*kroĉ/i
*kroĉi
(tr)
-
Kapti kaj fiksteni per io hokforma (kaj ofte pika)
aŭ ĉirkaŭprena:
kroĉi boaton per hokstangoPIV1
;
la dornoj kroĉas la pasantojn;
liaj manoj kroĉis la randon de la boatoPIV1
;
(figure)
sed ruĝpunkta kaptuko, volvita ĉe la kapo de unu,
kroĉis kaj tenis lian atenton
[1];
(figure)
kroĉi sian rigardon sur iunZ
;
(figure)
ĝuste tiu pravigo de sia vivo kroĉis kaj ne lasis
lin antaŭen kaj pleje turmentis lin
[2].
- a)
- Momente aŭ daŭre kunigi du objektojn, enigante elstaran parton de unu en la alian: kroĉi vagonon kun lokomotivo; (figure) ŝi kroĉis sian rigardon en tiun de sia amato; en kelkaj programlingvoj la operacio „+“ ebligas kroĉi signoĉenojn: „abc“ + „def“ = „abcdef“. fiksiagrafi, ligi, glui.
- b)
- Preterpase tuŝi kaj implikiĝi aŭ difekti: lia aŭto kroĉis mian bufronPIV1 .
- c)
-
Pendigi per hoko, pinglo ktp:
kroĉi ordenon sur la bruston;
kroĉi pentraĵon ĉe la muro.
Rim.: Se la hoko nek trapikas nek fikstenas la kroĉataĵon, oni prefere diru pendigi: lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita for de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin [3]; pendigi mantelon sur hoko [4]. Tial mi opinias strangaj kaj evitindaj la PV-PAG-ajn ekzemplojn kiel kroĉi sian ĉapelon, veston. [Sergio Pokrovskij]
1.
Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4.
2. L. Tolstoj, tr. V. Melnikov: La morto de Ivan Iljiĉ, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997, ĉap. 12.
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 34
4. Kabe: PIV1, p.807
2. L. Tolstoj, tr. V. Melnikov: La morto de Ivan Iljiĉ, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997, ĉap. 12.
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 34
4. Kabe: PIV1, p.807
- angle:
- hook ~i: concatenate.
- beloruse:
- чапляць, зачапіць 1.c усчапіць, начапіць
- bulgare:
- закачам
- ĉine:
- 扣住 [kòuzhù], 鉤子 [gōuzi], 钩子 [gōuzi]
- france:
- accrocher
- germane:
- 1.a anhängen, anhaken, festklammern, anklammern 1.b verkeilen, verklammern 1.c annageln, anheften, aufhängen, auf einen Haken hängen
- hispane:
- colgar, enganchar, unir 1.a ligar, enlazar, unir 1.b enganchar 1.c colgar
- hungare:
- bekapcsol (beakaszt), beakaszt ~i: összefűz, összekapcsol.
- japane:
- 掛ける [かける], ひっ掛ける [ひっかける], 強くつかむ [つよくつかむ]
- katalune:
- penjar, enganxar, subjectar ~i: concatenar.
- nederlande:
- aanhaken, vasthaken
- pole:
- wieszać na haku, zaczepiać
- portugale:
- enganchar, engatar, pendurar
- rumane:
- atârnă pe un cârlig, agăța
- ruse:
- цеплять ~i: сцеплять, конкатенировать. 1.b зацепить 1.c нацепить, повесить
- svede:
- kroka
- tibete:
- ལྕགས་ཀྱུ་རྒྱག་
- ukraine:
- чіпляти, зачіплювати, зачіпляти, зачепити, почепити, причіплювати, причіпляти, захопити гаком, зчіплювати, зчіпляти
kroĉiĝi
- Vole aŭ nevole sin kroĉi al, aliĝi: lia maniko kroĉiĝis al najlo kaj li perdis la liberon de movoj; la infanoj kroĉiĝis al la basko de la patrino; ŝi kroĉetiĝis je mia vestoZ ; kroĉiĝi per siaj manojZ ; (figure) malgranda vilaĝo kroĉiĝis al la deklivo de l' montoB ; li ankoraŭ pli kroĉiĝis al tiu virinoB ; kroĉiĝi al io (persisti aŭ obstini pri io); kroĉiĝi al malnova kutimo.
