*rilat/i

*rilati

(ntr)
1.
Havi inter si ligitecon kaj kondut-reciprokecon: ili ambaŭ intime (inter)rilatas; ekrilati, rilatiĝi kun iu; la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj [1]; la egipta registaro amike rilatis al la pilgrimoj, kiuj alportis al ĝi grandajn enspezojn [2]; mankas al nunaj gejunuloj sperto grupe ludi: ili malfacile rilatas kun aliaj homoj [3]. VD:ekkoni, amikiĝi.
2.
Havi inter si ian ajn ligitecon aŭ interefikon: mi ne povas kompreni kiel via konkludo rilatas kun viaj premisoj; tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman [4]; nia rakonto rilatas la XI-an jarcenton antaŭ Kristo [5]; la prefikso „ge“ rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj [6]; en Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio [7]; mia pan-dona laboro rilatas plejparte al komputado kaj informaj teknologioj [8].
3.
Iel juĝi pri io; konsideri de ia vidpunkto: tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo serioze kaj kun juĝo memstara EE ; ni scias, ke vi kutimas rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj EE .
4.
Esti tiomfoje pli granda ol alia kvanto, kiom tria kvanto estas pli granda ol kvara: 20 rilatas al 5, kiel 8 al 2. SIN:proporcio
angle:
relate
ĉeĥe:
mít vztah, obcovat, stýkat se, týkat se, vztahovat se
france:
1. être en relation (avec) 2. se rapporter (à), avoir trait (à), toucher (se rapporter) 3. se comporter (envers, par rapport à), aborder (un sujet), toucher (un sujet) 4. se rapporter (à) (arithm.)
germane:
1. sich beziehen (auf) 2. zu tun haben (mit) 3. beschäftigen (mit) 4. sich verhalten (zu)
hispane:
relacionar
hungare:
1. viszony, kapcsolat 2. összefügg, kapcsolódik 3. viszonyul 4. aránylik
japane:
関係する [かんけいする], 関連がある [かんれんがある], かかわる, 交際する [こうさいする]
nederlande:
1. in betrekking staan tot 2. betrekking hebben op, te doen hebben met 3. bejegenen 4. in verhouding staan tot
pole:
odnosić się, tyczyć się, mieć się do
portugale:
referir-se, ter relação com, dizer respeito a
ruse:
относиться 2. иметь отношение
slovake:
mať vzťah, vzťahovať sa
ukraine:
ставитися, рідко відноситися, стосуватися, мати відношення, відноситися

