*sezon/o PV

*sezono

1.
KAL Parto de la jaro karakterizata per sia vetero, naturaj kondiĉoj, homaj okupoj: ĉiu sezono kun sia bono PrV .
a)
En mezvarmaj landoj ĉiu el la kvar partoj de jaro kun tipa temperaturo, nome printempo (varmiĝo), somero (varmo), aŭtuno (malvarmiĝo), vintro (malvarmo): komenciĝis la plej bela sezono por Egipto ― la vintro [1]; la kampoj aliigis siajn kolorojn laŭ la sezonoj, la garbujoj pleniĝis kaj malpleniĝis, [ĝis] l’ reveno de l’ vintro [2]; arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas [3].
b)
En tropikaj landoj ĉiu parto de jaro kun tipa sekeco, nome pluvsezono (malseka), seka sezono: kamplaborojn en Togolando influas du gravaj sesmonataj sezonoj: la pluva kaj la senpluva [4]; ne plaĉas la pluva sezono […] ĉie tro humidas, en domoj kreskas ŝimo kaj nepras zorgi pri manĝaĵoj [5]; la everestaj glaciejoj fakte havas la econ havigi akvon alvale dum la sekaj sezonoj [6]. VD:musono
c)
Jarparto speciale taŭga por ia faro: kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn [7]; la fiŝsezono proksimiĝis [8]; la unua kurso okazis en la vintra sezono en 1952-53 (vd semestro) [9]; igas nin bedaŭri, ke lia poezia sezono (fazo, periodo) daŭris tiel mallonge [10]; regule okazas tie diversaj kulturaj aranĝoj, dividitaj en pluraj periodoj, la sezono kutime komenciĝas en aprilo kaj daŭras ĝis la fino de septembro [11]; la rikolta sezono [12]; la festa sezono Sol ; miloj da turistoj vizitas Kornvalon dum la feria sezono [13]; ankoraŭ ne estas la libertempa sezono [14]; la ski-sezono [15]; por ĉio estas sezono (taŭga tempo) [16].
2.
KIN Vico de filmoj laŭplane kaj regule publikigitaj kiel parto de serio: jen nova antaŭrigardo al la debuta epizodo el la kvina sezono de „Lost[17]; kun 10 sezonoj kaj 214 epizodoj, „Stargate SG-1“ estas la plej longa sciencfikcia televidserio [18].
afrikanse:
seisoen
albane:
sezon
amhare:
ወቅት
angle:
season
arabe:
الموسم
armene:
սեզոն
azerbajĝane:
mövsüm
beloruse:
1.a пара году 1.b сэзон 1.c сэзон 2. сэзон
bengale:
ঋতু
birme:
ရာသီ
bosne:
sezona
ĉeĥe:
roční období, sezóna 1.a roční doba
dane:
årstid
estone:
hooaeg
eŭske:
denboraldian
france:
saison
galege:
tempada
germane:
1.a Jahreszeit pluva ~o: Regenzeit. 1.c Saison vintra ~o: Wintersaison. rikolta ~o: Erntesaison. ski-~o: Skisaison. 2. Staffel
greke:
1.a εποχή
guĝarate:
મોસમ
haitie:
sezon
haŭse:
kakar
hinde:
मौसम
hispane:
1.a estación (del año)
hungare:
1.a évszak 1.c idény, szezon
igbe:
n’oge
indonezie:
musim
irlande:
séasúr
islande:
árstíð
japane:
シーズン
jave:
mangsa
jide:
צייַט
jorube:
akoko
kanare:
ಋತುವಿನ
kartvele:
სეზონი
katalune:
1.a estació (de l'any)
kazaĥe:
маусымы
kimre:
tymor
kirgize:
сезону
kmere:
រដូវកាល
koree:
시즌
korsike:
staghjoni
kose:
ixesha lonyaka
kroate:
sezona
kurde:
demsal
latine:
tempore
latve:
sezona
laŭe:
ລະດູການ
litove:
sezonas
makedone:
сезона
malagase:
vanim-potoana
malaje:
musim
malajalame:
കാലം
malte:
istaġun
maorie:
wa
marate:
हंगाम
monge:
lub caij
mongole:
улирал
nederlande:
seizoen, jaargetijde rikolta ~o: oogstseizoen.
nepale:
मौसम
njanĝe:
nyengo
okcidentfrise:
seizoen
panĝabe:
ਸੀਜ਼ਨ
paŝtue:
موسم
pole:
sezon 1.a pora roku
ruande:
igihe
rumane:
sezon 1.a anotimp
ruse:
1.a время года 1.c сезон, пора (чего-л.)
samoe:
tau
sinde:
موسم
sinhale:
කන්නයේ
skotgaele:
ràith
slovake:
ročné obdobie, sezóna
slovene:
sezona
somale:
xilli ciyaareedkan
ŝone:
mwaka
sote:
nako
sunde:
usum
svahile:
msimu
taĝike:
мавсим
taje:
ฤดู
tamile:
சீசன்
tatare:
Сезон
telugue:
సీజన్
tibete:
ནམ་དུས་
turke:
mevsim
ukraine:
сезон
urdue:
موسم
uzbeke:
mavsum
vjetname:
mùa
zulue:
isizini

