*konstant/a PV
*konstanta
- 1.
-
Karakterizas ion, kiu ne ĉesas esti la sama; senŝanĝa, senĉesa,
ĉiamdaŭra:
liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon (vd ilekso)
kaj ĝian malluman konstantan verdaĵon
BdV
;
vivrimedoj konstantaj estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo
[1];
malpacema edzino estas kiel konstanta gutado
[2];
ili […] turmentiĝas per konstantaj duboj
EE
;
konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage
[3];
ni havigos al vi konstantan oficon
[4];
la imperiestro tuj […] sendis voki lian konstantan kuraciston
[5];
ŝi ne havas konstantan restejon
[6];
aŭdiĝis konstanta klakado
[7];
ili […] turmentiĝas per konstantaj duboj
EE
;
konstantaj disputoj
[8];
konstanta mokado
[9];
ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo, la akvo per konstanta
tornado donis al ili ĉiuj formon globan
[10];
la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn
[11].
daŭra, kontinua, egala1.a, nepasa, senhalta
- 2.
-
Karakterizas iun, kiu neniam ŝanĝas siajn sento- aŭ
pens-manierojn:
ni devas esti atendemaj kaj konstantaj
[…] kaj ni ne devas perdi la kuraĝon
DL
.
egalanima, kvieta, modera
- 3.
- a)
- [12]
Ne varianta, dependanta de neniu variablo:
la konstanta termo de ekvacio.
varianta.
- b)
- [13] (p.p. bildigo) Tia, ke ĝia bildaro enhavas nur unu elementon: la polinoma funkcio `x^2+x` ne estas konstanta, se konsiderata kiel reela funkcio, sed ja estas, se konsiderata kiel funkcio super la korpo de 2-modulaj restoklasoj; konstanta vojo; konstanta vico (kies ĉiuj termoj estas inter si egalaj).
- c)
-
(p.p. polinomo)
Tia, ke nur ĝia termo kun indico
0 estas eble nenula:
nulpolinomo kaj
unuopolinomo estas konstantaj.
Rim.: Atentu: kvankam polinomo ja estas vico, konstanta polinomo ne estas konstanta vico! La termino transiris al polinomoj pere de la reelaj polinomaj funkcioj.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:13
3. La Nova Testamento, II. Timoteo 1:3
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
12. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, homogena
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20

- angle:
- constant 3. constant
- beloruse:
- нязьменны, пастаянны, сталы
- ĉeĥe:
- invariantní, konstantní, neměnný, neproměnný, nepřetržitý, stálý, trvalý, ustavičný
- ĉine:
- 3. 不渝 [bùyú], 恆定 [héngdìng]
- france:
- 3. constant
- germane:
- beständig 1. dauerhaft, unveränderlich 2. beharrlich, ausgeglichen 3. konstant
- hispane:
- constante
- japane:
- 不変の [ふへんの], 一定の [いっていの], 常置の [じょうちの], 絶え間ない [たえまない], 志操堅固な [こころざしみさおけんごな]
- nederlande:
- constant
- pole:
- stały 3. stały
- portugale:
- 1. constante, permanente, contínuo, aturado 2. constante, permanente, contínuo, aturado
- rumane:
- constant
- ruse:
- постоянный, неизменный 3. постоянный
- slovake:
- konštantný, nemenný, nepretržitý, stály, trvalý
*konstante
- 1.
-
Senĉese, daŭre:
ne sama la vento blovas
konstante PrV
;
la akvo konstante malpliiĝadis ĝis la deka monato
[14];
ili rigardas kaj konstante rigardas
[15];
mi staris konstante sur mia observejo
[16];
lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, […] kaj ni konstante
kaj senfine perfektiĝados
FK
.
kontinua
- 2.
-
Senĉese, ripete:
li konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj
FK
;
kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas
PrV
;
guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan
PrV
;
konstante al mi venas novaj demandoj
DL
.
regula2
- 3.
