tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu ku nl oc pl pt ru sk tp vo

*vid/i PV

*vidi

( tr)
1.TEZ
Senti per la okuloj, percepti la bildojn de objektoj: ni vidas per la okuloj [1]; li ne plu vidas (iĝis blinda); mi vidis lin fali; neniu okulo min vidu [2]; vi vidos la infanojn de viaj infanoj [3]; (figure) en sonĝo princinon mi vidisZ; (figure) ke li ne vidu la tombon (ne mortu) [4]; (figure) vidi lumonZ (vivi); (figure) ne vidama (rigardema) turismo enŝipigis ninZ. VD:distingi, observi, rigardi
2.
Ĉeesti, konstati: kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj [5]; baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis [6]; mi vidas plezure, ke vi ne estas malsanaB; oni neniam vidis tian arogantecon; kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona [7].
3.
Koni, kompreni: Dio vidas la fundon de nia koroB; el la antaŭaj rimarkoj oni povas vidi mian opinion pri tio; mi ne povas vidi la signifon de tiuj vortoj; ĉu vi vidas nun nian eraron? Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ [8].
4.TEZ
(iun) Renkonti, viziti, akcepti: sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis [9]; petu lin reveni, mi ne havas nun la tempon vidi linPIV2. VD:intervidiĝi, revido

vido Vikipedio

1.TEZ
=vidado je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero [10].
2.TEZ
=vidpovo la maljunulino, kiu havis malklaran vidon, ne rimarkis tion [11];
3.TEZ
(arkaismo) =aspekto laŭ ŝia ekstera vido oni ne povis ŝin nomi maljunulino [12]; ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi vidon tre ridindanZ.

vidado Vikipedio

1.TEZ
Sentado de la objektoj per la okuloj: fenestroj, kiuj donas vidon sur la straton; el tiu domo oni ĝuas belan vidon.
2.TEZ
=vidpovo havi bonan, akran vidadon; perdi la vidadon.

vidaĵo

1.TEZ
Io, kion oni vidas: kvazaŭ trafita de terura vidaĵo [13]. VD:spektaklo 2
2.
Desegno, fotografaĵo prezentanta ian vidaĵon.

videjoTEZ

Loko, de kie oni vidas pejzaĝon. VD:belvedero

vidigiTEZ

(tr)
Lasi aŭ igi iun vidi; montri: iliaj okuloj vidigas sangavidon [14].

vidiĝiTEZ

(ntr)
Sin montri, aperi: jen iu ŝipo, kiu vidiĝas kaj malaperas ie malproksime, jen fumstrio ĉe la horizonto [15]; lia vizaĝo akiris seriozan vidiĝon.

vidindaĵoTEZ Vikipedio

Kuriozaĵo, interesa aŭ bela aĵo, kiun oni volonte vidas: li ne laciĝis, kaj vizitis ĉiun vidindaĵon de Vieno [16].

akravida

Kiu havas akran vidpovon, bone rimarkas, bone distingas, trafe juĝas: poeto ĉiam akravida, sed kun iom distanca rigardopunkto [17].

antaŭvidemo

Prudenta kalkulo de probabloj kaj antaŭzorgado pro ili: kun ... antaŭvidemo ili aranĝas, ke la naskonombro sufiĉas nur por ekvilibri la mortonombron [18].

antaŭvidiTEZ

(tr)
Anticipe koncepti la estontecon, anticipe ricevi aŭ formi al si ideon pri la estonteco: mi antaŭvidos iliajn agojn kontraŭ mi kaj mi ĉiam forigos la danĝeron [19]; li vidis ĝuste en siaj antaŭvidoj pri la estonto de l' kapitalismo. VD:antaŭflari, antaŭsenti, atendi, esperi, konjekti, supozi

aŭdvidaTEZ

TEL Uzanta por komuniko sonojn, bildojn kontraste al nura skribo: aŭdvidaj arkivoj [20]. SIN:sonbilda

ekvidiTEZ

(tr)
Subite vidi ion, ĝin rimarki: ŝi elsaltis el la vagono, – kaj ŝi tuj ekvidis Arturon [21].

envidoTEZ

PSI=introspekto la saĝuloj, kiuj praktikas koncentriĝon kaj envidon ..., tiajn ... eĉ la dioj tenas karaj [22].

