*spir/i

*spiri

1.
(ntr)
Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin post kiam ĝi reoksigenigis la sangon: permesu al mi ekspiri (iomete halti) [1]; al li ŝajnis, ke oni ĉi tie spiras la plej bonan aeron kaj ankaŭ la somero ĉi tie estas la plej bela [2]; [post liberiĝo] mi ree spiras freŝan aeron [3]; (figure) mi volas, respondis la faraono, ke miaj regnanoj estu feliĉaj, ke la popolo spiru libere [4].
2.
Elspiri2: [trinkaĵo, kiu] spiras la odoron de la muskato kaj bonodoraj herboj [5].
3.
(figure) Elspiri3: Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj, iris al la ĉefpastro [6]; l’ infero spiras peston en la mondon Hamlet ; ĉiuj liaj versaĵoj spiras malgajecon; li estas malriĉe vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo FK ; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de [Zamenhof] spiras tiun ideon [7].
angle:
 breathe
beloruse:
 дыхаць
bulgare:
 дишам
ĉeĥe:
 funět, těžce oddechovat
france:
 respirer
germane:
 atmen
hispane:
 respirar
hungare:
 lélegzik, lehel
nederlande:
 ademen
perse:
 نفس کشیدن، تنفس کردن
pole:
1. oddychać
ruse:
 дышать
slovake:
 ťažko oddychovať
tibete:
 དབུགས་རྒྱག་
ukraine:
 дихати, передихати, переводити подих

spiro

1.
Ĉiu unufoja spirago: Dio […] enblovis en lian nazon spiron de vivo [8]; mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino [9]; mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron [10]; li retenas la spiron [11]; neniu spiro eliĝis el ŝia buŝo, ŝi estis senviva [12]; (figure) ŝi perdis la spiron kaj komencis plori [13]; li jam faras la lastan spiron (mortas) PrV .
2.
(figure) Aerblovo; odoro; spirito2: ĝis la limoj de l' horizonto brilis la ruĝaj sabloj de la okcidenta dezerto, de kie iafoje blovis la spiro de varmega vento, kvazaŭ el forno [14]; malpura spiro de la kadavroj, amasigitaj en ĉi tiu loko [15]; spiro de espero blovas tra la mondo; la tutan libron mi legis unuspire (senhalte).
angle:
 breath
beloruse:
 дыханьне, подых
bulgare:
 дъх
ĉeĥe:
 dech
france:
 respiration, souffle
germane:
 Atem, Odem [poezie], Hauch li jam faras la lastan ~on: er tut den letzten Atemzug.
hispane:
 respiración
hungare:
 lélegzet, lehelet
nederlande:
 adem
perse:
 دم، نفس
pole:
1. oddech
ruse:
 дыхание
slovake:
 dych
tibete:
 ཕུ་

spirado

FIZL Spira funkcio: lia edzino, aŭskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidiĝis, por kudri [16]; la aero donas al vi la spiradon, flustris la voĉo de la poeto [17]; la infano kuŝis pala, la malgrandaj okuloj estis fermitaj, ĝia spirado estis mallaŭta, nur de tempo al tempo interrompata de profunda enspiro, simila al ĝemo [18]; griza polvo, kiu tage venenis la spiradon kaj pikis la okulojn [19]; ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred, ĝis ni perdis la spiradon BdV .
angle:
 breathing, respiration
beloruse:
 дыханьне
bulgare:
 дишане
ĉeĥe:
 dýchání
france:
 respiration
germane:
 Atmung
hispane:
 respiración
hungare:
 lélegzés
nederlande:
 adem
perse:
 تنفس
pole:
 oddychanie
ruse:
 дыхание
slovake:
 dýchanie
ukraine:
 подих, дихання, дух

