tradukoj: bg ca cs de en es fr hu it kek lat nl oc pl pt ru sk sv

*kunPV

I.

*kunTEZ Vikipedio

Prepozicio signifanta akompanon, kaj montranta:
1.TEZ
La personon aŭ aferon, kiu estas en sama loko kiel iu aŭ io: esti, resti, vivi, renkontiĝi, manĝi kun iu; la reĝo mem venis kun siaj korteganojZ; kun kiu vi festas, tia vi estas PrV; mi prenas kun mi mian kamaradonZ; kuntreni kun si ian pekonZ; Marta renkontiĝis kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homojZ.
2.TEZ
La personon, kies ago fariĝis en sama momento kiel alia (= samtempe kiel): ili apartenas al vi sola, sed ne al aliaj kun viZ; li deiris kun mi sed alvenis post mi; la mortiginto mortis kun sia viktimo.
Rim.: En tiu senco oni uzas prefere kune kun: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝeroZ.
3.TEZ
La personon, kiu konkuras al sama celo kiel iu aŭ partoprenas al komuna ago, aŭ la objekton, kiu similas alian per ia karaktero (= samcele kiel): edziĝi, amikiĝi, paciĝi, diskuti, batali, komunikiĝi, paroli, ludi, interkonsenti kun iuZ; havi juĝan aferon kun iuZ; dividi ion kun iuZ; kiu ne estas kontraŭ vi, kun vi estasZ; kompari, rilati, miksi, kontrasti kun ioZ; tio estas ligita kun tiom da malbonaj cirkonstancoj, ke estas tre bone lasi ĝin flankeZ.
4.
Konstantan detalon aŭ karakteron, kiun oni provizore konsideras aparte de la tuto: vorto dirita en ĝusta tempo estas kiel oraj pomoj kun arĝentaj ŝelojZ; cervo kun bonaj lumbojZ; vazoj el kristalo kun arĝenta garnituro; kun sia karaktero la sincera, li ne esploros la rapirojnZ; ĉiu sezono kun sia bono PrV.
5.TEZ
Cirkonstancan detalon, kiu karakterizas agon aŭ aganton: agi kun koleroZ; paroli kun saĝoZ; fermi pordon kun bruo; ŝi demandis kun batanta koroZ; ŝi kisis lin kun senhonta vizaĝoZ; la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfidoZ; ili marŝadis kun flanko ĉe flankoZ; subite venas la reĝido kun disŝirita vestoZ; li foriras kun longa nazoZ (= elrevigita); kun (ĉe) la lastaj vortoj ŝi eliris el la salonoZ; kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovanZ; ilia nombro kreskas kun ĉiu horo.
Rim.: Anstataŭ kun5 oni povas uzi akuzativon: pendigi kanajlon la kapon malsuprenZ. Tamen, en duopaj esprimoj (jaro post jaro, punkto post punkto, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, okulo pro okulo, ŝultro ĉe ŝultro) oni inklinas uzi nominativon sen prepozicio: ŝi renkontiĝis, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kun liZ; li ripetis ĉion, vorto post vortoZ.
6.
(evitinde) Personon aŭ objekton, kiun koncernas la ago (= pri, kontraŭ, al): kiel vi estas unu kun (kontraŭ) la dua?Z se io okazos kun (al) miZ...; tiel estos kun (pri) tiu, kiu ektuŝos la edzinon de sia proksimulo; penu agi pli bone kun (kontraŭ) fraŭlino altdevenaZ; liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonisZ; vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, li devis cedi kun (pri) sia postulo pri (al, je) plendoB; oni devas esti tre singarda kun (pri) ĉiu superflua decidoZ; ŝi rekomendis al la infano esti tre singarda kun (pri) la fajroZ; esti humila kun (kontraŭ) iuZ; ŝi hezitis kun (pri) la finado de la demandoZ; avaru pli kun via afablecoZ (= vian afablecon); kun konfido (= konfidi) neniam rapidu PrV; la singardemo postulas ankoraŭ iom atendi kun (pri) la realigo de tiu planoZ.
Rim. 1: Tiu uzo de kun6 estas efektiva germanismo, kaj pli bone estas uzi pli precizajn prepoziciojn, kiel ni faris interkrampe.
Rim. 2: Oni trovas ankaŭ kelkfoje la prepozicion kun uzata por montri rimedon aŭ ilon (= per). Tiun uzon oni devas plej severe eviti, ĉar ĝi estas nepre malaprobinda francismo kaj germanismo: mi ne indulgos lin pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fratonZ; knabineto enkuris tiranta kun si longan laĉon, kun (per) kiu ŝi antaŭ momento faris gimnastikajn ekzercojnZ; la konsternita ambasadoro ne sciis, kion fari kun sia personoB; ĉiu mezuras aliajn kun (per) sia mezuriloZ.
II.
Vortero havanta la sencojn de kun 1, kun 2, kun 3:

