*ĉen/o
*ĉeno ↝
- 1. ↝
Ligilo, plej ofte metala, el interkunigitaj ringoj: ĉeno de poŝhorloĝo; ankroĉeno [1].
- a)
- Tia ligilo portata surkorpe (ekz. ĉirkaŭ la kolo, brako aŭ kruro) kiel ornamo: ora kolĉeno kun ornampendaĵo; li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon [2]; ŝia brusto estis kovrita per granda ĉenaĵo de malnovaj kaj novaj moneroj, kiuj formis veran grandan kolumon [3]; infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, ĝis fine el tio fariĝis tuta ĉeno, antaŭe ĉeno ĉirkaŭ la kolo, poste alia trans la ŝultro, pendante ĝis la ventro, kaj ankaŭ la kapo ne estis forgesita [4].
- b) ↝
-
Tia ligilo uzata por kateni:
ĉeno de hundo;
li ligis min per pezaj ĉenoj
[5];
li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la
ĉenoj estis
disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj, kaj neniu kapablis
malsovaĝigi lin
[6];
oni rekompencas per feraj ĉenoj
[7];
la ĉenhundo en palaco sidas en sunlumo fiere sur sia budo
kaj bojas kontraŭ
ĉiu pasanto
[8];
(figure)
ĉi tiuj vivgajnaĵoj, kiujn mi devus forlasi, fakte estas
ĉenoj, kiuj retenas
min
[9];
(figure)
ni ne kapablis sukcese forskui la rigorajn ĉenojn de lia
metodo
[10].
brido
kateno
- 2. ↝
- (figure)
Aro de interligitaj samspecaj aferoj:
- a) ↝
- Vico de homoj kunagantaj man-en-mane, ekz-e dancante, manifestante, estingante fajron ktp: [ili] dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke […] svingante sin tien kaj reen [11].
- b) ↝
-
Sinsekvo de interrilataj
objektoj aŭ aferoj:
ĉeno da montoj
[12];
ni tramarŝis la arbaregan montaran ĉenon por atingi ŝoseon
[13];
ĉeno de insuloj
[14];
la indonezia insularĉeno
[15];
ĉeno da ideoj;
ĉeno de misaĵoj
[16];
la ĉeno de la generacioj;
la ĉeno de RNA, de DNA, ĉeno el nukleotidoj, proteina
ĉeno
[17];
polimeraza ĉena reakcio [18]; tie estos ĉeno de zorgoj kaj suferoj [19]; seninterrompa ĉeno de komercaĵoj [20]; tio ne estas memstara afero, sed ero en longa ĉeno [21]; tiu ĉi fiago estas nur unu en longa ĉeno de tiaj brutalaĵoj [22];
ĉenkanto [23].
- c) ↝
Komerca reto; aro de filioj: ĉeno kun mil kaj kelkcentoj da filioj [24]; grandaj […] entreprenĉenoj [25]; ĉeno de kafejoj [26]; porfamilia restoracia ĉeno [27]; superbazaraj ĉenoj elspionis dungitojn [28]; kontraste al vera gastronomio kaj hotelismo, […] tiaj hotelĉenoj strebas nur al profito [29].
- 3. ↝
MatVort (de grafeo) Tia opo el eĝoj `(u_1,u_2,...,u_n)`, ke ĉiu termo de ĝi havas randon komunan kun la antaŭa termo, kaj alian randon komunan kun la posta termo: longo de ĉeno (la nombro de ĝiaj termoj); simpla ĉeno (tia, ke ĉiu ĝia termo aperas nur unufoje en ĝi); elementa ĉeno (tia, ke du nesinsekvaj termoj ne havas komunan randon); komenca kaj fina verticoj de ĉeno (tiu rando de `u_1`, nekomuna kun `u_2`, kaj tiu de `u_n`, nekomuna kun `u_(n-1)`).
vojo, ciklo.
Rim.: Oni diras, ke ĉeno „trairas eĝon“ (resp. „trairas verticon“) por signifi, ke la koncerna eĝo estas termo de ĝi (resp. la vertico estas rando de unu el ĝiaj termoj). Oni diras ankaŭ, ke ĉeno „ligas verticojn `A` al `B` “ por signifi, ke `A` kaj `B` estas ĝiaj komenca kaj fina verticoj. La ekzisto de ĉeno liganta du verticojn difinas ekvivalento-rilaton super `bb E`. Notu, ke Werner MatVort por „ĉeno“ aldonas rimarkon, ke „eĝoj ne ripetiĝas“, kio laŭ ni validu nur por simplaj ĉenoj. Ĉi-kampa ĥaoso ekzistas ankaŭ en nacilingvaj terminologioj: ekz-e la pola „droga“ (t.e. „vojo“) signifas kaj „ĉeno“, kaj „vojo“ depende de la uzkunteksto; en germana enciklopedio ni trovis, ke „Weg“ (t.e. „vojo“) estas tio, kion ni nomas elementa ĉeno... La donitaj tradukoj estas do nur indikaj.- 4. ↝
Vektoro el bitoj aŭ signoj, kutime pakitaj, kutime kun speciala operacio por „kroĉi“ (kunmeti) tiajn ĉenojn.
