*interes/i PV
*interesi
(tr)
- 1.
-
Tenadi ies atenton, persistemon,
- a)
- vekante scivolemon, deziron pli detale koni: hodiaŭ [la problemo] interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi Marta ; ili ricevas francan nomon, kiun mi ne povas elparoli kaj kiu min eĉ tute ne interesas [1]; sur lia vizaĝo oni ne povis legi, ĉu lin interesas la priskribo, aŭ ĉu indignigas lin la mensogo [2]; ni antaŭdiras al la homoj la estontecon, ĉar ĝi interesas ilin [3]; nenio min interesas plu kaj neniam mi malfermas ĵurnalon [4]; kion (per kio) do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi Marta ? la lingvistikaj demandoj interesas multajn esperantistojn VdE ; Arne atentis pri la aferoj, kiuj interesis lin [5].
- b)
-
pro graveco, pro kapablo alporti utilon
(materian aŭ moralan) aŭ malutilon:
oni devas vivi kiel fremdulo en fremda lando, kie oni neniun interesas
[6];
mi iros mian propran vojon, kaj tiam la aliaj min plu ne interesos
[7];
la aklamoj ne interesis lin plu
[8];
ili ĉiuj kune ne interesas min tiel, kiel vi sola
[9];
mi estas amiko de la princo kaj tial tre interesas min la ĝenerala opinio pri li
[10];
mono lin ne interesas, kiam li povas havi sufiĉe da ĝii
[11];
en la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone
ne estas kompetenta juĝanto
Marta
;
ni facile forgesas, kio nin ne interesas
PrV
.
gravi, koncerni
- c)
- (arkaismo) vekante bonfareman senton: mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas Marta ; tiu malriĉa familio interesas multajn personojn PV .
- 2.
- (iu) Doni profiton en iu afero: interesi iun en komerca, industria societo; ĉiuj firmoj, kiuj havas intereson en la komercado de Browning [12]; mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn Marta .
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
10. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
12. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 8
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
10. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
12. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 8
- angle:
- interest
- beloruse:
- цікавіць, паднімаць цікавасьць, прадстаўляць інтарэс
- ĉeĥe:
- zajímat
- france:
- intéresser, brancher (plaire), plaire (à), concerner, importer (à), s'appliquer (à), se rapporter (à), relever (de), toucher (à)
- germane:
- 1.a interessieren 1.c kümmern 2. beteiligen
- hispane:
- interesar
- hungare:
- érdekli, érdekelt (vmiben)
- nederlande:
- interesseren
- pole:
- 1. interesować, zaciekawiać, zajmować (przest.) 2. interesować
- portugale:
- interessar
- ruse:
- интересовать
- slovake:
- pútať, zaujímať
- ukraine:
- цікавити, інтересувати, викликати інтерес, (при запереченні ще) обходити
intereso
- 1.
-
Eco de tio, kio
- a)
- interesas 1.a: tiu libro havas grandan, neniun intereson; intereson liaj okupiĝoj certe ne povis prezenti [13];
- b)
- interesas 1.b: tio estas sen intereso por mia decido; ŝi pensis pri […] juna gefianĉa paro, kiu havis por ŝi tre grandan intereson, ĉar ŝi mem ja estis duono de tiu paro [14]; [demando], kiu povas havi intereson por la homaranoj [15]; [lingvo], en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj [16]; ĉu plu vivi, aŭ ĉu morti tuj? kio estas preferinda, kiam la vivo perdis ĉian intereson [17]?
- 2.
-
Sento de tiu, kiu estas
- a)
- interesata 1.a: la legendo […] estis voĉlegita [kaj] ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento kaj intereso [18]; la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon Marta ; vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando [19]; komence ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ febra intereso Marta .
- b)
- interesata 1.b: la tuta esperantistaro havas grandan intereson pri la oficiala enkonduko de ĝia lingvo en lernejoj; la persona intereso tro ofte kondukas la homojn PV ; ne ekzistas kareso sen intereso PrV ; al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro intereso [20];
- c)
- interesata 1.c: mia konsilo estas nur pro intereso al via sano; mi havas grandan intereson al, por tiu familio; tio vekis en mi intereson por la malliberulo [21];
interesiĝo
- 3.
-
Tio, kio promesas utilon, profiton ktp:
tion postulas la interesoj de la afero
[22];
pro konkurantaj interesoj ili troviĝadis en konstanta
malpaco
[23];
mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn, cetere ĝi koncernas ja
ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran
Marta
;
ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ cirkonstancoj
de la personoj, kiuj ĝin observas
Marta
;
tiaj proletoj estas ĉiam pretaj perfidi la interesojn de
sia klaso
[24];
Volter opiniis necesa la kredon je dio, [sed tio]
eble estis nur simpla klasa intereso de riĉulo, kiu volas certigi al si la posedon
[25];
la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj
de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi
rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj
[26].
koncerno
avantaĝo, celo, deziro, intenco, klopodo, strebo, volo, zorgo1
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
15. L. L. Zamenhof: Homaranismo,
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Deklaracio
17. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni!