*kuneTEZ Vikipedio

Adverbo signifanta „samloke, samtempe, samcele kiel“;
1.
Ili foriris kuneZ; vi ne devas puŝi ĉiuj kuneZ; kune vojaĝi, laboriZ; vendi ĉion kune; kuneestado (kunsido).
2.
La du armeoj atakos kune; patro kaj patrino kune estas nomitaj gepatrojZ; se vi parolas ambaŭ kune, oni vin ne aŭdos.
3.TEZ
Al ĉiuj kune ni esprimas koran dankonZ; ni bataladu, kune tenataj per unu bela esperoZ VD:op

kune kunTEZ

(prepoziciaĵo)
Kun, precize je la sama loko, tempo, celo: oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝoZ; la Fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj erarojZ; oni devas havi certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝoZ; la junulo kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikojZ..

kunaTEZ Vikipedio

Kune rilata; komuna; havanta saman lokon aŭ celon.

kunaĵoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Aro da kunigitaj objektoj VD:aro, fasko, garbo, tutaĵo.
2.TEZ
MAT[1] (de du aroj E kaj F) Aro, kies elementoj apartenas al E aŭ al F: la kunaĵon de E kaj F oni signas per EF (legu: e aŭ fo, aŭ: e kun fo); la kunaĵo de aro el subaroj (la kunaĵo de ĉiuj subaroj en la aro).
Rim.: Vd rimarkon sub komunaĵo.

kuneco

Stato de du aŭ pluraj personoj aŭ objektoj, kiuj estas kune: mi petegas vin per la kuneco de nia junecoZ.

kunigiTEZ

(tr)
Fari, ke pluraj personoj aŭ objektoj estu kune: kunigi amikojn, la du ekstremaĵojn de ŝnuro, la brovojn; kunigi utilon kun agrablo; lingvo tutmonda devas esti pretigata per la kunigita laboro de la tuta civilizita mondoZ VD:cementi, kunligi, unigi

kunigaĵoTEZ

MATKompLeks=kunaĵo 2

kuniĝi

(ntr)
Esti kunigita kun; iĝi kun: ĉiuvespere ili kuniĝis en mia ĉambro; kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas PrV; vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentojZ; malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojnZ; la sociaj ligiloj malkuniĝas.

kunuloTEZ

Homo, kiu ordinare estas kun alia: tiu [...], kiu [...] ne faras malbonon al sia kunulo, kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon [2]. VD:asociano, kamarado, kolego, societano, vivkunulo

kunularoTEZ

Grupo de kunestantoj, kunirantoj: „Interese, ege interese‟, Karal murmuris, eble pli al si ol al la tuta kunularo [3].

kunuleco

Stato de tiuj, kiuj ofte, volonte kunestas: li partoprenis la sportojn de la infanoj kun ... plenkora kunuleco [4].