rilato

1.
Ligiteco kaj reciproka konduto inter du aŭ pluraj personoj, interrilato: la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino [9]; ni restos en intima rilato kun ili […] ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon [10]; kore bona ŝi estis en rilato al li [11]; vi estis iam en amikaj rilatoj kun mia edzo Marta ; la ekonomiaj rilatoj inter la okcidentaj kaj orientaj landoj. VD:kontakto, komunikiĝo.
2.
Ia ajn ligiteco aŭ interefiko inter du aŭ pluraj aferoj: estas neniu logika rilato inter ambaŭ ideoj; kia estas la rilato de ĉi tiuj du faktoj IK ? la elekto de solidareca sinteno dum konfliktoj havas evidente nenian rilaton kun „genoj“ [12]; kiam la prepozicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion „je“ [13].
3.
Juĝmaniero de iu pri io; vidpunkto: mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demando [14]; Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala [15]; en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema Marta ; ŝi estas en ĉiu rilato majstrino [16]; en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo [17]; eble mi estas iom tro postulema en tiu rilato [18].
4.
MAT
a)
VdE Nombro, kiu montras, kiomfoje iu kvanto estas pli granda ol alia: la rilato de 6 al 3 estas 2[19]; la rilato eŭro/dolaro kreskos denove al inter 1,10 kaj 1,15 [20]. SIN:kvociento.
Rim.: Bricard [21] nomis tion „raporto“, sed tiu uzo, ne tre kongrua kun la baza senco de la radiko, ne disvastiĝis.
b)
PIV1 (de aro `E` al aro `bb F`) Subaro de la kartezia produto `bb E xx bb F`. SUB:bildigo;VD:grafeo.
Rim.: Iam oni nomis „rilato“ nur la rilatojn de iu aro al ĝi mem (nun: „interna rilato“) kaj tiusence difinas ĝin la citita fonto, sed okazis vastigo de la nocio, videbla ekz-e en [22]. La ĉi-supra difino pli precize koncernas la „duargumentajn rilatojn“, sed eblas difini ankaŭ „n-argumentajn rilatojn“.
Rim.: La matematikan nocion rilato povas ilustri ĉiutagaj rilatoj de la tipo: „`a` estas frato de `b`“, „`a` estas pli aĝa ol `b`“... Anstataŭ diri „`(a,b)` apartenas al rilato `bb R`“, oni diras „`a` estas en `bb R`-rilato kun `b`“ kaj oni skribas `a bb R b`. La sama nocio servas ankaŭ por priskribi la situacion, kiam al unu objekto oni asocias unu aŭ plurajn aliajn. Do ĝi estas tre oportuna por formaligi funkciojn unu- aŭ plur-sencajn.
c)
VD:homotetio, simileco.
angle:
4.a ratio, quotient 4.b correspondence, relation
ĉeĥe:
poměr, relace, styk, vztah
france:
1. contact (social), relation (lien entre personnes), rapport 2. relation, lien, rapport 3. position (point de vue), point de vue 4.a rapport (entre deux nombres), quotient (exact) 4.b correspondance (math.), relation (d'un ensemble E à un ensemble F)
germane:
1. Beziehung 2. Beziehung 3. Verhältnis 4.a Verhältnis, Quotient 4.b Zuordnung, Relation
hispane:
relación
hungare:
1. viszony, kapcsolat 2. összefüggés, kapcsolat 3. viszonyulás, vonatkozás 4.a arány, hányados 4.b reláció
japane:
関係 [かんけい], 関連 [かんれん], 態度 [たいど], 姿勢 [しせい], 人間関係 [にんげんかんけい], 交際 [こうさい]
nederlande:
1. relatie, verhouding 2. relatie, betrekking 3. oogpunt 4.a verhouding, quotiënt 4.b relatie
pole:
stosunek, związek, relacja 4.a stosunek, iloraz 4.b relacja
ruse:
отношение 1. отношение, связь 2. отношение, связь 3. отношение 4.a отношение, частное (результат деления) 4.b соотвествие, отношение
slovake:
pomer, styk, vzťah
tibete:
འབྲེལ་བ་
ukraine:
ставлення, стосунок, відношення, зв’язок, (у мн. ще) відносини, пропорція

rilata

Kiu rilatas, estas iel ligita al menciita afero: la ŝtonĵetistoj ne vidis plu la malamikojn kaj fariĝis rilata silento, en kiu sonis nur la ĝemoj kaj ploroj de la vunditaj batalistoj [23]; la bulteno […] disponigos multajn aliajn informojn por universitatanoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj [24]; la organizaĵo Psikologoj de la Mondo (PDM) estas fondita por […] personoj, kiuj deziras konsulti por solvi problemojn, kiujn starigas ilia mensa kaj rilata vivo [25]; [la] demando pri tio, kiom multe da lingvoj homo povas lerni [estas] demando rilata ne nur al kogno kaj sindediĉo, sed ankaŭ al mono [26]; pastro estas petata ankaŭ kaj precipe pri aferoj ne rilataj al sia tasko [27]; GRA ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu [28]; MAT profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Eŭropo, montriĝas, ke […] sin trovas 4 1/2 milionoj pli da virinoj, ol da viroj FK ; ne malaltiĝis la rilata valoro de eno kontraŭ usona dolaro [29]; KOMP mi vere bezonus rilatan datumbazan programon [30]. VD:analoga, koncerna, parenca, proksima, simila
ĉeĥe:
relační, vztažný
france:
relatif (à), se rapportant (à), concernant
germane:
diesbezüglich, mit Bezug, Beziehungs-, Relativ-, Verhältnis-, Umrechnungs-, relational
hungare:
vonatkozó
japane:
関係の [かんけいの], 関連ある [かんれんある]
katalune:
respecte a
nederlande:
in betrekking tot
okcitane:
a respècte de
pole:
dotyczący
slovake:
vzťažný
ukraine:
стосовний

