*kontrakt/i UV

*kontrakti

JUREKONPOL (x)
Laŭleĝe formale interkonsenti pri io (interŝanĝo, servo, entrepreno, formala interrilato kc): mi ne faras al vi maljustaĵon, ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro [1]? [li] kontraktis kun la holanda ŝipmastro […], ke li veturigu lin senprokraste al Venezio [2]; se vi aĉetos ĉion kaj lasos la domon al mi, ni povas tuj kontrakti [3]; mi atingis, ke li kontraktu vivasekuron favore al mi [4]; kontrakti pri servoj de poŝtelefonado [5]; EU […] kontraktas ĉiusemajne kun ĝis 1000 kromaj sendependaj interpretistoj [6]; kun kiu devis kontrakti en 1991 okcident-germana GEA, se ne kun la legitimita GDREA [7]? la altaj kontraktantoj (la partoprenantaj regnoj) intencas respekti la teritorian netuŝeblecon de ĉiuj membro-ŝtatoj de la Ligo kaj ilin defendi kontraŭ ĉia ekstera atako [8]. VD:fiksi3, intertrakti, marĉandi, negoci
angle:
engage, enter into a contract with
beloruse:
заключыць дамову, заключыць кантракт
ĉeĥe:
dohodnout smlouvu, kontrahovat, sepsat smlouvu, uzavřít smlouvu
ĉine:
締結 [dìjié]
france:
*contracter, souscrire
germane:
*einen Vertrag abschließen, vertraglich vereinbaren, kontrahieren (kaufm.)
hispane:
contratar, pactar, suscribir, subscribir
hungare:
szerződést köt, szerződésben rögzít
japane:
契約する [けいやくする], 契約を結ぶ [けいやくをむすぶ]
nederlande:
bij contract overeenkomen, contracteren
pole:
*zawierać umowę, podpisywać kontrakt, zawierać układ
portugale:
contratar
ruse:
*заключить договор, заключить контракт altaj ~antoj: Высокие договаривающиеся стороны.
slovake:
angažovať umelca, uzavrieť zmluvu

kontrakto

JUREKONPOL Laŭleĝa formala interkonsento pri io: ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole [9]; frapis feniciaj komercistoj, dezirante fari kontraktojn pri la liverado [10]; se hodiaŭ estos farita la kontrakto, ni [konsentos] pagi antaŭe imposton por tri jaroj [11]; subskribi la kontrakton [12]; nuligi sian lukontrakton [13]; mi neniigos la kontrakton [14]; interŝtataj kontraktoj [15]; sendis lin al la reĝo de Maroko, por fari kun li kontrakton laŭ kiu oni liveros al li pulvon, kanonojn kaj ŝipojn [16]; pro la Viena Kontrakto (1735), farita inter Francio kaj la Imperio, li rezignis je Polio, gardante tamen la titolon de reĝo [17]; post la festeno donita al parencoj kaj al amikoj, estis subskribiĝonta la kontrakto de l’ geedziĝo okazonta inter Klotildo Burdano kaj Aleksandro Maziero [18]; ĵonglisto […] al ili proponis dungokontrakton por la beleta monsumo da 5 000 dolaroj ĉiumonate [19]; oni aliris al la notario por la donkontrakto, per kiu la ekssubregisto donacis al la iama posedinto de la kastelo la ruinojn [20]. SUB:ĉarto, konkordato, konvencio2, traktato
afrikanse:
transaksie
albane:
marrëveshje
amhare:
ስምምነት
angle:
binding agreement, contract, covenant, deal, legal agreement, pact
arabe:
صفقة
armene:
զբաղվել
azerbajĝane:
müqavilə
beloruse:
дамова, кантракт, дагавор
bengale:
লেনদেন
birme:
စာချုပ်
bosne:
dogovor
ĉeĥe:
kontrakt, smlouva
ĉine:
契約 [qìyuē], 合約 [héyuē], 文約 [wényuē], 約 [yuē], 聘书 [pìnshū], 合同 [hétong], 条约 [tiáoyuē]
dane:
aftale
estone:
palju
eŭske:
akordio
france:
contrat
galege:
negocio
germane:
Vertrag, Kontrakt (spez.)
guĝarate:
સોદો
haitie:
kontra
haŭse:
da yawa
hinde:
सौदा
hispane:
contrato, acuerdo, pacto
hungare:
szerződés
igbe:
ihe
irlande:
déileáil
islande:
samningur
japane:
契約 [けいやく]
jave:
menehi hasil
jide:
האַנדלען
jorube:
ti yio se
kanare:
ಒಪ್ಪಂದ
kartvele:
გარიგება
kazaĥe:
мәміле
kimre:
delio
kirgize:
иш
kmere:
កិច្ចព្រមព្រៀង
koree:
거래
korsike:
usure
kose:
nesahlulo
kroate:
dio
kurde:
bazirganî
latine:
multum
latve:
darījums
litove:
spręsti
makedone:
договор
malagase:
fifanarahana
malaje:
perjanjian
malajalame:
കരാര്
malte:
jittrattaw
maorie:
mahi
marate:
करार
mongole:
хэмжээ
nederlande:
contract
nepale:
सम्झौता
njanĝe:
anatani
okcidentfrise:
oerienkomst
panĝabe:
ਸੌਦਾ
paŝtue:
تړون
pole:
umowa, kontrakt, układ
portugale:
contrato
ruande:
amasezerano
ruse:
договор, контракт
samoe:
faifaiga
sinde:
ڊيل
sinhale:
ගනුදෙනුව
skotgaele:
mòran
slovake:
zmluva
slovene:
dogovor
somale:
heshiis
ŝone:
dhiri
sote:
sebetsana
svahile:
mpango
svede:
kontrakt
taĝike:
созишномаи
taje:
ข้อตกลง
tamile:
ஒப்பந்தம்
tatare:
килешү
telugue:
ఒప్పందం
ukraine:
угода
urdue:
معاہدے
uzbeke:
kelishuv
vjetname:
thỏa thuận
zulue:
intengo

