tradukoj: be cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk sv

*kompren/i PV

*kompreni

(tr)
1.
(vorton, parolon) Koni ĝian signifon: kompreni vorton, lingvon, tekston, legataĵonZ, instruonZ, retoraĵonZ, sentenconZ; kompreni iun (ties parolojn); mi neniel povas kompreni, kion vi parolas [1]; li komprenas predikon, kiel bovo muzikon PrV; mi ne komprenas vian Bornholman paroladon (parolmanieron) [2]; kompreni franceB; saĝa kapo duonvorton komprenas PrV; (figure) ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio Marta.
2.
Havi ĝustan ideon
a)
pri la naturo, kvalito, valoro, celo, funkciado ks de io: malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon (oni ofte diras pli multe, ol oni intencas) PrV; Ida tute ne povis kompreni, de kie ili venis [3]; mi povas ja kompreni, ke vi ankaŭ volas ion havi [4]; kompreni fenomenon, ies konduton; mi komprenas lian maltrankvilon; kompreni sian devon, la gravecon de sia kulpo, la proksimecon de la danĝero, la veremon kaj justonZ.
b)
pri ies motivoj, karaktero, intencoj ks: sata malsatan ne povas kompreni PrV; mi ne povas lin kompreni; lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian EE; ili min ne komprenas, [...] sed vi, sinjoro, vi aŭskultos mian peton [5].
3.TEZ
(malofte) =kompetenti Knut bedaŭrinde ne multe komprenis en muziko, sed li almenaŭ komprenis (1) la vortojn [6]; la edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, ĉar ŝi pensis, kiel ŝajnas, ke ŝia edzo ja ankaŭ sen ŝia helpo komprenas paroli [7].
4.TEZ
(evitinde) (sub iu esprimo) Doni al tiu esprimo alian signifon: sub „vojo“ ŝi komprenas ja la riveron, ĉar ien aliloken ŝi ne povas iri (dirante „vojo“, ŝi fakte celas „rivero“) [8]. VD:celi

komprenoTEZ Vikipedio

Ago kompreni, stato de komprenanto: la Eternulo donas saĝon: el Lia buŝo venas scio kaj kompreno [9]; memamo kaj memestimo estas la kaŭzoj de ĉiu malĝusta kompreno de niaj travivaĵoj [10].

komprenaĵoTEZ

SCI=nocio dank' al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenaĵo „lavistino“ EE.

kompreneblaTEZ

Kiun eblas kompreni: tia rakontado por aliaj infanoj estus malfacile komprenebla, sed ĉi tiuj infanoj tion komprenis [11]; neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj [12].

kompreneble

1.
Laŭ komprenebla maniero: li, kvankam fremdulo, ĉiam kompreneble parolis.
2.TEZ
=memkompreneble ĉar mi devas foresti, mi kompreneble ne povos viziti vin morgaŭ....

komprenema

1.
Penanta kompreni 2 (ion aŭ iun): li venigu knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo [13]; la membroj [de S.A.T.] estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj [14]; oni eĉ provokis por ĝui la plezuron igi min mensogi[:] mi ne estis tiel malkomprenema, ke mi tion ne sentis [15].
2.TEZ
Indulgema pro inklino kompreni ies motivojn: tra doloroj senŝancela, komprenema kaj fidela, [la amo patrina] sin donas, kaj donas ĝis morto [16]; [pro blenoragio la paroĥestro] decidas konsulti maljunan, kompreneman kuraciston [17]; certe mi nun povus nur atendi viaflanke plenrajtan punon (se vi ne estus tre komprenemaj gesamideanoj) [18]; laŭ via opinio, mi estas senkora, laŭ via sento, mi estas nekomprenema [19].

komprenemo

Eco de iu komprenema:
1.TEZ
Zamenhof kun la tuta modesteco kaj profunda komprenemo, kiujn li posedis, neniam pretendis esti gvidanto de la movado [20]; disigu la fajron disde la tero, la fajnon disde la malfajno, milde, kun plena komprenemo [21]; incitate de ĉies malkomprenemo [Ivano ekkriis:] „tia ulo ne bezonas puŝi!“ [22]. VD:inteligento
2.TEZ
[aidoso] akrigis konscion pri samseksemo en nia socio, plifortigante komprenemon kaj toleremon ĉe iuj kaj abomenon ĉe aliaj [23]; ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj, do bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo [24]. VD:indulgemo

komprenetiZTEZ

(tr)
Nur parte kompreni: iom post iom, mi komprenetis, ke ŝi ne estas fidinda, ke ŝi transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min [25]; li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata [26]. SIN:duonkompreniVD:diveni

komprenigiTEZ

Igi kompreni: ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon [27]; malgraŭ la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo Mandarina komprenigi sin ĉie, kie tiu ĉi lingvo estas parolata [28]. VD:klarigi, kialigi, ekspliki.

