*plekt/i
*plekti
(tr)
-
Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj
regule
interkrucigante ilin:
ŝi denove sin vestis kaj plektis siajn longajn harojn
[1];
el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton
[2];
(figure)
lia lango plektas (kombinas) falsaĵon
(kp intrigi)
[3];
[ŝi] plektis el fojno grandan belan tapiŝon
[4];
mia patrino plektis el ledo kaj basto multe da ingoj por boteloj
[5];
du ĉenetojn el pura oro […] kuniĝantaj per siaj finoj, plektitaj
[…] alfortikigu […] al la kadretoj
[6];
retoj plektitaj […] estis ĉe la kapiteloj
[7];
[li] plantis vinberĝardenon kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon
[8];
ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon
[9];
(figure)
[ili] plektis mensogon pri mi
[10].
nodi, triki, teksi
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 50:19
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:14
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:17
8. La Nova Testamento, Mateo 21:33
9. La Nova Testamento, Mateo 27:29
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:69
11. Tatiana el Moskvo, la foto montras: Eugenie Bouchard: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Eugenie_Bouchard_(14462328742).jpg
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 50:19
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:14
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:17
8. La Nova Testamento, Mateo 21:33
9. La Nova Testamento, Mateo 27:29
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:69
11. Tatiana el Moskvo, la foto montras: Eugenie Bouchard: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Eugenie_Bouchard_(14462328742).jpg
- angle:
- braid
- beloruse:
- плесьці, заплятаць, заплесьці
- bulgare:
- плета
- ĉeĥe:
- plést (cop, košík), splétat, vít
- ĉine:
- 編 [biān], 编 [biān], 絛 [tāo], 绦 [tāo], 縚 [tāo], 辫 [biàn], 辮 [biàn], 編織 [biānzhī], 编织 [biānzhī]
- france:
- tresser
- germane:
- flechten
- hispane:
- trenzar
- hungare:
- fon, befon
- japane:
- 編む [あむ], 組む [くむ], 撚る [よる], 編んで作る [あんでつくる]
- nederlande:
- vlechten
- pole:
- pleść, splatać, zaplatać
- portugale:
- entrançar, trançar
- rumane:
- țese, împleti
- ruse:
- плести, заплетать
- slovake:
- pliesť, uviť, zapliesť
- ukraine:
- плести, заплітати, (про шнур, канат ще) скручувати, сплітати, звивати
plektaĵo
-
Objekto farita per plektado:
la kompatinda birdo laŭte plendis pri sia perdita libereco kaj frapadis per siaj
flugiloj la metalfadenan plektaĵon de la kaĝo
[12];
virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco, ne kun
harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj
[13];
oni vidis […] kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el
la branĉaj plektaĵoj
Marta
;
ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de la ĉetable sidanta
virino bele kaj severtrajte distingiĝis
Marta
.
krado
12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
13. La Nova Testamento, I. Timoteo 2:9
13. La Nova Testamento, I. Timoteo 2:9
- angle:
- plait
- beloruse:
- пляцёнка, спляценьне, перапляценьне
- bulgare:
- плитка
- ĉine:
- 辫 [biàn], 辮 [biàn], 神經叢 [shénjīngcóng], 神经丛 [shénjīngcóng], 網狀物質 [wǎngzhuàngwùzhì], 网状物质 [wǎngzhuàngwùzhì], 網狀組織 [wǎngzhuàngzǔzhī], 网状组织 [wǎngzhuàngzǔzhī], 血管網 [xuèguǎnwǎng], 血管网 [xuèguǎnwǎng]
- france:
- tresse, treillis, lacis
- germane:
- Geflochtenes, Geflecht, Flechtwerk
- hispane:
- trenza
- hungare:
- fonat
- japane:
- 編物 [あみもの], 組みひも [くみひも], 網 [もう], ござ, むしろ
- nederlande:
- vlecht, vlechtwerk
- pole:
- plecionka, splot, warkocz
- rumane:
- împletitură
- ruse:
- плетёнка, сплетение
- ukraine:
- плетиво, плетінка, мат, циновка, плетена тасьма, коса (волосся), обмотка (ізоляційна)
ĉirkaŭplekti
(tr)
- Plekti ion ĉirkaŭ: li ĉirkaŭplektis min per siaj brakoj (plektis siajn brakojn ĉirkaŭ min) [14]; el la amaso eliris dekkelko da junaj virinoj kaj ĉirkaŭplektis lian veturilon per floroj [15]; [fajro] pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj [16].
