koalici/o
koalicio PIV2
↝ 
Interligo, precipe de partioj, kontraŭ komuna malamiko aŭ por komuna celo; alianco: UEA sukcese iniciatis fondon de Koalicio de Neregistaraj Organizaĵoj por Internacia Helplingvo [1]; koalicioj (de partioj) regas en multaj stabilaj eŭropaj demokratioj, sed efektive nur unu partio regas en Britio [2]; unu el la partioj de la registara koalicio [3]; la nova registaro konsistas el koalicio de la Laborista Partio kaj la Alianco (grupigo de malgrandaj partioj) [4]; la venkinta koalicio konsistas fakte el du subkoalicioj [5].
Rim.:
PV kaj PIV1 registris la radikon kun verba karaktero, sed PIV2
ŝanĝis tion al substantivo. Same en vortaro Eo-germana
de Jürgensen 1904, atribuita al Z, la kapvorto aperas kiel
„koalici·o“. Manke de sufikshavaj derivaĵoj ni
ne atingis kompletan konsenton pri la vortspeco de la radiko, sed
fine adaptis laŭ PIV2. Necesos kontroli la faktan vortuzon post
kelkaj jaroj.
[WD]
1.
Lee Chong-Yeong: Antaŭen al ŝancoj kaj defioj, Eventoj,
1998-01, numero 140a
2. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio
3. Ĝangalo: Brazila parlamento forpelas eksministron de Lula pro korupto, 2005-12-02
4. Monato, Donald Rogers: Nov-Zelando: Laborema koalicio
5. Monato, Paul Gubbins: Post morto ‐ nova sorto
2. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio
3. Ĝangalo: Brazila parlamento forpelas eksministron de Lula pro korupto, 2005-12-02
4. Monato, Donald Rogers: Nov-Zelando: Laborema koalicio
5. Monato, Paul Gubbins: Post morto ‐ nova sorto
- ĉeĥe:
- koalice stran
- france:
- coalition
- germane:
- Koalition, Bund (Politik, Militär)
- hispane:
- coalición
- nederlande:
- coalitie
- pole:
- alians, koalicja, konfederacja
- portugale:
- coalizão
- rumane:
- alianțe, coaliţie, confederație
- slovake:
- koalícia
koalicia
- Estanta tia interligo aŭ parto de ĝi: pro multaj komunaj konceptoj pri enlanda ekonomia politiko ambaŭ partioj rapide interkonsentis pri koalicia registaro [6]; la registaro konsistas el 22 ministroj el la ses koaliciaj partioj [7].
6.
Monato, Evgeni Georgiev: Aŭstrio:
Ĉu veneno en Vieno?
7. Monato, Paul Gubbins: Post morto ‐ nova sorto
7. Monato, Paul Gubbins: Post morto ‐ nova sorto
- pole:
- koalicyjny, sprzymierzony
- portugale:
- coligado
- rumane:
- aliată
koalicii PV ↝
(ntr)
-
Esti en tia interligo:
Mao Sui diris plu: „Via estimata Reĝa
Moŝto, ĉu vi volonte koalicios kun ni por kune batali kontraŭ la regno
Qin?“
[8];
„Nov-Zelando Unue“ finfine preferis koalicii
kun la laborista partio
[9];
ĝis tiu ĉi dato PP koaliciis kun Liberala Partio
(LP), iam estrita de Jörg Haider
[10];
la komunista partio ne havas ja tre signifan kaj fortan pozicion
en la tradicia japana socio, efektive ĉiuj aliaj
politikaj
partioj
distanciĝas de ĝi kaj ne volas koalicii kun ĝi
[11].
alianciĝi
8.
Ĉina Radio Internacia: Mao
Sui Sin Rekomendas, [vidita je 2006-01-20]
9. D. E. Rogers: Parlamentaj elektoj, Monato, 2015:2
10. Monato, Walter Klag: Gajnas konservativuloj
11. Monato, Julius Hauser: Nur fantazio
9. D. E. Rogers: Parlamentaj elektoj, Monato, 2015:2
10. Monato, Walter Klag: Gajnas konservativuloj
11. Monato, Julius Hauser: Nur fantazio
- beloruse:
- ствараць кааліцыю, аб'ядноўвацца ў кааліцыю
- ĉeĥe:
- být v koalici
- france:
- se coaliser, se liguer
- germane:
- koalieren, sich verbünden
- nederlande:
- een coalitie sluiten
- pole:
- koalicję zawiązać, sprzymierzać się z
- portugale:
- coalizar, coligar-se
- rumane:
- coaliție cravată, aliat cu
- ruse:
- объединиться в коалицию
- slovake:
- byť v koalícií