1.
Monato, Kolekti
sonorilojn
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:42
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:7
6. La Nova Testamento, Marko 5:4
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. Monato, Den Drown: Elektoj
10. Monato, Donald Broadribb: Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
13. Monato, Werner Schad: Venezuelo: Inter maro kaj arbarego
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
15. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
16. Monato, Ĉu ni mortu miskomprene? (2)
17. Monato, Vivo: Riboj
18. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
21. Monato, Gerrit Berveling: Opinio: Tro Senkosta Pentemo
22. Monato, Stefan Maul: Germanio: Brutalaj dekstruloj
23. Monato, Wolfram Rohloff: Kantaro kun fluaj tekstoj
24. Monato, Igarasi Takeo: Ginza
25. Monato, Franz Knöferl: La dilemo de la homaro
26. Monato, Igarasi Takeo: Novtipaj kafejoj prosperas
27. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita
28. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas
29. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj

- angle:
- 1. chain 3. chain, edge trail 4. string 2.b chain
- beloruse:
- ланцуг, ланцужок
- bulgare:
- верига
- france:
- 1. chaîne (objet) 3. chaine 4. chaine (de caractères, de bits) 2.b chaine (fig.), enchainement (succession), suite, succession
- germane:
- Kette 3. Kantenzug 4. String, verkettete Liste 2.a Reihe (Tanz), Kreis (Tanz), Reigen, Menschenkette polimeraza ~a reakcio: Polymerasekettenreaktion ~kanto: Kanon 2.c Handelskette
- hebree:
- 1. שרשרת 4. מחרוזת 2.b שרשרת
- hispane:
- cadena
- indonezie:
- 1. rantai 2.b rantai
- itale:
- stringa (inform.) 1. catena 3. catena 2.b catena (fig.), successione
- nederlande:
- ketting
- pole:
- 1. łańcuch 3. droga (w grafie) 4. łańcuch, ciąg 2.b łańcuch, ciąg, szereg
- portugale:
- 1. corrente 4. cadeia 2.b cadeia, suceção, seqüência
- ruse:
- цепь, цепочка 3. цепь, маршрут 4. строка, цепочка
- slovake:
- reťaz
- tokipone:
- linja
ĉenero ↝
-
Ĉiu aparta el la samspecaj elementoj, kiuj konsistigas ĉenon:
via korprema antaŭmorta kriado, via sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj
terure
dismalfermitaj vundoj estas ja nur ĉeneroj de nerompebla
ĉeno de la
sorto
[30];
ĉenero de la ĉeno de cirkonstancoj, kiuj kaŭzis la kraŝon
[31];
senintence […] vi estis la necesa ĉenero de mia
feliĉo
[32];
[oni] devas konstrui sian konon ĉeneron post
ĉenero, ĉar ĉiu
ĉenero bezonas la antaŭan por fiksiĝi
[33];
sciencistoj trovis la transiran ĉeneron inter fiŝoj kaj la
unuaj surteraj
estaĵoj – la tiel nomatan Tiktaalik roseae
[34].
maŝo
30.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
31. Monato, Walter Klag: Eĉ se vi ne estas aviadisto ...
32. Monato, Sen Rodin: Papilia efiko
33. Monato, Petro De Smet': Belaj figoj post Pasko
34. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio

- link
- beloruse:
- зьвяно (ланцуга)
- france:
- chainon
- germane:
- Kettenglied
- hebree:
- חוליה
- hispane:
- eslabón
- indonezie:
- mata rantai
- itale:
- anello (di catena)
- nederlande:
- schakel
- pole:
- ogniwo (tylko w łańcuchach pierścieniowych [ogniwowych]), element łańcucha
- portugale:
- elo
- ruse:
- звено (цепи)
- slovake:
- ohnivko
ĉeni, enĉenigi ↝
(tr)
- Ligi per ĉeno: ĉenita hundo [35]; enĉenigu lin, li freneziĝis [36]! ni ĉiuj naskiĝas liberaj, sed en ĉiu parto de la mondo homoj ankoraŭ vivas ĉenitaj [37].
