*fidel/a PV

*fidela

1.
(iu) Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn; ne trompanta la konfidon de iu; ne perfida: fidela servisto B ; disĉiplo, partiano, hundo; fidela vivkunulo, edzo, edzino, amanto, amoranto (kiu seksumas nur kun la elektita aliulo); stari fidele ĉe siaj principoj. VD:fidinda, lojala
2.
(io) Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta: fidela traduko B ; rakonto, raporto, memoro, historiisto; fidele ripeti la diritajn vortojn.
angle:
faithful, trustworthy 1. loyal, trusty 2. accurate, exact
beloruse:
1. верны, адданы 2. верагодны, дакладны, пэўны, надзейны
bulgare:
верен
ĉeĥe:
věrný
france:
fidèle (adj.), loyal, conforme (fidèle), précis (fidèle) ~e: fidèlement
germane:
treu 1. treu 2. getreu
hispane:
fiel
hungare:
1. hű, hűséges 2.
ide:
fidela
nederlande:
trouw
okcidentfrise:
trou
portugale:
1. fiel, leal 2. fiel, leal, seguro
ruse:
1. верный, преданный 2. точный, верный, достоверный
slovake:
verný

fideleco

Kvalito de tiu aŭ tio, kiu agas fidele: konservi fidelecon al iu Z .
angle:
fidelity, loyality, faithfulness
ĉeĥe:
věrnost
france:
fidélité
hungare:
hűség
ide:
fideleso
nederlande:
trouw
slovake:
vernosť

fidelulo

1.
Homo fidela, fidinda: la fidelulo de la reĝo marŝis plu, li marŝadis tiom, ke fine li atingis Sunleviĝlandon [1].
2.
REL Fidela ano de religia grupo; aktiva adepto kontraste al malfidelulo: oni anoncis al la fideluloj, en la templo de Astarte, ke Kama mortis [2].
1. E. Benedek, trad. M. Benczik: La reĝidino de Sunsubirlando, en: Hungaraj Fabeloj, 1979
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 13a
angle:
believer
beloruse:
прыхільнік
bulgare:
верен човек, приближен
ĉeĥe:
věrný člověk
france:
2. fidèle (subst.)
germane:
Getreuer
hungare:
hívő, hűséges ember
slovake:
verný človek

malfidela

Trompa, ne fidela: nur la komplete malfidelaj homoj insistas, ke ni ĵuru al ili fidelon; por la fidelaj sufiĉas klare eldirita vorto [3].
3. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
angle:
unfaithful
ĉeĥe:
nevěrný, zrádný
france:
infidèle (adj.), adultère (adj.), déloyal, pas fidèle (adj.), imprécis (pas fidèle), inconstant, parjure (adj.), volage (adj.)
germane:
untreu
nederlande:
ontrouw
ruse:
неверный (изменник)
slovake:
neverný

malfideliĝi

Sin montri malfidela. VD:apostatiĝi, defali, deturniĝi, perfidi, transkuri
beloruse:
здраджваць
france:
abandonner (renier sa fidélité envers), trahir (renier sa fidélité envers)
germane:
untreu werden
hungare:
hűtlenné válik
nederlande:
ontrouw worden
ruse:
изменить (предать)

malfidelulo

1.
Homo malfidela, malkonstanta, nefindinda: ĉe la kolumo ŝi ĉiufoje malkovras fremdajn harojn, kaj ŝi priblekas la malfidelulon [4].
2.
REL Eksterulo rilate al fideluloj de iu religio; sendiulo aŭ alireligiano: tra la epokoj, la religiuloj ĉiam invokis dian mandaton por masakri malfidelulojn [5].
4. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
5. M. Parenti: La mito de Tibeto, MAS, 2008-04-29
ĉeĥe:
zrádce
france:
infidèle (subst.) 2. mécréant (subst.)
ruse:
неверный (как сущ., изменник)
slovake:
zradca

verfidela

Ne devianta de la vero, fidele esprimanta la veron, verema: la verfidela historiisto Turpín [6]; la aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj [7].
6. Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 6ª
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a
angle:
veracious
ruse:
правдивый

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
mal~iĝi: Mankas dua fontindiko.
mal~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.