tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

*lig/i PV

*ligi  

(tr)
1.  
Fiksi, ĉirkaŭvolvi per ŝnuro, ĉeno aŭ alia rimedo, malhelpante liberan movon aŭ disiĝon: ligi sovaĝan beston, frenezulon, hundon per ĉeno; ligi vergojn, bukedon, faskon; ligi keston, pakaĵon; ligi rompitan membron, arterion; ligi medalon ĉe la kolo. VD:alĉenigi, alglui, alteni, interplekti, kateni, kroĉi, najli, nodi.
2.
(figure) Limigi ies liberan agadon, ekz-e kreante al li moralajn devojn: ligi la okulojn de iuZ , ĉies intereson; tio ĉi tute senbezone ligus ninZ (kreus maloportunajn devigojn); ne nomu min plu majstro, ĉar per tiu morale tro liganta nomo ni malliberigas nian aferon; [1]; ligi la okulojn al la tero (fikse rigardi altere); multaj memoraĵoj estas ligitaj al tiu loko.
3.  
(figure) Proksime interrilatigi plurajn aferojn.
a)  
Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo aŭ kaŭzeco: parolante ligi la silabojn; ligi propoziciojn per konjunkcioj; ligi la ideojn; ligi literojn en skribo; ligi utilecon kun agrableco, praktikan spiriton kun idealismo; en la unuaj jaroj la akiro de ĉiu nova esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferadoZ ; lia morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵojZ ; esperantismo estas forte ligita kun ia interna ideoZ ; ĉion, kion Zamenhof diras aŭ faras, oni ligas kun EsperantoZ ; malvasta ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandojZ ; pli granda pago devas esti ligita kun pli grandaj rajtojZ ; la interligiteco de ambaŭ aferojZ .
b)
Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperojZ ; sin ligi kun iu edziĝe, amike, per amikeco; ligi amikajn rilatojn kun iuZ ; ni deziras krei ligantan ponton inter la gentojZ ; ligi du regnojn per kontrakto.
c)
Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: ligi du landojn per fervojo, per ponto.

ligo  

1.  
Tio, kio ligas 2, 3.a3.b; la stato de aferoj aŭ personoj tiamaniere ligitaj: nur vi per sorĉa ligo min katenisZ ; multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li [2].
2.  
La tuto de la personoj ligitaj por komuna celo: la Ligo de Nacioj; Flandra Esperanto-Ligo; ligo kontraŭ milito; starigi maristan ligon.
3.
KEMFIZ La forto, kiu ligas atomojn ene de molekulo; la maniero, laŭ kiu tiuj atomoj ligiĝas.

ligiĝi

(ntr)
1.
Fiksiĝi per ligoj aŭ simila rimedo al io: la proteina toksino ligiĝas al la membrano de ĉeloj en la mezintesto de la larvo, malhelpante ĝian normalan funkciadon [3].
2.
Pliproksimiĝi, rilatiĝi: Marion, kiel mia edzino, estos post dek jaroj ... kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield [4].

ligilo  

Ĉio, kio servas por ligi1, aŭ figursence por malhelpi ligi2: leda, pajla ligilo; kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno, kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn? [5]; (figure) Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo [6]; (figure) la ligilo de la edzeco, de la amikeco; (figure) estas danĝere ŝiri ĉiun ligilon kun la pasintaĵo.
a)
KOMP Rimedo por konekti elementojn en datumstrukturo (ligillisto, hiperteksto), aŭ komandojn aŭ subprogramojn: rekta ligilo (en Unikso, dosierujano indikanta la saman indeksnodon)); simbola ligilo
b)
MAT En logiko (propozicia kalkulo), simbolo kiu servas por fari unu novan propozicion2.a el unu aŭ pluraj donitaj: ne, kaj, aŭ, se...tiam estas tipaj logikaj ligiloj. semantike al ĉiu logika ligilo respondas logika funkcio (aŭ, alivorte, logika operacio).
Rim.: Memtrudiĝanta analogio estas kompari logikajn ligilojn kun la gramatikaj konjunkcioj; bedaŭrinde, la internacia terminaro matematika rompas la propozician metaforon, kaj tute konfuze atribuas al la vorto „konjunkcio“ specialan sencon de kajo. [Sergio Pokrovskij]

