tradukoj: cs de en es fr nl pt ru sk

*komunik/i PV

*komunikiTEZ

(tr)
1.TEZ
(iu) Sciigi (gravan) informon al alia homo, ofte en maniero pli-malpli solena aŭ oficiala: komuniki al iu novaĵon, siajn projektojn, ideon; ŝi tuj venu al li, ĉar li havas ion por komuniki al ŝi [1]; mi devas komuniki al vi, ke vendredon mi forveturos al Francujo [2]; ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo [3]; pasis jam la tempoj, [...] kiam la tuta Egipto kredis ĉion, kion oni komunikis al ĝi el la temploj [4]; mi petas, ke via ekscelenco komuniku miajn rimarkojn al miaj regimentoj [5]; Hamul posedis ian tradician sciadon, hereditan post Ŝem, kaj komunikitan de patro al filo [6]; la patrino de unu dankis por enirbiletoj en ŝvitbanejon, la onklino de l' alia petis komuniki al li elkoran dankon por tramkvitancoj [7]. VD:konigi, sciigi, transdoni
Rim.: La objekto estas foje subkomprenita, kiel en: mi komunikis (informojn) pri [„lingwe uniwersala“] al miaj kolegoj [8]; juna knabino-komsomolanino postulas senprokraste komuniki al CK de Sovetia Komunista Partio (informon) pri mia kontraŭsovetia elpaŝo [9]. La objekto kutime montras scion, konon, informon, ideon, sed en nemultaj ekzemploj, la objekto montras al aĵo portanta la koncernan informon, kiel en: komuniki al kunlaboranto dokumentojn.
2.TEZ
(io, iu) Transporti de unu objekto aŭ homo al alia: la piŝto komunikas sian movon al la rado; la brulrestaĵoj komunikis la fajron al la planko; la infektitaj vestoj komunikis la malsanon al la mizerulo; ili komunikis al ni sian gajecon; [la homoj] foriĝis antaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi estis frapita de komunikebla malsano [10]. VD:infekti, inokuli, transdoni, transigi
3.
(abs.)(evitinde)
a)TEZ
=komunikiĝi 2 du el ili esploras en la nuna momento la eblon komuniki kun Omar trans la muro ĉe la riverbordo [11]; kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni [12].
b)TEZ
=komunikiĝi 3 la tuta Svislando estas se tiel diri nur unu granda urbo, [...] kies disaj kaj izolitaj domoj komunikas inter si nur per anglaj ĝardenoj [13].

Rim.: Tiaj ekzemploj plejparte aspektas influitaj de naciaj lingvoj, en kiuj la verbo „komuniki“ havas kaj transiran kaj netransiran sencojn. Koncerne la sencon „interrilati (p.p. lokoj)“, apenaŭ eblas imagi, en kio konsistas la latenta objekto. Tamen la diversaj sencoj de „komunikigi“ pli-malpli pravigas la ekziston de ĉi tiuj sencoj.

komuniko Vikipedio

1.TEZ
=komunikado ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la Sumeroj, kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj en sekretaj komunikoj [14]; la unua frazaro estas tipo de lingvo intelekta, akurata, senpasia ‐ simpla komuniko de faktoj [15].
2.TEZ
=komunikaĵo la Kadmonido, revenis kaj rekte aliris Omaron kun dignoplena sinteno, kvazaŭ li estas portanto de tre grava komuniko [16].

komunika

Rilata al komunikado: la gvidlibro estas ĝisdatigata ĉiun fojon, kiam ni alplanediĝas kaj ligiĝas al planeda komunika reto [17].

komunikadoTEZ Vikipedio

1.
Ago komuniki: komunikado de sciigo, de movo; [la vero] estas unu el tiuj komunaj havaĵoj, kies komunikado ne senigas je ĝi tiun, kiu ĝin donas [18]; [la libreto] priskribis simplan, bazan projekton de lingvo por faciligi la internacian komunikadon [19];
2.TEZ
TEL=telekomunikado interrompi, tranĉi la komunikadon telefonan; dum mia militservo [...] mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado [20]; reto estas aro da komunikadaj vojoj, per kiuj oni interkonektas ‐ interalie ‐ komputilojn tiel, ke ili povas kune uzi kaj interŝanĝi informojn [21].