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 24
16. J. Baghy: Sonĝo de la morto, http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-3/songho.html
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 24
16. J. Baghy: Sonĝo de la morto, http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-3/songho.html
- beloruse:
- аплятаць
- pole:
- oplatać
- rumane:
- se împletesc
- ruse:
- оплести, оплетать
- ukraine:
- обплітати, обвивати
interplekti
(tr)
- 1.
- Provizore aŭ nekomplete plekti: la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis [17]; interplektiĝinte kiel dornoj [18]; ili rigardis sin reciproke kaj tenis la manojn interplektite [19]; interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj, ili sin levis en longa linio [20]; la patrino interplektis la manojn, kantis kaj ploris [21]; la arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn [22].
- 2.
- (figure) Impliki, interligi: mi intencis impliki ĝin en interplekton (implikaĵo) da intrigoj Marta ; vi lerte interplektas la decidojn Ifigenio ; eksonis akre kaj interplektite kun rido la voĉo de Karolino Marta .
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 18:9
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 1:10
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 1:10
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
- angle:
- interlace
- beloruse:
- сплятаць, сплесьці, пераплятаць, пераплесьці
- bulgare:
- вплитам
- ĉeĥe:
- muchlat
- ĉine:
- 交織 [jiāozhī], 交织 [jiāozhī]
- france:
- entrelacer
- germane:
- verschränken, verflechten, verweben
- hispane:
- entrelazar
- hungare:
- összefon
- japane:
- からみ合わせる [からみあわせる], 組み合わせる [くみあわせる]
- nederlande:
- dooreenstrengelen
- pole:
- przeplatać
- rumane:
- întrețese
- ruse:
- сплетать, сплести, переплетать, переплести
- slovake:
- húžvať, krkvať, krčiť
- ukraine:
- сплітати (взаємно), переплітати
malplekti, displekti
(tr)
-
Disigi la plektitajn erojn:
la virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian vizaĝon
Marta
;
la virino kuŝis sur kuseno, kiun ŝiaj displektitaj, ruĝebrunaj haroj abunde
kovris
Iŝtar
;
(figure)
viaj demandoj konfuzas min, – mi volas nur malplekti interkonfuzaĵojn
Iŝtar
;
(figure)
mi suferas pro la nemalplektebla situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas
ChL
;
(figure)
vi klopodas malplekti la sencon de tiu duonmaŝina kodo
[23].
malimpliki, malkonfuzi, malnodi, solvi1
23.
Sergeo DEREVIANNYKH: Ĉu vi tradukas
france?, Monato, 2002/04, p. 18
- beloruse:
- расплятаць, расплесьці
- bulgare:
- разплитам
- ĉeĥe:
- rozplést
- germane:
- aufflechten, entflechten, entwirren
- hispane:
- destrenzar
- hungare:
- felfejt, szétfejt, kibont
- japane:
- ほどく, ほぐす
- nederlande:
- ontvlechten
- pole:
- rozplątać
- rumane:
- descurca
- ruse:
- расплести, расплетать
- slovake:
- rozuzliť (uzol, vypárať (pletené), zápletku)
- ukraine:
- розплітати, розкручувати
traplekti
(tr)
-
Krucige trapasigi tra plektaĵo specialan elementon:
mirindaj grimpokreskaĵoj, tiaj […] kiaj ofte estas traplektitaj en
la ĉapitrokomencaj literoj
[24];
[la] ankroj estis tegitaj per brilanta oro, kaj ĉiu ŝnurego estis
traplektita per silko
[25];
(figure)
instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro estas
traplektitaj per diversaj citatoj
FK
;
(figure)
vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per
multo da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj
EE
.
enŝovi2
24.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- intertwine
- beloruse:
- пераплятаць, пераплесьці
- ĉeĥe:
- proplést
- germane:
- durchflechten, durchwirken
- hungare:
- átfon, átsző
- japane:
- 混ぜる [まぜる], 織り込む [おりこむ], はさむ, ちりばめる
- nederlande:
- doorvlechten
- pole:
- przepleść
- rumane:
- implica
- ruse:
- переплетать, переплести
- slovake:
- prepliesť
- ukraine:
- переплітати (чим-н.)
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.