rilate al, rilate ...-n

(prepoziciaĵo)
Pri, en rilato al, laŭ vidpunkto de, koncerne al: estu singardaj rilate al ĉi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari [31]; rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: […] [32]; ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi [33]; maljustaĵo rilate virinon Marta ; mi petas vian pardonon pri la malbonaj pensoj, kiujn mi havis rilate vin [34].
31. La Nova Testamento, La agoj 5:35
32. La Nova Testamento, I. Korintanoj 7:1
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
34. Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, 1908
angle:
in terms of
france:
par rapport à, relativement à, concernant, en ce qui concerne, quant à
germane:
bezüglich
hungare:
vonatkozóan, vonatkozásában, illetően, kapcsolatban
japane:
~に関して [にかんして]
nederlande:
aangaande, met betrekking tot
pole:
stosunkowo, względem
ruse:
в отношении, относительно (чего-л.), по отношению (к чему-л.)

rilatigi

Krei rilaton al iu aŭ io: [tio] povas esti tre malbona: sinjoro la revizoro […] povas rilatigi tion ĉi al si [35]; instinkte li tuj rilatigis la skribaĵon kun la insulto ricevita en la domo de siaj ŝajnamikoj [36]; komuna laboro rilatigas la homojn unu al la alia (interrilatigas) [37]; la omnibuso […] rilatigas (interkomunikigas) ĉiujn fiŝkaptistajn vilaĝojn [38]; pluraj scienculoj rilatigis la ekeston de la lingvo al interjekcioj [39]. SIN:asocii2, ligi3.aVD:koncerni, kunigi, referenci
angle:
relate to
germane:
beziehen (auf), in Bezug setzen (zu), zurückführen (auf), verbinden (mit), in Verbindung bringen (mit)
japane:
関係させる [かんけいさせる], 関連付ける [かんれんづける]
pole:
kojarzyć, łączyć, powierzać, przydzielać
ruse:
соотносить, соотнести

rilatulo

Persono kun kiu oni rilatas, malpli ofte aŭ konfide ol amikointimulo: miaj rilatuloj ne posedas Esperanton kaj mi devas aĉumi per la Angla aŭ la Germana [40]. VD:konato, proksimulo
40. G. Hamming: Esenco de Esperanto, Scienca Revuo, 1953, 4:16
france:
relation (personne)
germane:
Bekannte(r)
pole:
znajomy

rilatumo PIV1

MAT Kvociento1 uzata por kompari du nombrojn kaj esprimi ilian oblorilaton: la indico de aglutineco estas la rilatumo de la aglutinaj konstruoj, A, al la juntoj inter vortelementoj, J, do A÷J [41]. SIN:koeficiento, kvociento1, proporcio2
41. J.C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA, 1989. P. 33
angle:
ratio
france:
rapport (math.)
germane:
Verhältnis
japane:
[ころおい]
pole:
proporcja, stosunek
ruse:
соотношение (мат.), отношение (пропорция)

amrilato

Daŭra ama sento kaj interrilato inter homoj; amligo: „Sekretaj sonetoj“ de Peter Peneter […] pritraktas normalan, sanan kaj feliĉan amrilaton inter du gejunuloj [42].
42. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
france:
liaison (amoureuse), relation amoureuse
japane:
恋愛関係 [れんあいかんけい]
pole:
relacja uczuciowa, związek romantyczny
ruse:
любовная связь