kompreniĝi

1.
Iĝi komprenita, esti komprenebla: ĉi tiu teksto bone kompreniĝas; [la silento de mia amiko] tre facile kompreniĝas [29]; en la Moskva [universitato] forestis teologia fakultato, kio kompreniĝas per ĉeesto de speciala sistemo de preparado de servantoj por la ortodoksa eklezio en Rusio [30].
2.TEZ
=interkompreniĝi la aŭtoroj ial nomis siajn lingvojn „tutmondaj“, eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni povus kompreniĝi per tiuj ĉi lingvoj [31]; tiuj ĉi homoj posedis ja kolekton da kondiĉaj sonoj, per kiuj li tute precize kompreniĝadis kun siaj plej proksimaj najbaroj EE; kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj EE; por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj [...] la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn [32].

kompreniloZ, kompreniĝiloZTEZ

Rimedo por interkompreniĝi.

ĉiokomprenaTEZ

Ĉion komprenanta: la Eternulo [...] donis al la reĝo David filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan [33].

duonkompreniTEZ

(tr)
=kompreneti

ekkompreniTEZ

(tr)
Komenci kompreni: ĝi estis malfacila en miaj okuloj, ĝis mi venis en la sanktejon de Dio kaj ekkomprenis la finon de tio [34]; ĉi tio estas la unua fojo, kiam mi ekkomprenas la tenton [murdi] [35]: iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin [36].

interkompreniĝiTEZ

Sin kompreni reciproke: paroli ili ne povas[,] sed ili interkompreniĝas per signoj [37]; per la okuloj kaj la fingroj [la knabinoj] sendadis al si reciproke signojn de interkompreniĝo kaj ridetadis Marta.

nekomprenoTEZ

ANT:kompreno simul[i] nekomprenon [38]; [la verko] oblikve sed intense prilumas, pere de infanaj nekomprenoj, la profundan tragikon kaj moralan ironion de prostituado [39].

malkomprenoTEZ

(evitinde)
ANT:kompreno li ĝuste diris al mi[,] ke inter vi estas malkompreno [40]; ĉesu la [intergenta] malkompreno pro nekono reciproka! [41]; VD:miskompreno, malakordo, nekompreno

nekompreneblaTEZ

ANT:komprenebla ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael [42]; ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili fariĝis por li [43]; tio estas por mi tute nekomprenebla! [44];

malkompreneblaTEZ

(evitinde)
ANT:komprenebla Same anstataŭ la kelkfoje renkonteblaj formoj: malebla, malkomprenebla, malvidebla, mallegebla k.t.p. pli ĝustaj estas: neebla, nekomprenebla, nevidebla, nelegebla k.t.p. [45]. [via ideo] eble estas sprita, sed tro malkomprenebla[:] oni vin mokos [46]; Benoe post sia mirinda venko alproksimiĝis al la knabino kun esprimo de gaja triumfo en la vizaĝo kaj nemalkomprenebla sopiro en la okuloj [47]. VD:nekomprenebla.

miskompreniTEZ

(tr)
Malbone kompreni; erari pri la senco de vorto aŭ ago: mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis [48]; la malkonsento estas kaŭzata de miskompreno.

senkomprenaTEZ

(malofte)
Ne komprenanta: Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj: ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji [49].

subkompreni

(tr)
1.
PIV2 Kompreni laŭ la kunteksto ion neesprimitan: elipso estas forigo de unu aŭ kelkaj vortoj facile subkompreneblaj [50].
2.
GRAPV Ne esprimi tion, kion la vortaranĝo aŭ la kunteksto ebligas neesprimi: en la frazo „vi havas vian ĉapelon, kaj mi la mian“, la vorto „havas“ estas subkomprenata en la dua propozicio.