ĝisrevidiTEZ

Adiaŭi dirante „ĝis revido“: tiuj, kiuj: „Bonan tagon!“ / aŭ kiuj: „Ĉu vi havas tabakon?“ / kiuj: „Dankon, mi ne fumas!“ / kiuj amindumas, / kiuj ĝisrevidas [23]; antaŭ unu horo proksimume ni ĝisrevidis niajn venezuelajn geamikojn [24].

intervidiĝiTEZ

Renkontiĝi kaj ekparoli kun unu aŭ pluraj personoj.

revidi

(tr)
1.
Denove vidi ion aŭ iun antaŭe viditan: eble mi lin revidos neniam [25].
2.TEZ
(arkaismo) (evitinde) =revizii2

revidoTEZ

La ago ankoraŭfoje vidi, precipe vidi4 iun jam renkontitan: ― Ĝis revido! ― li ekkriis Marta; Ĝis la revido en Antverpeno! [26].
Rim.: Kiel evidentas el la ekzemploj, en la adiaŭa formulo „Ĝis (la) revido“ la uzo de la artikolo dependas je tio, ĉu temas pri antaŭfiksita aŭ ajna eventuala renkontiĝo.

travidi

(tr)
Penetri per rigardo ion, kio ne malhelpas la vidon: travidi glasonB; travidi akvon; (figure) riĉulo estas saĝa en siaj okuloj, sed saĝa malriĉulo lin tute travidas [27].

travideblaTEZ

El tia substanco, ke oni povas vidi, kio estas trans ĝi: vitro estas rompebla kaj travidebla [28]; ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo [29]. diafana, kristala

klarvida

PSI Bone komprenanta situaciojn: la knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj [30].

netravidebla

1.TEZ
FOT Tra kiu oni ne povas vidi; opaka: la cindro ... formis en la strato netravideblan vualon [31]. VD:maldiafana
2.
(figure) Nekomprenebla: Eŭropa Unio ... estas tre komplika konstruaĵo kun strukturoj, kiuj por tre multaj homoj estas netravideblaj [32]

nigreviduloZTEZ

=pesimisto

pretervidi

Ne vidi, kvankam oni povus; ne atenti, ne rimarki: la grandulino pretervidis la polican patrolaŭton, kiu senbrue kaj lante descendis la straton [33]

vidalvideTEZ

En kontraŭa pozicio: vidalvide sur la alia bordo etendiĝas arbareto. La [...] malliberuloj kaj iliaj familianoj kaŭris vidalvide [34].

vidalvide al, vid-al-vide al

(prepoziciaĵo)
1.TEZ
Kontraŭ, kun vizaĝo aŭ fronto rigardanta al: la grafino sidis vidalvide al mi ĉe la tablo [35].
2.TEZ
Kontraŭ, iel reagante al la ĉeesto de: kvankam irlandanoj daŭre montras sin gastamaj, multaj lastatempe iĝas suspektemaj kaj malamikaj vid-al-vide al fremduloj [36].

vidpovo, vidkapabloTEZ Vikipedio

Kapablo senti bildojn de objektoj: La spiritlando estas ekster via / vidpovo, kaj la hom’ por vi plejaltas [37]; Georgo Lagranĝ’ ... estis trafita de okulmalsano, kiu tute perdigis al li la vidkapablon por unu okulo kaj la duonon de la vidkapablo por la alia [38].

tradukoj

anglaj

~i: see; ~o 1.: sight; ~o 2.: sight; ~o 3.: appearance; ~o: view; ~ado: sight; ~aĵo: sight; ~ejo: observation point, viewing point, scenic overlook; ~igi: exhibit, show; ~iĝi: be seen; ~indaĵo: sight worth seeing; antaŭ~i: foresee; aŭd~a: audio-visual; ek~i: catch sight of, glimpse, perceive, see; en~o : introspection; ĝisre~i: say goodbye; inter~iĝi: see each other; re~i 1.: see again; tra~i: see through; tra~ebla: transparent; klar~a : clear-sighted; ~al~e: face to face; ~al~e al, 1.: facing; ~povo, : ability to see. Ĝis re~o: doodbye.

belorusaj

~i: бачыць; ~o 3.: выгляд; ~ado 1.: від, краявід; ~igi: паказваць; antaŭ~i : прадбачыць, прадчуваць; ek~i: убачыць, заўважыць; en~o : інтраспэкцыя; inter~iĝi: пабачыцца; tra~ebla: празрысты; ~al~e: твар у твар, насупраць; ~povo, : зрок. Ĝis re~o: да пабачэньня.

bulgaraj

~i: виждам, гледам. Ĝis re~o: довиждане.