komunikaĵoTEZ Vikipedio

Io komunikita: ricevi komunikaĵon pri io; li havas komunikaĵon por fari al vi; treege urĝa komunikaĵo alvenis por mia sinjorino Zir-Nana [22].

komunikejo, komunikiĝejo

1.
Loko, en kiu komunikiĝas 2 homoj: membroj de nia „Unueco“ [...] estos en la ĉefa stacidomo en la granda komunikejo sub la horloĝo (ĉefa enirejo) pretaj por akcepto kaj por informoj [23]; (figure) „La Ondo de Esperanto“ funkcias kiel pli grava sendependa komunikejo kaj diskutejo [24].
2.
Trairejo, per kiu komunikiĝas 3 du lokoj: unu el la tri misiloj falis sur la komunikejon inter la ambasadora rezidejo kaj ambasadoreja domo [25].

komunikema, komunikiĝema

Inklina komuniki kun aliaj homoj: lanternisto estas ordinare homo maljuna, malgaja kaj ne komunikiĝemaB; lia ekscelenco Herhor estis homo kvardekjara, kun fortika korpo, ne komunikema [26]; ekster la ofica medio la usonano estas tre komunikiĝema [27]; cia malfeliĉo konsistas en tio, [...] ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj [28].

komunikigi

1.
Igi komuniki 1: Clinton nun komunikigis, ke [liaj] celoj ne estas pridiskuteblaj [29].
2.TEZ
Igi komunikiĝi 2: estis bona okazo la vizito de finna esperantisto, kiu [...] respondis demandojn de la kursanoj kaj praktike komunikigis ilin en Esperanto [30]. SIN:interkomunikigi 1
3.TEZ
Igi komunikiĝi 3: ĉiu havis unu pordon, komunikigantan ĉambraron kun neprofunda kolonejo, kiu okupis la tutan larĝon de la korto [31]; duonroto da soldatoj [gardis] la ĉefajn ŝoseojn komunikigantajn la grandan urbon kun la ekstera mondo [32]. SIN:interkomunikigi 2

komunikiĝi

1.
(io) Iĝi komunikata: tiu sciigo rapide komunikiĝis; liaj sentoj fine komunikiĝas al Alla, am-intrigo estas miskomprenata kiel amo [33]; ŝajnas, ke [feliĉo] komunikiĝas al tiu, kiu ekvidas [feliĉan homon] [34].
2.TEZ
(iu) Iĝi komunikigata kun iu; interrilati kun iu per ideoj, profitoj, interesoj ktp: komunikiĝi inter siZ; ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon [35]; kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon [36]; la advokato povas ĉiam komunikiĝi kun la kulpigito; komunikiĝi kun ribelulojZ; vin mi ree petas, ke de nun vi komunikiĝu kun la respektinda Sem [37]; la pastroj observadis la ĉielon kaj per diverskoloraj standardoj komunikiĝis kun la najbaraj temploj [38]; se oni komparas [Esperanton] kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona [39]. SIN:interkomuniki 1.b, interkomunikiĝi 1
3.TEZ
(io) Interrilati per senbara trairejo: la ĉambro estis lokita apud la kolonejo [...] kaj komunikiĝis per kurtena pordo kun la maldekstra koridoro [40]; teorio pri komunikiĝantaj vazoj. SIN:interkomunikiĝi 2

komunikiĝoTEZ

Ago komunikiĝi: organizi komunikiĝojn inter la armeo kaj la ŝiparo; komunikiĝo inter du personoj, du tramvojoj, du urboj; la fortikiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj turnis ilian atenton al la demando pri internacia lingvoZ; enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj EE; la komunikiĝoj inter la Unuigitaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko kaj Eŭropo, precipe Germanujo, kreskas kun ĉiu tago [41]; [la flago] estis en komunikiĝo kun la pordoj, kiuj malfermiĝadis kaj fermiĝadis laŭ [ĝiaj] turniĝoj [42]. VD:trafiko