Rim.: La unua senco estas relative nova, se konsideri ĝian enkondukon en NPIV. La dua senco, pli malnova, tamen ne bone akordas kun la unua, ĉar ĝin pli logike redonus la derivaĵo „subkomprenigi“.

subkomprenigiTEZ

Igi subkomprenata 1, komprenigi per nerektaj rimedoj: ĝuste en tempo [...], kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas subaŭskulti [51]. li klopodis iom moderigi la ĵusetan senhontan subkomprenigon [52].

erarkompreni, fuŝkompreniTEZ

(tr)
=miskompreni

memkompreneblaTEZ

Evidenta, facile komprenebla, eĉ sen klarigoj: mia subkonscio elvomis la solvon de mia problemeto[:] vere simplan kaj memkompreneblan solvon, vitro-klaran, tutsimple prapuran [53].

memkomprenebleTEZ

Konforme al la kutima, natura, atendebla sinsekvo de eventoj aŭ ideoj: memkompreneble la konfuzeco de la poemo (aŭ kiel mia poeta amiko esprimis, ĝia „ditiramba intermitado“) okazigis du preserarojn [54].

komprenkapabloTEZ

=inteligento

komprenpovoTEZ

=inteligento

tradukoj

anglaj

~i: understand; mem~eble: of course.

belorusaj

~i: разумець, зразумець; ~aĵo: паняцьце; ~eble 1.: зразумела, ясна, выразна; ~eble 2.: зразумела, натуральна; ~igi: тлумачыць, растлумачыць, вытлумачыць; inter~iĝi: прыйсьці да ўзаемаразуменьня, зразумець адзін аднога; mis~i: няправільна зразумець; sub~i: разумець, падразумяваць; erar~i, : няправільна зразумець; mem~eble: зразумела, канечне, натуральна; ~kapablo: кемлівасьць; ~povo: кемлівасьць. mis~o: непаразуменьне.

ĉeĥaj

~i: chápat, kapírovat, pochopit, porozumět, rozumět, rozumět, vyrozumět; ~o: chápání, komprehenze, pochopení, porozumění; ~ebla: pochopitelný, samozřejmý, srozumitelný; ~eble: pochopitelně, samozřejmě, srozumitelně, zajisté; ~emo: chápavost, komprehenzivnost; ~eti: domýšlet se; ~igi: objasňovat, vysvětlit, vysvětlovat; ek~i: pochopit, porozumět (něčemu); ne~o: nedorozumění; mal~o: nedorozumění; mis~i: neporozumět, nesprávně rozumět; sub~i: pochopit nevyřčené, postřehnout, vytušit; mem~eble: pochopitelně, samozřejmě, srozumitelně, zajisté; ~povo: chápavost, komprehenzivnost.

francaj

~i 3.: être compétent, être capable, avoir compétence (pour), s'y connaître, s'y entendre, être qualifié; ~i: comprendre, appréhender, discerner, entendre, piger, saisir, voir; ~o: compréhension, entendement, intellection, intelligence; ~aĵo: notion; ~ebla: compréhensible, excusable, explicable, intelligible, pardonnable, saisissable; ~eble 1.: compréhensiblement, intelligiblement; ~eble 2.: évidemment, à l'évidence, bien entendu, bien sûr, il va de soi que, inévitablement, naturellement, sans conteste, sans contredit, sans aucune doute; ~ema 1.: intelligent, désireux d'apprendre; ~ema 2.: compréhensif, bienveillant, bon, conciliant, indulgent; ~emo 1.: intelligence, désir d'apprendre; ~emo 2.: compréhension, bienveillance, bonté, indulgence; ~eti: comprendre confusément, comprendre à moitié, commencer à comprendre, entrevoir, deviner, flairer, s'apercevoir, se douter, se rendre compte; ~igi: faire comprendre; ~iĝi 1.: se comprendre; ~iĝi 2.: se comprendre, s'entendre; duon~i: comprendre confusément, comprendre à moitié, commencer à comprendre, entrevoir, deviner, flairer, s'apercevoir, se douter, se rendre compte; ek~i: commencer à comprendre, entrevoir, s'apercevoir, se rendre compte; inter~iĝi: se comprendre, s'entendre; ne~o: incompréhension; mal~o: mésentente, mésintelligence, malentendu; ne~ebla: incompréhensible, inintelligible; mal~ebla: inexplicable, inintelligible; mis~i: mécomprendre, comprendre de travers, se méprendre (sur); sen~a: bouché, bête, borné, idiot, imbécile, inintelligent, lourdaud, obtus; sub~i 1.: comprendre qc d'inexprimé, flairer, subodorer; sub~i 2.: sous-entendre; sub~igi: sous-entendre, insinuer, laisser entendre, suggérer, vouloir dire; erar~i, : mécomprendre, comprendre de travers, se méprendre (sur); mem~ebla: évident, qui va de soi; mem~eble: évidemment, à l'évidence, bien entendu, bien sûr, il va de soi que, inévitablement, naturellement, sans conteste, sans contredit, sans aucune doute; ~kapablo: intelligence, intellect; ~povo: intelligence, intellect. saĝa kapo duonvorton ~as: à qui sait comprendre, peu de mots suffisent; ~ebleco: intelligibilité, compréhensibilité; mal~ema: bouché, bête, borné, idiot, imbécile, inintelligent, lourdaud, obtus; mal~emo: bêtise, idiotie, imbécillité, inintelligence; ~igi sin: se faire comprendre; inter~iĝo: intercompréhension, compréhension mutuelle, intelligence; mis~o: méprise, compréhension erronée, mécompréhension.