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kion rakontis la kvara muso
22. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
23. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
24. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas burĝo?
25. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
26. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § III-6 (Homaranismo)
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
15. L. L. Zamenhof: Homaranismo,
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Deklaracio
17. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni!
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kion rakontis la kvara muso
22. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
23. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
24. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas burĝo?
25. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
26. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § III-6 (Homaranismo)
- afrikanse:
- belangstelling
- albane:
- interesi
- amhare:
- ፍላጎት
- arabe:
- مصلحة
- armene:
- հետաքրքրություն
- azerbajĝane:
- faiz
- beloruse:
- 1. цікавасьць, інтарэс 2. цікавасьць, інтарэс, зацікаўленасьць 3. інтарэс, карысьць
- bengale:
- সুদ
- birme:
- ဝါသနာ
- bosne:
- interesa
- ĉeĥe:
- interes
- dane:
- interesse
- estone:
- huvi
- eŭske:
- interes
- filipine:
- interes
- france:
- intérêt (qu'on trouve à qc ou qn), utilité, profit (qu'on trouve dans qc), avantage (qu'on trouve à qc), penchant (pour qc ou qn), inclination (pour qc ou qn), goût (pour qc ou qn), sympathie (pour qc ou qn), sollicitude, attention (pour qc ou qn)
- galege:
- interese
- germane:
- Interesse
- guĝarate:
- રસ
- haitie:
- enterè
- haŭse:
- amfani
- hinde:
- ब्याज
- hispane:
- interés
- hungare:
- érdek, érdekelődés, érdekeltség
- igbe:
- mmasị
- irlande:
- ús
- islande:
- vextir
- japane:
- 関心
- jave:
- kapentingan
- jide:
- אינטערעס
- jorube:
- anfani
- kanare:
- ಆಸಕ್ತಿ
- kartvele:
- ინტერესი
- kazaĥe:
- қызығушылық
- kimre:
- llog
- kirgize:
- пайыздык
- kmere:
- ការប្រាក់
- koree:
- 관심
- korsike:
- intaressu
- kose:
- umdla
- kroate:
- interes
- kurde:
- zem
- latve:
- procenti
- laŭe:
- ມີຄວາມສົນໃຈ
- litove:
- palᘻkanos
- makedone:
- интерес
- malagase:
- mahaliana
- malaje:
- kepentingan
- malajalame:
- പലിശ
- malte:
- interess
- maorie:
- pᗑnga
- marate:
- व्याज
- monge:
- paj
- mongole:
- хүү
- nederlande:
- belang, belangstelling
- nepale:
- चासो
- njanĝe:
- chidwi
- okcidentfrise:
- rinte
- panĝabe:
- ਵਿਆਜ
- paŝtue:
- ګټه
- pole:
- 2. zainteresowanie, zaciekawienie 3. interes
- portugale:
- interesse
- ruande:
- inyungu
- ruse:
- интерес
- samoe:
- tului
- sinde:
- فائدي
- sinhale:
- පොලී
- skotgaele:
- ùidh
- slovake:
- interes
- slovene:
- obresti
- somale:
- danta
- ŝone:
- mubereko
- sote:
- thahasello
- sunde:
- bunga
- svahile:
- maslahi
- taĝike:
- манфиат
- taje:
- ที่น่าสนใจ
- tamile:
- வட்டி
- tatare:
- кызыксыну
- telugue:
- వడ్డీ
- ukraine:
- інтерес
- urdue:
- دلچسپی
- uzbeke:
- qiziqish
- vjetname:
- quan tâm
- zulue:
- isithakazelo
interesa
-
Interesanta:
ĉi tiu maloftaĵa folio […] estas tre interesa, kvankam ĝi estas nur
fabelo
[27];
mi trovas nenion interesan en la entreprenado de montara vojaĝo
[28];
li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la
falakvoj
[29];
la afero, kiun vi entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava
[30];
streĉe interesa ĉasado
[31];
eĉ se ŝi ne plaĉis al li, ŝi tamen estis pli interesa ol la aliaj homoj
[32].
aktuala, aparta2, atentokapta, elstara2, neordinara1, originala2, spica2
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
30. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
31. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
32. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
30. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
31. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
32. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
- beloruse:
- цікавы
- ĉeĥe:
- zajímavý
- france:
- intéressant
- germane:
- interessant
- hispane:
- interesante
- hungare:
- érdekes
- nederlande:
- interessant
- pole:
- interesujący, ciekawy, zajmujący
- portugale:
- interessante
- ruse:
- интересный
- slovake:
- zaujímavý
- tibete:
- སྙན་པོ་
- ukraine:
- цікавий, інтересний
interesegi
(tr)
- Pasie interesi: , pli ol la ordinara kardiologo, mi profunde studis apudfakojn – psikiatrion, endokrinologion – ĉar, nu, mia profesio min interesegas [33]; estis interesege vidi la rapidan dismembriĝon [34]; ĉiuj esprimis […] kore dankis la princidon pro lia interesega parolado [35].