35.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
36. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
37. Monato, Garvan Makaj: Belas malgrando
36. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
37. Monato, Garvan Makaj: Belas malgrando
- beloruse:
- скаваць (ланцугом) , пасадзіць на ланцуг
- france:
- chainer, enchainer
- germane:
- anketten, an die Kette legen, in Ketten legen
- hispane:
- encadenar
- indonezie:
- merantai
- itale:
- incatenare
- nederlande:
- vastketenen
- pole:
- skuwać łańcuchem, wiązać łańcuchem , pętać łańcuchem
- portugale:
- acorrentar, encadear
- ruse:
- сковать (цепью), посадить на цепь
deĉenigi, senĉenigi
- 1.
- Liberigi de ĉeno: ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu [38]; malfeliĉulo, mi vin senĉenigas Ifigenio .
- 2.
- (figure) Senbridigi: deĉenigita kolero; dum tiu fina kaj senespera provo ili tamen kaŭzis potenc-pinton: ĉi-lasta do deĉenigis eksplodon, kiu dissaltigis la supran protektoplaton [39].
38.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
39. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste
39. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste
- beloruse:
- спусьціць з ланцуга
- france:
- déchainer
- germane:
- 2. entfesseln
- hispane:
- desencadenar
- itale:
- 1. liberare dalle catene, sguinzagliare 2. scatenare, sguinzagliare (fig.)
- nederlande:
- ontketenen
- pole:
- 1. spuszczać z łańcucha, oswobadzać z łańcucha
- portugale:
- desacorrentar, desencadear
- ruse:
- спустить с цепи
elĉeniĝi
- 1.
- Liberigi sin el siaj ĉenoj.
- 2.
- (figure) Senbridiĝi: la leĝoj de la mondo fariĝis ludostoj, la ligilo de la naturo disŝiriĝis, la antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron [40]; subite, kvazaŭ elĉeniĝinte, ekdancis ambaŭ salonoj kaj post ili ekdancis la verando [41].
40.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
41. M. A. Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij (1991): La majstro kaj Margarita
41. M. A. Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij (1991): La majstro kaj Margarita
- france:
- 1. Se libérer de ses chaînes 2. Se déchaîner
- germane:
- 1. sich befreien, die Ketten abstreifen
- hispane:
- desencadenarse
elĉeniĝo
kunĉeniĝo ↝
kolĉeno MT ↝
-
Ornamaĵo portata ĉirkaŭ la kolo konsistanta el ĉeno de
metalringoj, perloj ktp kaj ofte kun
valora alpendaĵo kiel gemo ks:
Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn
sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon
[44];
kun kolĉenoj kaj brakornamaĵoj, ili aspektas kiel buntaj
papilioj
[45];
pedofiliuloj pli kaj pli ofte utiligas specifajn emblemojn por
reciproke
sin rekoni, tiuj simboloj […] videblas ekzemple ĉe
kolĉenoj, pendaĵoj, brakringoj aŭ tatuoj
[46].
koliero
ĉirkaŭkolo2
44.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:11
45. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj
46. Monato, Roberto Pigro: Emblemoj perversiulaj
45. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj
46. Monato, Roberto Pigro: Emblemoj perversiulaj
- germane:
- Halskette
manĝoĉeno, nutroĉeno, nutraĵoĉeno
Natura interrilato de vivulaj specoj, pro kiu iuj manĝas aliajn, kiuj siavice manĝas aliajn ktp: pro morto de malpli evoluintaj plantoj kaj vivaĵoj rompiĝis la nutroĉeno kaj estas minacataj fiŝnutraj specioj [47]; la homaro, […] uzante ilojn kaj kunlaborante inter si, efike kaptis bestojn kaj kultivis plantojn, tiel ke ĝi staras pinte de la nutroĉeno [48]; dioksino povas atingi la nutraĵoĉenon [49]; poluadoj eniros la grundon, atingos la akvon en la grundo […] eniros la nutroĉenon [50].
47.
Monato, Poluado:
Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?
48. Monato, Isikawa Takasi: Kial ne manĝi hundaĵon?
49. Monato, Reen al la edena paradizo
50. D. Pellé: Fukuŝima, 2011-06-05
48. Monato, Isikawa Takasi: Kial ne manĝi hundaĵon?
49. Monato, Reen al la edena paradizo
50. D. Pellé: Fukuŝima, 2011-06-05
- angle:
- food chain
- france:
- chaine alimentaire
- germane:
- Nahrungskette
- hispane:
- cadena alimentaria
administraj notoj
pri
~i,
en~igi:
kun~iĝo: Mankas dua fontindiko.
Mi vidas sencdiferencon inter "ĉeni" kaj "enĉenigi". [MB]el~iĝo: Mankas dua fontindiko.
kun~iĝo: Mankas dua fontindiko.