- beloruse:
- чапляцца
- bulgare:
- закачам се (за нещо)
- ĉine:
- 捉住 [zhuōzhù], 搲 [wā], 守住 [shǒuzhu]
- france:
- s'accrocher
- hispane:
- engancharse, aferrarse
- hungare:
- beakad, beleakad, belakapaszkodik, beleakaszkodik
- japane:
- 掛かる [かかる], ひっ掛かる [ひっかかる], しがみつく
- katalune:
- enganxar-se, aferrar-se, arrapar-se
- nederlande:
- zich vasthaken
- pole:
- chwytać się, czepić się
- rumane:
- rezista
- ruse:
- цепляться
- ukraine:
- учепитися, зачепитися
kroĉilo
- beloruse:
- крук, гак, почапка, зашчапка
- ĉine:
- 剳 [dá], 鉅 [jù], 钜 [jù], 鉤 [gōu], 钩 [gōu]
- france:
- 1. crochet
- germane:
- Haken
- hispane:
- colgador 1. colgador, gancho, garfio, percha 2. zarcillo (de planta trepadora)
- hungare:
- 1. horog, kapocs, aksztó 2. kacs
- japane:
- かぎ, フック [ふっく], 洋服掛け [ようふくかけ], 帽子掛け [ぼうしかけ]
- katalune:
- 1. ganxo, garfi, ganxet (en costura)
- nederlande:
- haak
- pole:
- 1. hak
- rumane:
- 1. cârlig
- ruse:
- крюк, крючок, зацепка
- svede:
- 1. krok
- ukraine:
- гачок, гак, вішалка
alkroĉi
(tr)
- 1.
- Alfiksi, aligi al: ŝi sin alkroĉis al lia manteloZ ; (figure) Dio alkroĉos al vi la pestonZ ; pro diversaj kaŭzoj, mi devis alkroĉi tiujn finiĝojn ne disigeble al la radikoZ ; ĉiuj okuloj sin alkroĉis al li; ili alkroĉas al si simpation.
- 2.
-
Pendigi ion de kroĉilo.
Rim.: Ankaŭ ĉi tiun sencon 2 mi opinias francaĵo (se temas pri simpla pendigo). [Sergio Pokrovskij]
- beloruse:
- 1. прычапіць 2. павесіць на крук
- ĉine:
- 挂钩 [guàgōu], 掛鉤 [guàgōu], 挂 [guà], 掛 [guà], 扣住 [kòuzhù]
- france:
- accrocher
- hispane:
- enganchar 1. unir 2. colgar, enganchar, aferrar
- hungare:
- ráakaszt, hozzákapcsol
- nederlande:
- ophangen 1. vasthaken
- pole:
- czepiać, powiesić, przyłączać, przymocowywać, przytwierdzać, zahaczać
- rumane:
- adăuga, agățați, atașa, spânzura
- ruse:
- 1. прицепить
- svede:
- kroka fast
alkroĉiĝi
- 1.
- Alteniĝi: hedero alkroĉiĝas al muroj.
- 2.
- (figure) Alligiĝi al: alkroĉiĝi al la paŝoj de iuZ (neniel forlasi iun); ĉiuj liaj pensoj alkroĉiĝis ĉirkaŭ rememoroj pri ŝi.
- beloruse:
- прычапіцца
- ĉine:
- 捉住 [zhuōzhù], 搲 [wā]
- france:
- s'accrocher
- hispane:
- aferrarse
- hungare:
- ráakaszkodik, hozzákapcsolódik
- japane:
- しがみつく
- nederlande:
- zich vasthaken
- pole:
- czepiać się, przyczepiać się, zawisać
- rumane:
- agățați-vă, lipiți-vă, atârnați
- ruse:
- прицепиться
- svede:
- haka sig fast
dekroĉi, malkroĉi
(tr)
- Malfiksi, malimpliki, liberigi iun aŭ ion for de io: Sidiĝante sur la sofon kaj preterirante la tablon la vidvino kroĉiĝis per nigraj puntoj de sia nigra pelerino al ĉizaĵoj de la tablo. Pjotr Ivanoviĉ leviĝis por malkroĉi [5]; malkroĉi veston de la kroĉilo; (figure) ŝtonego dekroĉiĝis de la montoZ ; (figure) timulinetoj ĵus dekroĉitaj de la patrina jupoZ (tute senspertaj).
5.
L. Tolstoj, tr. V. Melnikov: La morto de Ivan Iljiĉ, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997, ĉap. 1.
- beloruse:
- адчапіць
- bulgare:
- откачам
- france:
- décrocher
- hispane:
- desenganchar
- hungare:
- leakaszt, lekapcsol
- japane:
- はずす
- nederlande:
- losmaken (afhaken), afhaken
- pole:
- odczepiać
- rumane:
- detașare
- ruse:
- отцепить
- ukraine:
- знімати з гака, вішалки, відчіпляти