konzern/o
konzerno


-
Organizo
de financa interligo inter memstaraj, sendepende
restantaj entreprenoj:
temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj
kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon
[1];
granda plurnacia konzerno okupiĝanta pri merkat-esploroj
[2];
la registaro reprezentu ne la interesojn de la elektrokonzernoj, sed la
interesojn de la popolo
[3];
grandaj energikonzernoj, kiuj liveras nafton kaj tergason per multmilkilometraj
duktoj
[4];
la aŭstra energikonzerno OMV kaj […] la rusa gaskonzerno
Gazprom
[5].
kartelo, trusto.
Rim.:
Ne konfuzu kun koncerno.
1.
Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
2. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo
4. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo
5. Monato, Walter Klag: Rusa tergaso por Eŭropa Unio
2. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo
4. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo
5. Monato, Walter Klag: Rusa tergaso por Eŭropa Unio
- beloruse:
- канцэрн
- ĉine:
- 团体 [tuántǐ], 康採恩 [kāngcǎiēn], 紧密联系的群组 [jǐnmìliánxìdeqúnzǔ], 联合企业 [liánhéqìyè]
- germane:
- Konzern
- hungare:
- konszern
- japane:
- コンツェルン
- nederlande:
- concern
- pole:
- koncern
- portugale:
- consórcio (de empresas autônomas)
- ruse:
- концерн