ĉeĥaj

~i: vidět, vidět; ~o: spatření, zrak; ~ado: vidění; ~igi: dát najevo, ukázat, vyjevit; ek~i: spatřit, uhlídat, uvidět, zahlédnout; re~i: setkat se, shledat, uvidět znovu; tra~ebla: průhledný, průzračný; klar~a: bystrý, jasnozřivý, předvídavý; netra~ebla: neprůhledný; preter~i: nevšimnout si, přehlédnout; ~povo, : zrak.

francaj

~i: voir; ~o: vue; ~ado: vision (vue), vue; ~aĵo: spectacle, vue; ~ejo: point de vue; ~igi: faire voir, montrer; ~iĝi: apparaitre, se montrer; ~indaĵo: curiosité (objet); akra~a: perspicace, pénétrant (perspicace); antaŭ~emo: prévoyance; antaŭ~i: prévoir; aŭd~a: audiovisuel (adj.); ek~i: apercevoir; en~o : introspection; ĝisre~i: dire au revoir; inter~iĝi: se voir; re~i: revoir; tra~i: percer (voir à travers) ; tra~ebla: transparent; klar~a : claivoyant, perspicace; netra~ebla: opaque; nigre~ulo: pessimiste (subst.); preter~i: manquer (ne pas voir), passer à côté de (ne pas voir); ~al~e: vis-à-vis, en face, face à face; ~al~e al, 1.: face à, en face de; ~al~e al, 2.: vis-à-vis de; ~povo, : vue (sens). antaŭ~o: prévision; Ĝis re~o: au revoir.

germanaj

~i: sehen; ~o 2.: Sehfähigkeit; ~o 3.: Aussehen, Anblick; ~o: Sehen, Blick; ~ado 1.: Sehen, Sicht; ~ado 2.: Blick; ~aĵo 1.: Sichtbares; ~aĵo: Bild, Schauspiel, Ansicht, Anblick; ~ejo: Aussichtspunkt, Stelle mit Aussicht; ~igi: sichtbar machen, zeigen; ~iĝi: sichtbar werden, sich zeigen; ~indaĵo: Sehenswürdigkeit; antaŭ~i: vorhersehen; aŭd~a : audiovisuell; ek~i: erblicken, gewahr werden; en~o : Selbstbeobachtung, Introspektion; en~o: Einsicht; ĝisre~i: verabschieden; inter~iĝi: sich sehen; re~i 2.: durchsehen, überarbeiten; tra~i: durchsehen, hindurchsehen, durchschauen, hindurchschauen, durchblicken, hindurchblicken; tra~ebla: transparent, durchsichtig; klar~a : scharfsichtig, durchblickend; klar~a: klarsichtig; netra~ebla: undurchsichtig; nigre~ulo: Schwarzseher, Pessimist; preter~i: übersehen; ~al~e: gegenüber; ~povo, : Sehfähigkeit, Gesichtssinn. Ĝis re~o: auf Wiedersehen.

hispanaj

~i: ver; ~o 1.: vista; ~o 3.: aspecto; antaŭ~i: prever; en~o : introspección; tra~ebla: transparente; nigre~ulo: pesimista. Ĝis re~o: hasta la vista.

hungaraj

~i: lát; ~o 1.: látás; ~o 3.: kinézet; ~ado 1.: látás; ~aĵo: látvány; ~ejo: kilátóhely; ~igi: láttat, megjelenít; ~iĝi: látszik; antaŭ~i: előre lát, előirányoz; ek~i: megpillant; en~o : önmegfigyelés, önvizsgálat, introspekció; inter~iĝi: találkozik; re~i 2.: revideál, átnéz; tra~i: átlát; tra~ebla: átlátszó; nigre~ulo: borúlátó; ~al~e: szemben, átellenben; ~al~e al, 1.: szemközt, átellenben; ~al~e al, 2.: iránt; ~povo, : látóképesség. Ĝis re~o: viszont látásra.

katalunaj

~i: veure; ~o 1.: vista; antaŭ~i: preveure; ek~i: veure; tra~ebla: transparent.

kurdaj

~i: dîtin.

nederlandaj

~i: zien; ~ado: zicht, het zien; ~aĵo: gezicht, schouwspel; ~ejo: uitzichtspunt; ~iĝi: tonen, laten zien; antaŭ~i: voorzien; ek~i: opmerken; en~o : introspectie; inter~iĝi: ontmoeten; re~i 2.: reviseren; tra~i: doorzien; ~al~e: tegenover. Ĝis re~o: tot ziens.

okcitanaj

ek~i: apercebre.