-
Neniam ŝanĝante siajn sentojn:
ĉu estas viro, kiu amas konstante?
kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo
[17]?
fidinda, lojala, persistema
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:5
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:17
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 21:8
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara

- пастаянна, нязьменна, стала
- ĉeĥe:
- konstantně, stále, ustavičně
- ĉine:
- 3. 时时 [shíshí]
- germane:
- 1. dauernd, ständig, konstant 2. dauernd, ständig, wiederkehrend, unaufhörlich 3. beharrlich, beständig
- japane:
- 絶えず [たえず], いつも, しきりに, 志操堅固に [こころざしみさおけんごに]
- nederlande:
- onophoudelijk
- pole:
- stale, na stałe
- ruse:
- постоянно, неизменно
- slovake:
- konštantne, stále, ustavične
konstanto
- 1.
- Io kio ne ŝanĝiĝas: en la usona ekonomio de la lastaj 65 jaroj rimarkindas unu konstanto: la forta kunligo inter militaj invadoj kaj kresko de la landa ekonomio [18].
- 2.
Fizika grando, kiu ne varias laŭ la tempo: gravita konstanto; konstanto de Avogadro; C estante konstanto arbitra FK .
- 3.
(fakula ĵargono)[19] Io konstanta 3: la derivaĵo de lineara funkcio estas konstanto; la konstanto π [20]; variigo de konstantoj (ilia anstataŭigo per funkcioj).
variablo.
18.
Monato, Josef Mendl: Ĉu militoj savos Usonon?, 2006
19. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 23
20. Monato, Roberto Pigro: 3-14-15: la jarcenta pi-tago estis celebrita, 2015
19. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 23
20. Monato, Roberto Pigro: 3-14-15: la jarcenta pi-tago estis celebrita, 2015
- angle:
- 3. constant variigo de ~oj: variation of constants.
- beloruse:
- пастаянная (велічыня), нязьменная (велічыня), сталая (велічыня), канстанта
- ĉeĥe:
- konstanta, stálá veličina
- ĉine:
- 一貫 [yīguàn], 不变 [bùbiàn], 常数 [chángshù], 絕對項 [juéduìxiàng]
- france:
- 3. constante variigo de ~oj: variation des constantes.
- germane:
- Konstante variigo de ~oj: Variation des Konstanten.
- japane:
- 定数 [ていすう]
- pole:
- stała variigo de ~oj: wariacja stałych.
- ruse:
- константа, постоянная (величина) variigo de ~oj: вариация постоянных.
- slovake:
- konštanta, stála veličina
malkonstanta
- Ŝanĝiĝema; efemera, pasema: en la Plena Ilustrita Vortaro oni priskribas la komunuzan sencon de „papilia (neserioza kaj malkonstanta) amo“ [21]; en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj […] Litovio […] strebas iĝi malkonstanta ano [22]; mi miras, ke lingvo kun tia absurda literumado kiel la angla sukcesis iĝi kvazaŭa mondolingvo […] speciale se oni rigardas ĝian malkonstantan prononcon kaj abundajn dialektojn [23].
21.
Bob: Papiliaj Pensoj,
Inter Ni, 1999-10
22. Laimius Stražnickas/pg: Fluga vizito, Monato, 2000/12, p. 7
23. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado, 2013
22. Laimius Stražnickas/pg: Fluga vizito, Monato, 2000/12, p. 7
23. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado, 2013
- angle:
- temporary
- beloruse:
- нясталы, зьменлівы, часовы
- ĉine:
- 一时 [yīshí], 反复无常 [fǎnfùwúcháng], 暂时 [zànshí], 浮 [fú], 临时 [línshí], 过渡性 [guòdùxìng]
- france:
- inconstant
- germane:
- unbeständig, vorübergehend, veränderlich, flatterhaft
- japane:
- 変わりやすい [かわりやすい], 移り気な [うつりぎな], 無節操な [むせっそうな]
- pole:
- niestały