germanaj

~i 1.: verstehen, kapieren; ~i a: erfassen, begreifen, durchschauen; ~i b: verstehen, einsehen, durchschauen, nachvollziehen können; ~o: Verständnis; ~ebla: verständlich; ~eble 1.: natürlich, verständlich; ~eble 2.: natürlich, selbstverständlich; ~eti: ahnen; ~igi: verständlich machen, begreiflich machen, jmd. etwas zu verstehen geben; ~ilo, : Verständigungsmittel; inter~iĝi: sich (gegenseitig) verstehen; sub~i: hinzudenken; mem~eble: natürlich, selbstverständlich; ~kapablo: Einsichtsfähigkeit, Verständnis; ~povo: Einsichtsfähigkeit, Verständnis.

hispanaj

~i: entender, comprender; ~o: comprensión; ~aĵo: noción; ~ebla: comprensible, entendible, inteligible; ~eble 1.: por supuesto, por descontado, comprensiblemente; ~ema 2.: comprensivo; ~emo 1.: afán de aprender; ~emo 2.: comprensión, indulgencia; ~igi: hacer entender; ek~i: empezar a entender, entrever, darse cuenta; mis~i: malinterpretar. saĝa kapo duonvorton ~as: a buen entendedor, pocas palabras bastan; ~ebleco: inteligibilidad.

hungaraj

~i: (meg)ért; ~o: megértés; ~aĵo: fogalom; ~eble 1.: érthetően; ~eble 2.: természetesen; ~ema 1.: nyitott, értelmes; ~ema 2.: megértő; ~emo 1.: értelmesség, nyíltság; ~emo 2.: megértés, jóindulat; ~eti: kapiskál, kicsit ért; ~igi: megértet; ~iĝi 1.: érthető; ~iĝi 2.: megértik egymást; ~ilo, : megértés eszköze, érintkezési eszköz; duon~i: nem egészen ért, félig ért; ek~i: kezd érteni, kezd felfogni; inter~iĝi: megértik egymást; ne~o: meg nem értés, értetlenség; mal~o: félreértés; ne~ebla: érthetetlen; mal~ebla: érthetetlen; mis~i: félreértés; sen~a: értetlen; sub~i: beleért, hozzágondol; sub~igi: céloz ; erar~i, : félreért; mem~ebla: nyilvánvaló, magától értetődő; mem~eble: nyilván, magától értetődően; ~kapablo: értelmi képesség, értelmesség; ~povo: értelmi képesség, értelmesség. li ~as predikon, kiel bovo muzikon: annyit ért hozzá, mint tyúk az ábécéhez; saĝa kapo duonvorton ~as: okos ember fél szóból is ért; ~ebleco: érthetőség; mal~ema: értetlen; mal~emo: értetlenség.

indoneziaj

~i: [erti] mengerti, paham, [paham] memahami; ~eble 1.: tentu saja; ĉio~a: mahatahu; ne~o: ketidakpahaman; mal~o: ketidakpahaman; mis~i: salah paham; erar~i, : salah paham; ~kapablo: [cerdas] kecerdasan, inteligensi; ~povo: [cerdas] kecerdasan, inteligensi.

nederlandaj

~i: begrijpen; ~o: begrip; ~aĵo: notie; ~ebla: begrijpelijk, bevattelijk, inzichtelijk, doorzichtig; ~eble 1.: verstaanbaar, duidelijk; ~eble 2.: vanzelfsprekend, natuurlijk; ~ema 1.: leergierig, weetgierig; ~ema 2.: begripsvol; ~emo 1.: leergierigheid; ~emo 2.: begrip; ~eti: half en half begrijpen; ~igi: uitleggen, toelichten, doen begrijpen; ~iĝi 1.: begrijpelijk zijn; ~iĝi 2.: elkaar begrijpen; ~ilo, : communicatiemiddel; ĉio~a: alles begrijpend; duon~i: half en half begrijpen; ek~i: beginnen te begrijpen; inter~iĝi: elkaar begrijpen; ne~o: onbegrip; mal~o: misverstand; ne~ebla: onbegrijpelijk; mal~ebla: onbegrijpelijk, onverstaanbaar; mis~i: verkeerd begrijpen; sen~a: niet begrijpend, dom; mem~ebla: vanzelfsprekend; mem~eble: vanzelfsprekend; ~kapablo: begripsvermogen, bevattingsvermogen; ~povo: begripsvermogen, bevattingsvermogen.