33.
Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 6
34. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 16. Malsaĝuloj Kreskas Mem, Sen Plugo Kaj Sem’
35. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
34. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 16. Malsaĝuloj Kreskas Mem, Sen Plugo Kaj Sem’
35. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
- beloruse:
- захапляць, падымаць моцны інтарэс
- france:
- passionner (captiver), captiver (passionner), fasciner (passionner)
- hispane:
- apasionar, cautivar, fascinar
- hungare:
- roppant érdekli
- nederlande:
- belang inboezemen
- pole:
- pasjonować się, fascynować się
- ruse:
- захватывать (сильно интересовать)
interesigi
- 1.
-
Igi interesiĝi:
interesigi la komercan ĉambron pri Esperanto
PV
;
mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis
ilin per „Boŭnan tagon“ aŭ
„Boŭnan vesperon“ por interesigi ilin,
sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto
[36];
kiam vi sukcesas interesigi kaj kredigi iun pri la neceseco
de Esperanto, ne diru, ke vi „konvinkigis“ lin
[37].
Rim.: La sendiferenco disde "interesi 1" estas apenaŭ perceptebla, kio riskas sugesti, ke „interesi“ estas netransitiva. Eble tial ĉi tiu formo mankas en PIV.
- 2.
- PV (malofte) Fari ion interesa.
36.
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, C. Rossetti: Sonĝo teruras, sonĝo forkuras, leciono 7a
37. H. Seppik: La tuta Esperanto, 1937
37. H. Seppik: La tuta Esperanto, 1937
- beloruse:
- 2. рабіць цікавым
- france:
- 1. susciter l'intérêt, intéresser (faire s'intéresser) , faire s'intéresser
- hungare:
- 1. felkelti az érdeklődését 2. érdekessé tesz
- nederlande:
- 1. belangstelling wekken 2. interessant maken
- pole:
- 1. zainteresować (kogoś, czymś) , zaciekawiać (kogoś, czymś) 2. uatrakcyjniać
- ruse:
- 1. заинтересовать (кого-л. чем-л.) 2. сделать интересным
interesiĝi, sin interesi
Iĝi interesata:
- 1.a:
-
la germanoj tre interesiĝas pri verkoj
el sovetia vivo
[38];
li interesiĝas precipe pri miaj rangsignoj sur miaj ŝultroj
[39];
[ili] aparte interesiĝas pri belaj konstruaĵoj
[40];
estas granda manko, se oni ne interesiĝas pri gajaĵoj
[41];
mi treege interesiĝas pri la afero
[42].
sekvi
- 1.c:
- vi amas kaj persekutas iun junan personon, kiu estas mia filino, kaj pri kiu mi interesiĝas tiel same, kiel pri […] mia bofilo [43]; vi ambaŭ kun kortuŝa sindonemo interesiĝas pri mia juna nevino [44]; rajte mi interesiĝas al via estonteco [45].
- 2:
- sin interesi en entrepreno; ĉu la terkulturado nun interesas vin [46]? mi retiriĝis, mi konservis miajn akciojn en la kompanio, sed ne plu interesiĝis [47].
38.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 2
39. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
40. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
42. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 9
43. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
44. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV
45. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
46. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, III
47. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
39. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
40. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
42. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 9
43. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
44. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV
45. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
46. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, III
47. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
- beloruse:
- 1.a: цікавіцца, сачыць 1.c: быць зацікаўленым 2: цікавіцца
- ĉeĥe:
- zajímat
- france:
- s'intéresser, ressentir de l'intérêt, prendre des intérêts, aimer (avoir de l'intérêt pour)
- hispane:
- interesarse
- hungare:
- érdeklődik
- nederlande:
- 1.a: zich interesseren voor 1.c: zich interesseren voor 2: zich interesseren in
- pole:
- 1.a: interesować się, być ciekawym (czegoś), zajmować się (przest.) 1.c: interesować się, być ciekawym (czegoś), zajmować się (przest.) 2: interesować się, zajmować się (przest.)