spiregi

Malfacile kaj forte spiri: li baldaŭ renkontis kuŝantan ĉashundon, kiu spiregis kiel iu, kiu laciĝis de la kurado [20]; hienoj spiregis de malsato kaj de dezirego de freŝa sango [21]. SIN:anheli
angle:
 pant, breathe heavily
beloruse:
 цяжка дыхаць
bulgare:
 дишам тежко
ĉeĥe:
 funět, těžce oddechovat
france:
 être essoufflé, , haleter
germane:
 schnaufen
hungare:
 liheg
nederlande:
 hijgen
perse:
 نفس زدن
pole:
 dyszeć
ruse:
 тяжело дышать
slovake:
 ťažko oddychovať
ukraine:
 сильно дихати, глибоко дихати

alspiro

FON Akustika efekto kaŭzata de kroma aerelspiro dum sonproduktado: antaŭ jarcento en la oseta forestis „simpla k“, kiun oni tiam prononcis kun alspiro (simile al la kartvela lingvo) [22]; oni povu […] vidi, ke „hipostazo“ estas ne „upostasis“ sed „hupostasis“, t.e. ke tie estu ne simpla upsilo sed upsilo kun la densa alspiro [23].
22. V. Ivanov: Mezlernejo 15
23. S. Pokrovskij: Esperanto-Greka Vortaro, Revuloj
angle:
 aspiration densa al~o: rough breathing.
beloruse:
 прыдыханьне
ĉeĥe:
 přídech
france:
 aspiration
germane:
 Behauchung
latinece:
densa al~o: spiritus asper.
pole:
 przydech
ruse:
 придыхание densa al~o: густое придыхание.

elspiri

(tr)
1.
Elpuŝi aeron el la pulmoj: mi elspiris la tutan aeron kaj pli profunde forĵetis la kapon malantaŭen Metrop ; baleno en la oceano elspiras akvon per fontano [24]; fajron elspirantaj drakoj [25].
2.
Eligi odoron, haladzon, aŭ varmon: la sablo elspiris ardantan varmegon [26]; forton kaj freŝecon elspiradis la pura arbara aero [27].
3.
(pri io)(figure) Eksterigi, sentigi ian econ; esti plena je: ĉio elspiris sanan gajecon; la libro elspiras malamon; atestanto falsama, kiu elspiras mensogojn [28]. VD:odori2
angle:
 exhale, breathe out, give off (scent, heat)
beloruse:
 выдыхаць
bulgare:
 извишам 2. изпускам, излъчвам
ĉeĥe:
 vydechnout
france:
 respirer, exprimer 1. expirer, souffler 2. émettre (une odeur), exhaler
germane:
1. ausatmen 2. ausdünsten 3. ausstrahlen
hispane:
1. expirar
hungare:
 kisugároz 1. kilélegzik, kilehel 2. áraszt
nederlande:
1. uitademen
perse:
1. نفس بیرون دادن، بازدمیدن، دم برآوردن 2. پراکندن (بو)، متصاعد کردن
pole:
1. wydychać
ruse:
 выдыхать, выдохнуть
slovake:
 vydýchnuť

enspiri

(tr)
1.
Enlasi aeron en la pulmojn: li enspiris la parfumajn blovojn, la venton de la erikejo, la gudroaromon de la pinoj; ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li [29]; ŝi klinis unu el la branĉoj, por […] enspiri ilian bonodoron [30]; enspiru en vin la tutan fumon FdO ; elspiru kaj enspiru profunde dum unu/du minutoj [31].
2.
(figure) (al iu aŭ io) Animigi: oni forgesis ĉe tio pri la majstro, kiu [la pupojn] gvidis, kiu enspiris al ili vivon kaj animon [32].
angle:
 inhale, breathe in, give life
beloruse:
 удыхаць
bulgare:
 вдишвам
ĉeĥe:
 nabrat dech, nadechnout se, vdechnout do sebe
france:
 aspirer (par une paille par ex.), inhaler, inspirer, respirer (un parfum)
germane:
 einatmen 2. Leben einhauchen
hispane:
 inspirar
hungare:
 belélegzik, belehel, beszív
nederlande:
 inademen
perse:
 نفس فروبردن، دم فروبردن
pole:
1. wdychać
ruse:
 вдыхать, вдохнуть
slovake:
 nabrať dych, vdýchnuť
ukraine:
 вдихати