packontrakto

POL Interregna kontrakto per kiu intermilitantaj ŝtatoj finas la militon: la Vestfaliaj Packontraktoj (de 1648a jaro) [21]; [Carter] en 1978 enkarcerigis en Kampo Davido egiptan prezidanton Anvar el Sadat kaj israelan ĉefministron Menaĥim Begin tiom longe, ĝis subigite subite ili subskribis packontrakton [22]; la faktaj elspezoj por la rekonstruo, faritaj en Bosnio-Hercegovino post la packontrakto en Dayton [23].
21. K. Kraft, M. Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, V
22. S. Maul: Nob(e)la kritikoMonato
23. E. Georgiev: Esperiga komenco, Monato, 006764
angle:
peace treaty
beloruse:
мірны дагавор Vestfaliaj Packontraktoj: Вэстфальскі мір.
ĉeĥe:
mírová smlouva Vestfaliaj Packontraktoj: vestfálský mír.
ĉine:
和平条约 [hépíngtiáoyuē], 和約 [héyuē]
france:
traité de paix
germane:
Friedensvertrag
hispane:
tratado de paz
hungare:
békeszerződés Vestfaliaj Packontraktoj: vesztfáliai béke.
japane:
平和条約 [へいわじょうやく]
nederlande:
vredesverdrag (ontr.) Vestfaliaj Packontraktoj: Verdrag van Westfalen (ontr.).
pole:
traktat pokojowy, układ pokojowy
portugale:
tratado de paz
ruse:
мирный договор Vestfaliaj Packontraktoj: Вестфальский мир.
slovake:
mierová zmluva
ukraine:
мирний договір

socia kontrakto

FILPOL Jura kaj filozofia doktrino, unue formulita de Epikuro, priskribanta la genezon kaj esencon de la ŝtato per interkonsento de civitanoj (kontrakto inter la civitanoj), implica aŭ malimplica, pri tio, kiu kaj kiel regu: tion li (Hobbes) pruvas per la ideo de socia kontrakto, ideo kiun Spinozo, Rousseau kaj Lokeo poste disvolvigis [24]; junulo trovinte revolveron pensas unue pri si mem kaj, sentante la rompon de la socia kontrakto fare de la dominantoj, rompos siavice tiun kontrakton, atakante bankon [25].
beloruse:
грамадская дамова, сацыяльны кантракт
france:
contrat social
germane:
Gesellschaftsvertrag (Vertragstheorie)
hispane:
contrato social, pacto social
hungare:
társadalmi szerződés
pole:
umowa społeczna
portugale:
contrato social
ruse:
общественный договор

subkontraktanto

EKON Ekstera plenumanto de laboro komisiita de mendanta firmao: la japanaj agrokooperativoj fariĝis subkontraktanto de monopolaj kapitaloj [26]; ECHO nur administris la transportojn kaj liverojn de la helpmaterialoj, kaj do tute dependis de subkontraktantoj [27].
beloruse:
субпадрадчык
france:
sous-traitant
germane:
Subunternehmer
hispane:
subcontratista
japane:
下請け人 [したうけじん], 下請け会社 [したうけがいしゃ]

administraj notoj

socia ~o: Mankas verkindiko en fonto.