komunikiloTEZ

Rimedo por komuniki aŭ por komunikiĝi: la telefono, radio kaj kino estas pli efikaj komunikiloj ol la gazetaro; la komunikiloj en Berlino estas tre oportunaj; en ĉi tiu epoko de elektronikaj komunikiloj, priskribo de mi kaj de la kamioneto trafulmos la planedon en mikrosekundoj [43]; interparolo kun ili plejparte fariĝis per Babela lingvo, kiu jam tiam estis internacia komunikilo [44]. VD:arterio, ponto, vojo

interkomunikiTEZ

(tr)
Komuniki de unu al alia:
a)
estis aspiro de la homaro adopti komunan lingvon por ĉiuj homoj, pere de kiu povus interkomuniki siajn ideojn, parole aŭ skribe, la enloĝantoj de tiu ĉi planedo [45].
b)
(abs.) se homoj tra la mondo povos libere interkomuniki kiel egaluloj kaj interamikiĝi per Esperanto, certe la mondo fariĝos pli bona [46]; estas tia cirkonstanco, ke li, la konsilisto, nu, mi diru malkaŝe, li... interkomunikas kun la malsankta potenco [47]. SIN:komunikiĝi 2, interkomunikiĝi 1

Rim.: La ekzemploj kun esprimita objekto estas tre malmultaj, sed ne ŝajnas ĝuste konsideri la verbon netransira, kiel faras PIV1.

interkomunikigi

1.TEZ
=komunikigi 2 li interkomunikigis la du kontraŭulojn; interkomunikiĝa skriba lingvoZ.
Rim.: Ekzistas tamen nuanco inter la instuisto komunikigas la lernantojn kaj la instuisto interkomunikigas la lernantojn. Nome, en la dua frazo, la lernantoj estas instigataj komuniki specife inter si, ne kun la instruisto.
2.TEZ
=komunikigi 3 la kanalo interkomunikigas la riveron kun la lago.

interkomunikiĝi

1.TEZ
=komunikiĝi 2 kiamaniere do vi [...] interkomunikiĝas kun Mentezufis? [48].
2.TEZ
=komunikiĝi 3 [la kavernoj] najbaras supre-malsupre kaj maldekstre-dekstre, sed ne interkomunikiĝas [49].

senkomunikiĝa

(arkaismo)
Tute izolita: la [propeka] kapro forportos sur si ĉiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikiĝan [50].

amaskomunikiloj Vikipedio

Ĉia komunikilo, uzata por dissendi informon al vasta publiko, kiel radiostacioj, televidkanaloj, gazetaro ktp.

gazetara komuniko Vikipedio

Mallonga teksto destinita al gazetaro kaj aliaj informiloj, pri aranĝo, decido, oficiala opinio de la sciiganto...: Ĉiuj tekstoj de Gazetaraj Komunikoj estas libere reprodukteblaj kun mencio pri la fonto [51].

tradukoj

anglaj

~i: communicate.

ĉeĥaj

~i: oznámit, podat zprávu, sdělit, zpravit; ~o: informace, komuniké, oznámení, sdělení, zpráva; ~ado: dorozumívání, komunikace, sdělování, spoje; ~igi: dát vyřídit, vzkázat; ~ilo: komunikační pojítko, věstník; inter~i: být ve spojení, sdělit si navzájem; inter~igi: spojit; amas~iloj: hromadné sdělovací prostředky.