iarilate

En iu rilato, en iu aspekto, iamaniere, parte: tiu radofaristo iarilate estas idealisto [43]; estis iarilate dorna situacio [44].
france:
en quelque sorte
germane:
irgendwie, gewissermaßen
pole:
w pewnym sensie

interrilato

(ofte plurale)
Rilato1: ligi, teksi interrilatojn kun iu; laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinata la propra valoro de homo [45]; la pulo […] estis alkutimiĝinta al interrilatoj kun homoj [46]; tiuj ĉi tiel diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato FK ; kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino Marta ? miaj malnovaj kaj konstantaj interrilatoj kun ĉiuj firmoj ĉi-tieaj donas al mi la eblon trakti la negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia maniero, ke ili estu plene kontentaj FK .
ĉeĥe:
souvislost, styk, vztah
france:
relation
hungare:
kölcsönös viszony, kapcsolat, összefüggés
japane:
相互関係 [そうごかんけい], 交際 [こうさい], つきあい, 交流 [こうりゅう]
pole:
stosunek (wzajemny)
ruse:
отношение, взаимоотношение
slovake:
styk, súvislosť, vzťah
ukraine:
взаєозв’язок, взаємовідношення, взаємовідносини, взаємини

interrilatigi

(tr)
Starigi reciprokan rilaton inter...: oni traboras novan akvovojon en la norda Francio, kiu interrilatigos Sejnon kaj Skeldon [47]; konscio estas la kapablo fari spertojn kaj akiri kaj interrilatigi sciojn [48]; la nombroj de aliĝintoj ĉe grandaj esperantaj asocioj povas esti uzata kiel indikilo, kvankam ne estas facile interrilatigi precize tiujn nombrojn kun la nombro de Esperanto-parolantoj [49].
france:
mettre en relation
pole:
powiązać, odnieść, nawiązać, ustosunkować

interrilatiĝi

(ntr)
Reciproke rilatiĝi kun...: la delegito rajtas interrilatiĝi kun loka agentejo [50]; birdoj uzas la bekon por interrilatiĝi inter masklo kaj ino [51].
france:
se mettre en relation
pole:
odnosić się

senrilata

Kiu ne rilatas al iu afero, ne koneksas, ne dependas de ĝi aŭ ĝin dependigas: la ŝtono restas en ŝia hejmo jam 36 jarojn, la familianoj atente ĝin gardas, ignorante la kredon ke „estas malbonaŭgure en la hejmo havi tomboŝtonon de senrilata homo“ [52]; mi mencias tiun ŝajne tute senrilatan fakton, ĉar […] [53].
france:
non concerné
pole:
niezwiązany

senrilate al

(prepoziciaĵo)
Ne havante rilaton al..., sendepende je...: popoloj povus proksimiĝi, interparoli, amikiĝi tute senrilate al la ŝtato, religio, nacio, kulturo de la homoj [54].
54. P. Fiocchi: Mia Printempa Festo en Grekio, El Popola Ĉinio, 2014-03-03
france:
sans lien avec
pole:
bez związku

ekvivalento-rilato, ekvivalentrilato[55], rilato de ekvivalentoPIV1

MAT
Interna rilato samtempe refleksiva, simetria kaj transitiva: en la aro de ĉiuj homoj la rilato „x estas parenco de y“ estas ekvivalento-rilato; parta ekvivalentrilato estas transitiva kaj simetria, sed ne refleksiva [56]. VD:kvocienta aro.
angle:
equivalence relation
france:
relation d'équivalence
germane:
Äquivalenzrelation
hungare:
ekvivalenciareláció
pole:
relacja równoważnościowa, relacja równoważności
ruse:
отношение эквивалентности

idento-rilato

MAT
(en aro `bb E`) Interna rilato, konsistanta el ĉiuj paroj `(a,b)` kun `a in bb E`: la idento-rilaton en `E` oni foje signas per `"id"_(bb E)`; la idento-rilato estas bildigo. SIN:idento-bildigo.
france:
identité (relation), relation identique
hungare:
azonosság (viszony), azonossági reláció
pole:
tożsamość