intersezono

1.
Periodo inter sezonoj1.c: politika, teatra, turisma intersezono; intersezonaj tempoj, kiam la montro de lastsezonaj roboj estas tro malfrua kaj la tempo estas tro frua por tiuj de la venonta sezono [19]; mi vere ne ĝenus vin, sed altaj estas funkciadaj kostoj, la luprezo de la vendejo, krome estas intersezono... [20]. SIN:morta sezono
2.
KAL Supernocio por aŭtuno kaj printempo, periodo inter somero kaj vintro (kiujn oni rigardas „ĉefaj“ sezonoj1.a): ni ankaŭ vidas, ke printempo kaj aŭtuno estas respektive intersezonoj (transiraj sezonoj) inter vintro kaj somero kaj somero kaj inter somero kaj vintro [21].
19. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.
20. J. Rejtő, trad. L. Bálazs: La skeleta brigado, ĉapitro 13a
21. Kial ekestas jarsezonoj?
angle:
off-season
beloruse:
міжсэзоньне
france:
demi-saison
germane:
Zwischensaison
indonezie:
pancaroba
pole:
poza sezonem
ruse:
межсезонье

morta sezono

Tempo de la jaro kun malmulte da aktiveco, kiam ne okazas kultivado, turismo ks: en la morta sezono de agrikulturaj laboroj li ankoraŭ serĉis kromokupojn [22].
22. Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro, 2012
angle:
dead season, low season, off-season, slack season
beloruse:
мёртвы сэзон
france:
morte saison
germane:
Zeit außerhalb der Saison
pole:
martwy sezon
ruse:
глухая пора, несезон, мёртвый сезон

pluvsezono

MET Sezono de abunda pluvado, karaktera de tropika klimato: en la somera pluvsezono, kiam kotiĝis la vojo, mi devis […] rajdi blankan, forkureman ĉevalon [23].
23. E. de Kock: Sub fremdaj ĉieloj, 2007
beloruse:
сэзон дажджоў
france:
saison des pluies
germane:
Regenzeit
japane:
雨季 [うき]
pole:
pora deszczowa

reprodukta sezono

BIO Parto de la jaro, kiam iuj bestoj seksardas kaj reproduktiĝas: dum la reprodukta sezono la tigroj kolektiĝas kaj unuiĝas [24].
24. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
beloruse:
шлюбны сэзон
france:
saison des amours
germane:
Fortpflanzungszeit, Brunftzeit
indonezie:
musim kawin
pole:
okres rozrodczy, gody

seka sezono

MET Sezono de senpluveco, karaktera de tropika klimato: dum la seka sezono, eĉ je la naŭa matene, ŝvitas kaj la infanoj kaj la instruistoj [25]; la seka sezono estas tiu de malaltaj akvaroj, la riveroj malaltiĝas ĝis sia plej malgranda fluejo, el kie elmergiĝas sablaĵoj [26].
beloruse:
сухі сэзон
france:
saison sèche
germane:
Trockenzeit
japane:
乾季 [かんき], 乾期 [かんき]
pole:
pora sucha

turisma sezono

Sezono favora por turismo, ĝenerale mildavetera: meze en la turisma sezono [27]; la kongreso okazas dum la turisma sezono [28]. VD:feritempo
27. Monato, Stefan Maul: Unika biotopo, 2006
28. -: Utilaj informoj pri Hanojo kaj Vjetnamio, Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno, 2012
beloruse:
турыстычны сэзон
france:
saison touristique
germane:
Tourismussaison, Ferienzeit
japane:
観光シーズン [かんこうシーズン]
pole:
sezon turystyczny

administraj notoj