ĉi-kunaTEZ

POSX Kun la nunaĵo, kune enpakita, kunsendata: per la ĉi-kuna bilo vi ricevos de mia banko dudek kvin luidorojn [5]. VD:kunsendaĵo

rekunigi

(tr)
Rekonduki al sama loko, de kiu okazis disiro: la intendanto ... rekunigis ilin kaŝe kaj reorganizis ilian bandon [6].

sekskuniĝiTEZ Vikipedio

Havi seksan rilaton: se virino alproksimiĝis al ia bruto, por sekskuniĝi kun ĝi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton [7]. VD:amori, fiki, koiti, kopulacii

sekskuniĝo, seksa kuniĝoTEZ Vikipedio

Ago sekskuniĝi: kiom da sekskuniĝoj [tage] plenumas tiu bovo? [8]. VD:amoro, fiko, koito, kopulacio

ŝnurkunulo

ItEsp
SPO Ulo kiu estas kunligita al aliaj per sekurŝnuro dum montogrimpado.

vivkunulo, vivkunulinoTEZ

Homo, kiu dividas la ĉiutagan vivon de alia, inkluzive de la seksa vivo, kiel faras edzo kaj edzino: ŝi konvinkiĝis, ke nur mi estas ŝia sola konvena vivkunulo [9]; li sincere amegis sian vivkunulinon [kaj] por nenio en la mondo li volus ĉagreni ŝin [10]. VD:amanto, amoranto, konkubino, koramiko
III.
Prefikso havanta la sencojn de kun 1, kun 2, kun 3, kaj montranta:
1.
Samlokecon: kunveni (veni kun aliaj), kunsidi (sidi kun aliaj), kunpreni (preni kun si), kunporti (porti kun si), kunpuŝi (puŝi unu alian), kunligi (ligi ion kun alia), kunmeti (meti ion kun alia), kunsufiksa vorto, kunfolia arbo, kunŝtona vojo.
2.
Samtempecon: kundisĉiplo (kiu lernas samtempe), kunokazi.
3.
Samcelecon: kunmiliti, kunbatali, kunverki, kunlabori.

tradukoj

anglaj

~: with; ~e: together; ~e ~: together with; ~aĵo 2.: union.

bulgaraj

~: с.

ĉeĥaj

~: s, se (7. pád); ~e: celkem, dohromady, společně, spolu, vcelku; ~e ~: s, se (7. pád); ~a: společný; ~eco: družba, pospolitost, společenství; ~igi: dát dohromady, sdružit, sloučit, spojit, stmelit; ~ulo: druh, společník; ~ularo: společníci; viv~ulo, : družka ve společné domácnosti.

francaj

~: avec; ~e: ensemble; ~e ~: en même temps que, en compagnie de; ~a: commun; ~aĵo 2.: union; ~eco: coexistence; ~igi: rapprocher, réunir, unir; ~iĝi: s'unir; ~ulo: compagne, compagnon; ~ularo: compagnie (groupe de personnes), groupe (de personnes); ~uleco: camaraderie; ĉi-~a: ci-joint; re~igi: rassembler; seks~iĝi: s'accoupler, faire l'amour, baiser, coïter, copuler, coucher; seks~iĝo, : accouplement, accoppiamento (sessuale), copula (sessuale), amour, baise, coït, copulation, relation sexuelle; viv~ulo, : compagne, compagnon, concubin(e), conjoint(e) , copain, copine.

germanaj

~: mit; ~e: zusammen; ~e ~: zusammen mit; ~a: beisammen, zusammen; ~aĵo 2.: Vereinigungsmenge; ~eco: Zusammensein, Beisammensein; ~igi: vereinigen, vereinen, zusammentun, zusammenfügen; ~iĝi: zusammenkommen.