francaj

~i 1.: communiquer, annoncer, faire part (de), faire connaître, faire savoir, informer, livrer, partager, transmettre; ~i 2.: communiquer, donner, imprimer, passer, refiler, repasser, transmettre; ~o: communication, communiqué, annonce, compte rendu, déclaration, dépêche, faire-part, exposé, information, transmission, message, liaison, rapport, récit; ~a: de communication; ~ado 1.: communication, annonce, déclaration, exposé, information, transmission; ~ado 2.: communication, transmission; ~aĵo: communication, communiqué, annonce, compte rendu, déclaration, dépêche, faire-part, exposé, information, message, rapport, récit; ~ejo, 1.: lieu de communication, hall; ~ejo, 2.: communication, passage; ~ema, : communicatif, causant, expansif, extraverti, ouvert; ~igi 1.: faire communiquer, faire annoncer; ~igi 2.: faire communiquer, faire échanger; ~igi 3.: faire communiquer, mettre en communication, relier; ~iĝi 1.: se communiquer, se divulguer, se propager, se répandre, se transmettre; ~iĝi 2.: communiquer, échanger, être en communication, être en contact, être en rapport; ~iĝi 3.: communiquer, être en communication, être relié; ~iĝo: communication, contact, échange, liaison, rapport; ~ilo : moyen de communication, moyen de transport, medio de masas, médium; inter~i a: se communiquer, s'échanger; inter~i : communiquer, échanger, être en communication, être en contact, être en rapport; inter~igi 1.: faire communiquer, mettre en contact, mettre en communication, mettre en rapport; inter~igi 2.: faire communiquer, mettre en communication, relier; inter~iĝi 1.: communiquer, échanger, être en communication, être en contact, être en rapport; inter~iĝi 2.: communiquer, être en communication, être relié; sen~iĝa: désert, inaccessible, isolé; amas~iloj: mass media, mass-media, médias de masse, moyens de diffusion de masse; gazetara ~o: communiqué de presse. mal~ema: taciturne, renfermé, réservé, sauvage; ~iĝantaj vazoj: vases communiquants.

germanaj

~i: kommunizieren, mitteilen, bekannt machen, in Kenntnis setzen von; ~ado: Kommunikation, Mitteilung, Mitteilen, Bekanntmachung; ~aĵo: Nachricht, Mitteilung, Mitgeteiltes, Botschaft; ~ejo, 2.: Durchgang, Koppelstelle, Verbindungsstelle; ~ema, : kommunikationsfreudig, mitteilsam; ~iĝi 1.: kommuniziert werden, mitgeteilt werden, bekannt werden, sich verbreiten; ~iĝi 2.: miteinander kommunizieren, in Verbindung stehen; ~iĝi 3.: miteinander kommunizieren, in Verbindung stehen, gekoppelt sein; ~iĝo: Beziehung(en), Verbindung(en), Verkehr; ~ilo : Kommunikationsmittel, Übertragungsmittel, Verkehrsmittel; inter~igi: miteinander in Kontakt bringen, miteinander in Verbindung bringen, verbinden; sen~iĝa: unverbunden, getrennt, isoliert; amas~iloj: Massenmedien.

hispanaj

~i 1.: comunicar, anunciar, informar, transmitir; ~i 2.: infectar, inocular, transmitir; ~i: comunicar, informar; ~o: comunicado, anuncio, comunicación, declaración, mensaje; ~a: de comunicación; ~ado 1.: comunicación, anuncio, declaración; ~ado 2.: comunicación, transmisión; ~aĵo: comunicación, declaración, anuncio, información, mensaje; ~ejo, 1.: sitio de reuniones, sala; ~ejo, 2.: pasaje; ~ema, : comunicativo, extrovertido, abierto; ~igi 1.: comunicar, hacer un anuncio; ~igi 2.: comunicarse, intercambiar información; ~igi 3.: hacer comunicar; ~iĝi 1.: comunicarse, transmitirse, propagarse; ~iĝi 2.: estar comunicados, estar en contacto, estar relacionados; ~iĝi 3.: comunicarse, estar comunicados, estar conectados; ~iĝo: comunicación, contacto, intercambio, conexión, relación; ~ilo : medio de comunicación, medio de transporte, medio; inter~i a: comunicarse, intercambiarse; inter~i : comunicar, estar en comunicación, estar en contacto; inter~igi 1.: comunicar, poner en contacto; inter~igi 2.: communicar, poner en comunicación; inter~iĝi 1.: communicarse, ponerse en contacto; inter~iĝi 2.: ser communicado, estar en comunicación; sen~iĝa: inaccesible, aislado; amas~iloj: medio de masas, medios de difusión de masas; gazetara ~o: comunicado de prensa. mal~ema: taciturno, reservado.

