*suk/o PV
*suko
- 1.
- Organika nutra fluaĵo: suko de viando; dolĉa suko aŭ miel-akvo, ĉerpita el la koro de la tiel nomata „milda agavo“ [1]; la tajloro prenis la fromaĝon el la poŝo kaj premis tiel, ke la suko elfluis [2]; en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto [3]; ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna [4].
- 2.
Fluaĵo premita el fruktoj aŭ legmoj kaj uzata en kuirado, precipe kiel trinkaĵo: citronsuko; ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo [5]; de pli da suko ne malboniĝas la kuko Prv ; mosto estas suko, elpremita el ankoraŭ nefermentintaj vinberoj [6].
- 3.
- (figure)
Kerna esenco, plejgravaĵo, plej grava parto:
tiu libreto enhavus la sukon de la doktrino.
medolo.
1.
Fidel FIGUEROA M.: Centra Ameriko: Nepre ĝia nomo
estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 18
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 1:5
6. Vikipedio, Mosto
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 1:5
6. Vikipedio, Mosto
- angle:
- juice 1. juice
- beloruse:
- сок
- bulgare:
- сок 1. сок
- ĉeĥe:
- šťáva
- ĉine:
- 汁
- france:
- jus, suc
- germane:
- Saft 1. Saft 3. Wesen, Essenz
- hispane:
- 1. zumo, jugo 3. jugo
- hungare:
- 1. lé, nedv 3. lényeg, esszencia, veleje
- indonezie:
- 1. jus 3. esensi, intisari
- japane:
- 汁 [しる], 肉汁 [にくじゅう], 果汁 [かじゅう], ジュース [じゅーす], 体液 [たいえき], 樹液 [じゅえき], 精髄 [せいずい], エッセンス
- katalune:
- 1. suc
- nederlande:
- 1. sap 3. essentie, wezen (essentie)
- rumane:
- 1. suc
- ruse:
- сок
- slovake:
- džús, šťava
- svede:
- 1. saft 3. essens
- tibete:
- ཤིང་ཏོག་ཁུ་བ་
- tokipone:
- telo
- ukraine:
- сік
suka
- 1.
- El suko.
- 2.
- Sukoplena: suke verda folio [7].
- 3.
- (figure)
Vive interesa,
kaŭzanta kvazaŭ-frandan plezuron:
ŝi parolis erare, ĉar neniam ŝi bone ellernis
la serban
lingvon, per sia speciala suka kaj pitoreska lingvo, en kiu
la kazoj neniam estas ĝustaloke
[8].
sensuka2
pika2, spica2
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
8. I. Andrič, trad. A. Sekelj: Ponto super la Drino, Heroldo de Esperanto, 1962:17 (1347)
8. I. Andrič, trad. A. Sekelj: Ponto super la Drino, Heroldo de Esperanto, 1962:17 (1347)
- angle:
- 1. juicy 2. juicy
- beloruse:
- 1. сокавы 2. сакавіты 3. сакавіты
- bulgare:
- 1. сочен 2. сочен
- ĉeĥe:
- šťavnatý (stav)
- france:
- 1. juteux 2. juteux 3. fort de café, savoureux (fig.)
- germane:
- 1. saftig 2. saftig
- hispane:
- 2. jugoso, jugosa 3. jugoso, jugosa
- hungare:
- 1. lé-, leves- 2. lédús, leveses
- japane:
- 汁の [しるの], みずみずしい
- nederlande:
- 1. sappig 2. sappig
- ruse:
- 1. соковый 2. сочный
- slovake:
- šťavnatý
- svede:
- 2. saftig
- ukraine:
- соковитий
florsuko
Nektaro: la Muzoj estas flirtemaj abeloj; ... kaptante nur la florsukon de io, baldaŭ ili rapidas al nova [9].
9.
J. B. Gresset, trad. C. Rousseau: Ver-vert, [1914?]
- beloruse:
- нэктар
- bulgare:
- нектар
- france:
- nectar (botanique)
- germane:
- Nektar
- hispane:
- néctar
- indonezie:
- nektar
- rumane:
- nectar
- svede:
- nektar
sensuka
- 1.
-
Tute senforta:
sensuka (senhuma) tero
[10];
sensukiĝis la vinbero
[11].
sekiĝi, velki
- 2.
- (figure)
Ne donanta la atenditan plezuron,
neinteresa, elreviga:
la vera, viva sekvoiro post Jesuo retiriĝis favore al la
sensuka, distanca kaj dogmisma mispieco
[12];
la albumo kiel tuto rezultis iom sensuka kaj grizeta
[13].
suka3
10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:18
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:7
12. W. Plock, trad. V. Ošlak: Kio min malhelpas por esti baptita?, 2008
13. P. Moĵajev: La trajno misdirektita, La Ondo de Esperanto, 2011:3 (197)
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:7
12. W. Plock, trad. V. Ošlak: Kio min malhelpas por esti baptita?, 2008
13. P. Moĵajev: La trajno misdirektita, La Ondo de Esperanto, 2011:3 (197)
- beloruse:
- 1. сухі, ссушаны, бяз соку 2. сухі, невыразны, нецікавы
- ĉeĥe:
- bez šťávy, suchý, vyschlý
- france:
- 1. désséché 2. fade (inintéressant), plat (inintéressant)
- hispane:
- sin jugo, sin miga
- hungare:
- 1. száraz, vérszegény, erőtlen
- japane:
- 汁気のない [しるきのない], ひからびた
- nederlande:
- 1. dor, droog
- slovake:
- bez šťavy, suchý, vyschnutý
- ukraine:
- без соку, сухий, зів’ялий
sukoplena, sukoriĉa
- Plena je abunda suko: ĉie li trovis sukplenan verdaĵon [14]; akvomelono ... estas melonsimila kaj ĝia sukoriĉa pulpo estas akveca [15].
14.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
15. G. Neves: Ĉu Esperanto konas hermafroditojn?, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9 (106-107)
15. G. Neves: Ĉu Esperanto konas hermafroditojn?, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9 (106-107)
- beloruse:
- сакавіты
- france:
- juteux, succulent (juteux)
- hispane:
- jugoso, jugosa
- hungare:
- lédús, leveses
- japane:
- 汁の多い [しるのおおい], みずみずしい
- nederlande:
- sappig
- ruse:
- сочный
- svede:
- saftig