3referenc/o

referenco

1.
Indiko pri originala pruva aŭ utila teksto: bibliografiaj referencoj [1]; referenco al paĝo 28 [2]; li sendos al mi tutan liston da referencoj pri la temo [3]; debato pri eksplicita referenco al religio en estonta EU-konstitucio fervore bolas [4]; la ĵus aperinta bibliografio enhavas referencojn al iom pli ol 2000 tradukoj [5]. VD:bibliografio, citaĵo, mencio, aludoVD:referencverko
2.
KOMPKompLeks PIV2 Datumo aŭ variablo, kies valoro estas la adreso de alia datumo aŭ variablo: k1 deklarita kiel Konto& k1 tenas referencon al kontobjekto (kp montrilo); RET malinstalu la programon liveritan kun la aparato kaj instalu novan version, kies referenco (retadreso, ligilo3) estis aldonita [6].
3.
Bazo por komparado, por normigo: kompreni adjektivojn kiel ion absolutan, difinitan per si mem, dum fakte ili postulas referencon [7]; ili vivas laŭ du referencoj: la Religio (katolika) kaj la Patrio [8]; la ekspansio de LF-koop faris el ĉi tiu eldonejo kaj ĝiaj multaj iniciatoj […] la ĉefan referencon por la tuta raŭmismo [9]; la Valencia Lingvo-Akademio […] agnoski[s] kiel ‚ĉiucelan oficialan norman referencon‘ la valencian uzitan ekde 1983 de la Departemento pri Klerigo kaj Kulturo [10]. VD:modelo2, normo3, precedenco, prototipo1
4.
(evitinde) Rekomenda atesto: scivolema kiel oni akceptos min, ĉar mi venis […] sen rekomendoj kaj nur kun referenco al rapidaj konatiĝoj dum mia pli frua vizito [11]; la ŝipoj, kiujn la viro veturis, estas la plej bonaj referencoj [12]; kiel referencon, ni tamen povas aldoni, ke li havas ŝtatestrajn amikojn [13]; la Eŭropa Komisiono opinias Esperanton artefarita lingvo, kiu ne havas […] kulturajn referencojn [14]. VD:rekomendletero
Rim.: Tiu kromsignifo sen logika rilato al la ĉefsignifo referenco1, paŭsas el kelkaj naciaj lingvoj.
1. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 16
2. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
3. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado
4. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
5. Paul Peeraerts: Kiu sekvos? (William Auld kaj E. G. Evans, Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo), Monato, jaro 1996a, numero 6a, p. 20a
6. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
7. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado
8. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?, 2012
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
10. La Ondo de Esperanto, 2002, №7
11. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 38
13. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
14. Monato, Zlatko Tišljar: Lingvo-politiko: mankas unueco en la Unio, 2006
angle:
1. reference 2. reference, pointer 4. reference, testimonial, recommendation
beloruse:
1. спасылка, указальнік 4. рэкамэндацыя, рэкамэндацыйны ліст
ĉeĥe:
dobrozdání, doporučení, odkaz, poznámka, reference
france:
1. référence (bibliographique) 4. référence (recommandation)
germane:
1. Verweis, Quellenangabe 2. Referenz (Datentyp) 3. Referenz (Norm), Vergleichsmuster, Standard, Bezug, Muster (Referenz), Referenzmuster 4. Referenz (Empfehlung), Empfehlungsschreiben
hispane:
referencia
hungare:
1. hivatkozás, referencia 4. referencia
japane:
参照 [さんしょう], 照合 [しょうごう], 参考 [さんこう], 身元保証書 [みもとほしょうしょ], ポインター, 基準 [きじゅん]
nederlande:
1. referentie, bronvermelding 4. referentie
perse:
1. مرجع 4. توصیه‌نامه، معرفی‌نامه
pole:
1. odnośnik, odsyłacz 4. referencje, opnia, świadectwo
portugale:
1. referência
ruse:
1. ссылка (библиографическая) 2. ссылка (указатель), указатель 4. рекомендация, рекомендательное письмо
slovake:
odkaz, posudok, poznámka, referencia, správa
ukraine:
довідка, посилання (у книжці), рекомендація, референція

referenci

Prezenti indikon pri fonta, apoga dokumento: establiĝis la kutimo referenci la enhavon de la platonaj verkoj per la paĝnombroj en la eldono de Stephanus [15]; la komentoj […] donas botanikajn informojn, referencante al aŭtoroj kaj klasikaj kaj deksesjarcentaj [16]; la nomo Lambiko referencas al la loko Lembeek sude de Bruselo [17]; la frazo referencis al la fakto, ke eldonejo Fonto estis promesinta duan verkon el la Biblio post la unua volumo [18]; la redaktistoj de la dokumento ŝajnas referenci al tiu speco de kreismo, kiu sin ligas al la laŭlitera interpreto de la biblia teksto [19]; ĉiu en sia maniero, ili referencis al problemoj kun la estraro [20]. VD:citi2, indiki1, origini, rilati2, montri, mencii, nomi2, aludi
15. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto
16. Johan van Eenoo: La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo, Monato, 1998/01, p. 16
17. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
18. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, 2005
19. Monato, Armando Zecchin: Rezolucio de eŭropa instanco pri evoluismo kaj kreismo, 2008
20. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
angle:
reference
beloruse:
спаслацца, даць спасылку
ĉeĥe:
doporučit (někoho), odkázat (na něco, zejm. text, k někomu), podat zprávu (o někom)
france:
se référer à, faire référence à, mentionner (une référence)
germane:
verweisen (auf...), referenzieren, sich beziehen (auf...)
hispane:
referenciar, referirse a
japane:
参照する [さんしょうする], 照合する [しょうごうする]
pole:
odsyłać, odnosić
portugale:
referenciar
ruse:
ссылаться, сослаться, дать ссылку
slovake:
odkázať (na niečo), odporučiť (niekoho), podať správu
ukraine:
давати (бібліографічну) довідку, робити посилання

krucreferenco

(evitinde) Montrilo al alia loko en la sama verko/dokumento.
Rim.: Tiun terminon kun samsenca difino donas ankaŭ PIV kaj NPIV; tamen ĝi estas mise formita (ĝi estas mistraduko de la angla termino). Pli trafe oni povus diri „interna referenco“; aŭ, imitante la anglan ideon pri referenco kondukanta tra (angle „across“) la teksto, oni povus diri „traa referenco“, aŭ „trareferenco“. En la formo „krucreferenco“ la termino pensigas pri paro da interkruciĝantaj (reciprokaj, ambaŭdirektaj) referencoj, kaj tian memtrudiĝantan miskomprenon mi efektive renkontadis en Esperanto. La difinoj tamen klare indikas, ke temas pri alia nocio. [Sergio Pokrovskij]
japane:
クロスレファレンス, 相互参照 [そうごさんしょう]

administraj notoj

kruc~o: Mankas fontindiko.
kruc~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.