interna rilato

MAT
(ene de aro E) Rilato de E al E. VD: Rimarkindaj ecoj de interna rilato: refleksiva, malrefleksiva, simetria, malsimetria, transitiva; SUB: Specifaj internaj rilatoj: ekvivalento-rilato, ordo-rilato,
angle:
relation on a set
france:
relation sur un ensemble
germane:
Relation in einer Menge
hungare:
homogén reláció
pole:
relacja w zbiorze
ruse:
отношение на множестве

inversa rilato

MAT
(de rilato `bb R` inter `bb E` kaj `bb F`) Rilato inter `bb F` kaj `bb E`, kies elementojn oni ricevas aliigante ĉiun paron de `bb R` al ties inversa paro: la inversan rilaton de `bb R` oni signas per `bb R^-1`; la inversa rilato de `bb R^-1` egalas al `bb R`. VD: Oni diras ankaŭ: inverso de rilato; SUB:inversa bildigo.
angle:
inverse relation
france:
relation réciproque
germane:
konverse Relation, inverse Relation, Umkehrrelation
hungare:
inverz reláció
pole:
relacja odwrotna, relacja przeciwna
ruse:
обратное отношение

n-argumenta rilato

MAT
(inter elementoj de `n` aroj `bb R_i`) Subaro de la kartezia produto `bb E_1 xx bb E_2 xx ... xx bb E_n`: duargumenta rilato (t.e. rilato 4.b); la triargumenta rilato „`M` situas inter `N` kaj `P`“, difinita inter la punktoj de rekto.
angle:
n-ary relation duargumenta ~o: binary relation.
france:
relation n-aire duargumenta ~o: relation binaire.
germane:
n-stellige Relation duargumenta ~o: zweistellige Relation.
hungare:
n-áris reláció duargumenta ~o: bináris reláció.
pole:
relacja n-argumentowa, relacja n-członowa duargumenta ~o: relacja binarna, relacja dwuargumentowa, relacja dwuczłonowa.
ruse:
n-арное отношение, n-местное отношение duargumenta ~o: бинарное отношение, двуместное отношение.

ordo-rilato

MATKompLeks
Interna rilato samtempe refleksiva, malsimetria kaj transitiva: en aro de subaroj de `bb E` la rilato `bb A sub bb B` estas ordo-rilato; ordo-rilaton oni ofte signas per `le` (legu: malpli granda ol, aŭ pli malgranda ol) kaj ĝian inverson per `ge` (legu: pli granda ol). SIN:ordo 6; VD: Ecoj de ordo-rilato: tuteca, parta.
Rim.: Kune kun ordo-rilato `bb R` oni ofte konsideras ĝian malvastigitan version, nome la rilaton „`x bb R y` kaj `x ne y`“. Tia rilato ne estas ordo-rilato laŭ la ĉi-supra difino, sed oni ofte nomas ĝin „strikta“, „malvastsenca“ aŭ „rigora ordo-rilato“. Ĝi estas malrefleksiva, malsimetria kaj transitiva.
Rim.: Kiam necesas eviti ambiguecon inter la refleksiva rilato kaj ĝia malvastigaĵo, eblas uzi klarigan lingvaĵon de la tipo „`a` estas strikte pli granda ol `b``(a gt b)`, aŭ „`a` estas pli granda ol `b`, aŭ egala (al ĝi)“ (`a ge b`).
angle:
order relation
france:
relation d'ordre
germane:
Ordnungsrelation
hungare:
rendezési reláció
pole:
relacja porządkowa, relacja porządku, porządek
ruse:
отношение порядка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ulo: Mankas dua fontindiko.
am~o : Mankas dua fontindiko.
sen~e al: Mankas dua fontindiko.
idento-~o: Mankas fontindiko.
idento-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
interna ~o: Mankas fontindiko.
interna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~o: Mankas fontindiko.
inversa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-argumenta ~o: Mankas fontindiko.
n-argumenta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ordo-~o: Mankas dua fontindiko.
ordo-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.