Rim.: En ĝia figura senco „ligilo“ estas ofte anstataŭata de „ligo“. Oni tamen ĝin uzas por emfazi la forton de la malhelpo, kiun ĝi estigas.

lige kun  

(prepoziciaĵo)
En ia rilato kun, okaze de, interdepende kun: la jubilea simbolo (Esperanto-melono) estas alternativa simbolo por Esperanto kreita lige kun ĝia centjariĝo en 1987 [7].

alligi  

(tr)
1.  
Fiksi ion ligante al io: alligi boaton al bordo.
2.  
Kunigi du aferojn per intima rilato: alligi multe da graveco al ioZ (rigardi kiel tre gravan); alligi signifon al sono.
3.  
Kunigi du personojn per forta sento: servisto alligita al la mastro; alligiteco al familio. VD:sindonemo, fideleco.

ĉirkaŭligi  

(tr)
Ĉirkaŭvolvi ion per ligilo: ĉirkaŭligi membron per bandaĝo, bandaĝon ĉirkaŭ membro; elstariĝas ia figuro [... kun] ŝveliĝinta lipo kaj ĉirkaŭligita vango [8]; skarlata silka tuko ĉirkaŭligis liajn korvokolorajn harojn [9]; (evitinde) ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon? (ĉirkaŭligantan aĵon, ekz-e zonon) [10].

interligo

1.  
Reciproka rilato de diversaj aferoj: li parolas sen senco kaj sen interligo PrV .
2.  
POL Ĵura aŭ kontrakta interkonsento pri reciproka helpado, komuna defendo de pluraj regnoj, grupoj, homoj; kartelo, koalicio, konzerno: interligo de apartaj korporacioj [11].
3.  
BIB Kontrakto inter Dio kaj lia popolo, en kiu Dio faras promesojn kaj postulas certan konduton de la popolo: kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj [12]. VD:testamento

kunligi  

(tr)
Kunigi ligante: tiu doloro ... samtempe disigis kaj kunligis ilin [13]; (figure) kunligi du malfortojn por kontraŭstari al forto.

kunligo

1.
Ago kunligi kaj tiel estiĝanta rilato: strange ... mi sentas, ke ekzistas kunligo inter ni kaj ĉiuj homoj de la mondo [14].
2.  
MATMatVort Operacio, kiu ĵetas du objektojn al ilia kunligaĵo 2; la kunligaĵo mem: la kunligo de bildigoj ne estas komuteca.

kunligaĵo

1.
Io kunligita.
2.  
MAT
a)  
MatVort (de du rilatoj `bb R sub bb E xx bb F` kaj `bb S sub bb F xx bb G`) Rilato `bb R sub bb E xx bb G`, konsistanta el ĉiuj tiaj elementoj `(a,c)`, ke ekzistas almenaŭ unu tia elemento `b in bb F`, ke `(a,b)in bb R` kaj `(b,c)in bb S`: la kunligaĵon de rilatoj `bb R` kaj `bb S` oni signas per `bb S circ bb R` (legu so post ro); la kunligaĵo de rilato `bb R` kun idento-rilato egalas al `bb R` (`bb R circ "id"_(bb E)="id_(bb F)circ bb R=bb R`); la kunligaĵo de du bildigoj mem estas bildigo; la kunligaĵo de bildigo kun ĝia inverso egalas al idento-rilato (`f circ f^-1 = "id"_(bb F)`).
b)  
(de du tiaj vojoj `phi` kaj `psi`, ke la fina punkto de `phi` egalas al la komenca de `psi`) Tia vojo `omega`, ke `omega(t)=phi(2t)` por ajna `t le 1//2`, kaj `omega(t)=psi(2t-1)` por ajna `t gt 1//2`.

kunligano  

Ano de la sama ligo2, aliancano: ili ribeligis kontraŭ ni niajn kunliganojn [15].

malligi, disligi

(tr)
Liberigi el ligiloj: subite, li disligas la ŝtonon fiksitan sur lia ĉapo kaj, sin klinante al Rozlilio, etendas al ŝi neatendite en siaj kroĉaj fingroj la grandegan diamanton [16]; ŝi levis unu el la staploj ... kaj penseme malliginte ĝin, eklegis la leteron el la supra koverto [17].

