1interpret/i PV
interpreti ↝
(tr)
-
Klarigi, malkaŝi sencon de io:
interpreti tekston, leĝon, sonĝon.
- a)
Buŝtraduki: la kunveno daŭris kvin horojn, sed la diskutado daŭris efektive nur unu horon, ĉar estis necese interpreti ĉiun paroladon; interpreti la buŝmovojn de nesurduloj [1].
- b)
Ludi artaĵon donante al ĝi nuntempan sencon: iuj rolistoj interpretas Hamleton kiel fortan karakteron; aliaj, kiel tre heziteman; muzikistoj kaj aliaj prezentaj artistoj ofte disponas pri ampleksa repertuaro, precipe se ili povas interpreti novajn pecojn [...] post unuafoja perceptado aŭ helpe de notoj aŭ aliaj modeloj [2].
plenumi, prezenti
komenti
- angle:
- interpret interpret
- ĉeĥe:
- interpretovat, předvést, tlumočit, vyložit, vysvětlovat
- france:
- interpréter
- germane:
- interpretieren 1.a dolmetschen 1.b interpretieren
- hispane:
- interpretar 1.a interpretar
- hungare:
- értelmez 1.a tolmácsol 1.b interpretál
- katalune:
- interpretar 1.a interpretar
- nederlande:
- interpreteren 1.a vertolken 1.b interpreteren
- perse:
- تفسیر کردن، شرح کردن 1.a ترجمهٔ شفاهی کردن
- portugale:
- interpretar
- ruse:
- толковать (что-л.), интерпретировать 1.a переводить (устно) 1.b трактовать, интерпретировать
- slovake:
- tlmočiť, vyložiť, vysvetľovať
interpreto ↝
-
Vortoj per kiuj oni interpretas:
duba interpreto de teksto;
interpreto pri la eŭkaristio
[3];
la interpreto povas diferenci laŭ interpretanto, sed ĝenerale la simboloj aperantaj en sonĝo estas universalaj
[4];
Perry demandas Syôin, tra interpreto de lia adjutanto, kial li volas fari tion
[5].
ekzegezo, gloso, hermeneŭtiko, komento
- angle:
- interpretation
- ĉeĥe:
- tlumočení, výklad
- france:
- interprétation
- germane:
- Interpretation
- hispane:
- interpretación
- hungare:
- tolmácsolás, értelmezés, interpretáció
- katalune:
- interpretació
- nederlande:
- interpretatie
- perse:
- شرح، تفسیر
- portugale:
- interpretação
- ruse:
- интерпретация, толкование
- slovake:
- interpretácia, tlmočenie
interpretilo
↝ 
Programa aŭ aparata rimedo, kiu analizas komandojn aŭ frazojn de la programo kaj tuj plenumas ilin imitante la funkciadon de virtuala komputilo kies komandoj estas la frazoj de la koncerna programlingvo; ĉiu komputilo estas interpretilo por sia maŝinkodo (kontraste al tradukilo, kiu unue tradukas la tutan programmodulon en la cellingvon por nur poste ĝin ruli): kiel Lisp, kaj malkiel Perl, la Piton-interpretilo ankaŭ subtenas interaktivan reĝimon, en kiu esprimoj povas esti enmetitaj de la terminalo kaj rezultoj povas esti tuj viditaj [6]; antaŭ la dua retumila milito en la jaroj 2008-2009 JavaScript-interpretilo estis konata simple kiel interpretilo, kiu legas JavaScript- fontkodon kaj funkciigas la skripton […]responde [7].
- angle:
- interpreter
- ĉeĥe:
- dekodér, interpretátor, překladač
- france:
- interpréteur
- germane:
- Interpreter
- hispane:
- intérprete
- hungare:
- értelmező (program)
- katalune:
- intèrpret
- nederlande:
- interpreter
- perse:
- مفسر
- ruse:
- интерпретатор
- slovake:
- dekodér, prekladač
interpretisto 
Homo, kies profesio estas interpreti al fremduloj: la interparolado estis afabla, tiom almenaŭ kiel ĝi povas esti, kiam oni interparolas per interpretistoj; Helsinko rifuzis disponigi interpretistojn por la germana lingvo [8]; la reĝoj havis sonĝo-interpretistojn kaj ĉiumatene, vokinte ilin, la reĝoj rakontis siajn pasint-noktajn sonĝojn [9]; la stelinterpretistoj aŭguris al Bastjano feliĉon kaj gloron [10].
8.
Monato, Stefan MAUL: Lingvopakto
9. Monato, Reza KHEIR-KHAH: SONĜO: Mirinda dimensio de nia vivo
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo
9. Monato, Reza KHEIR-KHAH: SONĜO: Mirinda dimensio de nia vivo
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo
- angle:
- interpreter
- ĉeĥe:
- interpret (obecně), tlumočník, vykládač
- france:
- interprète (traducteur)
- germane:
- Dolmetscher, Dolmetscherin
- hispane:
- intérprete (profesional de la interpretación)
- hungare:
- tolmács
- nederlande:
- tolk
- perse:
- مترجم شفاهی، دیلماج
- portugale:
- intérprete
- ruse:
- толмач, переводчик
- slovake:
- interpret, tlmočník, vykladač