polaj

~i: rozumieć.

portugalaj

~i b: compreender, entender, perceber, apreender, alcançar.

rusaj

~i: понять, понимать; ~o: понимание; ~aĵo: понятие; ~ebla: понятный; ~eble 1.: понятно; ~eble 2.: разумеется, само собой; ~ema 1.: понятливый, смышлёный, сообразительный, толковый; ~ema 2.: понимающий, благожелательный; ~emo 1.: понятливость, сообразительность; ~emo 2.: понимание, благожелательность, снисходительность; ~eti: смутно осознавать, начинать понимать, догадываться; ~igi: объяснить, разъяснить, растолковать; ~iĝi 1.: пониматься, быть понятным; ~iĝi 2.: понимать друг друга, достигнуть взаимопонимания; ~ilo, : средство общения; ĉio~a: всё понимающий; duon~i: смутно понимать, отчасти понимать, частично понимать; ek~i: начать понимать, догадаться, осознать; inter~iĝi: прийти к взаимопониманию, понять друг друга, объясниться; ne~o: непонимание; mal~o: недоразумение; ne~ebla: непонятный; mal~ebla: непостижимый; mis~i: неверно понять; sen~a: тупой; sub~i: подразумевать; sub~igi: намекать, дать понять; erar~i, : неверно понять; mem~ebla: очевидный, само собой разумеющийся; mem~eble: конечно, разумеется; ~kapablo: понятливость; ~povo: понятливость. mal~ema: тупой, глупый, бестолковый, непонятливый, несообразительный; mal~emo: тупость, непонятливость, бестолковость, несообразительность; mis~o: недоразумение.

slovakaj

~i: chápať, pochopiť, rozumieť; ~o: pochopenie, porozumenie; ~ebla: pochopiteľný, zrejmý, zrozumiteľný; ~eble: pochopiteľne, samozrejme, zrozumiteľne; ~emo: chápavosť; ~eti: domýšľať si; ~igi: objasňovať, vysvetliť; ek~i: dovtípiť sa, porozumieť; ne~o: nedorozumenie; mal~o: nepochopenie, neporozumenie; mis~i: nesprávne chápať; sub~i: (nepovedané, nenapísané), vyrozumieť; mem~eble: pochopiteľne, samozrejme, zrozumiteľne; ~povo: chápavosť.

svedaj

~i: förstå, begripa.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 2
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La hejmo de la metiisto
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgrand Niko kaj granda Niko
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:6
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 1:4
14. J. Schram: SAT plu estas avangarda, LOdE 2003:5
15. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 2
17. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko en Bervalo, Du malsanoj
18. Ĉina Radio Internacia: Leterkesto-050110, http://es.chinabroadcast.cn/1/2005/01/12/1@19699.htm
19. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Jen viree trinkas!
20. E. Drezen: Zamenhof, Rolo de Zamenhof en la internacilingva movado
21. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Superstiĉo
22. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 6
23. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 25
24. Ĉina E-Ligo: Dumkongresaj ekskursoj, http://www.espero.com.cn/uk2004/e03-3-10.htm
25. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Troa scivolo kondukas morten
26. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 10
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 9:22
28. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La lingvo de Ĥinujo
29. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 5
30. Moskva Ŝtata Universitato, http://universitato.narod.ru/historio/moskva_universitato.01.htm
31. L.L. Zamenhof: Antaŭparolo al la Unua Libro
32. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:12
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:17
35. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 16
36. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 3
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
38. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
39. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 25
41. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 3
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 3:5
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
45. Henrik Seppik: La tuta Esperanto, Dek-sepa leciono. 128.Neado
46. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1
47. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 9
48. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉap. 11
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 56:10
50. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , B. Kolker: Parolfiguroj, leciono 12a
51. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Troa scivolo kondukas morten
52. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
53. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 6
54. Szathmari: Liriko, Satiraj rakontoj.

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~eble: Mankas dua fontindiko.
~eble: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eti: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo, : Mankas verkindiko en fonto.
duon~i: Mankas dua fontindiko.
duon~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
erar~i, : Mankas dua fontindiko.
erar~i, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kapablo: Mankas dua fontindiko.
~kapablo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~povo: Mankas dua fontindiko.
~povo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [kompre.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.37 2017/02/15 14:10:20 ]