*trankvil/a
*trankvila
- 1.
-
Agitata de neniaj zorgoj; plene libera de ĉiu ajn spirita
eksciteco; havanta firman certecon pri si mem kaj ne sentanta
timon pri la estonteco:
estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi
baldaŭ
[1];
vi estas trankvila pri via morgaŭa tago
Marta
;
konscienco trankvila estas bona dormilo
PrV
;
lasu min trankvila
[2]
[3]
[4];
ŝia voĉo havis sonon certecan kaj
trankvilan
Marta
;
almenaŭ morton havos mi trankvilan
Ifigenio
;
kiu vivas trankvile, vivas facile
PrV
;
li respondis trankvile kaj sentime;
ne sciante, ĉu la lingvo ne subite aliiĝos, ni ne
povus trankvile laboriZ
;
ĉu mi trankvile tion ĉi toleru
Ifigenio
?
paco ĉiam ambaŭ la popolojn per bela krono ligu plej trankvile
Hamlet
.
paca
- 2.
- (evitinde) Kvieta1: trankvila domoB ; akvo trankvila estas akvo danĝera PrV (Kp. kvieta akvo ŝiras la bordojn)B ; en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero PrV ; trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro FK ; en niaj kongresoj okazas ne ĉiam trankvilaj debatoj.
Rim.:
Trankvila diferencas de kvieta per tio, ke
ĝi koncernas la moralan, kaj kvieta la fizikan staton.
Sed, ĉar la animstato ofte modifas la eksteran aspekton de la
homo, kvieta povas ankaŭ havi iel moralan sencon kaj
taŭgi por malforta aŭ detenata emocio, kiu ne aperas sur la
vizaĝo.
Inverse, oni povas metafore uzi trankvila pri objektoj.
Tamen la derivitaj vortoj estas preskaŭ ĉiam uzataj
laŭ la propra senco.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
- angle:
- tranquil, calm (adj), unworried
- beloruse:
- спакойны
- ĉeĥe:
- klidný klidný, tichý
- france:
- tranquille
- germane:
- 1. ruhig, unbesorgt, unbekümmert lasu min ~a: lass mich in Ruhe. 2. ruhig, still, friedlich
- hispane:
- tranquilo
- hungare:
- nyugodt lasu min ~a: hagyj nyugton. kiu vivas ~e, vivas facile: fő a nyugalom. akvo ~a estas akvo danĝera: lassú víz partot mos.
- nederlande:
- 1. bedaard, gerust, kalm, op zijn gemak
- portugale:
- lasu min ~a: tranqüilo.
- ruse:
- спокойный
- slovake:
- pokojný, tichý
- tibete:
- ཁ་ཁར་སྡོད་
- ukraine:
- спокійний, тихий, смирний, сумирний
trankvilo
- 1.
- Trankvila animstato: lia koro neniam ĝuos trankvilon [5]; se per ia bona faro al vi trankvilon povas mi alporti, parolu Hamlet ; la infanoj donas al la homoj momenton de forgeso kaj trankvilo [6]; trovi trankvilon en la penso, ke...
- 2.
- (evitinde) Kvieto1: sur la kamparo regis trankvilo.

5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
- angle:
- tranquility, calm (noun)
- beloruse:
- спакой
- ĉeĥe:
- klid
- france:
- tranquillité
- hispane:
- tranquilidad
- hungare:
- nyugalom
- nederlande:
- 1. bedaardheid, gerustheid, kalmte
- ruse:
- спокойствие, покой
- slovake:
- kľud, pokoj
- ukraine:
- спокій
trankvileco
*trankviligi
(tr)
- Igi iun aŭ ion trankvila1: trankviligi la malpaciencajn [7]; trankviligu por momento vian miron Hamlet ; trankviligi la ĉagrenon de iu; mi rapidos nun trankviligi la amikojn, kiuj atendas sopirante Ifigenio ; donu al li trankviligajn konsilojn; la bona virino trankviligis sian soifon [8]; mi trankviligis kaj kvietigis mian animon [9].
7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 131:2
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 131:2
- angle:
- calm (tr), calm down (tr)
- beloruse:
- супакойваць
- ĉeĥe:
- konejšit, uklidňovat
- france:
- tranquilliser
- germane:
- beruhigen
- hispane:
- tranquilizar
- hungare:
- nyugtat, megnyugtat
- nederlande:
- geruststellen, kalmeren
- ruse:
- успокаивать, успокоить
- slovake:
- ukľudniť, upokojiť, utíšiť
- ukraine:
- заспокоювати, утихомирювати
trankvilige
- En trankviliga maniero: „ne gravas,“ Oĵo diris trankvilige [10]; la vegetaĵoj efikas kune kun irado aparte trankvilige [11]; „tio estas nur optika fenomeno“, li diris trankvilige al si mem [12].
10.
L. Frank Baum (tr. Donald Broadribb): La Miksĉifona Knabino de Oz
11. Esperanta Retradio (20 Majo 2020), Promeni feliĉigas
12. Hans-Georg Kaiser: SAT Kulturo, Malicaj kristnaskaj anĝeloj
11. Esperanta Retradio (20 Majo 2020), Promeni feliĉigas
12. Hans-Georg Kaiser: SAT Kulturo, Malicaj kristnaskaj anĝeloj
- angle:
- placatingly
- germane:
- beruhigend, beschwichtigend
trankviliĝi
(ntr)
- Fariĝi trankvila1: la princo trankviliĝis subite [13]; animo mia grade trankviliĝas Ifigenio ; ankaŭ inter tiuj popoloj vi ne trankviliĝos kaj ne estos ripozo por via piedo [14]; sufiĉe, trankviliĝu de l' batado, ho mia kor' VivZam .
13.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:65
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:65
- angle:
- calm down (ntr)
- beloruse:
- супакойвацца
- france:
- se calmer, se tranquilliser
- hispane:
- tranquilizarse
- hungare:
- megnyugszik
- nederlande:
- bedaren
- ruse:
- успокаиваться, успокоиться
- ukraine:
- заспокоюватися, утихомирюватися
maltrankvila
- Sentanta moralan malkvieton kaj konsternan antaŭtimon: la du pastroj faris maltrankvilan movon [15]; maltrankvile demandi; ho mia kor', ne batu maltrankvile VivZam ; maltrankvilo regis ĉe la loĝantaro.
15.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
- angle:
- restless
- beloruse:
- беспакойлівы, неспакойны, трывожны
- ĉeĥe:
- neklidný, nepokojný, vzrušený
- france:
- énervé, inquiet, perturbé
- germane:
- unruhig
- hispane:
- intranquilo, inquieto
- hungare:
- nyugtalan, ideges
- nederlande:
- ongerust, onrustig, zenuwachtig
- ruse:
- беспокойный, неспокойный, тревожный
- slovake:
- nekľudný, nepokojný
- ukraine:
- неспокійний, тривожний
maltrankviligi
(tr)
- Fari maltrankvila: malbona antaŭsento virinon eble maltrankviligus Hamlet ; ne timu kaj ne maltrankviliĝu [16]; vere […] tio min maltrankviligas Hamlet .
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 44:8
- angle:
- worry (tr), make uneasy
- beloruse:
- непакоіць
- ĉeĥe:
- rozrušit, zneklidnit
- france:
- perturber, inquiéter, troubler
- germane:
- beunruhigen
- hispane:
- intranquilizar, inquietar
- hungare:
- nyugtalanít, idegesít
- nederlande:
- ongerust maken, verontrusten
- ruse:
- беспокоить
- slovake:
- znepokojiť
- ukraine:
- турбувати, непокоїти, тривожити, гризти