hispanaj

~: con; ~e: en común, conjuntamente; ~e ~: en unión de, en compañía de; ~a: adjunto; ~aĵo 1.: paquete, conjunto; ~aĵo 2.: unión; ~eco: convivencia; ~igi: reunir, unir, juntar, empalmar, enganchar; ~iĝi: reunirse, unirse; ~ulo: compañero, camarada, colega; ~ularo: compañía (grupo de personas), grupo (de personas); ~uleco: camaradería; ĉi-~a: adjunto, incluido; seks~iĝi: aparearse, hacer el amor, copular; seks~iĝo, : apareamiento, el sexo, el coito; viv~ulo, : compañero, cónyuge, novio.

hungaraj

~: -val, -vel; ~e: együtt; ~e ~: -val együtt, -vel együtt; ~a: együttes, közös; ~aĵo 1.: köteg, csomó, együttes; ~aĵo 2.: unó; ~eco: közösség, együttesség, együttlét; ~igi: összesít, összehoz, egyesít; ~igaĵo : unió; ~iĝi: összejön, társul, egyesül; ~ulo: társ; kun III: össze-, -társ, együtt-. ~veni: összejön; ~sidi: összeül; ~preni: magához vesz; ~porti: magával visz; ~puŝi: meglökik egymást; ~ligi: összeköt; ~meti: összetesz, összeállít; ~labori: együttműködik.

italaj

~: con; ~e: assieme; ~e ~: assieme a; ~a: comune (di o tra due o più), unito (in relazione con), congiunto (in relazione con); ~aĵo: complesso (sost.); ~eco: concomitanza, comunanza; ~igi: unire, riunire, congiungere, accoppiare, agglomerare; ~iĝi: riunirsi, radunarsi, accoppiarsi, conglomerarsi; ~ulo: compagno; seks~iĝi: accoppiarsi, fare l'amore, copulare, coprire; ŝnur~ulo: compagno di cordata; viv~ulo, : covivente.

katalunaj

~: amb.

kekĉiaj

seks~iĝi: aatinank.

malnovlatinaj

~e ~: una cum.

nederlandaj

~: met; ~e: samen; ~e ~: samen met; ~aĵo 2.: unie; ~igi: samenvoegen; ~iĝi: samenkomen; ~ulo: metgezel. ~veni: samenkomen, vergaderen; ~sidi: vergaderen; ~preni: meenemen; ~porti: meenemen; ~meti: samenstellen; ~labori: samenwerken, meewerken.

okcitanaj

~: amb, ambe.

polaj

~aĵo 2.: suma, połączenie .

portugalaj

~ 1.: com (em companhia de), em companhia de; viv~ulo, : companheiro, companheira.

rusaj

~: с; ~e: вместе; ~e ~: вместе с; ~a: совместный; ~aĵo 2.: объединение; ~aĵo: объединение; ~eco: совместность, близость; ~igi: объединить, совместить; ~igaĵo : объединение; ~iĝi: объединиться; ~ulo: товарищ, приятель; seks~iĝi: совокупляться; seks~iĝo, : совокупления; viv~ulo, : спутник жизни; kun III: с-, со-. ~veni: сойтись, собраться; ~sidi: заседать; ~preni: взять с собой; ~porti: нести с собой; ~puŝi: столкнуть (что-то с чем-то); ~ligi: связать (что-то с чем-то); ~disĉiplo: соученик; ~labori: сотрудничать.

slovakaj

~: s, so; ~e: spoločne; ~e ~: s, so; ~a: spoločný; ~eco: družba, pospolitosť, spoločenstvo; ~igi: pospájať, spojiť, zlúčiť; ~ulo: partner, spoločník; ~ularo: spoločníci; viv~ulo, : družka.

svedaj

~: med; ~e: tillsammans; ~e ~: tillsammans med; ~igi: sammanföra, förena.

fontoj

1. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §240
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 15:2-3
3. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
4. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
5. C. de Laclos, trad. J.-L. Tortel: Danĝeraj rilatoj, [2011]
6. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 20:16
8. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970
9. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Tria preĝo de Pygmalion
10. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 17

~: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~e ~: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
ŝnur~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [kun.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.46 2015/11/03 23:10:14 ]