- portugale:
- interessar-se
- ruse:
- интересоваться
- slovake:
- pútať, zaujímať
- ukraine:
- цікавитися, інтересуватися, виявляти інтерес
interesiĝo
-
Stato de iu interesata:
kelkaj portretoj ekscitis ŝian interesiĝon
[48];
li montris plej grandan interesiĝon pri miaj ideoj
kaj tre varme min akceptis
[49];
post la Dua Mondmilito en kelkaj medioj montriĝis nova interesiĝo pri tiu grava
objekto
[50];
la evento elvokis grandan interesiĝon de la gazetaro
[51].
intereso2
48.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
49. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2
50. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
51. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
49. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2
50. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
51. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
- beloruse:
- зацікаўленасьць
- france:
- intérêt (qu'on trouve à qc ou qn), penchant (pour qc ou qn), inclination (pour qc ou qn), goût (pour qc ou qn), sympathie (pour qc ou qn), sollicitude, attention (pour qc ou qn)
- germane:
- Interesse
- hungare:
- érdeklődés
- nederlande:
- interesse
- pole:
- zainteresowanie, ciekawość, zaciekawienie
- portugale:
- interesse
- ruse:
- заинтересованность
- ukraine:
- зацікавлення
neintereso, neinteresiĝo
- Manko de intereso: pro la neinteresiĝo de la ceteraj estraranoj, Renato Corsetti mem prenis je si la respondecon plutrakti kun BKC [52]; li aŭdis voĉon, kiu malgraŭ lia neintereso allogis lian atenton [53].
52.
A. Grigorjevskij:
Mi estis elektita hazarde, Libera Folio, 2004-08-19
53. M. C. d'Aulnoy, trad. D. J. Harlow: La flava gnomo, [2000?]
53. M. C. d'Aulnoy, trad. D. J. Harlow: La flava gnomo, [2000?]
- beloruse:
- незацікаўленасьць, абыякавасьць
- france:
- désintérêt, incurie
- germane:
- Desinteresse
- hispane:
- desinterés
- pole:
- brak zainteresowanie
- portugale:
- desinteresse
- ruse:
- незаинтересованность
pliinteresigi
- Igi pli interesa: ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por pliinteresigi la ludon [54].
54.
L. Beaucaire:
Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
- beloruse:
- рабіць цікавейшым
- france:
- rendre plus intéressant, intéresser (le jeu)
- pole:
- uatrakcyjniać
- ruse:
- сделать более интересным
seninteresa, neinteresa
-
Senigita je intereso:
la bankiero unue komencis neinteresan babiladon
[55];
Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo
[56];
[li] aspektis same seninteresa por la bieno kaj same interesita por la
diskutoj kun la trinkfratoj
[57];
la gazetoj estis seninteresaj, kaj la vivo similis al nenio dum multaj jaroj
[58];
al Arne tiuj preparoj estis tute seninteresaj
[59].
bagatela, banala, egala1.b, indiferenta, malgrava
gurdita
55.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
56. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La vesperfuŝulo
57. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
58. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
59. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
56. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La vesperfuŝulo
57. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
58. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
59. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
- beloruse:
- нецікавы
- ĉeĥe:
- bez zájmu, fádní
- france:
- inintéressant, sans intérêt, dénué d'intérêt, banal, commun (inintéressant), insignifiant (inintéressant), quelconque (inintéressant)
- germane:
- uninteressant
- hispane:
- vulgar (en el sentido de común), insulso, indiferente
- hungare:
- érdektelen
- nederlande:
- onbelangrijk
- pole:
- nieinteresujący, nieciekawy
- portugale:
- sem interesse (adj.)
- ruse:
- безынтересный
- slovake:
- nezainteresovaný
- ukraine:
- нецікавий, неінтересний
seninteresiĝi
(malofte)
- Perdi intereson, ne havi intereson: la rusa Registaro seninteresiĝas pri nia propagando, eĉ likvidas la poresperantajn organizojn [60]; oni do ne miru ke la plej multaj civitanoj de la membroŝtatoj seninteresiĝas [pri la konstitucia traktato] [61].
60.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
61. A. C. Robert, trad. V. Lutermano: Speciala kajero pri Eŭropo, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-03
61. A. C. Robert, trad. V. Lutermano: Speciala kajero pri Eŭropo, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-03
- beloruse:
- губляць цікавасьць
- france:
- se désintéresser (montrer du désintérêt)
- germane:
- desinteressiert sein
- hispane:
- desinteresarse
- portugale:
- desinteressar-se
- ruse:
- потерять интерес
seninteresiĝo, neinteresiĝo
(malofte)
-
Stato de iu seninteresinta:
pri tio ne kulpas la demokrateco de UEA, […] sed neinteresiĝo kaj
inerteco
[62].
indiferenteco
flegmo, malatento, neglekto, senfervoreco
- beloruse:
- незацікаўленасьць
- france:
- désintérêt grandissant, tendance à l'indifférence, tendance à la banalisation
- germane:
- Desinteresse
- nederlande:
- onverschilligheid
- portugale:
- desinteresse (subst.)
- ruse:
- незаинтересованность