malligiĝi, disligiĝi

(ntr)
1.
Seniĝi, liberiĝi je ligoj, je embaraso: ŝia harligo malligiĝis PatrojFiloj .
2.
Ĉesigi dependon, rilaton: la registaro penas malligiĝi de Usono [18].

piedligi

(tr)
Interligi ĉe la piedoj por malebligi forkuron: la rajdantoj haltis, senseligis tri ĉevalojn kaj piedligis ilin [19].

ligverbo  

LIN Verbo, kies propra leksika valoro estas tre abstrakta aŭ eĉ nenia, kaj kiu servas precipe kiel gramatikilo liganta la subjekton kun predikativo: la verbo „esti“ servas kiel la ĉefa ligverbo en Esperanto; ankaŭ „(far)iĝi“, „resti“, „ŝajni“, „aspekti“, „ aperi“ ktp. povas aperi en la funkcio de ligverbo.
Rim.: La predikativo ne alprenas la finaĵon -n de la akuzativo, do ĝi konservas la nominativon.

tradukoj

anglaj

~i: tie; ~ilo 1.a: link; ~ilo 1.b: connective; inter~o 3.: covenant; kun~o 2.: composition; kun~aĵo 2.a: product mapping, relative product, composition product; kun~aĵo 2.b: product path; ~verbo: copula, link verb. rekta ~ilo: hard link; simbola ~ilo: symlink (Unix), shortcut (Windows).

belorusaj

~i: зьвязваць, прывязваць; ~o 1.: сувязь; ~o 2.: зьвяз, саюз, ліга; ~o 3.: сувязь (хімічная); ~ilo: сувязь; al~i: прывязваць; ĉirkaŭ~i: абвязваць; inter~o 1.: узаемасувязь; inter~o 3.: запавет; kun~i: зьвязваць, злучаць; kun~o 1.: сувязь; mal~i, dis~i: разьвязваць, адвязваць.

ĉeĥaj

~i: pojit, sjednat, uzavřít, vázat; ~o: sjednání, uzavření (právního aktu), vazba, vázání; ~ilo: pojítko, pouto, spojení, vazba; al~i: připoutat, připoutávat, přivázat; inter~o: sjednání, uzavření (právního aktu), vazba, vázání; kun~i: spojit mezi sebou, svázat; mal~i, dis~i: rozvázat.

francaj

~i: lier, relier, attacher; ~o 1.: lien; ~o 2.: ligue; ~o 3.: liaison; ~iĝi: se lier (à); ~e kun: en lien avec; al~i: attacher (à); ĉirkaŭ~i: entourer d'un lien; inter~o: alliance; kun~i: assembler (lier ensemble); kun~o 1.: interrelation, liaison; kun~o 2.: composition; kun~aĵo 2.a: application composée, relation composée, composée; kun~aĵo 2.b: chemin composé; kun~ano : allié; mal~i, dis~i: délier; mal~iĝi, dis~iĝi: se détacher, se délier; pied~i: entraver; ~verbo: verbe d'état, verbe attributif. al~iteco: attachement.

germanaj

kun~o 2.: Hintereinanderausführung, Verkettung; kun~aĵo 2.a: Produktabbildung, Produktrelation, Produkt; kun~aĵo 2.b: Produktweg; ~verbo: Kopula, Satzband.

hispanaj

~i: amarrar, enlazar, ligar, atar; ~o 2.: liga; ~o: enlace, lazo; ~ilo 1.a: enlace; al~i: enlazar, amarrar, ligar, atar; kun~i: enlazar, amarrar, ligar, atar; kun~aĵo 2.a: composición (de funciones); mal~i, dis~i: desamarrar, desenlazar, desligar, desatar, soltar.

hungaraj

~i: köt, megköt, összeköt, kötöz, összekötöz; ~o 1.: kötés, kötelék; ~o 2.: szövetség, liga; ~o 3.: kötés ; ~ilo: kötél, kötelék, kapocs; al~i 1.: odaköt, ráköt; al~i 2.: kapcsol (átv.), tulajdonít; ĉirkaŭ~i: átköt, körbecsavar; inter~o 1.: kölcsönös kapcsolat, összefüggés; inter~o 3.: szövetség; kun~i: össeköt, összekapcsol; kun~o 1.: összekötés, összekapcsolás; kun~o 2.: egyesítés; kun~aĵo 1.: kötés; kun~aĵo 2.a: kompozíció; kun~aĵo 2.b: egyesítés; mal~i, dis~i: eloldoz, kibont . al~iteco: kötődés.