polaj

~i: widzieć; ~o 1.: widok; ~o 2.: wzrok; ~o 3.: widok, wygląd; ~ado 1.: widok; ~ado 2.: wzrok; ~aĵo 1.: widok; ~aĵo 2.: widokówka; ~ejo: punkt widokowy; ~igi: pokazywać, ukazywać; ~iĝi: pokazywać się, ukazywać się; antaŭ~i: przewidywać; aŭd~a: audiowizualny; ek~i: dostrzec, ujrzeć, dojrzeć, zauważyć; en~o : wgląd; ĝisre~i: żegnać, mówić "do widzenia"; inter~iĝi: widywać się, spotykać się; re~i 2.: przeglądać ponownie; tra~i: widzieć na wskroś, patrzeć na wskroś, patrzeć poprze, przenikać wzrokiem; tra~ebla: przezroczysty, przejrzysty, transparentny; klar~a : jasnowidzący; nigre~ulo: czarnowidz; ~al~e: naprzeciwko, naprzeciw, twarzą w twarz, oko w oko; ~al~e al, 1.: naprzeciwko, naprzeciw, twarzą w twarz, oko w oko; ~al~e al, 2.: w obliczu, twarzą w twarz, oko w oko; ~povo, : wzrok. Ĝis re~o: do widzenia, do zobaczenia.

portugalaj

~i: ver; ~ado: visão; antaŭ~i: prever; en~o : introspecção; re~i: rever.

rusaj

~i: видеть; ~o 3.: вид; ~ado 1.: вид; ~aĵo 1.: зрелище; ~aĵo: вид; ~igi: показывать, показать; ~iĝi: виднеться, показываться ; antaŭ~i: предвидеть ; ek~i: увидеть; en~o : интроспекция, самонаблюдение, самоанализ; inter~iĝi: увидеться; re~i 1.: увидеться, свидеться; tra~i: видеть насквозь, проникать взглядом; tra~ebla: прозрачный; nigre~ulo: пессимист, тот, кто видит всё в мрачном свете; ~al~e: друг напротив друга, визави, лицом к лицу; ~al~e al, : лицом к лицу с; ~povo, : зрение. Ĝis re~o: до свидания.

slovakaj

~i: chápať, ponímať, predstavovať si, vidieť; ~o 3.: výzor; ~o: schopnosť vidieť, videnie; ~ado 1.: výhľad; ~ado: schopnosť vidieť, videnie; ~ejo: rozhľadňa; ~igi: dať najavo, ukázať, vyjaviť; ~iĝi: ukázať sa; antaŭ~i: predvídať; ek~i: uvidieť, uzrieť, zbadať; re~i: znova uvidieť; tra~ebla: priehľadný, priezračný; klar~a: jasnovidiaci; netra~ebla: nepriehľadný, nepriezračný; preter~i: nevšimnúť si; ~povo, : schopnosť vidieť, videnie, zrak.

tokiponaj

~i: lukin.

volapukaj

~i: logön. Ĝis re~o: adyö.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:15
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 128:6
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 49:9
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:21
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:2
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 2, la deveno de la virino
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 1
13. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, poetoj kaj homoj
14. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
15. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
16. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
17. C. Minnaja: Resume de l' mio, Monato, 2007:6, p. 24a
18. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
19. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la ĉiovido
20. -: 59-a Kongreso de IKUE, 2006
21. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo
22. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 14:181, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
23. R. Schwartz: Provo de Raporto..., Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 1a-4a
24. L. J. Santos Morales: Ĵus finiĝis la Karakasa Kongreso, 2002-11-10
25. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la porcio da glaciaĵo
26. Zamenhof: La ferma parolado ĉe la Sesa Kongreso Esperantista, Vaŝingtono, 1910-08-20
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:11
28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
30. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 11
31. A. Gregor, trad. J. Chvosta: Aŭto-ekskurso, Nica literatura revuo, 1959-07 ĝis 08 (4/6), p. 294a-298a
32. S. Maul: Kompatinda EU, Monato, 2009:08-09, p. 8a
33. J. Stave, trad. Donjo kaj Cezar: La venĝo de l’ malgranda Nikolao , Sennaciulo, 2007-12
34. Albert Camus, trad. Michel Duc Goninaz: La Fremdulo, S.A.T., 1993, p. 89
35. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
36. G. MacAoidh: ni hontas kaj postulas, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 7a
37. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, dua bildo, 1965
38. V. Markov: Memore al..., La Sago, 2004-05

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inter~iĝi: Mankas dua fontindiko.
inter~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tra~i: Mankas verkindiko en fonto.
nigre~ulo: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [vid.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.56 2015/11/29 08:10:15 ]