ĝemspiri

(ntr)
Forte vespiri; elspiri kun ĝemo: ne tie turnadu viajn okulojn […] nek ĝemspiru el viaj naztruoj tiamaniere [33].
33. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
angle:
 groan, sigh
france:
 geindre
pole:
 wzdychać

senspirigi

(tr)
Kaŭzi momentan perdon de la spiro: pezaj botoj trafintaj lian dorson senspirigis lin [34]. VD:sufoki
34. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
 leave breathless, knock the breath out of, cause to be unable to breathe
france:
 couper le souffle à

senspiriĝi

(ntr)
Perdi la spiron: aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis [35].
35. La Nova Testamento, La agoj 5:5
angle:
 become out of breath, become unable to breathe, become breathless, get the breath knocked out
beloruse:
 задыхацца
bulgare:
 задъхвам се
france:
 s'essouffler, perdre haleine
germane:
 außer Atem kommen
hispane:
 quedarse sin respiración
hungare:
 kifullad
perse:
 از نفس افتادن
ruse:
 задыхаться, задохнуться, запыхаться

vespiri

(ntr)
Aŭdeble elspiri pro emocio kiel malgajo, tediĝo, retrankviliĝo...; suspiri: ha! — vespiras Baniko — kiom longe mi devos ankoraŭ vivi en tiu terura necerteco? [36].
36. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
angle:
 sigh
beloruse:
 уздыхаць, уздыхнуць
bulgare:
 въздишам, стена
ĉeĥe:
 vzdychat
france:
 soupirer (pousser un soupir), pousser un soupir
germane:
 seufzen
hungare:
 sóhajt, fohászkodik
itale:
 sospirare
nederlande:
 zuchten, kreunen
pole:
 wzdychać
ruse:
 вздыхать, вздохнуть
slovake:
 vzdychať
ukraine:
 зітхати

spirkapta, spirhaltiga, spirretena, spirraba

(frazaĵo) Kaŭzanta provizoran halton en spirado, precipe pro emocio, surprizo ktp: mi esploris plurajn originalajn poemarojn ekde la sojlo de la „Fundamenta Krestomatio“ ĝis la spirkaptaj „Ŝtupoj sen nomo“ de Ragnarsson [37]; tio estis miksita kun realaj scenoj, kaj liveras spirhaltigan spektaklon [38]; oni disponigis al ŝi terasan apartamenton kun spirhaltiga panoramo [39]; la tuta mondo spirretene rigardis la evoluadon de la financa krizo de Grekio [40]; ekestis „spirraba“ unua koncertversio [41].
37. H. Vatré: Kien la elizio?, Nica Literatura Revuo, 6:2 (n-ro 32)
38. Monato, Paŭl Peeraerts: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo
39. Monato, Roberto Pigro: Terasa apartamento
40. Monato, Isikawa Takasi: Post ni, la diluvo!
41. Vikipedio, Bill Evans (pianisto)
angle:
 breathtaking
bulgare:
 спиращ дъха
france:
 à couper le souffle
germane:
 atemberaubend
pole:
 zapierający dech w piersi
ruse:
 захватывающий дух

spirblovo

FON Aerfluo elpuŝita el la pulmoj kaj uzata de la homo por produkti sonojn: Spirblovo sur vitro – militromano [42].
angle:
 air blown from the mouth, breath, blow
ĉeĥe:
 fouknutí, výdech
france:
 colonne d'air
germane:
 Hauch
hungare:
 lélegzet
ruse:
 струя воздуха, воздушная струя
slovake:
 fúknutie, výdych
ukraine:
 потік повітря

administraj notoj

al~o: Mankas verkindiko en fonto.
ĝem~i: Mankas dua fontindiko.
sen~igi: Mankas dua fontindiko.
sen~iĝi: Mankas dua fontindiko.
ve~i: Mankas dua fontindiko.
~blovo: Mankas dua fontindiko.