; la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko [32]; tiel pli bone eblas koncentriĝi pri la kerna mesaĝo de la kristana kredo: krucumo kaj resurekto de Jesuo [33]; ŝparkasoj nuntempe trairas kernan reorganizadon [34].
25.
Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
26. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
27. Monato, David Kelso: Bonvena ekpaŝo, 2010
28. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
29. Claude Piron: La bona lingvo, 7. Bona Lingvo Literatura
30. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
31. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
32. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo, 2004
33. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 2011
34. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011

- цэнтральны
- ĉeĥe:
- jádrový, meritorní, podstatný, základní
- ĉine:
- 至关重要 [zhìguānzhòngyào], 必不可少 [bìbùkěshǎo], 必要 [bìyào], 根本 [gēnběn]
- france:
- central (adj.), crucial, capital (adj., essentiel), essentiel
- germane:
- Kern-
- hispane:
- nuclear
- hungare:
- magvas, lényegi
- japane:
- 核の [かくの], 核心的な [かくしんてきな], 肝要な [かんような]
- nederlande:
- kern-, kernachtig
- pole:
- zasadniczy, istotny, dotyczący sedna sprawy
- ruse:
- центральный
- slovake:
- jadrový, podstatný, základný
- ukraine:
- ядровий, ядерний
kerneca
- Suka, drasta, frapa: via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro Marta ; levilkartoj estas belaspektaj kartoj, kiuj surhavas kernecan sloganon [35].
35.
Monato, Ivo Durwael: Pli bona mondo komenciĝas en via propra
koro, 2012
- beloruse:
- ядраны
- ĉeĥe:
- jaderný, jádrový
- ĉine:
- 強壯 [qiángzhuàng], 粗壮 [cūzhuàng], 健 [jiàn], 健壮 [jiànzhuàng], 厚实 [hòushi]
- france:
- costaud, robuste
- germane:
- kernig
- hungare:
- erős, erőteljes, kemény
- japane:
- きびきびした, 簡潔な [かんけつな]
- pole:
- jędrny
- ruse:
- ядрёный
- slovake:
- jadrový, podstatný, základný
- ukraine:
- задьористий, хльосткий
atomkerno
Kerno de la atomo, konsistanta el unu aŭ protonoj kaj eble neŭtronoj: alfa-radiado konsistas el rapidflugaj atomkernoj de heliumo [36]; atomkerna energio [37].
nukleo2
36.
Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
37. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Malkresko en Okcidento, disetendiĝo en la sojlolandoj de Azio
37. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Malkresko en Okcidento, disetendiĝo en la sojlolandoj de Azio
- angle:
- nucleus, atomic nucleus
- beloruse:
- атамнае ядро
- ĉeĥe:
- atomové jádro
- ĉine:
- 原子核 [yuánzǐhé]
- france:
- noyau atomique
- germane:
- Atomkern
- hebree:
- גרעין אטומי
- hispane:
- núcleo atómico
- hungare:
- atommag
- ide:
- nukleo atomala
- indonezie:
- inti atom, nukleus
- itale:
- nucleo atomico
- japane:
- 原子核 [げんしかく], 核 [かく]
- nederlande:
- atoomkern
- pole:
- jądro atomowe
- ruse:
- атомное ядро
- slovake:
- atómové jadro, atómové jadro
- ukraine:
- атомне ядро
terkerno
Centra parto de la tero, el nikelo kaj fero, probable parte likva kaj parte solida: la interna terkerno kun diametro de 2600 kilometroj estas proksimume 6.700 °C varmega [38]
- angle:
- core, Earth's core
- beloruse:
- ядро Зямлі
- france:
- noyau terrestre
- germane:
- Erdkern
- ide:
- ter-kerno
- japane:
- (地球の) 核 [かく]
- nederlande:
- aardkern
kernofrukto
- angle:
- strone fruit, drupe
- beloruse:
- костаўка, касьцяніца
- ĉeĥe:
- peckovina, plod s peckou
- ĉine:
- 核果 [héguǒ]
- france:
- drupe
- germane:
- Steinfrucht
- hungare:
- csonthéjas termés
- ide:
- drupo
- japane:
- 核果 [かくか], 石果 [せきか]
- nederlande:
- steenvrucht
- pole:
- pestkowiec
- slovake:
- jadrové ovocie
- ukraine:
- кістянка