nederlandaj

~i: meedelen; ~o: mededeling; ~a: communicatie-; ~ado: communicatie; ~aĵo: bericht, communiqué, mededeling; ~ejo, 1.: verbindingspunt; ~ejo, 2.: doorgang; ~ema, : mededeelzaam; ~iĝi 2.: in verbinding staan; ~iĝi 3.: in verbinding staan; ~iĝo: verbinding; ~ilo : communicatiemiddel; inter~igi: in verbinding brengen; sen~iĝa: geïsoleerd; amas~iloj: massamedium, massacommunicatiemiddel. mal~ema: gesloten.

portugalaj

~i 1.: comunicar, participar.

rusaj

~i: сообщить, сообщать; ~ado: сообщение, коммуникация; ~aĵo: сообщение; ~ejo, 2.: путь сообщения, коммуникация; ~ema, : общительный; ~iĝi 1.: распространиться (об известии, информации); ~iĝi 2.: поддерживать связь, связываться, общаться; ~iĝi 3.: сообщаться (между собой); ~iĝo: общение, сообщение; ~ilo : средства связи, средства массовой информации. ~iĝantaj vazoj: сообщающиеся сосуды.

slovakaj

~i: oznámiť, podať správu; ~o: jazykový prejav, prejav, text; ~ado: styk, súlož; ~igi: odkázať; ~ilo: oznamovacie zariadenie, spravodajské spojenie; inter~i: komunikovať; inter~igi: spojiť; amas~iloj: hromadné oznamovacie prostriedky.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 6
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 12
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 15
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 10
7. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 2
8. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § Letero al Borovko (V-3)
9. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 2
10. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 12
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14
12. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Lingvistiko
13. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6
15. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , E. Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto, leciono 11a
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 2
17. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 18
18. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
19. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , H. Tonkin: Venas nun la periodo de disvastigo, leciono 24a
20. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Mi atendas gravan leteron
21. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , B. Kolker: Pri Interreto per simplaj vortoj, leciono 26a
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 13
23. E. Wojtakowski: Kroniko de Esperanto-movado en Silezio, http://europonto.org/kroniko/gk_silezio2.htm
24. H. Gorecka: Redakcie, LOdE 2001:12
25. Zhang Xiaowen: La 7-a de majo tago neforgesebla por ĉinoj!, El Popola Ĉinio
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 1
27. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , M. Knjazkov, trad. B. Kolker: Usonanoj vidataj de proksimo, leciono 22a
28. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2
29. trad. K. Liebermann: Klimato-pokero fariĝas nervo-milito, http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/medio.htm
30. H. Shafie: E-kurso en Teherano, El Popola Ĉinio
31. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5
32. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 21
33. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , A. Dobroviĉ trad. B. Kolker: Kaptiloj de l' enamiĝo, leciono 15a
34. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:19
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:3
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 3
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21
39. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , C. Piron: Mi kredas je la bono, mi kredas je Esperanto, leciono 3a
40. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6
41. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la poŝto
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
43. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 8
44. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4
45. J. Gómez: Fernando Ortíz kaj Esperanto, 4-a Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio
46. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , J. Brozovsky: Kial usonano uzas Esperanton, leciono 24a
47. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 6
48. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 18
49. Li Qiang: Mistera granda ŝtonkavernaro, El Popola Ĉinio
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:22
51. -: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2001-10-31, numero 137a

~ema, : Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝo: Mankas verkindiko en fonto.
inter~igi: Mankas verkindiko en fonto.
amas~iloj: Mankas dua fontindiko.
amas~iloj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
gazetara ~o: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~i:
   Pro nacilingva influo komencas aperi la senco "agitadi pere
   de amaskomunikiloj" (absolute) kaj troviĝas ekzemploj de
   "komunikisto", ĝuste kun tia senco de la radiko.
   [MB]
 
pri komunik/i :
 Troviĝas ankaŭ derivaĵo "komunikisto", sed kun diversaj
 sencoj:
 (1) Bokarev: svjazist t.e. specialisto pri telekomunikaj rimedoj
 (telefono ks) ekz-e ene de armeo
 (2) Fakulo pri agitado de amaskomunikiloj por diskonigi ion ajn
 (3) Anoncisto de oficialaj komunikoj (porte-parole)
 [MB]

[^Revo] [komuni1.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.22 2015/07/04 08:37:37 ]