*kajPV

*kaj

(konjunkcio)
Plie, aldone; la vorto „kaj“ ligas frazojn, vortgrupojn aŭ vortojn, kiuj havas saman gramatikan rolon; se oni kunligas pli ol du elementojn, oni metas normale la vorton „kaj“ inter la du lastajn: ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren [1]; por emfazi la kunecon oni povas meti ĝin inter ĉiujn kunordigatajn elementojn: [Abram] havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn [2]; por insista senco oni povas meti la vorton „kaj“ ankaŭ antaŭ la unuan el du aŭ pli multaj aferoj: li honeste kaj klere prezentas la argumentojn kaj por kaj kontraŭ la ideo de mondregistaro [3].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro 28
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 12:16
3. Kep Enderby: Unu grandan rondon familian, Monato, 2002
afrikanse:
en
albane:
dhe
amhare:
እና
angle:
and
arabe:
و
armene:
իսկ
azerbajĝane:
beloruse:
і
bengale:
এবং
birme:
နှင့်
bosne:
i
bretone:
ha (stl. kenur.)
ĉeĥe:
a, logický součin
ĉine:
以及 [yǐjí], 暨 [jì], 与 [yǔ], 又 [yòu]
dane:
og
estone:
ja
eŭske:
eta
filipine:
at
finne:
ja, sekä ~ por ~ kontraŭ: sekä puolesta että vastaan.
france:
et
galege:
e
germane:
und
guĝarate:
અને
haitie:
ak
haŭse:
da kuma
hebree:
ו-, וגם
hinde:
और
hispane:
y
hungare:
és, s, meg (kötőszó)
ide:
e, ed
igbe:
na
indonezie:
dan
irlande:
agus
islande:
og
japane:
~と~, ~や~, そして
jave:
lan
jide:
און
jorube:
ati ki o
kanare:
ಮತ್ತು
kartvele:
და
katalune:
i
kazaĥe:
мен
kimre:
a’r
kirgize:
жана
kmere:
និង
koree:
korsike:
e
kose:
kwaye
kroate:
i
kurde:
û
latine:
et
latve:
un
laŭe:
ແລະ
litove:
ir
makedone:
и
malagase:
ary
malaje:
dan
malajalame:
ഒപ്പം
malte:
u
maorie:
ka
marate:
आणि
monge:
thiab
mongole:
болон
nederlande:
en
nepale:
njanĝe:
ndipo
okcidentfrise:
en
panĝabe:
ਹੈ ਅਤੇ
paŝtue:
او
pole:
i, oraz
portugale:
e (conj.)
ruande:
na
ruse:
и
samoe:
ma
sinde:
۽
sinhale:
හා
skotgaele:
agus
slovake:
a, aj, logický súčin
slovene:
in, pa, ter
somale:
iyo
ŝone:
uye
sote:
le
sunde:
jeung
svahile:
na
svede:
och
taĝike:
ва
taje:
และ
tamile:
மற்றும்
tatare:
һәм
telugue:
మరియు
tibete:
དང་
tokipone:
en
turke:
ve
ukraine:
і
urdue:
اور
uzbeke:
va
vjetname:
volapuke:
e, ed
zulue:
futhi

kajo MatStokTerm

KOMPMAT
Logika ligilo4 kaj la logika operacio respondaj al la gramatika konjukcio kaj: en matematiko kaj en ALGOL-60 la Bulean kajon simbolas la „logika kajsigno“ `^^` KompLeks ; KOMP en la programlingvo C `&&` estas simbolo de sorbema kajo KompLeks ; en elektrotekniko logika kajo estas farata per seria konekto de ŝaltiloj [4].
Rim.: Iuj riproĉas al la termino kajo homonimion kun la fervoja kajo. Tamen la ekzisto de la fundamenta konjunkcio „kaj“ aŭtomate neprigas la eblon derivi la substantivon kajo, sammaniere kiel en la okazoj pri plus‐pluso, jes‐jeso, kontraŭ‐kontraŭo ktp. Do, el la du vortoj ĝuste la fervoja „kajo“ estas riproĉinda. Due, la konfuzo inter tiuj homonimoj estas praktike malprobabla, dum tute male, la konfuzo inter konjunkcio gramatika kaj konjunkcio2 Bulea estas ne nur ebla sed fakte atestita. [Sergio Pokrovskij]
angle:
AND operator, conjunction sorbema ~o: short-cut AND, logical AND operator.
beloruse:
апэрацыя І, кан’юнкцыя
finne:
ja-operaattori, (looginen) konjunktio
germane:
Konjunktion (Logik), AND-Verknüpfung
hispane:
conjunción y sorbema ~o: operador lógico AND (Y).
hungare:
ÉS műveletjel, ÉS operátor, ÉS művelet, konjunkció sorbema ~o: logikai ÉS operátor.
japane:
岸壁 [がんぺき], 波止場 [はとば], 河岸 [かし], 荷揚げ場 [にあげば], プラットホーム
katalune:
conjunció, operació AND
nederlande:
sorbema ~o: logische EN.
pole:
koniunkcja, iloczyn logiczny, operator logiczny AND, operator logiczny ORAZ, operator konkatenacji (np. w Basic-u) , operator koniunkcji (np. w Pythonie) sorbema ~o: koniunkcja, iloczyn logiczny, operator logiczny AND, operator logiczny ORAZ, operator koniunkcji.
portugale:
operador E, operador AND sorbema ~o: operador E, operador AND.
ruse:
операция И , логическое умножение, конъюнкция
ukraine:
набережна, пристань, (залізнична) платформа, перон

malkajo

KOMPMAT
Duloka Bulea operacio, kiu veras se almenaŭ unu el ĝiaj argumentoj estas malvera: x MALKAJ y = ~(x KAJ y): KOMP malkajo sufiĉas por esprimi ajnan Bulean funkcion KompLeks .
angle:
NAND function, Sheffer stroke, nonconjunction
beloruse:
апэрацыя І-НЕ
finne:
NAND-operaatio, Shefferin viiva
germane:
NAND-Verknüpfung
hispane:
negación alternativa, operación NAND
hungare:
ÉS-NEM művelet, NAND művelet, Sheffer-vonás
katalune:
negació alternativa, operació NAND
nederlande:
logische NEN
pole:
dysjunkcja, operator dysjunkcji, funktor Sheffera, kreska Sheffera, operator NAND
portugale:
operador NAND
ruse:
штрих Шефера

kaj-signo

MATTIP Tipografia signo &, kun kelkaj kurboj, uzata kiel la vorto „kaj“ en teksto kaj diverscele en programlingvoj: la kaj-signo respondas al signoj Unikoda kaj ASCII-a 38, aŭ deksesuma 0x0026 [5]; oni trovis kaj-signojn je antikvaj romiaĵoj de la 1-a jarcento [kiel] kvadrateca ligaturo de la majuskloj ET [6].
angle:
ampersand
beloruse:
ампэрсанд
finne:
et-merkki
france:
esperluette
hispane:
et, Y comercial
hungare:
és-jel, kereskedelmi "és"
japane:
アンパサンド [あんぱさんど]
katalune:
et, i comercial
nederlande:
ampersand, en-teken, et-teken
pole:
et, etka, ampersand, handlowe i (wg normy PN-I-06000)
portugale:
"ampersand", E comercial

administraj notoj

mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.