1asoci/o PV

asocio

1.
Societo por komuna celo; ligo2: jen estas la prezidanto de nia asocio [1]; diru ĉe via kunveno kelkajn vortojn […] pri la agado de via Asocio [2]; [tiuj] demandoj […] povas esti solvataj ne de iu aparta persono, ne de iu aparta nacia asocio [3]; Universala Esperanto-Asocio [4]; Sennacieca Asocio Tutmonda [5]; la Brita Esperantista Asocio [6]; fondi novan asocion Metrop ; Asocio de kataj amikoj Metrop . VD:grupo, klubo, kompanio1, unuiĝo
2.
Mensa interligo, interrilato: asociiĝo inter la sono kaj la objekto aŭ fenomeno […] estis esenca por la parolata lingvo [7]; bona scio de la lingvo ebligas rapidan asociigon inter la vorto kaj la ideo [8].
1. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Enhavtabelo
6. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 7
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
angle:
association
beloruse:
1. асацыяцыя, суполка, грамада 2. асацыяцыя, сувязь
ĉeĥe:
asociace, jednota, sdružení, spolek, svaz
ĉine:
1. 协会 [xiéhuì], 協會 [xiéhuì] 2. 交际 [jiāojì], 交際 [jiāojì], 公会 [gōnghuì], 公會 [gōnghuì]
france:
association
germane:
1. Gesellschaft, Verein 2. gedankliche Verknüpfung, gedankliche Verbindung, Assoziation
hebree:
אִרגוּן, איגוד
hispane:
asociación
hungare:
1. szövetség (társaság), társaság (szövetség) 2. asszociáció, társítás
itale:
associazione
japane:
協会 [きょうかい], 結社 [けっしゃ], 結合 [けつごう], 連合 [れんごう]
ruse:
ассоциация, связь 1. ассоциация, общество
slovake:
organizácia, spolok, zväz
taje:
1. สมาคม
ukraine:
асоціація, товариство, спілка

asocii

(tr)
1.
Kungrupigi en asocion1.
2.
Mense kunligi, interrilatigi: ial oni tro asocias ŝuojn kun piedoj, ne sufiĉe kun mano [9]; sole la nomo „bonsajo“ asocias la hobion kun ĝia devenlando [10]; la perdo de la logika asociado de la ideoj iom rememorigis min pri unu superstiĉo de la obskura mezepoko [11]; post mallonga trejnado la komputilo povas asocii la cerbajn sinsekvojn kun la faritaj figuroj [12].
9. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tien kaj reen
10. Saliko: Kultivi bonsajon, Monato, 2007/08, p. 28
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekdua Ĉapitro
12. Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, Monato, 2007/05, p. 17
beloruse:
1. згрупаваць 2. асацыяцыяваць, злучыць
ĉeĥe:
asociovat, sdružit, sdružovat, spojit, spojovat, spolčit
ĉine:
联想 [liánxiǎng], 聯想 [liánxiǎng]
france:
associer
hebree:
לאגד
hispane:
asociar
hungare:
1. szövetségbe tömörít, társít 2. társít, asszociál
itale:
associare
japane:
協会を作る [きょうかいをつくる], 結合させる [けつごうさせる], 連想させる [れんそうさせる]
ruse:
ассоциировать 1. группировать, сгруппировать 2. связывать
slovake:
spojiť, spolčiť, združiť
taje:
1. เข้าร่วมสมาคม 2. มีส่วนรวม
ukraine:
асоціювати, зв’язувати, пов’язувати, поєднувати

asociito, asociano

Membro de asocio: vi estas bonega vendistino kaj tre valorus kiel asociano [13]; salajrata funkciulo de UEA estis fakte la sola, kiu provis puŝi la asocianojn al reala praktikado de elektoj [14]; estis malpermesite al ĉiuj asocianoj, sub puno de elpelo, esti samtempe ludanto de „eksterlandaj“ (t.e. anglaj) sportoj [15].
13. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 27. Dekstra Mano Ne Sciu Kion Faras La Maldekstra.
14. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
15. Garbhan MacAoidh: Sporto por ĉiuj, Monato, 2003/07, p. 17
angle:
associate
beloruse:
чалец (асацыяцыі, суполкі і да г.п.)
ĉeĥe:
člen svazu
france:
associé (subst.)
hebree:
חָבֵר
hispane:
asociado, socio
hungare:
társaság tagja, társult (egyén)
itale:
associato, sodale
japane:
協力者 [きょうりょくしゃ]
ruse:
член (общества, ассоциации и т.п.)
slovake:
člen zväzu
taje:
สมาชิกสมาคม

asocieca

MAT
a)
[16] (p.p. operacio `†` en aro `bb E`) Tia, ke `(x†y)†z=x†(y†z)` por ĉiuj `x,y,z in bb E`: la aritmetikaj operacioj adicio kaj multipliko estas asociecaj, subtraho kaj divido ne estas; estas iom tede demonstri la asociecon de matrica multipliko.
Rim.: Se la operacio estas asocieca, la krampoj ne plu estas uzendaj kaj oni simple signas per `x†y†z` la ĉi-suprajn rezultojn.
b)
(p.p. grupoido) Tia, ke ĝia operacio estas asocieca 1.a.
angle:
associative ~eco: associativity.
beloruse:
асацыятыўны ~eco: асацыятыўнасьць.
france:
associatif (math.) ~eco: associativité.
germane:
assoziativ ~eco: Assoziativität.
hebree:
מקורב, אסוציטיבי
hungare:
asszociatív
itale:
associativo (mat.)
pole:
łączny ~eco: łączność.
ruse:
ассоциативный ~eco: ассоциативность.

ideasocio

PSI Mensa interligo inter ideoj, pro kiu penso pri la unua sekvigas penson pri la alia: niaj ideasocioj […] fariĝas kutimaj per ripetado [17].
17. C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
france:
association d'idées
hispane:
asociación de ideas

administraj notoj

~eca: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.