nederlandaj

~i 1.: vastmaken, vastbinden; ~i 2.: binden; ~i 3.a: verbinden; ~i 3.b: verbinden; ~i 3.c: verbinden; ~o 1.: verbinding, band; ~o 2.: bond, liga; ~o 3.: verbinding; ~ilo: vastbinden; al~i: binden, aanbinden; al~i: binden; ĉirkaŭ~i: inbinden; kun~i: samenbinden. al~iteco: band.

polaj

~i 1.: wiązać, związywać, powiązać, krępować; ~i 2.: krępować; ~i 3.a: wiązać, powiązać, łączyć; ~i 3.b: wiązać, łączyć; ~i 3.c: łączyć, połączyć; ~o 1.: więzy, powiązanie, łącznik; ~o 2.: liga, związek; ~o 3.: wiązanie; ~ilo: więzy, łącznik; al~i 1.: przywiązywać; al~i 2.: przywiązywać; al~i 3.: przywiązywać; ĉirkaŭ~i: obwiązywać; inter~o 1.: powiązanie, połączenie; kun~i: wiązać, związywać, łączyć; kun~o 1.: wiązanie, związywanie, łączenie; kun~o 2.: składanie, superpozycja; kun~aĵo 1.: związek, połączenie; kun~aĵo 2.a: funkcja złożona, złożenie; kun~aĵo 2.b: droga złożona, iloczyn dróg; mal~i, dis~i: rozwiązywać, odwiązywać. simbola ~ilo: dowiązanie symboliczne (Unix), link (Windows).

portugalaj

~i 1.: prender, amarrar; ~i 2.: prender; ~i 3.a: ligar, unir; ~i 3.b: ligar, unir; ~i 3.c: ligar, unir; ~o 1.: ligação, união; ~o 2.: liga.

rusaj

~i: связывать, связать, привязать; ~o 1.: связь; ~o 2.: союз, лига; ~o 3.: химическая связь; ~ilo 1.b: связка; ~ilo: узы, связь; al~i: привязать; ĉirkaŭ~i: обвязать; inter~o 1.: взаимосвязь; inter~o 3.: завет; kun~i: связать; kun~o 1.: связь; kun~o 2.: суперпозиция, композиция; kun~aĵo 1.: связка; kun~aĵo 2.a: сложное отображение, произведение; kun~aĵo 2.b: сложный путь; mal~i, dis~i: развязать, отвязать; ~verbo: связка, глагол-связка. rekta ~ilo: жёсткая связь; simbola ~ilo: символическая ссылка.

slovakaj

~i: spojiť, uviazať, zaviazať; ~o: liga; viazanie, zväz; ~ilo: puto, spojenie, väzba; al~i: pripojiť, pripojovať; inter~o: vzájomná väzba; kun~i: spojiť medzi sebou, zviazať; kun~o: spoj (let., žel., námor.), spoj (let.| žel.| námor.); mal~i, dis~i: odpojiť, odviazať, rozviazať.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 7:18
3. Sung Ho CHO: Plibonigo de plantoj per gentekniko, Monato, 1998:5, p. 17a
4. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 39:5
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 20:37
7. -: Jubilea simbolo, aktuale.info, [vidita en 2011]
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 11
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 2:32
11. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:7.
13. S. Engholm: Al Torento, 1930
14. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Unu animo en ĉiuj, 1912
15. A. Svjentoĥovski, trad. Leono Zamenhof: Aspazio, 1908
16. E. Boirac: Perdita kaj Retrovita, 1904
17. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
18. M. Bulard, trad. J.-M. Cash: Diplomatia ekvilibro-ludo en la lando de la leviĝanta suno, Le Monde diplomatique, 2010-06
19. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
al~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~verbo: Mankas dua fontindiko.
~verbo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | lig.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.50 2020/02/15 16:10:19